Marian Vochin's articles

  • Adiaŭ, miaj ipernitianaj amikoj!

    - 9 years ago - 4 comments
    Ipernity-teamo malpermesis la aperon de miaj esperantistaj internaciaj dokumentoj, ĉar mi ne pagas la abonon. Mi estas pensiulo en Rumanio kaj mi ricevas monate 230 eŭrojn (en rumana valuto). La vivaj elspezoj estas same kiel en Europa Unio. Sen la helpo de mia edzino mi, sole, ne povus vivi. Mi ne volas donacojn kaj mi ne estas almozulo. Ĝis nun mi laboris por Esperanto senpage. Eble mi migros al Facebook aŭ al alia firmao, kaj mi faros propagando por Esperanto. Kvankam mi havas konton en Faceb…

  • Historio de la esperantista movado per poŝtkartoj, poŝtmarkoj, glumarkoj kaj aliaj esperantaĵoj

    - 04 Apr 2014 - 4 comments
    Okaze de la diversaj esperantistaj aranĝoj(renkontiĝoj, kunvenoj, kursoj, kongresoj, ktp), oni eldonis poŝtkartojn, unuatagajn poŝtaĵojn, poŝtmarkojn, fotografiojn, glumarkojn, kaj aliajn; Ankaŭ la datrevenoj estis signalataj per malsamaj memoraĵoj. En mia spaco mi enmetis malsamajn historiajn esperantaĵojn el diversaj landoj. Iu ajn povas elŝuti la fotografaĵojn. Mi daŭros enmeti dokumentoj(fotojn) en miaj albumoj. Do, vi devas ĉiame trarigardi la miajn albumojn trovi novajn dokumentojn el via…

  • KOCOUREK Josef (1909-1933) ĉeha Esperanto-gravuristo

    - 18 Jan 2014 - 1 comment
    Dum miaj dokumentaj esploroj rilate al esperantista movado, mi trovis belajn artajn sigelmarkojn (glumarkojn) kun diversaj ornamaĵoj kiuj havas enskribojn Kocourek , Vieno kaj Praha. Laŭ la nomo Kocourek, mi pensis ke la pentristo(gravuristo) estas el Ĉehio. Kvankam estis tro malfacile esplori inter ĉehuloj, mi eltrovis 3 personojn kun la sama nomo: Frantisek Kocourek (1901-1942)-verkisto, ĵurnalisto kaj radio-komentisto; Milos Kocourek (1904-1984) -verkisto kaj televid-ĵurnalisto kaj Josef K…

  • Programo Komenius-Bulgario

    - 26 Feb 2013
    De la 4-a ĝis la 11-a de novembro 2012 en la lernejo ,,Canko Cerkovski", Bulgario, okazis la unua laborrenkontiĝo kadre de la projekto ' La diversaj profesioj-transformi la provokojn en la eblon realigi siajn revojn'; ĉiujn tiujn ĉi projektojn kun uzo de Esperanto por kunlaborado kun alilandaj lernejoj, akceptis por EŬ-financado, programo Komenius. Instruistino Mariana Genĉeva kune kun bulgaraj junaj esperantistinoj akceptis gastoj el Italio, Litovio kaj Germanio ĉe flugo-haveno Otopeni(Bukure…

  • Pri kolektado kaj kolektantoj

    - 31 Jan 2013 - 6 comments
    Kolektado estas ne nur pasio, sed tre diligenta, pacienca kaj trankvila okupo. Kiom kolektas la homoj? Iuj ŝerce diras ,,kion ne kolektas?" La animtrezoroj de la homoj estas kolektitaj, antaŭ ĉio en la libroj. Tial plej multaj estas kolektantoj de libroj.Aliaj estas kolektantoj de ilustritaj kartoj, serioj de poŝtmarkoj, specialaj rememoraj moneroj, glumarkoj, etikedoj, kalendaretoj k.a. Tasko de specialaj esploroj estas la okazoj, kiam unu hobio ne nur distras kaj senlacigas, sed kuracas. La ko…

