Marian Vochin's most appreciated articles

  • Pri kolektado kaj kolektantoj

    - 7 favorites
    Kolektado estas ne nur pasio, sed tre diligenta, pacienca kaj trankvila okupo. Kiom kolektas la homoj? Iuj ŝerce diras ,,kion ne kolektas?" La animtrezoroj de la homoj estas kolektitaj, antaŭ ĉio en la libroj. Tial plej multaj estas kolektantoj de libroj.Aliaj estas kolektantoj de ilustritaj kartoj, serioj de poŝtmarkoj, specialaj rememoraj moneroj, glumarkoj, etikedoj, kalendaretoj k.a. Tasko de specialaj esploroj estas la okazoj, kiam unu hobio ne nur distras kaj senlacigas, sed kuracas. La ko…

  • Rumania Esperanto-Renkontiĝo, Rascruci-2012

    - 3 favorites
    Esperanto-Asocio de Rumanio organizis Tutlandan Esperanto-Simpozion okazinta de la 5a ĝis la 7a de oktobro 2012 en vilaĝo Rascruci kun temo : ,,Esperanto kaj Edukado” ĉe fondaĵo Zoltan Kallos en distrikto Kluĵo. Ĉe evento oni partoprenis 50 esperantistojn el Rumanio kaj invititojn Stefan MacGill(Hungario)-prezidanto de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj(ILEI), Radojca Petroviĉ (Serbio)-komitatano ILEI kaj sinjorinojn Anna Bartek(Hungario)-komitatano de H.E.A., Eniko Zengo Sereghyne (Hu…

  • La komencoj de la disvastiĝo de la artefaritaj lingvoj,aliaj ol Esperanto, en Rumanio.

    - 2 favorites
    La ideo de la universala lingvo penetris en rumana kultura etoso antaŭ la apero kaj disvastiĝo de Esperanto. La rumanaj civitanoj eksciis pri artefaritaj lingvoj pere de lernolibroj en germana, franca kaj angla lingvoj. Ĉar la intereso por tiuj lingvoj kreskis, aperis ne nur propagandaj artikoloj aŭ broŝuroj, sed ankaŭ lernolibroj kaj vortaroj en rumana lingvo. Monata rumana revuo por filatelio,,Timbrophilo"(1881-1893), havis rubrikon pri la lingvo Volapuko. En la jaro 1887, kiam L.L.Zamenhof ap…

  • La revuo ,,El Popola Ĉinio"-lernilo de Esperanto.

    - 2 favorites
    Kiam mi komencis lerni Esperanton, en Rumanio mankis lernolibrojn, vortarojn kaj legolibrojn.Mi uzis diversajn kursojn aperintaj en gazetoj kaj vortarojn tajpitaj kaj multobligitaj en malmultaj ekzempleroj de aŭtoroj mem. Same kiel mi, grandnombraj rumanianoj lernis Esperanton uzante la revuo ,,El Popola Ĉinio". Lerni lingvon signifas klopodi por akiri kapablon paroli, legi, skribi kaj traduki. Tamen por lerni Esperanton, legado okupas aparte gravan lokon pro manko de sufiĉe multaj okazoj por bu…

  • Rilatoj de L.L.Zamenhof kun ĵurnalistoj el Italio

    - 2 favorites
    Okaze de la Internacia Kongreso de Filozofio en Bologna(Italio), aprilo 1911, ĵurnalistoj-partoprenantoj, sendis la 9-an de Aprilo 1911 la sekvantan telegramon al D-ro Zamenhof: ,, La ĵurnalistoj partoprenantoj en la ekskurso al Ravenna dum la internacia kongreso de Filozofio, salutas en vi la plej gloran apostolon de la kunfratigo de la homaro" D-ro L.L.Zamenhof respondis per jena telegramo: ,, Al la ĵurnalistoj, kiuj partoprenis en la Ravenna ekskurso dum la kvara kongreso de Filo…

  • Pri la nederlanda parko Keukenhof

    - 2 favorites
    En jaro 1949, la urbestro de la nederlanda urbeto Lisse, decidis malfermi en ĉiu jaro, du monatoj printempe,la parkon Keukenhof. Sur la parka areo de 32 hektaroj troveblas la plej granda bulboplanta parko en la mondo.La nederlanda parko Keukenhof, kun milionoj da tulipoj k.a. floroj kaj kun 800-900 mil vizitantoj ĉiujara, havis ĉi jare la temon ,,Pollando-koro de Europo". Tio donis al la organizantoj la ideo prezenti apud Koperniko,Chopin,Sklodowska-Curie k.a.polaj famuloj ankaŭ L.L.Zamenhof kaj…

