Muziko
Sonregistraĵojn vi trovas klakante en la maldekstra kolumno al "Dokumentoj" !!
Zvukové nahrávky naleznete po kliknutí výše na "Dokumentoj"!!
Knabina TRIO Svitavy kantas en Esperanto
|
|
Specimeno el pli ol unuhora koncerto dediĉita al la voĉmuziko de ĉeĥaj aŭtoroj de la 18-a ĝis la 21-a jarcentoj, kiun prezentis 3 ĉarmaj studentinoj de la Baza artlernejo Svitavy: Iva Táborská, Alžběta Maureová kaj Eliška Udržalová, kune kun sia instruistino/arta gvidantino Dana Pražáková kaj akompanantoj Martin Pražák (piano) kaj Karolína Benešová (violono).
La koncerto okazis la 20-an de julio 2016 en la Kultura salonego de Ottendorfer en Svitavy (en la unua etaĝo de la domo, en kiu situas nia muzeo) speciale por partoprenantoj de la Oficiala Antaŭkongresa Ekskurso (antaŭ UKo en Nitra) , kun alireblo ankaŭ por la urba publiko.
Al la programo, laŭ interkonsento kun la organizantoj, estis envicigitaj ankaŭ jenaj tri kantoj en Esperanto (du el ili kantis la publiko kune):
- populara moravia popolkanto "Amo, dia amo"
- sudbohemia popolkanto "Se estus ĉi-tie tia junulino"
- refreno de la ĵazkanto de la fama ĉeĥa komponisto Jaroslav Ježek "Nur hazardo estas viv'"
Ni pardonpetas pro teknika malperfektaĵo (viola strio), kiun ni ne kapablas forigi.
Tamen ni opiniis grava registri kaj disponigi la registraĵojn ankaŭ al la nepartoprenintoj.
Filmis Marie Čumová, tondis kaj prilaboris Pavla Dvořáková.
Dancoj el la tuta mondo - Antaŭkongreso Svitavy 20…
|
|
Kiel spite al siaj sankomplikaĵoj disdoni ĝojon ĉirkaŭ si?
Jen ĉ. 8minuta gustuma porrememora mallongigo de la ĉ.75minuta vespera programo, kiun prezentis svitavaj membrinoj de la amatoraj dancensembloj SEFA kaj Srdíčko kaj de la Asocio de handikapitoj pro civilizaj malsanoj por partoprenantoj de la Oficiala Antaŭkongresa Ekskurso, organizitan de Ĉeĥa Esperanto-Asocio kunlabore kun UEA kaj la loka E-klubo inter la 19-a kaj la 23-a julio 2016.
Okazis la 21-an de julio 2016 en la Teatro Trám en Svitavy.
Filmis Marie Čumová kaj Libuše Dvořáková, tondis kaj prilaboris Pavla Dvořáková.
Kompaktdisko "Kun kanto ĉirkaŭ la mondo" - interpr…
|
|
Kantas kaj ludas:
Ivana Karašová - soprano, tamburo kaj bekfluto
Milena Jelínková - aldo, tamburo kaj piano
Tadeusz Karaš - piano kaj bekfluto
Jiří Jelínek - gitaro
membroj de Sekcio de nevidantoj de Ĉeĥa Esperanto-Asocio
Eldonis Čeĥa Esperanto-Asocio kaj Sekcio de nevidantoj de ĈEA
en julio 2016
kadre de la tema ekspozicio en Esperanto-Muzeo Svitavy "Kun Esperanto ĉirkaŭ la mondo"
(septembro 2015 ĝis majo 2017) kaj la projekto "Ekoturismo ĉiusensa".
Produktis FERMATA, a.s., Čelákovice
La eldono estas volontule pretigita kaj senprofita.
Per via aĉeto vi subtenos kulturajn kaj klerigajn aktivecojn
de nevidantaj kaj sane handikapitaj esperantistoj.
