0 favorites     0 comments    638 visits

See also...

Zamenhof/Esperanto-objektoj Zamenhof/Esperanto-objektoj


Zamenhof amikaro Zamenhof amikaro



Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution + non Commercial + share Alike

Photo replaced on 11 Dec 2018
638 visits


Moskva universitato, en kiu en 1879-1881 tiam juna Ludoviko Zamenhof studis medicinon

Moskva universitato, en kiu en 1879-1881  tiam juna Ludoviko Zamenhof studis medicinon
el la ekspozicio "La Homo kontraŭ la Babelo" (2017/2018)

La universitato estis fondita 23.1.1755 de la imperiestrino Katarina la 2-a laŭ la projekto de I. I. Ŝuvalov eo.wikipedia.org/wiki/Ivan_Ŝuvalov kaj nobelo, sciencisto kaj mecenato M V. Lomonosov
eo.wikipedia.org/wiki/Miĥail_Lomonosov
(kiu fariĝis ĝia unua rektoro kaj laŭ kiu ekde 1940 la universitato portas sian nomon).

La origina konstruaĵo nomata "Apotekista domo" estis detruita en 1875.
Tiu ĉi dum la zamenhofa studtempo ĉefa konstruaĵo el 1793 en empira stilo estis grave damaĝita dum la naopoleonaj militoj kaj en 1817-1819 rekonstruita de la svisa-itala arkitekto Domenico Gilardi. Kaze, ke vi volus irante sur zamenhofaj spuraj viziti la lokon, ĝia adreso estas Moĥovaja str. n-ro 11 (ул. Моховая, 11, стр. 1, Москва, 125009) - apud la ARBAT-distrikto.
Kopiante la indikitan ruslingvan adreson al Google Maps, vi povas ekvidi la lokon.
(Ĉi-tien la tro komplika retadreso ne eniĝas).

Nuntempe ĝi estas sidejo de la Instituto por asiaj kaj afrikaj studoj. Ĝia retejo: www.iaas.msu.ru/index.php/ru, www.iaas.msu.ru/index.php/en.

Aparta "Klinika urbeto" por la fakultato pri medicino en la loko "Deviĉe pole" ("Knabina kampo") estis konstruita kaj inaŭgurita nur en 1897 (vidu fotaĵon ru.wikipedia.org/wiki/Клинический_городок_на_Девичьем_поле#/media/File:Клинический_городок_(Царицынская_улица).jpg).

pri la historio de la universitato en la anglalingva Vikpedio:
en.wikipedia.org/wiki/Imperial_Moscow_University

Nuntempe la universitato havas 40 fakultatojn kaj 300 katedrojn, kun pli ol 40 000 studentoj kaj 9 000 instruistoj. 11 finstudintoj akiris Nobel-premion (el inter 18 rusaj sciencistoj, kiuj ricevis ĝin).
-padv-
Translate into English

Comments

Sign-in to write a comment.