de - en - fr - es - it - nl - cn - jap - rus


Ĉio havas du flankojn



Belega mateno
kia serena blua ĉielo
preskaŭ senvente

Tiu bela mateno
invitas al promenado
en la proksima rozĝardeno



Ankoraŭ ne floras la rozojn.
Anstataŭ salutas min
la ĉerizarbusto
per siaj rozkoloraj floroj.

Malrapide mi promenas.
Mi scias - skulptisto
starigis belegan bronzan skulpturon
de juna virino.



Kun malfermitaj brakoj
- supren ŝi vidas -
- en sia interna mondo -
- eble -
- ŝi atendas vizion -
Do - ŝajnas al mi.

Mi sidas sur benko
softe mi havas komprenon:

Ni vidas ĉiam nur unu flankon.
Strange
ankoraŭ neniam mi pensis pri tio.

Do - se mi volas vidi
la alian flankon de la bela virino
mi devas ekstari.
Nu - mi ekstaras
kaj iras al alia flanko.



Bele ŝi aspektas - la juna virino
Sia beleco ĝojigas min.
- Sed ne nur min -
Ankaŭ aliaj homoj restas mediteme.
" Ĉiutempe oni povas vidi tiun skulpturon "
diras juna viro apude.
" Ankaŭ al mi plaĉas tia belega virino "
opinias ridete la virino al sia flanko.

Do - mi havas inspiradon -
- ofte aŭdita -

" Ĉio havas du flankojn "

Kaj miaj pensoj kaj sentoj
promenas interne.

Mallaŭte mi aŭdas voĉon :
" Se vi volas aspekti alian flankon
de ilia korpo
tiam vi devas iri
kiel vi faris antaŭ unu momento
- aŭ - "
ŝi paŭzas
nu - mi estas scivolema
" la virino estas vivanta
kaj turnas sin al vi -
Kaj de via loko vi povus
vidi la alian flankon. "

" Tio havas nur unu malavantaĝon "
mi respondas
" mi povas vidi ĉiam nur unu flankon "

" Bedaŭrinde - tion vi ne povas alliigi.
Sed - nun vi konas la ambaŭ flankoj.
Tio estas ankaŭ bona. "

- Kaj post malgranda paŭzo -
" Nu - tiel estas je la via vivo. "

" Estas domaĝe " mi diras.
" Sed estas pli bone ol vidi nenion. "
ŝi respondas ridete.

- Mi enpensiĝas -
Ofte ni pririgardas en nia vivo
homon - aĵon - renkonton
nur de unu flanko aŭ vidpunkto :
Ĉu donas al mi avantaĝon
- eventuale profiton -
anstataŭ vidi per la okuloj de alia homo.

Mi suspiras :
Kelkfoje estas vivo malfacila.


Mi vidas supren
- la ĉielo estas ĉiam ankoraŭ printempblua
- arboj kaj floroj havas burĝonojn -
- la naturo ornamigas sin -
- egale se mi vidas aŭ ne -
Kaj al mi ŝajnas - ĝi ridetas al mi.
Mediteme
sed ankaŭ gajeme
kaj riĉa pri nova ekkono
mi iras hejmen

:-)



Teksto kaj fotoj de Albert Jäger
la skulpturo staras
en la rozĝardeno Dresdeno