Ivan Acher - Esperanta opero Sternenhoch 6

Muziko

  • Photos| Docs

Sonregistraĵojn vi trovas klakante en la maldekstra kolumno al "Dokumentoj" !! Zvukové nahrávky naleznete po kliknutí výše na "Dokumentoj"!!

Edith Piaf - LA VIVO EN ROZ'

22 Apr 2013 2 1813
Fama kanzono en Esperanto-traduko de R. Bernard. Kantas Alberta Casey (Usono) fonto:http://www.youtube.com/watch?v=qA3eL6mT2mo uzanto:ibotirasalitre Teksto: LA VIVO EN ROZ' (LA VIE EN ROSE) David-Louiguy-Pilaf-R. Bernard Se li ĉirkaubrakas min, Kaj diras: Amatin'! Por mi la vivo rozas. Amon flustras lia buŝ' Ĉe mia kor' ektuŝ' Jes, kvankam li nur prozas. Plenas nun l' anim' je riĉ' De rava am-feliĉ', Kaj tion kaŭzas li. Li por mi estas, kaj mi nur por li, Tion promesis ni por tuta vivo. Kaj tuj ĉe l' unua vid' Mi tremas pro agit' Kaj kor-ekscit'. Okuloj liaj, jen delir' Rezisti eblas ne, kaj sur La buŝ' ridet', jen do la vir' Min posedanta tuta nur! Se li ĉirkaubrakas... ktp.

Veselin Damjanov

22 Apr 2013 1 909
Bulgara profesia operkantisto (el Operteatro de Sofio) kaj bonega esperantisto

Muzikgrupo Rêverie

04 Mar 2013 605
profesia itala etno-progresiva muzikgrupo Rêverie fonto: www.vinilkosmo-mp3.com/images/Reverie2.JPG prezentvideon de ilia dulingva itala-esperanta duobla kompaktdisko vi povas spekti en nia paĝo en www.ipernity.com/doc/181031/14362231

Revado - Rêverie

04 Mar 2013 925
Prezentvideo de la duobla albumo "Revado" de la Itala etno-progresiva muzikgrupo "Rêverie". La disko disponeblas ĉe www.vinilkosmo.com Sed jam havebla MP3e en la elŝutservo www.vinilkosmo-mp3.com/reverie ... kaj laŭ FLAC ĉe cd1d.com/fr/artist/reverie

Team sur la titolpaĝo de Revuo Esperanto

08 Feb 2013 738
la fama slovaka muzikgrupo TEAM cs.wikipedia.org/wiki/Team sur titolpaĝo de Revuo Esperanto 1989/5 (post kiam estis eldonita ilia esperantlingve kantata albumo - en traduko de ilia tiama manaĝisto Stano Marček eo.wikipedia.org/wiki/Stano_Mar%C4%8Dek - en januaro 2013 soleninta belan vivjubileon - kiu tiam scius, ke li fariĝos estontece i.a. ĉefredaktoro de la revuo?

Team - Rakonta Silentado

19 Feb 2011 1 1022
kanto de la fama slovaka rokgrupo TEAM eo.wikipedia.org/wiki/Team , kiu eldonis 1989 albumon de kantoj esperantigitaj de ilia manaĝisto Stano Marček fonto: www.youtube.com/watch?v=zRgk0YnSdDc - prilaboro de la video - Jacinto Yagui ni aperigas omaĝe al 60-jariĝo de Stano Marček, kun multaj gratuloj! eo.wikipedia.org/wiki/Stano_Mar%C4%8Dek

Ho paŝtistoj betlehemaj

14 Dec 2012 2 1 1878
Fama, origine hispanlingva kristnaska kanto ("Oh pastores de Belen"), prezentata de Vicente Valdés Bejarano (alinome "Ĉente") el Aguaskalientes, Meksikio La kanto estas ligita kun ĉarma animacia filmeto kaj teksto por pli bona kompreno kaj ev. kunkantado fonto: www.youtube.com/watch?v=8Q0A5dOzfAU (kanalo de Meksikia TV)

Jiří Kořínek - Giuseppe VERDI

28 Nov 2012 1 830
Originala poemo de la elstara ĉeĥa Esperanto-tradukanto Jiří Kořínek (1906-1988) pri la fama itala operkomponisto Pri J. Kořínek: eo.wikipedia.org/wiki/Ji%C5%99%C3%AD_Ko%C5%99%C3%ADnek Pri G. Verdi: eo.wikipedia.org/wiki/Giuseppe_Verdi La poemon vi povas aŭskulti en nia sondosiero www.ipernity.com/doc/181031/13868797

Ho blanka vino

25 Oct 2012 1505
Unu el la plej konataj moraviaj popolkantoj estas komune kantata en Esperanto de la infana folklora ensemblo "Břeclavánek" kaj de la partoprenantoj de la Trilanda konferenco - fine de la vespera kultura spektaklo la 28-an de septembro 2012 en la urbo Břeclav. Teksto: 1.Ho blanka vino de amatino, /:mi trinkos vin ĝis vivofin', ho blanka vino:/. 2. Ho ruĝa vino de dua ino, /:mi trinkos vin ĝis vivofin', ho ruĝa vino:/. 3. Ambaŭ vinetoj, karulinetoj, /:mi trinkos vin ĝis vivofin', ambaŭ vinetoj:/. (esperantigis Pavla Dvořáková) filmis Petr Chrdle, konvertis PaDv