  • Programo Komenius-Bulgario

    - 2 favorites
    De la 4-a ĝis la 11-a de novembro 2012 en la lernejo ,,Canko Cerkovski", Bulgario, okazis la unua laborrenkontiĝo kadre de la projekto ' La diversaj profesioj-transformi la provokojn en la eblon realigi siajn revojn'; ĉiujn tiujn ĉi projektojn kun uzo de Esperanto por kunlaborado kun alilandaj lernejoj, akceptis por EŬ-financado, programo Komenius. Instruistino Mariana Genĉeva kune kun bulgaraj junaj esperantistinoj akceptis gastoj el Italio, Litovio kaj Germanio ĉe flugo-haveno Otopeni(Bukure…

  • Adiaŭ, miaj ipernitianaj amikoj!

    - 2 favorites
    Ipernity-teamo malpermesis la aperon de miaj esperantistaj internaciaj dokumentoj, ĉar mi ne pagas la abonon. Mi estas pensiulo en Rumanio kaj mi ricevas monate 230 eŭrojn (en rumana valuto). La vivaj elspezoj estas same kiel en Europa Unio. Sen la helpo de mia edzino mi, sole, ne povus vivi. Mi ne volas donacojn kaj mi ne estas almozulo. Ĝis nun mi laboris por Esperanto senpage. Eble mi migros al Facebook aŭ al alia firmao, kaj mi faros propagando por Esperanto. Kvankam mi havas konton en Faceb…

  • Pensoj pri.....

    - 1 favorite
    Nun , kiam la jaro finiĝas, ĉiuj homoj analizas retrospektive la faktojn kiujn okazis dum la jaro, sukcesojn kaj malsukcesojn, la erarojn kiujn ili faris, la kialojn. Nun, estas la tempo kiam ni pensas kio ni dezirus plenumi en la Nova Jaro 2011.Por mi, la aliĝo en la jaro 2010 , al Ipernity servo estis bona afero. Kial? Unue, mi eblas uzi la lingvon Esperanto. Due, mi trovis novajn amikojn. Trie, mi eblas demonstri ke Esperanto estas vivanta lingvo, uzata en ĉiuj fakoj. Al ĉiuj miaj amikoj, al…

  • La leteroj de L.L.Zamenhof (1)

    - 1 favorite
    Esperantistoj el Rumanio korespondis kun la kreinto de la lingvo Esperanto. Ili sciigis lin pri la apero de malsamaj esperantistaj presaĵoj-gazetoj, lernolibroj, vortaroj- pri organizado de esperantistaj aranĝoj,k.t.p. Por la historio de la esperantista movado, mi prezentos al vi la leterojn (konataj) de L.L.Zamenhof senditaj al esperantistoj en Rumanio. Ĉiuj leteroj estas elprenitaj el Suplemento-1 de la ,,O istorie a miscarii esperantiste din Romania"(Historio de la esperantista movado en Ruma…

  • La leteroj de L.L.Zamenhof (4)

    - 1 favorite
    La kopio de la letero sendita de L.L.Zamenhof Okaze de la Unua rumana esperantista kongreso en aŭgusto1909, en Bukureŝto, D-ro Zamenhof skribis al D-ro Gabrielo Robin la sekvantan leteron: D-ro L.L.Zamenhof Varsovio, str.Dzika No.9 27/VII/09 Al sinjoro D-ro G.Robin, prezidanto de la ,,Rumana Esperantista Societo" en Bukureŝto Kara sinjoro! Volu transdoni mian koran saluton al ĉiuj partoprenantoj de la Unua Kongreso de esperantistoj en Rumanujo. Mi dezira…

  • La leteroj de L.L.Zamenhof (6)

    - 1 favorite
    Okaze de la apero de dunaciarevuo ,,Danubo", D-ro L.L.Zamenhof sendis al redaktejo de la revuo,,Danubo' la sekvantan leteron: D-ro L.L.Zamenhof Varsovio,str.Dzika No.9 23/IX,1910 Karaj sinjoroj, La unuan numeron de ,,Danubo" mi danke ricevis. Mi deziras al la nova gazeto plej bonan prosperadon.La nova organo, kiu per Esperanto ligas kelkajn popolojn, restas ĉiam simbolo de intergenta paco kaj amo. Via, ss.L.L.Zamenhof Reproduktado laŭ revuo,,Danubo", n-ro…

  • Kiel tradukis Kolomano Kalocsay rumanajn poemojn.

