3 favorites     5 comments    1 193 visits

See also...


Keywords

Esperanto


Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution + non Commercial + no derivative

1 193 visits


Julio Baghy kun verva subskribo + poemo "Stranga danco"

Julio Baghy kun verva subskribo + poemo "Stranga danco"
Julio Baghy
STRANGA DANCO

(Rimoj kaj asonancoj)

Ne vant', amuz',
sed sankta Muz'
inspiras min por kanti;
per sorĉa fort'
de l' dolĉa vort'
al versoj rimojn fandi,
Tintante kante trilas rim'
en fund' profunda de la sin'
kaj ride — spite la reten' —
jam vibras vive la poem'.

Se arda flam'
per arta man'
sur liro lule ludas,
vi, mia kor',
en tia hor'
ravite mire mutas.
Multfoje ĝoje, se minut'
agordas kordojn de l' liut',
senhalte alte vokas pet'
al versaj formoj de l' poet'.

Se ĝema sent',
gehena tent'
la koron torde mordas,
konsolon por
la sola kor'
la Muzo verse portas.
Jen larme svarmas rim' post rim'
dolore plore en la sin',
jen vigle tiklas rida son'
por verki versojn per krajon'.

Ne vant', amuz',
sed sankta Muz'
min igas versojn forĝi;
por dia ben'
per pia pen'
en korojn amon sorĉi.
Aklama amo de la lir'
senpene venas per inspir'...
Modeste festas ritma danc'
de l' rimoj kaj de l' asonanc'.
Translate into English

, JUHÁSZ Margit, MIKELO (Michel Dereyger) have particularly liked this photo


Comments
 MIKELO (Michel Dereyger)
MIKELO (Michel Derey…
Kia granda artisto!!! Ne nur poeto sed ankaŭ muzikanto!
Ankoraŭ multege mi devas lerni pri la poemarto, kiun mi iom post iom ekmalkovras. Sed Baghy estas certe verkisto el la plej lertaj.
Nuntempe, mi legas lian famkonatan romanon "Viktimoj", kiun mi ege ŝatas , kaj kies legadon mi konsilas al ĉiuj esperantistoj.
Koran dankon, kara Cezar, pro tiu belega "Stranga danco".
11 years ago.
 Hans-Georg Kaiser
Hans-Georg Kaiser club
Mi ĉiam miras, kiom malmulte esperantistoj interesiĝas pri siaj grandaj poetoj:).

Sendube Baghy apartenas al tiuj, kiuj mirinde klare, bele kaj interese verkis... Tiu, kiu interesiĝas kiel oni verku modernan zamenhofan Esperanton, povas lerni tion ĉe li... Komence mi iom subtaksis lin, favore al Kaloĉaj, sed pli kaj pli li mi ekkonas, ke ambaŭ gravegas por mi. La hungaroj povas fieri pri ambaŭ, ĉar ili estas la pej "akraj armiloj" en la mano de tiuj, kiuj defendas en Esperantio la poezion kontraŭ tro sobra, tro seke logika kaj seninspira Esperanto. Esperanto estas pli ol logiko, Esperanto estas ankaŭ poezio, sentilo, esprimilo de amo. Tion nur tiuj ne komprenas, kiuj neniam amis. Kiel Zamenhof, ankaŭ mi tuj rifuzus Esperanton, se ĝi estus nur ilo de komercistoj.
11 years ago.
 JUHÁSZ Margit
JUHÁSZ Margit
Dankon Cezar por alŝuto de tiu ĉi bela poemo de Baghy.
11 years ago.
 Hans-Georg Kaiser
Hans-Georg Kaiser club
Bonvolu:)! Ankaŭ al mi tre plaĉas...
11 years ago.
 Hans-Georg Kaiser
Hans-Georg Kaiser club
Dankon:) Estas lerte verkita poemo, vere...
Ĉu ankaŭ vi estas poeto?
Se ne, ne estus katastrofo.
11 years ago.

Sign-in to write a comment.