  • Rumania Esperanto-Renkontiĝo, Rascruci-2012

    - 08 Nov 2012 - 2 comments
    Esperanto-Asocio de Rumanio organizis Tutlandan Esperanto-Simpozion okazinta de la 5a ĝis la 7a de oktobro 2012 en vilaĝo Rascruci kun temo : ,,Esperanto kaj Edukado” ĉe fondaĵo Zoltan Kallos en distrikto Kluĵo. Ĉe evento oni partoprenis 50 esperantistojn el Rumanio kaj invititojn Stefan MacGill(Hungario)-prezidanto de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj(ILEI), Radojca Petroviĉ (Serbio)-komitatano ILEI kaj sinjorinojn Anna Bartek(Hungario)-komitatano de H.E.A., Eniko Zengo Sereghyne (Hu…

  • Pri la nederlanda parko Keukenhof

    - 09 Jul 2012 - 1 comment
    En jaro 1949, la urbestro de la nederlanda urbeto Lisse, decidis malfermi en ĉiu jaro, du monatoj printempe,la parkon Keukenhof. Sur la parka areo de 32 hektaroj troveblas la plej granda bulboplanta parko en la mondo.La nederlanda parko Keukenhof, kun milionoj da tulipoj k.a. floroj kaj kun 800-900 mil vizitantoj ĉiujara, havis ĉi jare la temon ,,Pollando-koro de Europo". Tio donis al la organizantoj la ideo prezenti apud Koperniko,Chopin,Sklodowska-Curie k.a.polaj famuloj ankaŭ L.L.Zamenhof kaj…

  • Aliaj planlingvoj en Rumanio

    - 28 Apr 2012
    Krom la lingvo Esperanto, aliaj planlingvoj ne sukcesis en Rumanio, kvankam aperigis lernolibrojn kaj vortarojn.La planlingvoj, aliaj ol Esperanto kiuj havis adeptojn en Rumanio estis Volapuko, Ido, Okcidentalo-Interlingveo kaj IALA-Interlingvao. Detalaj informoj en : http://ipernity.com/doc/m.vochin/album/263842

  • Pri skanitaj esperantaĵoj.

    - 28 Apr 2012
    ,,Delcampe.net" estas la plej granda TTT-paĝaro por aĉeti kaj vendi diversaj kolektaĵoj inter kiuj, ankaŭ esperantaĵoj.Hazarde mi trovis ĝin. Mi pensas ke ĉiuj homoj rajtas ekscii ke ekzistis, ekzistas kaj ekzistos esperantista movado. Pro tio, mi skanis la bildojn de la paĝaro kaj mi prezentis ilin en mia galerio je dispono kaj uzo de ĉiuj esperantistoj scivolemaj aŭ kiuj deziras verki pri historio de la esperantista movado.Mi esperas ke estas bona afero.

  • Monografia comunei Balaci,Teleorman,Romania.

    - 12 Apr 2012
    Dupa o perioada lunga de timp, am reusit finalizarea monografiei comunei unde m-am nascut.Este o lucrare interesanta pe care o gasiti la site-ul : http://www.ipernity.com/doc/m.vochin/12515774 . Sper sa va placa.

  • Rilatoj de L.L.Zamenhof kun ĵurnalistoj el Italio

    - 14 Nov 2011
    Okaze de la Internacia Kongreso de Filozofio en Bologna(Italio), aprilo 1911, ĵurnalistoj-partoprenantoj, sendis la 9-an de Aprilo 1911 la sekvantan telegramon al D-ro Zamenhof: ,, La ĵurnalistoj partoprenantoj en la ekskurso al Ravenna dum la internacia kongreso de Filozofio, salutas en vi la plej gloran apostolon de la kunfratigo de la homaro" D-ro L.L.Zamenhof respondis per jena telegramo: ,, Al la ĵurnalistoj, kiuj partoprenis en la Ravenna ekskurso dum la kvara kongreso de Filo…

  • La leteroj de L.L.Zamenhof (10)

    - 14 Nov 2011
    Okaze de la forpaso de D-ro Gabrielo Robin, redaktoro de la revuo,,Danubo" N.Hristoskoff ricevis la sekvantan leteron de D-ro L.Zamenhof: Al s-ro N.Hristoskoff Kara Sinjoro! Antaŭ ĉio mi sendas per via persono al redakcio de Danubo mian plej sinceran kondolencon pro la tro frua morto de nia kara kunbatalanto, la laborema kaj sindonema fondinto-direktoro de la Danubo. Ni esperu, ke tio, kio li semis, neniam pereos kaj ĉiam rememorigados al esperantistoj lian nomon.... Laŭ l…

