Okaze de la Internacia Kongreso de Filozofio en Bologna(Italio), aprilo 1911, ĵurnalistoj-partoprenantoj, sendis la 9-an de Aprilo 1911 la sekvantan telegramon al D-ro Zamenhof:

,,La ĵurnalistoj partoprenantoj en la ekskurso al Ravenna dum la internacia kongreso de Filozofio, salutas en vi la plej gloran apostolon de la kunfratigo de la homaro"

D-ro L.L.Zamenhof respondis per jena telegramo:

,,Al la ĵurnalistoj, kiuj partoprenis en la Ravenna ekskurso dum la kvara kongreso de Filozofio, mi sendas mian koran dankon pro la saluta telegramo, kiun ili sendis al mi.Mi esperas, ke la aferon, kies grandan gravecon ili komprenas, ili esploros ĉiam pli profunde, fervore laboros por ĝi, kaj helpos al la forigo de la malfeliĉiga surdmuteco, kiu regas inter la popoloj. Mi esperas, ke al la VII-a internacia kongreso de Esperanto la itala gazetaro ne forgesos sendi reprezentantojn, kiuj povos detale kaj aŭtente raporti al la itala legantaro pri la vera esenco kaj stato de la esperantismo."

21.IV-1911,L.Zamenhof

Laŭ la teksto aperinta en la revuo,,La Movado", tria jaro,nr.18, julio 1911, paĝoj 80-81,Parizo,Francio;