Esperanto-Muzeo en Svitavy's photos
Dima Ŝevĉenko
|
|
surfote preleganta pri sociaj retoj en Esperanto (Ipernitio, Facebook, Duolingo) dum la 55-aj BET en Panevežys (11.7.2019)
eo.wikipedia.org/wiki/Dima_%C5%9Cev%C4%89enko
la videoregistraĵon de parto de la prelego vidu en
Stanislav Schulhof (1864-1919)
|
|
eo.wikipedia.org/wiki/Stanislav_Schulhof
Pioniro de Esperanto sur teritorio de en Ĉeĥio (fondinto de la klubo en Pardubice), la unua lirika poeto verkinta en Esperanto. Laŭprofesie dentkuracisto, aganta ankaŭ kiel ĵurnalisto, verkisto kaj dramisto.
Sonregistraĵon de lia poemo "Sovaĝa kanto" vi povas aŭskulti en
www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/49177870
Artikolon kun pliaj retligiloj al liaj poemkolektoj vi povas legi en
www.esperanto.cz/eo/aktuality/oma-e-al-la-unua-grava-lirika-esperanto-poeto-stanislav-schulhof.html
Instruisto, verkisto kaj esperantisto František Om…
|
|
|
en la komunumo HLUK apud Uherské Hradiště
eo.wikipedia.org/wiki/Uhersk%C3%A9_Hradi%C5%A1t%C4%9B
en Suda Moravio (tiama Ĉeĥoslovakio)
Unika Esperanto-fotaĵo de gekursanoj en belaj popolkostumoj.
Fotaĵo de František Omelka (1904-1960)
eo.wikipedia.org/wiki/Franti%C5%A1ek_Omelka
kaj de lia romano "La Granda Admiralo" elŝuteblas en
www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/49013000
la romano mem en
www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/49013016
En la komunumo Hluk estis fondita Esperanto-klubo en 1933 kaj ĝi tenis viglajn eksterlandajn kontaktojn. En la 1930-aj jaroj prelegis tie ekz. Henrik Seppik pri Laponio, Erika Seppik pri Estonio, Joseph Scherer el Usono pri Fora Hindio, Kola Ajayi pri Afriko k.a. En 1937 ĝi estis surscenigita esperantigita teatraĵo "Kavaleria patrolo" de František Langer (kun legiana temo),
František Omelka - la libro "La Granda Admiralo"
|
|
Okaze de la naskiĝdatreveno (la 19.an de aŭgusto) ni rememorigas ĉeĥan instruiston, verkiston de beletro precipe por geknaboj kaj bonan esperantiston František OMELKA (1904-1960)
eo.wikipedia.org/wiki/František_Omelka
Aventura facillingva romano (precipe por junularo) pri la unua ekspedicio ĉirkaŭ la Tero, do pri la portugala navigisto Fernão de Magalhães (https://eo.wikipedia.org/wiki/Fernão_de_Magalhães)
estis eldonita unue ĉeĥlingve en 1946, sekve (postmorte, dank al lia edzino, en 1976
- vidu www.databazeknih.cz/knihy/velky-admiral-5454) .
La libron la aŭtoro ankaŭ tradukis mem al Esperanto kaj en 2010 ĝin ciferecigis Miroslav Malovec.
La libro nun estas senpage disponebla (laŭ la permeso de lia filino) en la projekto Gutenberg
- en html aŭ poŝlegilaj formatoj.: www.gutenberg.org/ebooks/51069
En PDF formato ĝi elŝuteblas por ĉiuj senpage registriĝintaj Ipernitianoj ankaŭ en
www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/49013016
En 2011 la romano aperis ankaŭ paperforme:
www.amazon.com/Granda-Admiralo-F-Omelka/dp/1523792833
(surfote temas pri la dekstra librokovrilo)
La plej nova ZEO - la juna Ludoviko en Bjalistoko
|
|
|
La latuna skulptaĵo realigita de Ryszard Piotrowski, estis inaŭgurita la 14-an de aprilo 2019
rande de la ĉefa placo Kosziuszko en Bjalistoko - direkte al la Zamenhof-strato (ĝis 1919 nomita Zielona - Verda), en kiu Ludoviko 15.1ě.1859 naskiĝis. La statuo 1,45 m alta prezentas lin kiel dekkelkjaran knabon, kiu en la urbo loĝis (antaŭ transloĝiĝo al Varsovio).
