GLASGOW

viro

  • Photos| Docs

GLASGOW

03 May 2013 1 376
www.ipernity.com/blog/cezar/282644 Tuj, sel'drinkej' fermiĝos Mokkanto

Ton Steine Scherben mit Rio Reiser

28 Apr 2013 1 534
www.ipernity.com/blog/cezar/476289 Jen ĉes' de l' rev' Ton Steine Scherben, 1972© Rio-Reiser-Archiv

putomotivo Kverelantaj skatludistoj

Pietro Aretino, portreto de Ticiano

Hazardo homo

01 Nov 2011 1 449
Marks por ĉiuj

Francisko el Asizo

Wang Meng - ĉina verkisto

Kion firmtenas la kamerao, tion firmtenas ankaŭ la…

plaĝo laŭ la stilo de la sesdekaj jaroj

Altarbildo kun Jesuo Kristo kaj anaro ĉe la Sankta…

07 Sep 2012 1 422
La bildo, kiun mi fotis en preĝejo de la insulo Usedom (Balta Maro), memoris min pri la fama "Sankta Manĝo" de Leonardo da Vinci. Jen la prezento de la preĝejo: www.insel-usedom.net/kirchemellenthin.htm

Kiom frida la akvo estas?

Christian Schmiedt: Zum zweiten Mal geboren (Naski…

Charley's Tante - Onjo de Karlĉjo

15 Sep 2012 507
Filmo: Onjo de Karlĉjo

Erkerk - The Beatles

28 Aug 2012 2 823
erkerk.tumblr.com

Nikolaj Hohlov - Vintra fabelo (poemo)

13 Aug 2012 789
Nikolaj Hohlov Vintra fabelo Sur la sledo, svelta sledo, post amuza kabaredo, Kun tintila sonorad' Ni veturas - aventuras, la ĉevaloj fluge kuras Sub la stela miriad'. En sereno de l' ebeno malaperas la fadeno De la glata vintra voj'... Mia Nita - am' subita, de la frost' ebriigita Alpremiĝas en la ĝoj'. En fabelo kaj sen celo rotacias karuselo De la sentoj en la kor', Hej, rapide kaj senbride flugi ien, flugi fide Kun favoro de Amor'! Hej, ĉevaloj, hufaj ŝtaloj, kiel rido de cimbaloj Por dancanta ciganin', Uraganu, akompanu, dolĉe tiklu, ĝutiranu Per freneza takto nin! Brila neĝo - vintra reĝo - ĉion tenas en sieĝo Gaje ĉirpas en la knar', La survoja vento ĝoja en malklara gam' hoboja Vokas, logas al kampar'. Unu suno - unu juno... la unua febra kuno Kaj magia stelpoem'... Mia Nita, am' subita, de la frosto rozkisita Ĉion kronas per alprem'!

Julio Baghy kun verva subskribo + poemo "Stranga d…

13 Aug 2012 3 5 1196
Julio Baghy STRANGA DANCO (Rimoj kaj asonancoj) Ne vant', amuz', sed sankta Muz' inspiras min por kanti; per sorĉa fort' de l' dolĉa vort' al versoj rimojn fandi, Tintante kante trilas rim' en fund' profunda de la sin' kaj ride — spite la reten' — jam vibras vive la poem'. Se arda flam' per arta man' sur liro lule ludas, vi, mia kor', en tia hor' ravite mire mutas. Multfoje ĝoje, se minut' agordas kordojn de l' liut', senhalte alte vokas pet' al versaj formoj de l' poet'. Se ĝema sent', gehena tent' la koron torde mordas, konsolon por la sola kor' la Muzo verse portas. Jen larme svarmas rim' post rim' dolore plore en la sin', jen vigle tiklas rida son' por verki versojn per krajon'. Ne vant', amuz', sed sankta Muz' min igas versojn forĝi; por dia ben' per pia pen' en korojn amon sorĉi. Aklama amo de la lir' senpene venas per inspir'... Modeste festas ritma danc' de l' rimoj kaj de l' asonanc'.

404 items in total