Karavelo

22 Aug 2012 2 1679
Konata rusdevena en Ĉeĥio vivanta kantistino kaj komponistino Elena Puhova prezentis sin kun sia filo Dmitrij Dovĵik dum koncerto kadre de internacia OSIEK-Konferenco en Svitavy (16.7.2012). En kultura salonego de la Domo de Ottendorfer. Filmis Pavla Dvořáková

Dolchamar - La fariseo

18 Jun 2012 1339
kanto de konata muzikgrupo el Finnlando en stilo de ritma roko (2009) fonto: www.youtube.com/watch?v=zIUjahOvsR4 info pri la muzikgrupo: eo.wikipedia.org/wiki/Dol%C4%89amar

L.L. Zamenhof - poemo "Ho mia kor'" muzikigita

14 Apr 2012 1222
la poemon en sia muzikigo prezentas Pavla Dvořáková, organizantino de la programo omaĝe al 95 jara datreveno de forpaso de d-ro Zamenhof en Esperanto-Muzeo en Svitavy la 14-an de aprilo 2012 malantaŭe nove preparita vitrino dediĉita al verkoj de aŭ pri d-ro Zamenho vikipedia artikolo eo.wikipedia.org/wiki/Pavla_Dvo%C5%99%C3%A1kov%C3%A1f la registraĵon vi povas aŭskulti en www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/39048624

Alejandro Cossavella

12 Mar 2012 1 943
esperantisto kaj transnacia kantisto el Argentino eo.wikipedia.org/wiki/Alejandro_Cossavella fonto de la fotaĵo: eo.wikipedia.org/wiki/Dosiero:Alejandro_Cossavella.jpg aŭtoro de la fotaĵo:Olivier Eliovir la kanton "La Druido" de lia muzikgrupo Strika Tango vi povas aŭdi en nia Ludlisto www.ipernity.com/doc/181031/12354990

KDo "Civilizacio" de Strika Tango

12 Mar 2012 839
Muzikgrupo de Alejandro Cossavella el Argentino KDo eldonita de Vinilkosmo en 2004 Pliaj informoj kaj mendoformularo ĉe: www.vinilkosmo.com/?disc=vkkd70&lng=e Kanton "La Druido" el la KDo vi povas aŭdi en nia Ludlisto www.ipernity.com/doc/181031/12354990

Vysockij - Lirika Kanto

25 Jan 2012 1 1494
Omaĝe al naskiĝtago de la fama rusa kanzonisto Vladimir Vysockij (la 25-an de januaro 1938) eo.wikipedia.org/wiki/Vladimir_Visockij ni prezentas al vi unu el la Esperanto-tradukoj de liaj kantoj. Tradukis N. Lozgaĉev, kantas Paŭlo Moĵajev Fonto - youtube: www.youtube.com/watch?v=RPam5lJJIsw (standarda Youtube-licenco - atribuo de aŭtoreco) Sonregistraĵon de lia kanto "Vero kaj Mensogo" en prezento de Pavla Dvořáková vi povas aŭdi ĉi-tie: www.ipernity.com/doc/41057/3136210

Opero Najado - kovrilo de la kasedo

10 Sep 2011 1 1231
Eldono de kompleta esperantlingva prezento de la opero Najado (Rusalka) de Antonín Dvořák. Ludis kaj kantis artistoj de la Nacia teatro en prago en 1950. Registraĵo por radioelsendo de Verda Stacio. Reeldonis Ĉeĥa radio en Prago en 1996 en formo de kasedoj kaj kompaktdiskoj. Kelkajn registraĵojn vi povas aŭdi en nia Ludlisto.

Humoresko de A.Dvořák

10 Sep 2011 1095
Humoresko n-ro 7 op. 101, fama etkomponaĵo el okparta pianociklo, verkita de Antonín Dvořák en 1894 dum lia restado en Usono Prezentita de ĈEA-membroj dum la Konferenco de Ĉeĥa E-Asocio en Svitavy (oktobro 2009) kadre de la solena koncerto imaĝe al 40jariĝo de ĈEA. Violonludas Jan Duda, pianludas Blanka Poukarová, enkondukas Libuše Hýblová Muziknotoj elŝuteblas en cantorion.org/music/546/Humoresque_Sheet_music (origina aranĝo por piano) cantorion.org/music/547/Humoresque_Sheet_music (adapto por violino kaj piano) filmis Pavel Dvořák el Svitavy, konvertis kaj prilaboris Pavla Dvořáková

Lunatiko - Planedo Esperanto

11 Aug 2011 1 1489
fonto: Jacinto Yogui http://www.youtube.com/watch?v=OyNFNXacQMw

101 items in total