Nomo de la ekzerco: Mirinfano

Nivelo: komencantoj (A1)
Antaŭaj konoj:
  • bazaj biografiaj informoj kiel leksikaj esprimoj, sen gramatikaj klarigoj (Mia nomo estas..., mi loĝas, mi devenas .... , mia profesio estas, mi estas x-jara),
  • numeraloj
  • kelkaj esprimoj kun akuzativo... (mi manĝas bananon, mi ludas gitaron)
  • landonomoj ...
  • afermaj esprimoj: certe, tutcerte, sendube, centprocente, kompreneble ktp (videblaj surmure)

Cirkonstancoj:

la 3a leciono (45-minuta) dum la universala kongreso en Vilno, Litovio (2005).

Partoprenis:
ĉ. 100 personoj, diversnaciaj kaj diversaĝaj, de 9 ĝis 80 jaroj.
Ĉirkaŭ duono de la grupo estis komencantoj, komencintoj, kelkaj progresantoj, ĉefe instruantoj por celo observi la metodon.
Bedaŭrinde la salono estis tro malgranda por la grupo, unu triono de la ĉeestantoj staris aŭ surplanke sidis, kio mem naskis bruon kaj malatenton. Malfacilis ankaŭ formi grupetojn kaj pro la instruisto aliri la unuopajn grupojn. Pro la grandeco de la salono kaj neuzo de la mikrofono estis malfacile senkrie aŭdigi la klarigojn

Celo de la leciono:

  • Instruo de la esprimo: mi parolas ---an lingvon / mi parolas ------e,
  • krome: plufirmigi la uzon de akuzativo,
  • ripeto de la nacinomoj kaj lingvonomoj,
  • ripeto de la esprimo mi estas x-jara.
  • paroligo de la partoprenantoj en etaj grupoj, kie ili helpu unu la alian

Eduka celo: multlingveco, denaskismo, Esperanto

Laborformo: Tutgrupa kaj etgrupa ekzercado

Daŭro: la tuta lecionero, en la realo, daŭris ĉ. 20-22 minutojn

La leciono konsistis el 3 ĉefaj partoj

DETALA ANALIZO KUN demandoj

I. Unua filmo

La unua ero prezentas la enkondukajn paŝojn por la pretigo de la temo: lingvoj, multlingveco.
Temas pri la 3a leciono de la kurso, la lernantoj en la antaŭaj du tagoj lernis kelkajn simplajn biografiajn esprimojn pri si mem kaj kelkajn aliajn leksikajn kaj gramatikajn erojn.

Demando nr 1.: Ĉu vi povas listigi la jam konatajn strukturojn kaj lernitaĵojn, kiujn mi traktis kiel jam konatajn materialojn dum la ripeta fazo de la prezento?

Uzo de nekonataj vortoj, esprimoj: dum la lecionoj la instruisto devas tre atenti pri la proporcio de la uzataj leksikaj eroj. La dominanta proporcio estas tiu de la jam konataj vortoj, kiujn la lernantoj estas kapablaj ankaŭ mem uzi (aktiva vortprovizo).
Dum klarigoj kaj prezentoj la instruisto kuraĝe uzu ankaŭ vortojn kaj esprimojn, kiujn la lernantoj konas, sed ankoraŭ ne kapablus mem, aktive uzi (pasiva vortprovizo).
En malgranda kvanto (maksimume 10 %) povas eniri la vortostokon esprimoj kaj vortoj, kiuj estas tutnovaj, estas instruotaj baldaŭ kaj kiuj diveneblas el la kunteksto de la parolo kaj situacio. Uzante tiajn vortojn la instruisto pensigas la lernantojn, donas eblon al ili por kreiva pensado kaj deĉifrado. Tamen la instruisto devas bone atenti ĉu li/ŝi estas komprenata bone.
(Mi tamen devas aldoni, ke tiun lecionon ĉeestis spertuloj, ne nur komencantoj, kaj kelkaj rimarkoj, aldonaĵoj celis ilin kaj ne rekte la komencantojn. )

Demando nr 2.: Kiuj estis dum tiu lecionero la vortoj kaj esprimoj, kiuj verŝajne estis tutnovaj por la lernantoj?

Demando nr 3.: Kiuj estis tiuj signoj, kiuj indikis, ke la publiko (almenaŭ parto de ĝi) komprenis la enhavon de mia rakonto pri nia familia babelo?

Demando nr 4.: Kiujn formojn vi preferas uzi? Kiujn formojn vi opinias necese instrui dum la unuaj lecionoj?

Rilate al Esperanto:
a) Mi parolas Esperanton.
b) Mi parolas esperante.
c) Mi parolas la lingvon Esperanto.
d) Mi parolas la esperantan lingvon.

Rilate al la franca aŭ aliaj lingvoj.
a) Mi parolas la anglan (lingvon).
b) Mi parolas angle.

Demando nr. 5.: Kion vi opinias pri la maniero, per kiu mi enkondukis la novan temon?

Demando nr 6.: Kion vi pensas pri la maniero atentigi la lernantojn pri la uzo de -N?

II. Dua filmo

Mi volonte daurigos, se spertas intereson kaj venas komentoj, demandoj, respondoj ......