Okaze de la forpaso de D-ro Gabrielo Robin, redaktoro de la revuo,,Danubo" N.Hristoskoff ricevis la sekvantan leteron de D-ro L.Zamenhof:

Al s-ro N.Hristoskoff

Kara Sinjoro!

Antaŭ ĉio mi sendas per via persono al redakcio de Danubo mian plej sinceran kondolencon pro la tro frua morto de nia kara kunbatalanto, la laborema kaj sindonema fondinto-direktoro de la Danubo. Ni esperu, ke tio, kio li semis, neniam pereos kaj ĉiam rememorigados al esperantistoj lian nomon....

Laŭ la teksto el Danubo, II-a jaro, nr.2(14)januaro 1912, p.37;