La ideo de la universala lingvo penetris en rumana kultura etoso antaŭ la apero kaj disvastiĝo de Esperanto. La rumanaj civitanoj eksciis pri artefaritaj lingvoj pere de lernolibroj en germana, franca kaj angla lingvoj. Ĉar la intereso por tiuj lingvoj kreskis, aperis ne nur propagandaj artikoloj aŭ broŝuroj, sed ankaŭ lernolibroj kaj vortaroj en rumana lingvo. Monata rumana revuo por filatelio,,Timbrophilo"(1881-1893), havis rubrikon pri la lingvo Volapuko. En la jaro 1887, kiam L.L.Zamenhof aperigis lingvon Esperanto, en urbo Iasi(Rumanio) estis aperinta lernolibro por Volapuko titolita: ,,Limba internationala Volapük dupa metoda Erwin Walther"(Internacia lingvo Volapuko laŭ la metodo de Erwin Welther). In opt lectiuni cu cheia esercitiilor de S.I.Grossmann.(En ok lecionoj kun ŝlosilo de la ekzercoj de S.I.Grossmann.) , Eldonejo de librovendejo ,,Fratii Saraga", 72 paĝoj; En la sama jaro en Bukureŝto oni presis ,,Metoda pentru a invata limba Volapük"(Buk al lenadön Volapüki), intocmit de (Pélantöl fa) Ion P.Licherdopol, profesor (Plofed), Bucuresti(Bukurejti), tipografia Moderna, 59 paĝoj,(Limba comerciala internationala.Pük tedelik bevünetik).[Internacia komerca lingvo]; La sama aŭtoro, Ion P.Licherdopol, direktoro de la Komerca Lernejo en Bukureŝto, sendis memuaro al Ministro por Komerco kaj Agrikulturo el Rumanio je la 4(16) februaro 1888, memuaro titolita,,Limba Universala"(Universala lingvo), favore al lingvo Volapuko. Memuaro aperis presite en jaro 1888, 15 paĝoj(18x12), ĉe presejo Doru.P.Cucu, Bukureŝto. En la jaro 1888(sur kovrilo 1889), aperis en urbo Iasi(Rumanio), ,,Limba universala(Volapuk)". Gramatica completa de Volapuk, in zece lectiuni pentru a ceti, a vorbi si a compune scrieri cu ajutorul dictionarului volapuk-roman si roman-volapuk. Lucrata conf.decisiunei congresului din Munchen in august 1887 de Sigm.Blanc.Profesor de Volapuk.Iasi,(Presejo H.Goldner), 1888, 92 paĝoj.(17x11). Instruisto Stefan Basilescu(1864-?) kaj pastro G.Nicolaescu, aperigis en 1895 ,,Gramatica limbii universale Volapuk pentru romani"(La gramatiko de la universala lingvo Volapuko por rumanoj), 38 paĝoj,(19x14),presejo Oprea Demetrescu, urbo Ramnicul Valcea. Daniel Ilarie Monastireanu(1845-?), juĝisto kaj publicisto el urbeto HUSI(Rumanio), lernis Volapuko kaj poste Esperanto. Li estis konata por la vasta korespondado eksterlande per Esperanto. Li iĝis adepto de la lingvo IDO kaj tradukis rumane la libro de A.SCHRAG-,,Adversar devenit amic al limbii mondiale IDO"(Kontraubatalanto iĝante amiko de la tutmonda lingvo IDO), 1913, Husi, 16 paĝoj. La kuracisto Dumitru Popescu(1863-1925), aperigis la libro ,,Poliglot or idist?( Poligloto aŭ idisto?) sub la nomo Dr.D.Popescu-Hagiul,Medic al Capitalei si publicist(Kuracisto de la ĉefurbo kaj publicisto), Bucuresti, 1915.(23,5x16), 22 paĝoj. Li pledas por adopti internacia lingvo IDO. Oni devas mencii ke s-roj Henriko Fischer-Galati(1879-1960) kaj Stefan Basilescu(1864-?) estis volapukistoj kaj poste lernis Esperanto kaj restis aktivaj esperantistoj.

Bibliografio de la konsultitaj verkoj:
Bibliografia Romaneasca Moderna-1831-1918, vol.I, A-C,Editura Stiintifica si Enciclopedica, Bucuresti 1984,paĝoj 280 kaj 370;

Bibliografia Romaneasca Moderna-1831-1918, vol.II, D-K, Editura Stiintifica si Enciclopedica, Bucuresti 1986, paĝo 525;

Bibliografia Romaneasca Moderna-1831-1918, vol.III, L-Q, Editura Stiintifica si Enciclopedica, Bucuresti 1989, paĝoj 98 kaj 954;

Ed Borsboom-Vivo de Andreo Cseh, 2003, Hago, Nederlando, paĝo 18;

Georgeta Raduica,Nicolin Raduica-Dictionarul presei romanesti(1731-1918), Editura Stiintifica,Bucuresti, 1995, paĝo 408;

Johann Schmidt-Historio de la universala lingvo Volapuko, Courgenard, 1996, pagoj 6,7,9 kaj 14;

Petro Stojan-Bibliografio de Internacia Lingvo, 1929, Geneve,paĝo 500;