Okaze de la Unua Bohema Kongreso Esperantista, 26-28-an de septembro 1909,Praha(CZ), la estraro de la Asocio Bohema Unio Esperantista sendis invitilon al L.L.Zamenhof. Ĉar la aŭtoro de la Internacia Lingvo ne povis partopreni, sendis la sekvantan dankleteron el Barcelona:

Barcelona,7.09.1909

Karaj Sinjoroj !

Mi ricevis Vian invitan leteron kaj ankaŭ la kongresan karton N-o 1. Plej koran dankon!

Malgraŭ mia sincera deziro mi bedaŭrinde ne povos veni al la Bohema Kongreso Esperantista; sed la titolon de honora prezidanto de Via kongreso mi akceptas kun plezuro kaj mi kore Vin dankas por Via honoro, kiun Vi faras al mi. Mi deziras al la kongreso plej bonan sukceson. Al ĉiuj kongresanoj volu transdoni mian koran saluton. Ĝuste en la tagoj de Via kongreso mi estos en vojaĝo kaj mi ne povos sendi al Vi salutan telegramon. Tial volu pardoni min kaj permesu, ke mia nuna letero anstataŭu la telegramon.

Kun sinceraj plej bonaj deziroj

via, Zamenhof

La letero aperis en revuo ,,Ĉasopis Ĉeskych Esperantistu", 1909, paĝo 103;

Okaze de la naskiĝtago de Zamenhof, Centra Asocio Bohema Unio Esperantista sendis la jenan gratulleteron:

AL SINJORO Dr.L.L.ZAMENHOF,

HONORA PREZIDANTO DE CENTRA ASOCIO BOHEMA UNIO ESPERANTISTA

Kara Majstro!

Ĉar pasis jam 50 jaroj de kiam Vi , kara Majstro, naskiĝis kaj ĉar la ĉiopova Dio tiel benis Vian vivon kaj faris ĝin tiel fruktodona, Vi certe ne ekmiros, ke ankaŭ ni, Viaj fidelaj kaj dankemaj lernantoj, unuigitaj en la Centra Asocio B o h e m a U n i o E s p e r a n t i s t a en Praha, prezentas en nomo de duoncento da grupigitaj kluboj niajn plej korajn kaj sincerajn bondezirojn je ĉi tiu okazo. La Plejpotenco volu plilongigi Vian vivon ĝis al la plej ekstremaj homaj limoj kaj volu efektivigi Vian revon, ke Vi ekvidu la venkon de nia kara lingvo kaj la fratiĝon de la popoloj. Kun sincera esprimo de profunda respekto ni restas Viaj fidelaj.

Centra Asocio Bohema Unio Esperantista.

Redakcio de ,,Ĉasopis Ĉeskych Esperantistu".

La letero aperis en revuo ,,Ĉasopis Ĉeskych Esperantistu", 1909, paĝo 161;