Ivan Acher - Esperanta opero Sternenhoch 6

Muziko

  • Photos| Docs

Sonregistraĵojn vi trovas klakante en la maldekstra kolumno al "Dokumentoj" !! Zvukové nahrávky naleznete po kliknutí výše na "Dokumentoj"!!

inaŭguro - Elena Puchova kaj Dmitrij Dovĵik

ĈEA-konf09.M.Smycka.P.Dvorakova.jpg

05 Jan 2011 714
Emerita opersolisto Miroslav Smyčka kantas kun inaŭguro de la ĈEA-Konferenco, okazinta en Svitavy en 2009 eo.wikipedia.org/wiki/Miroslav_Smy%C4%8Dka pianoakompano Pavla Dvořáková, redaktorino se tiu ĉi Ipernity-paĝaro eo.wikipedia.org/wiki/Pavla_Dvo%C5%99%C3%A1kov%C3%A1

Busto de la komponisto Bedřich Smetana

29 Oct 2011 1 629
en lia muzeo en la eksa kastela bierfarejo en Litomyšl eo.wikipedia.org/wiki/Bed%C5%99ich_Smetana fotis Pavla Dvořáková

Post koncerto de Elena Puhova kaj Dmitrij Dovĵik

04 Oct 2012 933
Dum la 25-a OSIEK-Konferenco en Svitavy lunde 16.7.2012

Miroslav Smyčka (11.9.1926-25.4.2017)

24 Apr 2019 1 601
ĉeĥa operkantisto kaj honora membro de ĈEA eo.wikipedia.org/wiki/Miroslav_Smyčka okaze de la 2-a datreveno de la forpaso okazas triafoje en Prago Rememorrenkontiĝo de liaj familianoj kaj geamikoj. Listo de senpage aŭskulteblaj registraĵoj de Miroslav Smyčka www.esperanto.cz/eo/aktuality/listo-de-interrete-a-skulteblaj-registra-oj-de-miroslav-smycka.html parte ili alŝutitas al nia retejo

Korea kantistino Amira Chun kantas en Esperanto du…

09 Jul 2019 532
Profesia kantistino Kyung Ok “Amira” Chun, kantas poeziajn kantojn de Koreio kaj eldonis plurajn proprajn kompaktdiskojn. Esperanton ŝi ellernis antaŭ du jaroj kaj komencis kanti ankaŭ en ĝi. Ŝia unuhora koncerto, okazinta 9.7.2018 en la kulturdomo de Panevežys, apartenis sendube al la pintoj de la riĉa programo de la 55-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj. Pianoakompanon plenumis ŝia filino. En www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/48922616 vi povas aŭdi la poemon de L. L. Zamenhof en ŝia muzikigo kaj interpreto kaj trovi ankaŭ ligilojn al pluaj kantoj (de ŝi publikigitaj) el la koncerto. NI VARME REKOMENDAS LA AŬSKULTON. Pliajn informojn pri Amira Chun legu en la artikolo en en sezonoj.ru/2019/01/bet-76 foto -padv-

La Vojo de L. L. Zamenhof en muzikigo kaj interpre…

27 Jul 2019 635
Pli da informoj pri la profesia kantistino kantanta nun ankaŭ en Esperanto legu en: www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/48922588 Registris -padv- kadre de ŝia koncerto okazinta 9.7.2019 kadre de la 55-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Panevežys. LA TEKSTO DE LA POEMO LA VOJO: eo.wikisource.org/wiki/La_Vojo La poemo aperis en 1896 en la gazeto "Lingvo Internacia" kaj aludis al la ĵus venkitaj malfacilaĵoj : " voĉdono en 1894 kaj ĉeso de aperado de la unua esp. gazeto "La Esperantisto". En la oficiala kanalo de la kantisitno ĉe Jutubo eblas aŭskulti pliajn ŝiajn kantojn el la koncerto: Mara donis vivon www.youtube.com/watch?reload=9&v=6hlYBg7U60o La koloroj de la vent' www.youtube.com/watch?v=ZvxxkofdG-w Kisu min multe www.youtube.com/watch?v=yMshH2CRVeE

Mikaelo Bronŝtejn - Vi estas la amo

12 Oct 2019 258
El la koncerto dum la 55-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Panevežys (11.7.2019) i.a. omaĝe al lia julia vivjubileo eo.wikipedia.org/wiki/Mikaelo_Bronŝtejn aperis sur la KD-o Antaŭlasta trajno ĉe Vinilkosmo (2012) mendeblas (ankaŭ kantoj aparte) ĉe www.vinilkosmo-mp3.com/en/song-traditional-progressive/bruna-ŝtono-mikaelo-bronŝtejn/03-la-antaŭlasta-trajno/06-vi-estas-la-amo-1133-detail.html

Antonín Dvořák - Largo

28 Oct 2020 396
Antonín Dvořák (1841-1904) eo.wikipedia.org/wiki/Antonín_Dvořák La dua movimento el la 9-a Simfonio nomata Novmonda e-minor op. 95 (1893) kun originala teksto en Esperanto verkita de Jiří Kořínek (1906-1988), kantas Miroslav Smyčka (1926-2017) eo.wikipedia.org/wiki/Miroslav_Smyčka pianludas Ladislav Tříska registrite en la Sudbohemia Teatro en České Budějovice en 2009, aperis samjare en la KD "Melodia Regalo" eldonita de Ĉeĥa Esperanto-Asocio pretigis Pavla Dvořáková 28.10.2020 okaze de la ŝtata festo de Ĉeĥio

Vítězslav Nezval - Sur Svratka-bord'

11 Sep 2021 258
Lirika poemo de la elstara ĉeĥa poeto Vítězslav Nezval (1900-1958) eo.wikipedia.org/wiki/Vítězslav_Nezval , konata precipe kiel reprezentanto de poetismo kaj surrealismo, vaste instruata en la lernejoj. Esperantigis Jiří Kořínek eo.wikipedia.org/wiki/Jiří_Kořínek . Muzikigis kaj interpretas Pavla Dvořáková. Realigite 17.9.2021 por programo de la Solenaĵo omaĝe al 120-jariĝo de la Esperantista Klubo en Brno. Kune kun originala teksto en la ĉeĥa lingvo.

Amira Chun - Folifala elegio

21 Nov 2021 260
Korea kantistino Amira Chun kantas la originalan esperantan kanton "Folifala elegio". La tekston verkis Petro Palivoda, la melodion komponis Liven Dek, kaj la harmonizon faris Antero Ávila. fonto: www.youtube.com/watch?v=3fwkAvTdZCY - videokanalo Ekstremoj, prizorgata de Miguel GUTIÉRREZ ADÚRIZ (https://eo.wikipedia.org/wiki/Liven_Dek) vizitinda ankaŭ pro multaj aliaj artaj kontribuaĵoj en Esperanto

101 items in total