Prezo: 12 Eŭroj - aĉeteblas ĉe UEA:
katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9346
Du registraĵoj el la kompaktdisko aŭskulteblas kaj elŝuteblas en nia retejo:
moldava romando "Nur mankas vi"
www.ipernity.com/doc/181031/43197216
„Ni ĉiuj estas muzikinstruistoj kaj ni studis
en la konservatorio por viddifektitoj en Prago.
Ĉi-tiujn kantojn ni plurfoje kantis en diversaj
Esperanto-aranĝoj kaj la aŭskultantoj ofte demandis nin
pri ilia registro. Jen kion ni nun faris
dum unu komune pasigita semajnfino.
Ni esperas, ke la rezulto alportos al vi plezuron.“
Tekstoj elŝuteblas www.esperanto.cz/kd1
Kontakto al la interpretoj: lunalumo@atlas.cz
Registrite en majo 2015 en Jilemnice (Ĉeĥio)
Registris, sonreĝisoris kaj teknike prilaboris Jiří Jelínek
Iniciatis, redaktis, fotis kaj sone finprilaboris Pavla Dvořáková
Grafike aranĝis Edita Dvořáková
Muzike aranĝite en agordigo a1=432Hz
Antonín Dvořák - Biblia kanto n-ro 2 (el la fama k…
|
|
|
kantas emerita opersolisto Miroslav Smyčka
eo.wikipedia.org/wiki/Miroslav_Smyčka
kadre de la 10a jubilea Postferia Renkontiĝo, organizata ĉiujare de la Esperanto-Klubo "La Ponto" Písek (Ĉeĥio), ĉiufoje en alia parto de Suda Bohemio.
La 10a PoFeRo okazis 23.9.2016 en Písek, i.a. omaĝe al la 90-jara vivjubileo de Miroslav Smyčka, kiun li ĝisvivas en (ad)mirinda freŝeco fizika, psika kaj arta.
Registraĵon en la preĝejo de Avanco de Sankta Kruco realigis Pavla Dvořáková.
Plej verŝajne temas pri la tutmonda premiero de registro de tiu ĉi kanto en Esperanto-versio.
Esperanto-traduko de la kanto:
Jiří Kořínek
LA TEKSTO:
N-ro 2
Mia ŝildo, mia kaŝej‘ jen Vi,
vorton de Vi mi atendas.
Pasu for, for de mi,
ho malnobluloj,
por ke gardu mi dekalogon Di-donitan.
Dotu al mi forton savontan,
ke mi leĝaron Via sekvu ĉiutempe.
Tremas pro timo antaŭ Vi korp‘ mia,
antaŭ Via juĝ‘ timas mi ege tre.
BIBLIAJ KANTOJ op. 99 estas tre konata verko de Antonín Dvořák (1841-
1904)
eo.wikipedia.org/wiki/Antonín_Dvořák
Temas pri lia tre intima kameretosa verko de la komponisto, respegulanta lian kredon.
Ĝi estas ciklo de 10 kantoj por sola voĉo kaj pianoakompano laŭ tekstoj de bibliaj Psalmoj. Multaj mondkonataj gekantistoj interpretis tiun ĉi verkon.
Ĝi estis kreita spontanee en la j. 1894, onidire kadre de tri semajnoj.
Baritonisto Miroslav Smyčka solenis belan vivjubil…
|
|
|
En Ĉeĥio konata kaj aprezata eksa opersolisto kaj samtempe bonega kaj fervora esperantisto, honora membro de ĈEA, Miroslav Smyčka, solenis la 11-an de septembro 2016 en admirinda freŝa, psika kaj arta freŝeco sian 90-an naskiĝdaton.
Liajn registraĵojn trovi ankaŭ en nia muzea paĝo (en la albumoj Muziko kaj Parola Vorto).
La fotaĵo devenas el solenaĵo en la teatro U Valšů en Prago, okazinta la 19-an de septembro.
