edukado.net's most commented articles

  • Forpasis Maŭro La Torre (1946-2010)

    - 9 comments
    La 25an de marto, malfruvespere, pro nekuracebla malsano mortis en roma malsanulejo Mauro La Torre, eksa prezidanto de ILEI, akademiano, konata esperantologo kaj aktivulo en instruaj medioj. La novaĵo ankoraŭ peze plenigas nian koron, paralizas manon kaj cerbon listigi la faritaĵojn kaj meritojn, verki oficialan nekrologon. Nun estas la temp' por plori, memori, kondolenci. Ni al ni ĉiuj kaj al lia kara familio, karaj edzino kaj filino Laŭra, 15-jara denaska esperantistino. 27a de ma…

  • Eŭropa Tago de Lingvoj - intervjuo kun Sean O' Riain, la prezidanto de Eŭropa Esperanto Unio

    - 5 comments
    Aŭskultu la hodiaŭan elsendon (26a de septembro) de Pola Radio. Estas en ĝi pluraj informoj kaj intervjuo okaze de la Eŭropa Tago de Lingvoj. En la fina parto (ekde la 13a minuto) atentu la intervjuo kun Sean O' Riain, la prezidanto de Eŭropa Esperanto Unio pri brilaj programoj kaj kontribuoj ene de la Eŭropa Parlamento pri Esperanto kaj ĝiaj lernfaciligaj trajtoj . Gratuojn al Sean! Provu aŭdi ĝin en la retejo de Pola Radio: http://www.polskieradio.pl/eo/ Se tie ĝi ne plu tro…

  • Fulmkurso en Vieno - kion mi faris?

    - 4 comments
    La informcela kurso daŭris 40-minutojn. Partoprenis ĝin hazarda grupo, vizitanta la Esperanto Muzeon dum la aranĝo Longa Nokto de Muzeoj . En la relative malgrandan salonon povis eniri nur 28-30 personoj. Bedaŭrinde pluraj devis resti eksterporde. La lecionon mi ripetis trifoje dum tiu vespero-nokto. La programon mi gvidis nur en Esperanto, uzante projekciatajn bildojn kaj kelkajn kartojn, disdonatajn. .... Oni lernis: ... - saluti unu la alian kaj diri sian nomon (…

  • Korelativa danco en Loveno-la-Nova (Belgio)

    - 4 comments
    Sylvain Lelarge elpensis amuzan dancon por instrui la korelativojn. En la sube elŝutebla materialo vi povas legi la klarigojn kaj trovas la indikojn kie kaj kiel vi povas elŝuti la du filmojn, kiuj prezentas al vi kiel uzi la materialojn. Unua parto - klarigo, prezento Dua parto: ekzercado Klarigteksto pri la danco: KORELATI…

  • SONNABEND, Helmut: Esperanto: lerneja eksperimento

    - 4 comments
    Raporto kaj analizo pri eksperimenta instruado de Esperanto en Eŭropo. En la jaroj 1971-1974 ILEI organizis Pedagogian-Didaktikan eksperimenton (1-a regiono) kun 2 klasoj el Bulgario, 9 el Hungario, 5 el Italio, 6 el Jugoslavio kun lanĉo de paralelaj ne-esperanto-klasoj por pruvi ke la lernado de E-o havas pli altan lernefikon ol la aliaj instruataj lingvoj. Meze de la sepdekaj jaroj, tuj post la finiĝo de la supre menciita eksperimento novaj politikaj leĝoj pri instruado en pluraj landoj ebl…

  • MIRINFANO - metodika klarigo kaj demandoj pri la filmitaj lecioneroj

    - 4 comments
    Nomo de la ekzerco: Mirinfano Nivelo : komencantoj (A1) Antaŭaj konoj : bazaj biografiaj informoj kiel leksikaj esprimoj, sen gramatikaj klarigoj (Mia nomo estas..., mi loĝas, mi devenas .... , mia profesio estas, mi estas x-jara), numeraloj kelkaj esprimoj kun akuzativo... (mi manĝas bananon, mi ludas gitaron) landonomoj ... afermaj esprimoj: certe, tutcerte, sendube, centprocente, kompreneble ktp (videblaj surmure) Cirkonstancoj : la…

  • Aĉeteblas la filmo pri la instrucela rondvojaĝo de Heidi en Indonezio

    - 4 comments
    Pretiĝis kaj ankaŭ aĉetebla sur DVD la filmo, raportanta pri la instrulaboro de Heidi en Indonezio. Per la aĉeto vi povas subteni la duan instruvojaĝon de Heidi. Pri la detaloj bv. legi la ANONCON. Vi trovos la retan version de la filmo en la Filmejo de edukado.net . Bonan spektadon! ----------------------------------------------------------------- En tri antaŭaj numeroj de Esperanto en Azio (numeroj 60, 61 kaj 62 - vidu http://www.kaem.org…

  • Registrado de la lernejaj E-o kursoj!