Pri la detaloj de la estiĝo de la monumento legu en
eo.wikipedia.org/wiki/Monumento_al_juna_Zamenhof
foto -padv-
Kafejo Esperanto en Bjalistoko
|
|
La kafejo situas rekte en la koro de la zamenhofa naskiĝurbo - sur la centra placo Kosciuszko n-ro 10, en teretaĝo de la eksa t.n. urbodomo (kiu tamen fakte ne servis kie urbodomo, sed kiel foirejo). Unu el la posedantoj lernis Esperanton.
La retejo kaj menuo disponeblas ankaŭ Esperantlingve (krom la pola, angla kaj rusa):
esperanto-cafe.pl/eo/cefpago
foto -padv-
Zamenhof-monumento en Veisiejai (Litovio)
|
|
La monumento, inaŭgurita en 1998 en la pejzaĝparko de la kunumumo Veisieai situanta en sudo de Litovio. LLZ tie vivis en februaro ĝis majo 1885 , komencis sian kuracistan praktikon kaj ankaŭ finpretigis sian Unuan Libron (la unuan lernolibron de esperanto).
Pli multaj fotaĵoj kaj informoj disponeblas en la artikolo
muzeum.esperanto.cz/eo/expozicioj/veisiejai-la-naski-loko-de-la-unua-libro.html
foto -padv-
Sidejo de Pola Esperanto-Asocio en Varsovio
|
|
En la unua etaĝo dekstre de la populara kafejo Caffé Nero. En la kunsidĉambro troviĝas ankaŭ pluraj Esperanto-ornamoj.
La viziton estas rekomendate tutcerte anticipe interkonsenti.
esperanto.pl
foto -padv-
Murpentraĵo pri Esperanto kaj L.L.Zamenhof en la k…
|
|
Specifaĵo de la kvartalo Muranów, kie loĝis kaj laboris L.L.Zamenhof kun sia familio, estas en la lastaj jaroj interesaj artprojektoj, i.a. murprentraĵoj sur la fasadoj. Unu el la plej novaj estas trapasejo, ambaŭflanke orgnamita de nigra-flavaj grafikaĵoj kaj surskriboj. Jen dume unu el ili.
foto -padv-
Strato Esperanto en Varsovio
|
|
La strato situas en la nova loĝkvartalo Nowolipki tuj apud (okcidente de) Muranów, kie vivis L.L.Zamenhof kaj kie en la nuna Zamenhof-strato troviĝas memortabulo pri lia iama loĝ- kaj laborloko (vidu www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/48926244) .
En tiu ĉi kvartalo estas konstruitaj pli modernaj kaj pli altaj (ĝis 8-9etaĝaj) domoj ol en Muranów.
Tuj apud la strato sur la str. Anielewicza situas ankaŭ la urba fina bushaltejo, portanta la ankaŭ la nomon Esperanto.
situo surmape:
www.google.com/maps/place/Esperanto,+00-001+Warszawa,+Polsko/@52.2449915,20.9779656,17z/data=!4m5!3m4!1s0x471ecb81abeca42b:0x436add3bc07cf6d!8m2!3d52.2457732!4d20.9801865
La loko proksimas al la Juda tombejo (Czmetarz zydovski), kie estas entombigita L.L. Zamenhof kaj ceteraj membroj de lia familio. Ankaŭ tiun ĉi lokon ni vizitis kaj detale fotis, sed la publikigo okazos sekvontokaze.
foto -padv-
Str. Dzika en Varsovio - la domo, en kiu L. L. Zam…
|
|
La domo kaj la tuta kvartalo estis detruitaj en la 2-a mondmilito.
Ĉi-loke elkreskis en la 1960-aj jaroj loĝkvartalo.
En 1959 parto de la strato Dzika estis alinomita al la Zamenhof-strato
kaj sur la domo (Zamenhof ul. 9 angule kun la str. Pawia) situanta proksimume
sur la loko de la antaŭa domo estis lokita memortabulo.
La fotaĵon vidu en
www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/48926244
Memortabulo pri Zamenhof en Varsovio
|
|
Sur la domo en la str. Zamenhofa n- ro 9 angule kun la strato Pawia en la kvartalo Muranów. La antaŭa nomo de la strato estis Dzika kaj LLZ kun la familio loĝis ĉi-loke en 1898-1915 (antaŭe proksime en la sama kvartalo). La antaŭan aspekton de la domo el la jaro 1900 vi povas vidi en
www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/48926270
La tabulo estis surmurigita en 1959 al la centjara naskiĝdatreveno de LLZ.
