edukado.net Published on April 1st, 2010
by edukado.netpro

edukado.net's blog

Browse posts
Lasta mesaĝo de la malnova edukado.net
Posted on October 3rd, 2010
10 comments (latest 19 months ago)
Triaaĝuloj kun juna elano - trejnsemianrio en Pollando
Posted on June 1st, 2010
1 comment (latest 23 months ago)
Aĉeteblas la filmo pri la instrucela rondvojaĝo de Heidi en Indonezio
Posted on May 3rd, 2010
30 comments (latest 20 months ago)
Forpasis Ferenc Jáki - Kondolencpaĝo
Posted on April 1st, 2010
18 comments (latest 2 years ago)
Forpasis Maŭro La Torre (1946-2010)
39 comments (latest 17 months ago)
Informoj pri la KER-ekzamensesioj en 2010
Posted on April 1st, 2010
Unuaj paŝoj de la Esperanto-kulturmanaĝeroj
Posted on March 9th, 2010
13 comments (latest 23 months ago)
SONNABEND, Helmut: Esperanto: lerneja eksperimento
Posted on November 24th, 2009
6 comments (latest 2 years ago)
MIRINFANO - metodika klarigo kaj demandoj pri la filmitaj lecioneroj
Posted on November 11st, 2009
14 comments (latest 2 years ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 2 754 times

Forpasis Maŭro La Torre (1946-2010)

Thursday April 1st, 2010 at 04:21PM


Maŭro La Torre (1946-2010)
Maŭro La Torre (1946-2010)

La 25an de marto, malfruvespere, pro nekuracebla malsano mortis en roma malsanulejo Mauro La Torre, eksa prezidanto de ILEI, akademiano, konata esperantologo kaj aktivulo en instruaj medioj.

La novaĵo ankoraŭ peze plenigas nian koron, paralizas manon kaj cerbon listigi la faritaĵojn kaj meritojn, verki oficialan nekrologon. Nun estas la temp' por plori, memori, kondolenci. Ni al ni ĉiuj kaj al lia kara familio, karaj edzino kaj filino Laŭra, 15-jara denaska esperantistino.

27a de marto 2010 - Mesaĝo de Anna Löwenstein kaj Renato Corsetti el Romo

Mi kaj Renato ĵus revenis de ceremonio honore al Maŭro en salono ĉe la Tria Universitato de Romo, kie li laboris. La salono, sufiĉe granda por du- aŭ tri-cent homoj, estis plenplena, kaj homoj staris ankaŭ laŭ la flankoj. Ĉar Maŭro ankoraŭ laboris, ĝis li malsaniĝis fine de la pasinta jaro, ĉeestis ne nur liaj kolegoj sed ankaŭ studentoj. Parolis pluraj kolegoj el la universitato kaj Asocio de Demokrataj Instruistoj, dum Renato parolis por la esperantistoj kaj priskribis (en la itala) lian Esperantan laboron. Renato aparte menciis la amason da kondolencaj mesaĝoj, kiuj venas el la tuta mondo, ne nur el eŭropaj landoj, sed ankaŭ el Kongo, Ĉinujo, Brazilo, Kolombio, Vjetnamujo, Usono kaj aliaj.

Maŭro estis tre juna, nur 63-jara, do la okazo estis tre emociiga. Estis aparte ŝoke vidi antaŭ ni lian ĉerkon, ĉar ĉerko certe estas koncepto, kiun oni neniam imagis kunligi kun Maŭro. Ĉeestis kompreneble ankaŭ lia edzino, Margherita, kaj lia 15-jara filino Laŭra. Laŭra parolas Esperanton denaske, kaj deziras pluokupiĝi pri Esperanto post la morto de sia patro.


Kara Mauro, ripozu en paco!!!