    - 3 comments
    Estimataj Geamikoj, Ĉu vi instruas Esperanton? Se jes aŭ vi konas iun kiu faras, bv. legi la suban mesaĝon. Komenciĝis la nova lernojaro kaj espereble estas lanĉitaj multaj novaj kursoj. Por havi aktualan bildon pri la funkciantaj lernejaj (do, oficiale agnoskataj!) klasoj, ni zorge kolektas informojn pri ili en la sekcio E-o en lernejoj . Ni petas ĉiun instruanton registri en tiu paĝo sian kurson, plenigante la tiean formularon. Kiel fari tion? Nec…

  • Trapasu la novan KER-ekzamenon de UEA!

    - 3 comments
    Ni kun ĝojo informas vin, ke en 2009 jam 102 personoj trapasis sukcese la novtipajn KER-ekzamenojn de UEA-ITK. Bv. vidi la laŭlandan statiskitokon ĉi-sube: http://www.edukado.net/pagina/Novaĵoj/22423//#22780 La plej prokisma ekzamensesio okazos la 29an de decembro , en tri lokoj, dum NR, IF kaj JES en Germanio kaj Pollando. Ni nun pretigas la ekzamenkalendaron por la sekva jaro. Organizantoj de Esperanto-programoj bv. vidi la indikitajn datojn kaj kontakti Katalin Kováts se ili volas…

  • Forpasis Ferenc Jáki - Kondolencpaĝo

    - 3 comments
    D-ro Ferenc Jáki (16. 11. 1919--26. 03. 2010.) honora membro de UEA kaj HEA, Cseh-instruisto kaj membro de la hungara ekzamenkomisiono, la karmemora 'Feri Bácsi' de multaj hungaraj esperantistoj. La adiaŭa ceremonio de 'Feri Bácsi' okazos la 10-an de aprilo (sabate) je la 11-a horo en la romkatolika preĝejo Sankta Miĥaelo en Érd-Ófalu. Ĉe speciala memorloko oni povos meti malgrandajn florkronojn, prefere opajn florojn aŭ malgrandajn florbukedojn. La tombo de la cindroj estos Danubo -- ĉe…

  • Lasta mesaĝo de la malnova edukado.net

    - 3 comments
    Jen la lasta mesagxo de la redaktoro, je kelkjaj minutoj antaux la fermo de la nuna edukado.net. Kiel vi scias, ni jam de pli ol unu jaro laboras pri la rekonstruo de la pagxaro kaj nun venis la momento, kiam ni povas transiri al nia nova loko. Kvankam ne cio pretas, car la vojo estis tre malfacila, la nova retejo estas jam multe pli bona ol la nuna, do, ne valoras atendi gis ni estos transportintaj ĉiun eron. Post eble duonhoro vi ne plu vidos la pagxaron kaj devos atendi ĝis la 3a de o…

  • Klarigo pri la leciono: Alfabeto kun danco kaj muziko.

    - 2 comments
    La komento rilatas al la filmo: http://www.ipernity.com/doc/edukado.net/3243200/ ************************************************************************** Dum la FULM-kurso en Vieno venis sugesto (eble kritiko) pri tio, ke estus bone movigi la partoprenantojn dum la instruado. Mi devas konfesi, ke mi jam plurfoje faris provon por tio kaj, kvankam mi opinias la nun publikigatan lecionon ne vere tre bona, mi diskonigas ĝin al vi por doni bazon diskuti pri kelkaj faktoro…

  • Stano MARČEK: Esperanto per rekta metodo - filmita leciono

    - 2 comments
    Jene ni przenetas erojn de filmita leciono, gvidita laŭ la rekta metodo, surbaze de la libro Esperanto per rekta metodo, de Stano MARČEK. La lecionon ni filmis en Slovakio, dum SES somere de 2008, gvidis ĝin Stano mem. La libroprezenton vi povas legi ĉi tie kaj vidi la aliajn 34 diverslingvajn versiojn ĉi tie : Ni scias ke en multaj kursoj oni uzas la materialojn kaj ŝatus legi ĉi tie pri la spertoj de la kolegoj. Ni invitas la aŭtoron mem sekvi la diskuton, komenti…