En la publiko kaj inter la gratulantoj troviĝis ne nur geamikoj, gekolegoj kaj artaj admirantoj, sed ankaŭ esperantistoj.
Denove elkoran gratulon, multan sanon ka forton por realigo de pluaj registraĵoj ☺
eo.wikipedia.org/wiki/Miroslav_Smyčka
fotis P. Dvořáková
Specimeno el la antaŭkongresa koncerto en Litomyšl…
|
|
|
Miksita koruso Vlastimil prezentis belan pli ol duonhoran koncerton en Litomyšl, kadre de la Antaŭkongresa Ekskurso en Svitavy, kiu celis la 22.an de julio 2016 al la proksima historia urbo Litomyšl
(vidu fotaĵon www.ipernity.com/doc/181031/42840702 ).
La korusanoj ĝuis la unikan okazon kanti antaŭ internacia publiko laŭvorte el la tuta mondo (ekde Brazilo ĝis Aŭstralio).
La koncerto konsistis el diverslingvaj spiritaj kaj popolaj kantoj.
Porrememore nur kelkaj gustumaĵoj ene de 5 minutoj.
Unu membro de la koruso Petr Jonáš estas esperantisto kaj membro de la Klubo de amikoj de Esperanto en Svitavy. Dank al lia traktado la koncerto povis okazi kaj la membroj ankaŭ pretis nove ekzerci en Esperanto "La Esperon". Viaj pozitivaj reagoj povos veki ilian intereson kaj ev. emon ellerni kaj registri pliajn kantojn en Esperanto-traduko. Por Esperantlingva kulturo tio certe estus gajno.
Viaj transsendoj al geamikoj kaj komentarioj bonvenas!!
Invito al Nacia vespero dum la Universala Kongreso…
|
|
Prezento de la pintkvalita kaj nepre spektinda slovakia folklora ensemblo LÚČNICA, kies publika spektaklo okazos kadre de la 101a UKo en Nitra la 24-an de julio vespere sur la placo de Svatopluk.
Kiu ne venos persone, ĝuu almenaŭ ĉi-forme - kaj kiu venos, gustumu iomete por povi pli bone ĝojatendi!
Kun persona invito de la LKK-estro Petro Baláž.
La filmon pretigis Pavol Kaščák el Verda Stacio
verdastacio.weebly.com
kaj kompletigis ĝin per klarigaj Esperantaj subtitoloj.
fonto: www.youtube.com/watch?v=gZUBpxVx5hg
Iras Maciek
|
|
|
Popola kanto el la regiono de Mazovio, la centra regiono de Pollando.
Esperantigis Antoni Grabowski (1857-1921)
eo.wikipedia.org/wiki/Antoni_Grabowski
Kanto en la originalo (kun la teksto):
www.youtube.com/watch?v=9UGxzJLkQJM
La tuta teksto en Esperanto kaj melodio en MIDI-formo:
kantaro.ikso.net/iras_macjek
Teksto en la pola lingvo:
Idzie Maciek bez wieś z bijakiem za pasem,
przyśpiewuje sobie „dana, dana" czasem,
a kto mu w drodze stoi, tego pałką bez łeb złoi./bis
Oj dana dana dana, dana dana da./bis
Oj, biedaż nam, bieda, bo nasz Maciek chory
nie był juz w karczmisku ze cztery wieczory
Oj, któż nam kupi piwa, oj, któż nam tu zaśpiwa./bis
Oj dana...
Umarł Maciek, umarł, już leży na desce,
gdyby mu zagrali, podskoczyłby jeszcze,
bo w Mazurze taka dusza, gdy zagrają, to się rusza.
