La plej nova ZEO - la juna Ludoviko en Bjalistoko

Zamenhof-Esperanto-Objektoj (ZEOj)


En tiu ĉi albumo ni kolektos iom post iom ne nur fotaĵojn de skulptaĵoj/monumentoj, grandaj objektoj kaj konstruaĵoj nomitaj laŭ Zamenhof/Esperanto, sed ankaŭ tiujn havantajn iun valoron topografian, t.e. ludantan ian rolon en historio de nia movado (ekz. universitato, en kiu studis Zamenhof, okazloko de iu grava kongreso k.a.)

La plej nova ZEO - la juna Ludoviko en Bjalistoko

28 Jul 2019 1 255
La latuna skulptaĵo realigita de Ryszard Piotrowski, estis inaŭgurita la 14-an de aprilo 2019 rande de la ĉefa placo Kosziuszko en Bjalistoko - direkte al la Zamenhof-strato (ĝis 1919 nomita Zielona - Verda), en kiu Ludoviko 15.1ě.1859 naskiĝis. La statuo 1,45 m alta prezentas lin kiel dekkelkjaran knabon, kiu en la urbo loĝis (antaŭ transloĝiĝo al Varsovio). Pri la detaloj de la estiĝo de la monumento legu en eo.wikipedia.org/wiki/Monumento_al_juna_Zamenhof foto -padv-

Kafejo Esperanto en Bjalistoko

28 Jul 2019 234
La kafejo situas rekte en la koro de la zamenhofa naskiĝurbo - sur la centra placo Kosciuszko n-ro 10, en teretaĝo de la eksa t.n. urbodomo (kiu tamen fakte ne servis kie urbodomo, sed kiel foirejo). Unu el la posedantoj lernis Esperanton. La retejo kaj menuo disponeblas ankaŭ Esperantlingve (krom la pola, angla kaj rusa): esperanto-cafe.pl/eo/cefpago foto -padv-

Zamenhof-monumento en Veisiejai (Litovio)

14 Jul 2019 356
La monumento, inaŭgurita en 1998 en la pejzaĝparko de la kunumumo Veisieai situanta en sudo de Litovio. LLZ tie vivis en februaro ĝis majo 1885 , komencis sian kuracistan praktikon kaj ankaŭ finpretigis sian Unuan Libron (la unuan lernolibron de esperanto). Pli multaj fotaĵoj kaj informoj disponeblas en la artikolo muzeum.esperanto.cz/eo/expozicioj/veisiejai-la-naski-loko-de-la-unua-libro.html foto -padv-

Sidejo de Pola Esperanto-Asocio en Varsovio

28 Jul 2019 234
En la unua etaĝo dekstre de la populara kafejo Caffé Nero. En la kunsidĉambro troviĝas ankaŭ pluraj Esperanto-ornamoj. La viziton estas rekomendate tutcerte anticipe interkonsenti. esperanto.pl foto -padv-

Strato Esperanto en Varsovio

28 Jul 2019 204
La strato situas en la nova loĝkvartalo Nowolipki tuj apud (okcidente de) Muranów, kie vivis L.L.Zamenhof kaj kie en la nuna Zamenhof-strato troviĝas memortabulo pri lia iama loĝ- kaj laborloko (vidu www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/48926244) . En tiu ĉi kvartalo estas konstruitaj pli modernaj kaj pli altaj (ĝis 8-9etaĝaj) domoj ol en Muranów. Tuj apud la strato sur la str. Anielewicza situas ankaŭ la urba fina bushaltejo, portanta la ankaŭ la nomon Esperanto. situo surmape: www.google.com/maps/place/Esperanto,+00-001+Warszawa,+Polsko/@52.2449915,20.9779656,17z/data=!4m5!3m4!1s0x471ecb81abeca42b:0x436add3bc07cf6d!8m2!3d52.2457732!4d20.9801865 La loko proksimas al la Juda tombejo (Czmetarz zydovski), kie estas entombigita L.L. Zamenhof kaj ceteraj membroj de lia familio. Ankaŭ tiun ĉi lokon ni vizitis kaj detale fotis, sed la publikigo okazos sekvontokaze. foto -padv-