  • Kantoj dum rektmetoda kurso

    - 2 comments
    Dum kurso de Stano MARČEK ni filmis kelkajn kantojn kiujn ni nun prezentas ĉi tie kun la permeso de Stano. La celo de la prezento estas doni al la kolegoj eblon aŭdi la kantojn, vidi la tekstojn. Espereble tiel ni helpas ankaŭ al tiuj uzi kantojn dum la lecionoj kiuj mem ne scipovas legi muziknotojn. La kantoj, kiujn ni prezentos: 1. Kukolo - kiel instrui ĝin rektmetode - pretas . 2. Kukolo - jam pretas 3. Dormu dolĉe - venos 4. Norda neĝo - venos 5. Per longa…

  • Longa Nokto en Vieno : Fulmkursoj pri Esperanto kaj Klingona lingvo en la Muzeo

    - 1 comment
    Esperantomuseum Das 1927 von Hugo Steiner als Verein „Internationales Esperantomuseum in Wien“ gegründete heutige Esperantomuseum und die Sammlung für Plansprachen wurden 1929 der Nationalbibliothek angegliedert. Die beiden Institutionen sind Museum, Bibliothek, Dokumentationsstelle und Archiv zugleich und beherbergen die weltweit größte linguistische Fachsammlung für Plansprachen. Dokumentiert sind an die 500 verschiedene Plansprachen. An interaktiven Medienstationen können sich die Besuche…

  • Saluton! Mia nomo estas Katalin.

    - 1 comment
    Tiu estis la materialo de la unua ero de la Fulmkurso , okazigita en Vieno la 4an de oktobro. Pri la celo de la leciono kaj la tuta strukturo bv. legi en alia blogaĵo. Ĉi tie mi ŝatus klarigi la didaktikajn punktojn de tiu komenca fazo. Sciante, ke la kurson partoprenas ĉefe germanlingvanoj, el kiuj preskaŭ ĉiu iugrade parolas, konas la anglan, mi provis bazi mian vortostokon je vortoj, similaj al formoj de la menciitaj lingvoj. Bedaŭrinde la tutkomenca parto de la leciono ne estis fi…

  • Instruado de PRONOMOJ

    - 1 comment
    La nun publikigita lecionero pri la instruado de la pronomoj okazis en 2006, dum la paroliga kurso en la florenca UK. La kursmaterialon formis la personaj pronomoj kaj al ili tuj ligite la posedaj pronomoj. Vi vidas sufiĉe detalan ekzercadon de la pronomoj, akompanatajn kun gestoj, mimludo. La partoprenantoj povis mem ekzerci la vortojn, utiligante la lernitajn gestojn. Observopunktoj, diskuttemoj 1) Se vi komparas tiun ĉi lecionfragmenton kun la fragmento de la FULMKURSO en V…

  • Fulmkurso nr 4: Landnomoj

    - 1 comment
    La sube klarigata filmero de la FULMLECIONO en Vieno spekteblas ĉe: http://www.ipernity.com/doc/edukado.net/3386538/ Por la prezento de tiu temo mi planis 3-4 minutojn. La ero konsistis el kvin paŝoj. Unue mi prezentis kelkajn landonomojn, uzante mapon de Aŭstrio kaj de la ĉirkaŭantaj landoj. La mapo estis anglalingva, do la grupanoj en la angla povis vidi ankaŭ tiujn landojn, al kiu mi ne aldonis pupojn aŭ desegnaĵojn. La ilustraĵoj estis nacivestita…

  • Retiritaj intervjuoj de Pola Radio

    - 1 comment
    Estimataj, Mi kun tristeco - sed kompreno - informas vin ke pro la atentigo de la Pola Radio (ĉe kies redaktoroj mi mem petis permeson) mi devas fine retiri ĉiun alŝutitan intervjuon, kiujn mi prenis de la retejo de Pola Radio kaj redaktitaj alŝutis al tiu ĉi paĝaro. Mi volis savi la pedagogiajn sonmaterialojn por la estonteco, sed vane. Mi atendas ke Pola Radio indiku al mi kie la intervjuoj aŭskulteblas pli longe ol unu semajnon post la publikigo. Mi tamen ne forĵetas la savaĵojn, gard…

  • Edukado.net bezonas vian helpon!

    - 1 comment
    Nia retejo devas esti urĝe transkonstruita, kaj por tio NI BEZONAS VIAN FINANCAN HELPON. Edukado.net estas en danĝero. Pro financaj kialoj fariĝas pli kaj pli malfacile pagi la kostojn de la funkciigo de edukado.net, kaj tute ne eblas modernigi aŭ plukonstrui la paĝaron. Transigi ĝin al alia, esperantista servilo pro kopi- kaj posedrajtaj kialoj ne eblas. Estas granda risko, ke edukado.net devos fermiĝi kaj perdiĝos ĉio, kion ĝi nun havas. T…

23 articles in total