Kondolenco
Kondolenco

Ne-membroj de Ipernity povas sendi siajn pensojn al redaktanto(che)edukado.net kaj ni aldonos sube la mesaĝojn. Dankon!

translate into English

39 Comments / add your comment?

Mikelo59*
Mikelo59*pro says:
Jen tristega novaĵo... Kondolencojn al lia familio...
2 years ago
Fernando Maia Jr.
Fernando Maia Jr. says:
Mi kunkondolencas. Mi pensas, ke ĉiuj e-istoj iel kaj iam aŭdis pri la laboro de Mauro. Ni honoru lin.
2 years ago
Petro
Petro says:
Kun granda bedaŭro mi eksciis pri la forpaso de multjara amiko kaj kolego Maŭro. Profundajn kondolencojn kaj kunsenton al la familianoj, sed ankaŭ al la itala esperantistaro nome de Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj Ĉeĥa sekcio de ILEI, sed ankaŭ propranome.
Petro Chrdle, vicprezidanto de ĈEA respondeca pri internaciaj rilatoj kaj membro de la ĉeĥa ILEI-sekcio
2 years ago
Mikaelo Bronsxtejn
Mikaelo Bronsxtejn says:
Mi vidis laboron de Mauro, do mi klare vidas la grandan perdon en niaj vicoj.
Sincere kondolencas,
Mikaelo Bronŝtejn
2 years ago
Jungkee LEE
Jungkee LEE says:
Nome de aziaj esperantistoj, mi esprimas profundan kondolencon je forpaso de mia sincera amiko Maŭro kaj konsolon al liaj familianoj. Azia esperantisto LEE jungkee
2 years ago
Claude Nourmont
Claude Nourmont says:
la novaĵo trafis min matene, kiel la unua novaĵo de la tago.
Malbona komenco.
Mi sciis, ke li estis en hospitalo, kaj ni eĉ interŝanĝis mesaĝon en la komenco de februaro. Mi kompreneble sendis al li dezirojn je baldaŭa resaniĝo, pri kio mi ne dubis. Ja oni estas en hospitalo por kuraciĝi, kaj mi esperis, ke tiel funkcios.
Bedaŭrinde ne tiel estis.
Maŭron mi konas de jardekoj. Li apartenis al nia generacio. Kaj kun granda tristo ni vidas, ke foriras valora homo, kiu agis diskrete sed efike.
Lastjare li prelegis en la UK. Mi ne supozis, ke tio estis la lasta fojo.
En ILEI li pluagis pri pedagogia terminologio. Li certe tre mankos en la koncerna laborgrupo.
Mi povus longe pluverki pri liaj meritoj.

Eble aspektos tro persona interŝanĝo, sed jen nia lasta interŝanĝo:

Bone resaniĝu! ek al la fina venko!

amike,

Claude


----- Original Message -----
From: "Mauro La Torre"
Sent: Tuesday, February 02, 2010 9:30 PM
Subject: mia sanstato kaj tamen


> Karaj Radojica, Ilona kaj Miroslav,
> jam ekde monato mi kus^as en malsanuleja lito, iom post reprenante miajn
> movig^kapablojn, kaj g^is la fina venko dau^ros ne mallonge.
>
> Tamen mia spirito bonhumoras kaj interalie mi pensas pri nia ebla
> terminara laboro.
>
>
La finan venkon li ne atingis.

Bonvolu transdoni al lia familio, kiun bedaŭrinde mi ne konas, miajn sincerajn kondolencojn.

funebre,

Claude
2 years ago
Julia Sigmond
Julia Sigmond says:
MI PLORAS, KE NI NE PLU RENKONTIGHOS,
MI FELICHAS, KE MI KONIS VIN!
NENIAM MI FORGESOS VIN, KARA MAURO!
JULIA SIGMOND
2 years ago
Anjo
Anjopro says:
Mian kondolencon, mi sendas al la familianoj de s-ro Mauro.
Ege triste, Anjo
2 years ago
Harri Laine
Harri Lainepro says:
Mi daŭre memoras interparolojn kun li kaj liajn prelegojn, ĉiam kun profundaj scioj, ĉiam prezentitajn kun simpatia ekvilibro. Liajn familianojn mi feliĉe povis foje renkonti. Elkore mi kondolencas la grandegan perdon. – Harri Laine
2 years ago
Paulo Meliz
Paulo Meliz says:
Sincerajn kondolencojn mi donas al familianoj kaj amikoj de Mauro.
Paulo
2 years ago
Paŭl
Paŭlpro says:
Miajn tutkorajn kondolencojn ankaŭ al Laŭra, kiu tiel frue perdis sian ŝatatan patron.
2 years ago
César Dorneles
César Dorneles says:
Lia spirito restu en paco!
2 years ago
Griza Leono
Griza Leono says:
Miajn kondolencojn al la proksimuloj de Maŭro, kiun mi ne persone renkontis, sed pri kiu mi multe aŭdis kaj legis.
2 years ago
Herzberg Centro
Herzberg Centro says:
Funebrante pro granda perdo, ni sendas niajn kondolencojn nome de Interkultura Centro Herzberg.