Str. Dzika en Varsovio - la domo, en kiu L. L. Zam…

28 Jul 2019 283
La domo kaj la tuta kvartalo estis detruitaj en la 2-a mondmilito. Ĉi-loke elkreskis en la 1960-aj jaroj loĝkvartalo. En 1959 parto de la strato Dzika estis alinomita al la Zamenhof-strato kaj sur la domo (Zamenhof ul. 9 angule kun la str. Pawia) situanta proksimume sur la loko de la antaŭa domo estis lokita memortabulo. La fotaĵon vidu en www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/48926244

Memortabulo pri Zamenhof en Varsovio

28 Jul 2019 257
Sur la domo en la str. Zamenhofa n- ro 9 angule kun la strato Pawia en la kvartalo Muranów. La antaŭa nomo de la strato estis Dzika kaj LLZ kun la familio loĝis ĉi-loke en 1898-1915 (antaŭe proksime en la sama kvartalo). La antaŭan aspekton de la domo el la jaro 1900 vi povas vidi en www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/48926270 La tabulo estis surmurigita en 1959 al la centjara naskiĝdatreveno de LLZ. Situo surmape: www.google.com/maps/place/Ludwika+Zamenhofa+9,+00-153+Warszawa,+Polsko/@52.2486765,20.9932903,17z/data=!3m1!4b1!4m5!3m4!1s0x471ecc797854bd85:0x674f002c0804bd71!8m2!3d52.2486765!4d20.995479 La domo situas en najbareco de parko kaj de interesa kaj vizitinda Muzeo de la historio de polaj judoj www.polin.pl/en foto -padv-

Ne plu ekzistanta presejo Kelter en Varsovio - la…

28 Jul 2019 235
Maldekstre: presejo de Chaim Kelter ĉe la strato Nowolipie 11 en Varsovio, kiu la 26-an de julio 1887j eldonis la Unuan Libron. (foto el la gazeto "Universo", XIa kajero, IIa jaro, Dresden 1911) fonto de fotajco de la presejo: Facebook - la paĝo Historio de Esperanto www.facebook.com/historiodeesperanto situo surmape: www.google.com/maps/place/Nowolipie+11,+00-150+Warszawa,+Polsko/@52.2444606,20.9942875,17z/data=!4m5!3m4!1s0x471ecc7c440aacbd:0x4f17c782270a138e!8m2!3d52.2442635!4d20.995693 proksime al la metrostacio "Ratusz Arsenal". La stratoj en la kvartalo Muranów estis preskaŭ komplete detruitaj dum la dua mondmilito. Do nuntempe vi trovas tie tute aliajn domojn. En la sama kvartalo (en du lokoj) loĝis ankaŭ L.L. Zamenhof kun la familio.

Sezona radioelsendejo de la Varsovia Vento

28 Jul 2019 606
Fine de ĉiu monato du horoj da interesa programo - intervjuoj, raportoj, muziko. Malkovru la aktualan programon en www.podkasto.net Somere la radiostacio ferios :-) foto -padv-