    - 1 favorite
    En letero de Eugenia Morariu(1903-1977)-[ http://www.ipernity.com/doc/m.vochin/9956994 ] sendita al Iosif D.Petrin (1905-1975)-[ http://www.ipernity.com/doc/m.vochin/9957024 ] en la dato de 25.07.1958 j , estis skribite: ,, Rilate la antologion rumanan, mi volas komuniki al vi, ke la menciitaj tradukaĵoj de Kalocsay Kalomano estis publikitaj en la libro :,,Eterna Bukedo" Poemoj el dekdu lingvoj, tradukitaj de Kalocsay, eldonitaj de Literatura Mondo en la jaro 1931. Koncerne la rumanan parton…

  • Bukareŝto aŭ Bukureŝto ?

    - 1 favorite
    En la infaneco de la Internacia Lingvo en lernolibroj, vortaroj kaj gazetaro oni uzis kiel ĉefurba nomo de Rumanio vortojn: Bukarest, Bukaresto, Bukareŝto aŭ Bukureŝto.Por montri kio pensis niajn rumanajn antaŭlojn pri la afero, mi redonas mallongan artikolon aperinta en ,,Rumana Esperantisto", n-ro 4, septembro-decembro 1908, paĝo 99, titolitan ,,Por niaj amikoj eksterlandaj": ,, Ni ricevas ofte leterojn, ĵurnalojn,ktp. kun la adreso: Bukaresto en Bulgarujo aŭ en Serbujo. Kompreneble tio…

  • La rilatoj inter D-ro Zamenhof kaj bohemiaj(ĉehaj) esperantistoj(2).

    - 1 favorite
    Okaze de la Unua Bohema Kongreso Esperantista, 26-28-an de septembro 1909,Praha(CZ), la estraro de la Asocio Bohema Unio Esperantista sendis invitilon al L.L.Zamenhof. Ĉar la aŭtoro de la Internacia Lingvo ne povis partopreni, sendis la sekvantan dankleteron el Barcelona: Barcelona,7.09.1909 Karaj Sinjoroj ! Mi ricevis Vian invitan leteron kaj ankaŭ la kongresan karton N-o 1. Plej koran dankon! Malgraŭ mia sincera deziro mi bedaŭrinde ne povos veni al la Bohema Kongreso Es…

  • La leteroj de L.L.Zamenhof (8)

    - 1 favorite
    Inter L.L.Zamenhof kaj D-ro Gabor Balint , universitata profesoro en urbo Kolozsvar/Cluĵo, estis vigla korespondo. Mi prezentas sube la respondon de Zamenhof ĉe unua letero de D-ro Gabor Balint: 6/18.V.1897 Tre estimata sinjoro Profesoro! Kun plezuro mi ricevis kaj legis Vian leteron, kaj estas al mi tre agrable vidi, ke Vi aliĝis al ni. En Hungario nia afero estas ĝis nun preskaŭ tute ne konata, kaj mi permesas al mi esperi, ke dank` al Via amikeco, nia afero baldaŭ trovos tie tiel s…

  • Historio de la esperantista movado per poŝtkartoj, poŝtmarkoj, glumarkoj kaj aliaj esperantaĵoj

    - 1 favorite
    Okaze de la diversaj esperantistaj aranĝoj(renkontiĝoj, kunvenoj, kursoj, kongresoj, ktp), oni eldonis poŝtkartojn, unuatagajn poŝtaĵojn, poŝtmarkojn, fotografiojn, glumarkojn, kaj aliajn; Ankaŭ la datrevenoj estis signalataj per malsamaj memoraĵoj. En mia spaco mi enmetis malsamajn historiajn esperantaĵojn el diversaj landoj. Iu ajn povas elŝuti la fotografaĵojn. Mi daŭros enmeti dokumentoj(fotojn) en miaj albumoj. Do, vi devas ĉiame trarigardi la miajn albumojn trovi novajn dokumentojn el via…