0 favorites     0 comments    205 visits

See also...


Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution + non Commercial + share Alike

205 visits


Strato Esperanto en Varsovio

Strato Esperanto en Varsovio
La strato situas en la nova loĝkvartalo Nowolipki tuj apud (okcidente de) Muranów, kie vivis L.L.Zamenhof kaj kie en la nuna Zamenhof-strato troviĝas memortabulo pri lia iama loĝ- kaj laborloko (vidu www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/48926244).
En tiu ĉi kvartalo estas konstruitaj pli modernaj kaj pli altaj (ĝis 8-9etaĝaj) domoj ol en Muranów.
Tuj apud la strato sur la str. Anielewicza situas ankaŭ la urba fina bushaltejo, portanta la ankaŭ la nomon Esperanto.

situo surmape:
www.google.com/maps/place/Esperanto,+00-001+Warszawa,+Polsko/@52.2449915,20.9779656,17z/data=!4m5!3m4!1s0x471ecb81abeca42b:0x436add3bc07cf6d!8m2!3d52.2457732!4d20.9801865

La loko proksimas al la Juda tombejo (Czmetarz zydovski), kie estas entombigita L.L. Zamenhof kaj ceteraj membroj de lia familio. Ankaŭ tiun ĉi lokon ni vizitis kaj detale fotis, sed la publikigo okazos sekvontokaze.

foto -padv-
Translate into English

Comments

Sign-in to write a comment.