Situo surmape:
www.google.com/maps/place/Ludwika+Zamenhofa+9,+00-153+Warszawa,+Polsko/@52.2486765,20.9932903,17z/data=!3m1!4b1!4m5!3m4!1s0x471ecc797854bd85:0x674f002c0804bd71!8m2!3d52.2486765!4d20.995479
La domo situas en najbareco de parko kaj de interesa kaj vizitinda Muzeo de la historio de polaj judoj
www.polin.pl/en
foto -padv-
Ne plu ekzistanta presejo Kelter en Varsovio - la…
|
|
Maldekstre: presejo de Chaim Kelter ĉe la strato Nowolipie 11 en Varsovio, kiu la 26-an de julio 1887j eldonis la Unuan Libron. (foto el la gazeto "Universo", XIa kajero, IIa jaro, Dresden 1911)
fonto de fotajco de la presejo: Facebook - la paĝo Historio de Esperanto
www.facebook.com/historiodeesperanto
situo surmape:
www.google.com/maps/place/Nowolipie+11,+00-150+Warszawa,+Polsko/@52.2444606,20.9942875,17z/data=!4m5!3m4!1s0x471ecc7c440aacbd:0x4f17c782270a138e!8m2!3d52.2442635!4d20.995693
proksime al la metrostacio "Ratusz Arsenal".
La stratoj en la kvartalo Muranów estis preskaŭ komplete detruitaj dum la dua mondmilito.
Do nuntempe vi trovas tie tute aliajn domojn. En la sama kvartalo (en du lokoj) loĝis ankaŭ L.L. Zamenhof kun la familio.
Sezona radioelsendejo de la Varsovia Vento
|
|
Fine de ĉiu monato du horoj da interesa programo - intervjuoj, raportoj, muziko.
Malkovru la aktualan programon en
www.podkasto.net
Somere la radiostacio ferios :-)
foto -padv-
Korea kantistino Amira Chun kantas en Esperanto du…
|
|
Profesia kantistino Kyung Ok “Amira” Chun, kantas poeziajn kantojn de Koreio kaj eldonis plurajn proprajn kompaktdiskojn.
Esperanton ŝi ellernis antaŭ du jaroj kaj komencis kanti ankaŭ en ĝi.
Ŝia unuhora koncerto, okazinta 9.7.2018 en la kulturdomo de Panevežys, apartenis sendube al la pintoj de la riĉa programo de la 55-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj. Pianoakompanon plenumis ŝia filino.
En www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/48922616
vi povas aŭdi la poemon de L. L. Zamenhof en ŝia muzikigo kaj interpreto kaj trovi ankaŭ ligilojn al pluaj kantoj (de ŝi publikigitaj) el la koncerto.
NI VARME REKOMENDAS LA AŬSKULTON.
Pliajn informojn pri Amira Chun legu en la artikolo en en sezonoj.ru/2019/01/bet-76
foto -padv-
Idearo de Esperanto
Afiŝo por la Esperanto-Tago 2019
Věra Ludíková - teksto de la poemo Je jaro / Est…
|
|
|
Renoma ĉeĥa poetino daŭre aktive favoranta kaj subtenanta Esperanton kaj ĝian ideon
verkis kaj aperis la spiritan poemon Je jaro / Estas printempo
kun tradukoj al 55 lingvoj (inkluzive Esperanton en traduko de M. Malovec).
Eldonis la eldonejo Grantis en Ústí nad Orlicí (Ĉeĥio) en la jaro 2019.
ISBN 978-80-86619-64-4
La libreto akiris diplomon kaj lokon en la Ĉeĥa libro de rekordoj
kiel ĉeĥa libro entenanta tradukojn
al plej multaj lingvoj. La titolpaĝo estas intence laŭ la deziro de la aŭtorino
nur ĉeĥ- kaj Esperantlingva.
Pri la aŭtorino:
eo.wikipedia.org/wiki/Věra_Ludíková
En la formato Word la Ipernity-membroj povas elŝuti la tekston en
www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/48760064
Jump to top
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter