Okaze de la apero de dunaciarevuo ,,Danubo", D-ro L.L.Zamenhof sendis al redaktejo de la revuo,,Danubo' la sekvantan leteron:

D-ro L.L.Zamenhof

Varsovio,str.Dzika No.9

23/IX,1910

Karaj sinjoroj,

La unuan numeron de ,,Danubo" mi danke ricevis. Mi deziras al la nova gazeto plej bonan prosperadon.La nova organo, kiu per Esperanto ligas kelkajn popolojn, restas ĉiam simbolo de intergenta paco kaj amo.

Via, ss.L.L.Zamenhof

Reproduktado laŭ revuo,,Danubo", n-ro2/1910, paĝo 3,Bukureŝto,Rumanio;

Letero sendita de L.L.Zamenhof al redaktisto de ,,Informa Bulteno" BELA David el urbo Kolozsvar/Kluĵo(Transilvanio,Rumanio) en jaro 1913;

D-ro L.L.Zamenhof

Varsovio,str.Dzika No.9

21/V,1913

Kara sinjoro!

La No.1 de la ,,Informa Bulteno" mi ricevis kaj mi kore vin dankas. Plej bonan sukceson!

via,

L.L.Zamenhof

Reproduktado laŭ teksto aperinta en ,,Informa Bulteno", Kolozsvar, n-ro 2/aŭgusto 1913;