Memoroj pri bona kolego restos en nia koro.

Peter Zilvar, Zsófia Kóródy
2 years ago
Mirinda Mondo
Mirinda Mondo says:
denove la larmoj malpermesas al mi skribi
via amiko marjo
2 years ago
Marko
Markopro says:
Nur mallonge kaj neformale mi konatiĝis kun Maŭro kaj lia familio dum IJF-2005 en Jesolo. Tiam mi ne ankoraŭ bone regis E-on, mi plejparte babiletis kun lia edzino en la itala... Nur poste mi malkovris kiom altvalora homo li estis en nia medio.
Bedaŭre mi kondolencas al Margerita kaj Laŭra.
Marco Menichetti
2 years ago
Rafaelo homo
Rafaelo homo says:
Kondolencojn al familianoj. Ni esperu ke cent novaj "fairoj" aperos en Esperantujo kiuj daurigos la bonegan laboron de Mauro. Li, ja, semis konstante kaj pretigis la vojon por tiuj novaj "fajroj".

Rafaelo Mateos
2 years ago
Jozefo Nemeth
Jozefo Nemeth says:
Via memoro restos en nia koro. Mi sendas miajn kondolencojn al la familio en la nomo de la hungaraj ILEI-anoj.
Jozefo Nemeth
2 years ago
Anna Maria Dall'Olio
Anna Maria Dall'Olio says:
Mian kondolencon.
2 years ago
Lidka Nowak
Lidka Nowak says:
Kondolencojn...
2 years ago
Gian Piero Savio
Gian Piero Savio says:
Mi tutkore kondolencas la tutan esperantujon pro la forpaso de mia samlandana amiko kaj majstro:
"Riposa in pace, Maŭro!"
2 years ago
Jean Bosco Malanda
Jean Bosco Malanda says:
Miajn kondolencojn. Dankon kara Mauro pro chio kion vi faris por la progresigo de Esperanto. Vi ne agadis vane. Vi semis kaj ni akvumos....
2 years ago
edukado.net
edukado.netpro says:
Mesaĝe venis la sekva kondolenco:

"Mankas vortoj...
Nia konatiĝo kun li estis rezulto de Virtuala lernejo "Interkulturo", kreita
de Maŭro...
Neniu povos anstataui lin, ni esperu, ke iam aperos iu simila..."

Nome de ukrainiaj esperantistoj,
Mikaelo Lineckij, Prezidanto de UkrEA
2 years ago
Birke (비르케)
Birke (비르케)pro says:
Mi konis Maŭron nur de malproksime, aŭskultis prelegojn, legis pri rezultoj de lia laboro. La subita mesaĝo de lia morto en tiu ankoraŭ sufiĉe juna aĝo tamen tre ŝokis min. Mi kunsentas la funebron kun la familio kaj ĉiuj, kiuj proksimis al li kaj kiuj nun iel devas lerni vivi kun la manko.
2 years ago
Federico Gobbo
Federico Gobbopro says:
Kondolencojn al la familio. Mi memoros Mauron kiel mi vidis lin la lastan fojon, en Parmo en 2006, kie li estis sana kaj ghoja,
2 years ago
edukado.net
edukado.netpro says:
Mesaĝe venis la suba kondolenco:

"La subita forpaso de Mauro estis por ni malfacile komprenebla forta bato, fakte reala ŝoko. Ni tre ŝatis kaj estimis la kompetentan kaj modestan italon, kiun ni konas ekde la 70-aj jaroj. La lasta kontakto kun li estis lige al lia kontribuo por la festlibro Tonkin. Malfacilas imagi, ke li ne plu estas inter ni.
Ni memoros lin kiel fakulon kaj simpatian homon.
Al la familio ni esprimas nian profundan kunsenton."

