Keywords

kanto
kristnasko
Akordo
kristanismo
advento
eŭska muziko


Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution + non Commercial + share Alike

1 155 visits


Ensemblo Akordo (Nederlando) - La mesaĝo de Gabrielo (eŭska adventa kanto)


Info pri la ensemblo:
eo.wikipedia.org/wiki/Akordo_(muzikgrupo)

El la KDo Kristnaska Kordo (2003)

aĉetebla ĉe: www.vinilkosmo.com/?disc=vkkd62&lng=e


origine eŭska kanto "Birjina gaztetto bat zegoen"

(https://www.youtube.com/watch?v=u9VTT8xi3RQ)

konata ankaŭ en la angla versio

"Gabriel's Message"

(https://www.youtube.com/watch?v=7AmWu2zLzrU)


ESPERANTO-TEKSTO:

La mesaĝo de Gabrielo

Anĝelo neĝflugila el ĉiel',
La arde fajr-okula Gabriel';
"Saluton", diris li al simpla virgulin'.
Vin grace favoritan gloru ni!

"La tuta mond' eterne gloros vin,
Benata iĝos vi, la Di-patrin'.
Emanuelo estos filo laŭ profet' ."
Vin grace favoritan gloru ni!

Maria klinis kapon kun humil';
Ŝi diris: "Venu do la Dia fil',
Kaj Dion mi honoros per la tuta kor'."
Vin grace favoritan gloru ni!

Fekundigite de la Dia sem',
La Kriston naskis ŝi en Bet-Leĥem'.
Kristanoj diros ĉiam en la tuta mond':
"Vin grace favoritan gloru ni!"



aliaj kantoj el la KDo por aŭskulto:
"La eta tamburisto": www.ipernity.com/doc/181031/28936717/in/album/257895


tekstoj de ĉiuj kantoj el la KDo:
www.tekstoj.nl/akordo/kompaktdiskoj.htm
Translate into English

Comments

Sign-in to write a comment.