Kial nune ni ne ĝoju
|
|
|
Ĉeĥlingve: Proč bychom se netěšili
La kanto famiĝis, ĉar Bedřich Smetana
eo.wikipedia.org/wiki/Bedřich_Smetana
uzis la unuan strofon por komenco de uverturo de sia fama opero "Vendita fianĉino" (1868)
/: Kial nune ni ne ĝoju, :/
kiam sanon donas Di', donas Di',
/: kiam sanon donas Di', donas Di'. :/
/: Kiu scias, ĉu estonte :/
ree ĝoji povos ni, povos ni,
/: ree ĝoji povos ni, povos ni. :/
Opera prezento de la kanto en la Nacia teatro en Prago
(en la ĉeĥa originalo)
www.youtube.com/watch?v=Na6piObEzws
La fina strofo:
Jenom ten je vpravdě šťasten, kdo života užívá
Nur tiu vere feliĉas, kiu la vivon ĝuas
Ruĝa valo
|
|
|
esperantigis Josef Cink (1933-2011)
eo.wikipedia.org/wiki/Josef_Cink
la tuta teksto kun melodio en MIDI-formo:
kantaro.ikso.net/rugxa_valo
Melodio en originalo kun subtekstoj (karaokeo):
www.youtube.com/watch?v=gooN9iu4EbM
Fragfoir' (angla popolkanto)
|
|
|
Esperantigis Harry William Holmes
(1896-1986), la lasta honora prezidanto de UEA
eo.wikipedia.org/wiki/Harry_Holmes
La tuta teksto kaj melodio en MIDI-formo:
kantaro.ikso.net/fragfoiro
Anglalingva originala teksto de la kanto:
en.wikipedia.org/wiki/Strawberry_Fair_(song)
Kanto en originalo kun tekto (karaokeo):
www.youtube.com/watch?v=ktSjjTXNKJM
Kajto flugas (KD-o)
|
|
La plej nova kompaktdisko de la fame konata frisa folkbando
www.eo.wikipedia.org/wiki/Kajto_(muzikgrupo)
Eldoninto: Windrose Music, 2015
15 novaj kantoj, kun la tekstobroŝuro.
Daŭro: 113 min.
Haveblas ĉe: katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9220
Prezo 9,90 Eŭro
Kajto - Tohuvabohuo
|
|
Kompaktdisko de la fame konata frisa folkbando
eo.wikipedia.org/wiki/Kajto_(muzikgrupo)
9 kantoj Kun tekstoj kaj enhava resumo en dek lingvoj. Daŭro: 55:06 min.
Eld. Flugdrako. 1993. Prezo: 9.90 €
Haveblas ĉe: www.vinilkosmo.com
Videospecimeno - "Vojaĝo suden" kun subtekstoj spekteblas en nia retejo en
www.ipernity.com/doc/181031/42289210
Kajto - Vojaĝo Suden
|
|
Jen io vigliga por komenco de la
somera feria tempo ☺!
Teksto de la kanto:
kantaro.ikso.net/vojagxo_suden
Pri la fame konata frisa folkbando:
eo.wikipedia.org/wiki/Kajto_(muzikgrupo)
El la kompaktdisko "Tohuvabohuo"
19 kantoj Kun tekstoj kaj enhava resumo en dek lingvoj. Daŭro: 55:06 min.
Eld. Flugdrako. 1993. Prezo: 9.90 €
Haveblas ĉe: www.vinilkosmo.com
Kovrilo de la kompaktdisko elŝuteblas en
www.ipernity.com/doc/181031/42289318
La videon kreis kaj subtekstigis Jacinto Yogui el Ĉinio.