Pensiono ESPERO en Skokovy (Bohemia Paradizo, Ĉeĥi…

17 Apr 2019 411
La pensiono apartenas al la familio de la iama elstara esperantisto d-ro Josef Hradil eo.wikipedia.org/wiki/Josef_Hradil Ĝi situas en belega pejzaĝo de t.n. Bohemia Paradizo norde de Prago eo.wikipedia.org/wiki/Bohemia_Paradizo Esperantlingva retejo: home.tiscali.cz/penzionespero/esperanto/espindex.htm Adreso: Penzion ESPERO, Skokovy 17, CZ-294 12 Žďár Situo surmape: mapy.cz/zakladni?x=15.1088266&y=50.5307073&z=9&source=firm&id=748618 En la pensiono okazadas printempe kaj aŭtune Lingvaj Seminarioj kun posttagmezaj ekskursoj kaj artatelieroj La 49-a seminario okazas NUN inter la 9-a kaj la 12-a de majo 2019 - jen la ŝanco por aliĝi! Informoj pri la aranĝo www.esperanto.cz/eo/akce/49-a-lingva-seminario-1116.html FOTOGALERIO DE LA ARANĜO KAJ DE LA REGIONO: muzeum.esperanto.cz/cs/galerie/40-seminare-v-penzionu-espero-v-ceskem-raji-seminarioj-en-la-pensiono-espero.html

Besední dům (Brno) - Societa Domo en Brno, en kiu…

30 Mar 2019 1 542
Novrenesanca konstruaĵo, nuntempe sidejo de Filharmonio adreso: angule inter str. Husova 534/20 kaj Komenského náměstí (placo de Komenio) 8 fonto de la fotaĵo: cs.wikipedia.org/wiki/Besední_dům#/media/File:Brno,_Besední_dům.jpg aŭtoro: VitVit

Zamenhof-strato en Bjalistoko sur la bildkarto el…

15 Dec 2018 384
La orienta parto de la strato, origine nomagta "Zielona" (Verda) aŭ "Jatkowa" (Buĉeja), en kiu naskiĝis L.L. Zamenhof. En la strato estis en 1921 konstruita la unua moderna vardomo en la urbo.

Poŝtkarto pri la naskiĝdomo de d-ro Zamenhof en Bj…

15 Dec 2018 2 414
Eldonjaro nekonata fonto: i0.wp.com/www.bitoteko.it/esperanto-vivo/wp-content/uploads/2017/12/79695CA7-0703-4AD1-AE78-186BBB0BBBF6.jpeg

Moskva universitato, en kiu en 1879-1881 tiam jun…

11 Dec 2018 633
el la ekspozicio "La Homo kontraŭ la Babelo" (2017/2018) La universitato estis fondita 23.1.1755 de la imperiestrino Katarina la 2-a laŭ la projekto de I. I. Ŝuvalov eo.wikipedia.org/wiki/Ivan_Ŝuvalov kaj nobelo, sciencisto kaj mecenato M V. Lomonosov eo.wikipedia.org/wiki/Miĥail_Lomonosov (kiu fariĝis ĝia unua rektoro kaj laŭ kiu ekde 1940 la universitato portas sian nomon). La origina konstruaĵo nomata "Apotekista domo" estis detruita en 1875. Tiu ĉi dum la zamenhofa studtempo ĉefa konstruaĵo el 1793 en empira stilo estis grave damaĝita dum la naopoleonaj militoj kaj en 1817-1819 rekonstruita de la svisa-itala arkitekto Domenico Gilardi. Kaze, ke vi volus irante sur zamenhofaj spuraj viziti la lokon, ĝia adreso estas Moĥovaja str. n-ro 11 (ул. Моховая, 11, стр. 1, Москва, 125009) - apud la ARBAT-distrikto. Kopiante la indikitan ruslingvan adreson al Google Maps, vi povas ekvidi la lokon. (Ĉi-tien la tro komplika retadreso ne eniĝas). Nuntempe ĝi estas sidejo de la Instituto por asiaj kaj afrikaj studoj. Ĝia retejo: www.iaas.msu.ru/index.php/ru , www.iaas.msu.ru/index.php/en . Aparta "Klinika urbeto" por la fakultato pri medicino en la loko "Deviĉe pole" ("Knabina kampo") estis konstruita kaj inaŭgurita nur en 1897 (vidu fotaĵon ru.wikipedia.org/wiki/Клинический_городок_на_Девичьем_поле#/media/File:Клинический_городок_(Царицынская_улица).jpg) . pri la historio de la universitato en la anglalingva Vikpedio: en.wikipedia.org/wiki/Imperial_Moscow_University Nuntempe la universitato havas 40 fakultatojn kaj 300 katedrojn, kun pli ol 40 000 studentoj kaj 9 000 instruistoj. 11 finstudintoj akiris Nobel-premion (el inter 18 rusaj sciencistoj, kiuj ricevis ĝin). -padv-

