People concerned

Pavla Dvořáková


Keywords

12
esperanto
muziko
ĵazo
ĉeĥa


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

Doc replaced on 14 Jul 2016
2 037 visits


Nur hazardo estas viv´ (ĵazkanto)


En Ĉeĥio tre populara kanto de konata ĵazkomponisto Jaroslav Ježek (1906-1942), kiu i.a. dum studentaj jaroj ankaŭ pasigis Esperanto-kurson
(http://eo.wikipedia.org/wiki/Jaroslav_Jezek). (Lingva rim.: "Ježek" en la ĉeĥa lingvo signifas "Erinaco").

El la ĉeĥa tradukis Vladimír Türk.
Kantas kaj gitarludas Vladimír Türk kaj Pavla Dvořáková. Registrite sur magnetofona bendo en 1991.

Teksto:
NUR HAZARDO ESTAS VIV‘ (Život je jen náhoda – J.Ježek)
Nur hazardo estas viv‘, vi foje sinkas, foje supras vi,
vivo fluas en pasiv‘ kaj maron similas ĝi.
Ĉiu celas al la mar‘, ĉu vivmatene, ĉu dum finvesper‘,
kiun trompas vera am‘, do ne dubu pri esper‘.
/: Foje la viv‘ certe konvinkos vin, ke mirakla estas la am‘,
oraj fiŝoj ekflugos en proksim‘, vi komprenos jam.
Viv‘ similas al fontan‘, kiun amo transformas je la vin‘
kaj hazardo estas am‘, ĉiama homa destin‘:/.

Jen kiel sonas la kompleta ĉeĥlingva originalo - "Život je jen náhoda":
http://www.youtube.com/watch?v=5zUaCgBVpFg
Translate into English

Erzsébet Tuboly, , have particularly liked this photo


Comments

Sign-in to write a comment.