4 favorites     1 comment    1 583 visits

See also...

MUSIC PERFORMANCE MUSIC PERFORMANCE



Keywords

viro
muzikilo
muzikisto
E.L.Masters
Cezar-poemotraduko
violono


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

1 583 visits


Violonisto Jones

Violonisto Jones
el Vikipedio

Edgar Lee Masters (1868–1950).

Edgar Lee Masters
Edgar Lee Masters

Spoon River Anthology. 1916.

60. Fiddler Jones


THE EARTH keeps some vibration going
There in your heart, and that is you.
And if the people find you can fiddle,
Why, fiddle you must, for all your life.
What do you see, a harvest of clover?
Or a meadow to walk through to the river?
The wind’s in the corn; you rub your hands
For beeves hereafter ready for market;
Or else you hear the rustle of skirts
Like the girls when dancing at Little Grove.
To Cooney Potter a pillar of dust
Or whirling leaves meant ruinous drouth;
They looked to me like Red-Head Sammy
Stepping it off, to “Toor-a-Loor.”
How could I till my forty acres
Not to speak of getting more,
With a medley of horns, bassoons and piccolos
Stirred in my brain by crows and robins
And the creak of a wind-mill—only these?
And I never started to plow in my life
That some one did not stop in the road
And take me away to a dance or picnic.
I ended up with forty acres;
I ended up with a broken fiddle—
And a broken laugh, and a thousand memories,
And not a single regret.



Violonisto Jones
Violonisto Jones

Edgar Lee Masters (1868–1950).

Spoon River Antologio. 1916.

60. Violonisto Jones


La Tero retenas iom da vibrado
tie en via koro, kaj tio estas vi.
Kaj se la homoj pensas, ke vi povas violoni,
vi devas violoni dum via tuta vivo.
Kion vi vidas? Rikolton de trifolioj?
Aŭ herbejon, tra kiu kondukas la vojo al la rivero?
La vento estas en la greno. Vi frotas al vi la manojn,
se vi imagas kiel vi kondukas aŭtune la bovojn al la foirplaco.
Aŭ vi aŭdas la susuradon de la jupoj
simile al la knabinoj, se ili dancas en Little Groves.
Por Konjo Poter kolono el polvo
aŭ kirlantaj folioj signifis ruinigan senpluvecon.
Al mi ili aspektis kiel la ruĝharara Samĉjo,
kiu stepdancas sen interrompo laŭ "Toor-a-Loor".
Kiel mi estu pluginta miajn kvardek akreojn?
Por ne paroli pri tio kiel avide kunskrapi eĉ pli da ili,
kiam sinsekvo de kornoj, bassonoj kaj pikoloflutoj
jam komencis ludi, se mi nur ekaŭdis korvon
aŭ ruĝgorĝulon aŭ eĉ nur
la knaradon de ventmulejeo?
Mi en mia tuta vivo ne komencis plugi sen tio,
ke iu haltis ĉe la kamporando
por forkonduki min al danco aŭ al pikniko.
Mi finis kun kvardek akreoj,
mi finis kun disrompita violono,
kun forrompita ridado kaj mil da memoroj -
kaj sen eĉ ununura bedaŭro.

Rimarko: Little Groves = laŭsence tie, kie ĉio nur kresketas, do, loko sen abundo kaj sen riĉo.

yokopakumayoko Francesco, Fransoazo Oazo - Françoise Noireau, Adam *, have particularly liked this photo


Comments
 yokopakumayoko Francesco
yokopakumayoko Franc…
ADMIRED in

Les instruments Musicaux Cordophones
www.ipernity.com/group/613819
9 years ago.

Sign-in to write a comment.