Ul. Zamenhofa n-ro 26 en Bjalistoko

03 Jan 2015 473
Iama str. Zielona 6 Nova domo kun murpentraĵoj staranta sur la loko de la origina naskiĝdomo (fotaĵo sur la informtabulo). La pentraĵojn kreis en 2008 Andrzej Muszyński. fonto: eo.wikipedia.org/wiki/Dosiero:Ulica_Ludwika_Zamenhofa_26_w_Białymstoku_Tutaj_stał_dom,_w_którym_urodził_się_Ludwik_Zamenhof.JPG

Enirejo al la Ottendorfer-Domo kaj al la muzeo

Eksa piarista monaĥejo kaj gimnazio kun ĝardeno en…

01 Oct 2018 1 422
Pri la urbeto en norda Moravio, konata precipe kiel naskiĝloko de Sigmund Freud eo.wikipedia.org/wiki/Příbor La konstruaĵo estas origine piarista monaĥejo, gimnazio kaj studenthejmo, konstruita en 1694-1700. En 1875 estis en ĝi fondita (post tiu en Brno la dua en Moravio) ĉeĥlingva porinstruista instituto, dank al kio la urbeto fariĝis tiama centro de klerigado en norda Moravio. Nuntempe ĝi estas komplete rekonstruita kaj akompanata de bela publika ĝardeno. En la konstruaĵo estas sidejo de la muzeo, biblioteko, arkivo kaj la elementa artlernejo. En 1893-1898 en la instituto studis juna Teodoro Ĉejka eo.wikipedia.org/wiki/Theodor_Čejka kiu tiam konatiĝis kun Esperanto (supozeble laŭ la lernolibro de F. V. Lorenz el 1890). La detaloj bedaŭrinde ne estas konataj, sed estas tre probable, ke tio okazis ĝuste inter la muroj de tiu ĉi konstruaĵo. En la urbeto estas dokumentita la plej malnova neformala Esperanto-rondeto en la tuta tiama Aŭstrio-Hungario (1897). Post fino de studoj Čejka transloĝiĝis al Bystřice pod Hostýnem, kie li ekde 1900 eldonis siajn unuajn lernolibrojn kaj vortarojn de Esperanto, ekredaktis la unuajn gazetojn kaj fondis la klubon. Tial post Lorenz, aŭtoro de la unua lernolibro por ĉeĥoj, tamen jam en 1893 elmigrinta al Brazilo, li fariĝis kiel praparto - pioniro de Esperanto en Ĉeĥio. Fotis kaj aranĝis: Pavla Dvořáková

Biblioteko de F. V. Lorenz en Vrdy

27 Jul 2018 1 365
La biblioteko en la komunumo, al kiu nun administre apartenas Zbyslav, la naskiĝvilaĝo de Lorenz, ekde 1.7.2018 oficiale portas lian nomon. 8.7.2018 okazis solena ceremonio ligita kun senvualigo de la memortabulo omaĝe al li (skulptita de esperantisto Zdeněk Myslivec). La aranĝo okazis en intensa kunlaboro kun ĈEA kaj ties Muzea kaj ekspozicio grupo (precipe kun Petr Chrdle kaj Pavla Dvořáková). La origina nomo en la ĉeĥa lingvo estas František Vladimír Lorenc, nur dum la restado en Brazilo estis kreita la portugaligita versio, sub kiu li estas konata ankaŭ e Esperantujo.

62 items in total