  • La leteroj de L.L.Zamenhof (9)

    - 15 Oct 2011
    D-ro Saŭl Kimel, prezidanto de la societo ,,Bukureŝto" en Rumanio, estis demandinta Zamenhof pri la uzebleco de la sufiksoj ,,aĉ" kaj ,,oz", kaj rakontas pri la atakoj kontraŭ Kimel aperintaj en revuo ,,Rumana Esperantisto". Pri tiu afero Zamenhof respondas jene: 15.XI.1908(poŝtstampo). Kara Sinjoro! Kvankam mi ne aprobas la atakojn, kiujn oni faras kontraŭ vi, tamen en la nuna tempo, kiam kelkaj personoj penas fari malordon en nia tendaro, ni devas esti tre singardaj, kaj tial…

  • La leteroj de L.L.Zamenhof (8)

    - 15 Oct 2011 - 1 comment
    Inter L.L.Zamenhof kaj D-ro Gabor Balint , universitata profesoro en urbo Kolozsvar/Cluĵo, estis vigla korespondo. Mi prezentas sube la respondon de Zamenhof ĉe unua letero de D-ro Gabor Balint: 6/18.V.1897 Tre estimata sinjoro Profesoro! Kun plezuro mi ricevis kaj legis Vian leteron, kaj estas al mi tre agrable vidi, ke Vi aliĝis al ni. En Hungario nia afero estas ĝis nun preskaŭ tute ne konata, kaj mi permesas al mi esperi, ke dank` al Via amikeco, nia afero baldaŭ trovos tie tiel s…

  • La rilatoj inter D-ro Zamenhof kaj bohemiaj(ĉehaj) esperantistoj(2).

    - 03 Aug 2011
    Okaze de la Unua Bohema Kongreso Esperantista, 26-28-an de septembro 1909,Praha(CZ), la estraro de la Asocio Bohema Unio Esperantista sendis invitilon al L.L.Zamenhof. Ĉar la aŭtoro de la Internacia Lingvo ne povis partopreni, sendis la sekvantan dankleteron el Barcelona: Barcelona,7.09.1909 Karaj Sinjoroj ! Mi ricevis Vian invitan leteron kaj ankaŭ la kongresan karton N-o 1. Plej koran dankon! Malgraŭ mia sincera deziro mi bedaŭrinde ne povos veni al la Bohema Kongreso Es…

  • La rilatoj inter D-ro Zamenhof kaj bohemiaj(ĉehaj) esperantistoj(1).

    - 01 Aug 2011
    Okaze de la unua ekzameno en la Bohema Unio Esperantista, en jaro 1908 Ekzamena Komisiono informis Doktoron Zamenhof pri ĝi. Majstron Zamenhof respondis per la sekvanta letero: Kun plezuro mi legis Vian sciigon pri la okazinta unua ekzameno en la Bohema Unio Esperantista. Mi sendas al Vi mian gratulon kaj mi esperas, ke Viaj atestoj donos al ni baldaŭ multe da perfektaj Esperantistoj. Al ĉiuj bohemoj, kiuj demandos min pri atestoj, mi kompreneble rekomendos la ekzamenojn en Via Unio.…

  • Bukareŝto aŭ Bukureŝto ?

    - 25 Jul 2011 - 1 comment
    En la infaneco de la Internacia Lingvo en lernolibroj, vortaroj kaj gazetaro oni uzis kiel ĉefurba nomo de Rumanio vortojn: Bukarest, Bukaresto, Bukareŝto aŭ Bukureŝto.Por montri kio pensis niajn rumanajn antaŭlojn pri la afero, mi redonas mallongan artikolon aperinta en ,,Rumana Esperantisto", n-ro 4, septembro-decembro 1908, paĝo 99, titolitan ,,Por niaj amikoj eksterlandaj": ,, Ni ricevas ofte leterojn, ĵurnalojn,ktp. kun la adreso: Bukaresto en Bulgarujo aŭ en Serbujo. Kompreneble tio…

37 articles in total