Detlev kaj Wera Blanke
2 years ago
Silvia Garnero
Silvia Garnero says:
Tutkorajn kondolencojn por la neatendita kaj dolora for paso deti tiom elstara esperantisto Silvia Garnero el Italio
2 years ago
Josef Vojáček
Josef Vojáček says:
Mi ne kredis proprajn okulojn, kiam mi legis en mia retpoŝto sciigon de Renato Corsetti pri forpaso de Mauro, pli juna ol mi, kiun mi konis precipe kiel prezidanton de ILEI. Mi esperis, ke mi iam iel kunlaboros kun li en iu poresperanta projekto, kio jam ne povos efektiviĝi. Sed en niaj koroj li vivos plu. Sincerajn kondolencojn al liaj familianoj kaj proksimuloj.
2 years ago
Margaretha Symoens
Margaretha Symoens says:
Tutkorajn kondolencojn al la familio,kiuj gardos varman memorajxon al granda kaj laborema Esperantisto. Dankon Mauro, vi restos en nia memoro.
2 years ago
edukado.net
edukado.netpro says:
Mesaĝe venis la kondolenco el Brazilo.

"Pacon al Mauro kaj koran kunsenton al lia familio!"
Roger de Castro Gotardi
Saltodolontro-PR / Brazilo
2 years ago
Onagrino (Dominique)--- (*)
Onagrino (Dominique)--- (*)pro says:
Maŭro estis tre afabla homo. Mi tre bedaŭras, ke mi ne havis okazon pli bone ekkoni lin. Mi estas malĝoja pri lia forpaso, kaj sendas kondolencojn al liaj familianoj.
2 years ago
Mónika Molnár
Mónika Molnár says:
Malfacilas kredi, ke li ne plu estas inter ni, ke li ne plu prelegos dum la Tago de la Lernejo aŭ ie ajn alie.Nekredeble! Kruele. Maljuste...
Kondolencojn al la familianoj kaj amikoj, kiuj ŝatis, amis lin.
Monika
2 years ago
M. Strid #ЄЭ#
M. Strid #ЄЭ# says:
Maŭro, vi tro frue pluiris. Mi malĝojas.
2 years ago
Blazio VAHA  (n.s. WACHA, Balázs)
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Lia artikolo en la memorlibro je Tonkin montras lin ankorau tre vigla. Mi kondolencas. Estas bone, ke li laboris sukcese. Li ekzamenis statistike oftecon de vortgrupoj en diversaj ĝenroj: priskriba aliro
al Esperanto, ne preskriba-
2 years ago
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) edited this comment 2 years ago.
Mirinda Mondo
Mirinda Mondo says:
Kara Maŭro mi ne finis diri al vi multajn aferojn, kaj mi devis demandi al vi amason da aferoj ! kien vi foriris? kial vi foriris tiel frue??????????????????????
marjo
2 years ago
Juko Saguĉi
Juko Saguĉi says:
Mi elkore kondolecas lian familianon, lian filinon Laŭran kaj ĉiujn Esperantistojn, kiu estas liaj geamikoj, pro la morto de li, Maŭro. Mi revidis lin ĉe la lasta UK-ejo. Mi renkontiĝhis kun li antaŭ 2 jaroj en PSI-ejo. Mi estas ankoraŭ neekredebla pri forpasi lin. Dank' al lin, mi povis havi kelkajn geamikojn. Repozu en paco!

Elkorajn kondolecojn
2 years ago
Manolo
Manolopro says:
Mi apenaŭ konis lin persone dum la UK en Florenco 2006. Mi memoretas prelegon lian (eble pri iu traduko de la itala al esperanto?). Li donis al mi impreson pri klereco kaj toleremo.

Mi ege bedaŭras ke tiaj valoraj homoj forpasu tiel junaĝe. Miajn kondolencojn al liaj familianoj kaj konatoj.
2 years ago
Celumio
Celumio says:
Grandan Bedaŭron! Dormu milde en paco!
2 years ago
neil_nachum
neil_nachum says:
Mi povis gvidi la familion de Mau'ro tra Novjorko kaj cxe UNO, malpli ol jaro antau' la forpaso. Mi estis sxokita pri la morto. Restu en paco.
17 months ago

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Polski new | Svenska | Русский new | More ...