www.youtube.com/watch?v=jrNGAh9tIz4
El koncerto de geedzoj Jelínek (Sekcio de nevidant…
|
|
Specimenoj el la koncerto okazinta dum la Anstataŭa 15-a ĈEA-Kongreso (7.11.2015 en Ústí nad nad Orlicí, Ĉeĥio). (7minuta mallongigo de la 30minuta prezentiĝo)
Renesanca muziko, Mozart, 2 klasikaj verkoj por gitaro (Villa-Lobos,Albéniz)
Milena Jelínková (kantado) kaj Jiří Jelínek (gitarakompano) el Jilemnice, Ĉeĥio,
ambaŭ membroj de la Sekcio de nevidantoj de ĈEA, profesiaj muzikistoj kaj muzikinstruistoj
Repertuaro el la KDo preparata por eldono en 2016 far Ĉeĥa Esperanto-Asocio
amatore surfotile filmis, tondis kaj teknike prilaboris Pavla Dvořáková
sone aranĝite en agordigo a1=432 Hz
Renesanca kanto "Aŭtuno venas"
|
|
|
Kantas Milena Jelínková, Esperanto-tekston verkis kaj gitarakompanas Jiří Jelínek, membroj de Sekcio de nevidantoj de Ĉeĥa Esperanto-Asocio. Prezentite en Esperanto-Muzeo en Svitavy la 26-an de septembro 2015, dum inaŭguro de la nova tema ekspozicio "Kun Esperanto ĉirkaŭ la mondo". Filmis Miroslav Hruška.
En Ĉeĥio la kanto konatas el repertuaro de la muzikenstemblo "Spirituál kvintet" (" Podzimní" - www.youtube.com/watch?v=2aYQalYTKSs) .
TEKSTO (Jiří Jelínek)
Aŭtuno venas
1
Aŭtuno venas orumante la ĝardenon,
malplena domo vekas mian korĉagrenon.
Jen ĝemo de velkanta vivo,
unusola aŭtuna motivo,
ĝema sono de l' sezono vekas splenon.
2
Aŭtuno venas kun vualoj de arĝento,
vidiĝas nek la suno nek la firmamento.
Jen grizo de pluveta ploro,
unusola aŭtuna koloro,
ĝema sono de l' sezono vekas splenon.
3
Aŭtuno venas alportante tristan scenon,
dum ĝia daŭro mi ne tuŝos amotemon.
Vane mi penis dum la jaro,
havis sencon eĉ ne unu faro,
ĝema sono de l' sezono vekas splenon.
4
Aŭtuno venas kaj ĝi semas espergrenon,
ke foje amo venkos mian korĉagrenon.
Ekflamos la dormanta sento,
forgesiĝos aŭtuna turmento,
ĝema sono de l' sezon' kaj peza spleno.
Ĉeĥa ĥoralo Sankta Venceslao - kantas Miroslav Smy…
|
|
|
Unu el la plej malnovaj ĉeĥlingvaj kantoj (ĝia bazo devenas supozeble el la 12-a jarcento) en Esperanto-traduko de Jan kaj Karel Filip
eo.wikipedia.org/wiki/Miroslav_Smyčka
Kun elkoraj bondeziroj diskonigite omaĝe al naskiĝtago de Miroslav Smyčka la 11-an de septembro.
La 5-an de septembro 2015 Registris Vladimír Türk en preĝejo de la kastelo Kratochvíle
dum de la 9-a Postferia Renkontiĝo, kiun E-klubo "La Ponto" Písek (kies vicprezidanto estas Miroslav Smyčka) okazigis en la urbeto Netolice .
TESKTO:
1. Sankta Vencesla' (ĥoralo, devenanta el la 11-a jarcento)
(esperantigis Jan kaj Karel Filip).
1. Sankta Vencesla', duko de la ĉeĥa land', nia princ', propetu por ni ĉe plej sankta Di'. Kristo kompatu!
2. De Ĉeĥlando heredanto, rememoru je la gento, ne lasu perei nin eĉ sekvontojn, sankta Vencesla'! Kristo kompatu!
3. Jen ni petas helpon de vi; kompatu nun al ni, nin konsolu en trist' ĉiu, sankta Vencesla'. Kristo kompatu!
Kajto koncertas dum la 100-a UK en Lille dum la ba…
Jump to top
RSS feed- Latest items - Subscribe to the latest items added to this album
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter