About this blog

  • 32 posts
  • 13 827 visits
November 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
  1 2 3 4 5 6 7  
  8 9 10 11 12 13 14  
  15 16 17 18 19 20 21  
  22 23 24 25 26 27 28  
  29 30            

Archives

November 27, 2009

Raportoj de Heidi Goes: Rondvojaĝo kaj serio de Esperanto-kursoj en Indonezio

En tri antaŭaj numeroj de Esperanto en Azio (numeroj 60, 61 kaj 62 - vidu http://www.kaem.org) vi povis legi artikolojn pri la historio de la Esperanto-movado en Indonezio, verkita de Heidi Goes. Por pli bone esplori pri tiu historio, kaj ankaŭ pri la nuntempa tiea movado, Heidi planis vojaĝon al Indonezio. La 6an de novembro ŝi alvenis en Batam tra Singapuro.

En tiu vespero komenciĝis la Azia Vegetarana Kongreso en Batam, kongreso kiun ŝi partoprenis, esperante povi iom prepari la partoprenon de TEVA (Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio) en la Internacia Vegetarana Kongreso en Ĝakarto, oktobre 2010. Ŝi ankaŭ prelegis kiel volontulo de EVA, la flandra vegetarana asocio, pri Ĵaŭdo - Vegetarana Tago, laŭ peto de la organizantoj de la kongreso. Troveblas informoj pri la kongresoj ĉe http://www.avc2009.org kaj http://www.wvc2010.org.

Dum tiu kongreso Heidi interkonatiĝis kun lernejestro, kiu aŭdinte pri ŝia rondvojaĝo kaj minikursoj invitis ŝin prezenti programon en lia lernejo. Rapide kreiĝis plano, kaj ĝis la lastaj minutoj de la forflugo al Ĝavo Heidi gvidis tri lecionojn en Batam.



Batam - la 9an de novembro 2009:
Okazis neplanita invito por gvidi programojn en baz-kaj mezlernejo.
Okazis trifoje unuhora prezento kaj fulmleciono en unu klaso de baza kaj en du klasoj de mezlernejo. La lecionojn partoprenis 132 lernantoj, du lernejaj direktoroj kaj 5 instruistoj.

Batam - 9a de novembro
Batam - 9a de novembro
Batam - 9a de novembro
Batam - 9a de novembro














Post la oficiala kongresfermo (kaj lecionoj en la lernejo) Heidi flugis al Ĝavo kie inter la la 9a kaj 24a de novembro ŝi planas kiel eble plej multe renkonti gastfamilianojn, amikojn kaj kompreneble esperantistojn, kaj krome esplori en bibliotekoj.

Dum la esplorvojaĝo Heidi planas gvidi minikursojn kaj prezentojn.
Por tiuj lecionoj ŝi pretiĝis helpe de Katalin Kováts kaj materialoj de www.edukado.net, ekipis sin subtenate de UEA kaj KAEM, per 100 Poŝamikoj kaj verkis mem eldonaĵon Ŝlosilo por indonezianoj.

Jen planoj de ŝiaj kursoj, pri kiuj ni laŭvice informos vin espereble kun fotoraportoj.

10a de novembro - Yogyakarta
Okazis en Pusat Studi Asia Pasifik de la universitato Gadjah Mada 6-hora kurso, inklude prezenton pri la historio de Esperanto en Indonezio.
Venis viziti du esperantistoj Heroa Wibisono kaj Gunawan Wibisana kiuj lernis la lingvon antaŭ 50 jaroj.



Kurso de Heidi en Yogyakarta - grupfoto
Kurso de Heidi en Yogyakarta -…

Kurso de Heidi en Yogyakarta
Kurso de Heidi en Yogyakarta













Renkonto de veteranaj esperantistoj
Renkonto de veteranaj esperant…

Kurso de Heidi en Yogyakarta - gimnastiko en Esperanto
Kurso de Heidi en Yogyakarta -…
















Post la lecionoj la respondoj al la enketdemando Kiujn planojn vi havas nun rilate Esperanton?“ pluraj esprimis, ke „ mi planas plustudi ĝin pere de la reto“

Unuopaj reagoj estis: „mi verkos artikolon pri Esperanto“, „ mi deziras ekkoni aliajn homojn dise en la mondo helpe de Esperanto“, „mi ŝatus pli detale koni la lingvon“, „mi deziras partopreni iam la universalan kongreson de esperantistoj“.

11a de novembro 2009 – PSAP – ĉ. 4 horoj.


Kurso de Heidi en Yogyakarta - instruo de korpopartoj
Kurso de Heidi en Yogyakarta -…
Dua instrutago en Pusat Studi Asia Pasifik
. Nur lastmomente ni povis esti certaj ke eblis havi ankaŭ duan tagon, kaj pri tio informi eblajn interesiĝantojn. Tamen venis 9 novaj lernantoj, kaj je la fino 2 kiuj sekvis jam partojn de la hieraŭa kurso. Ĉi tiu grupo estis ege atentema kaj volis nur mallongajn paŭzojn, por kiel eble plej multon lerni en la relative mallonga tempo (4 horojn). Post la kurso kelkaj lernantoj restis pli longe kaj ni faris intervjuetojn (kiujn mi sendos kiam mi ekkomprenas kiel tion fari, aŭ havos tempon eltrovi tion...)


12a de novembro 2009
Hodiaŭ mi ne instruis. Mi tamen reiris al la Pusat Studi Asia Pasifik, ĉar kelkaj lokaj helpantoj volis adiaŭe inviti min por komuna manĝo. Mi jam alvenis iom post la 8a matene, provis komputilumi, sed tiam jam alvenis iu de la sekcio Yogyakarta de la organizaĵo Indonesia Vegetarian Society (tiel!) kun ĵurnalisto por la televidilo supremeTV. Li intervjuis min pri la vegetara manĝmaniero, la ligo kun la plivarmiĝo de la tero kaj kiel eventuale eblus kuraĝigi homojn manĝi malpli da viando.
Heidi kun veteranaj esperantistoj el Indonezio
Heidi kun veteranaj esperantis…
Poste ni kvinope iris manĝi, kaj iu alportis min al Heroa Wibisono kaj Esperantista Gunawan Wibisana. Post iom da diskutado ni decidis viziti trian 'veteranan' esperantiston, Prasaja K. Same kiel s-ro E. Gunawan Wibisana li ne plu flue parolas la lingvon, pro tio ke li ne povas praktiki ĝin parole.
Liajn E-librojn li perdis, ĉar foje iu enloĝanta 'amiko' tiujn kune kun aliaj aferoj forportis, sed li legas tamen ankoraŭ la revuon Esperanto en Azio.
Ankaŭ s-roj Wibisono kaj Wibisana ne plu havas ekz. revuojn el la tempo de la esperantiĝo, ĉar je la fino de la 60aj jaroj estis danĝere por ĉindevenaj indonezianoj havi ion kiu povus kaŭzi problemojn, kiel ekz. 'suspektindaj kaj do certe komunismaj' revuoj' kiel la Esperantaj revuoj.


Familio de Hazairin R. Junep
Familio de Hazairin R. Junep
4 indonezianoj: la edzino kaj gefiloj de Hazairin R. Junep, indonezia esperantisto kiu bedaŭrinde ne ĉeestis pro tio ke li estas en Ruslando por 3 monatoj. Hazairin R. Junep verkis la plej lastdatan vortaron Eo-Indonezia ( kiun la filino kaj edzino montras).
Mi vizitis ilian domon, iom ekster la urbo Yogyakarta, du fojojn, kaj ricevis 55 vortarojn, el kiuj mi ĵaude lasis jam 35 ĉe Pusat Studi Asia Pasifik, Yogyakarta, por la tieaj entuziasmaj komencantoj. La cetero, krom tiuj menditaj de UEA, iros al unuopaj e-istoj kiujn mi renkontos survoje.

13a de novembro 2009

Akademio Bahasa Asing (Akademio de Fremdaj Lingvoj) (ĉ. 4 horoj)
Evidentiĝis ke ĉi tiu 'Akademio' estas sufiĉe granda lernejo kun tamen tre malmultaj studentoj, kiuj sekvas aŭ la nederlandan, aŭ la anglan kiel ĉeffakon, kaj la anglan aŭ la nederlandan kiel kromfakon. Mi havis interkonsenton instrui Esperanton al la studentoj de la nederlanda fako en la nederlanda lingvo.
Post instalo de la komputilo al la projektilo, kio sufiĉe longe daŭris, la leciono komenciĝis je la 9a20. Estis antaŭvidite ke, pro tio ke estis vendrede, la tagmeza paŭzo daŭros de la 11a ĝis la 14a, sed ĉar venis nur kvin lernantoj (pli precize la direktorino de la nederlanda fako de la Akademio, du instruistoj kaj du studentoj) kaj neniu el ili estis islamano, ni daŭrigis ĝis la 11a30. Poste ni tagmanĝetis, dum unu el la instruistoj starigis multajn demandojn pri la utilo, eŭropeco kaj vircentrismo (-in-) de la lingvo.

La grupo en Semarang
La grupo en Semarang

La leciono daŭris ankoraŭ ĝis iom post la 13a, kiam la enketoj estis plenigitaj dum aŭdiĝis La Espero kaj alispecaj esperanta muziko. La direktorino diris ke ŝi estis vere impresita de la lingvo kaj lernis novan paradigmon. Lia, la sola studentino, rakontis ke ŝi pasintjare jam lernis Esperanton dum kelkaj monatoj, sed la instruisto, sinjoro Yury forpasis intertempe. Unu el la instruistoj sciigis poste ke li intencas uzi la materialon en siaj nederlandaj lecionoj.

Dum mi verkas ĉi tiun raporton, komencis ege pluvegi, kaj nun la elektro forfalis. Ĉar ankaŭ mia baterio estas preskaŭ malplena, mi devos baldaŭ ĉesi la laboron.

La sekvaj planoj en Semarang estas: doni enkondukan lecionon de Esperanton al studentoj de la angla fako, rakonti pri Belgio kaj Brugge kaj doni enkondukan lecionon de Esperanto al studentoj de la nederlanda fako de la Akademio de Fremdaj Lingvoj, renkonti kaj se eble intervjui infanojn de la forpasintaj e-istoj Liem Tjong Hie (Rimba Johar) kaj Rm. Francis D. Yury, kaj laŭ ilia invito, renkonti membrojn de la sekcio Semarang de la organizaĵo Indonesia Vegetarian Society (tiel!).

14a de novembro
STIKES kaj AKABA: du fulmrapidaj lecionoj
MI instruis dum fulmrapida kurso (40-minuta) en STIKES, altlernejo por flegist(in)oj. Post la leciono mi kaj miaj gastigantoj rapidis al AKABA por alia fulmrapida enkonduko al Esperanto al grupo de 24 lernantoj de la angla kaj ilia instruisto, kaj tiel ne povis ĉeestis la prelegon de Zaeni Muhamad pri Yumeiho. Ambaŭ enkondukoj (pri Esperanto kaj Yumeiho) en STIKES estis organizitaj tiel ke ili okazu en la sama klasĉambro unu post la alia. Sed la horaro maltaŭgis, kaj mi ne povis resti post la enkonduko pri Esperanto. Heroa Wibisono ne rajtis ĉeesti de STIKES-estraro, sed fakte estas li kiu kunigas en Indonezio Yumeihon kaj Esperanton, ĉar li tradukis la libron ‘Yumeiho-terapio’ al la indonezia lingvo.
Post la kurso en AKABA mi tie iom laboris komputile, kaj poste kun Lia aĉetis trajnbileton por iri al Bandung lunde nokte, kaj vespere vizitis kun Henry Hartaka Hardjadinata kaj Lia Elizabeth Yuliani la familion de Rm. Francis D. Yury, ilia antaŭa instruisto de Esperanto. Montriĝis ke alia antaŭa lernantino de s-ro Yury, Iping Nurwijayanti Wiyani loĝas tre proksime de tie, kaj ankaŭ ŝi venis por konatiĝi, same kiel Imam Prayogo, kiu laboras semajne en Ĝakarto, sed semajnfine daŭre studas en Semarang. Ni interkonsentis pri hejma instruado dimanĉe posttagmeze por la eksaj lernantoj de s-ro Yury.
Tiu vespero pluvegis ĝis la stratoj plenis je akvo…

15a de novembro
Matene mi vizitis la plej junan infanon de unu el la du grandaj pioniroj de Esperanto en Indonezio, Liem Tjong Hie, kaj posttagmeze dum du horoj instruis al ekslernantoj de Rm. Francis D. Yury, kiu forpasis antau du jaroj. Imam ne povis ĉeestis, sed venis la edzo de Lia, do mi havis kvar lernantojn en hejma etoso.
Tuj post tio Henry kaj lia edzino rapidis kun mi al la domo de sinjorino I. Morrees, antaŭa sekretario kaj direktorino de AKABA, kiu bone konis s-ron Liem Tjong Hie.


16a de novembro
Mi prelegis en la nederlanda pri Belgio kaj Bruĝo por lernantoj de la nederlanda fako de AKABA, kaj poste donis al ili enkondukan lecionon pri Esperanto. Partoprenis ĝin ankaŭ mia gastiganto, H. Hartaka Hardjadinata (tria de dekstre), kiu iam lernetis Esperanton de Rm. Francis D. Yury, kaj s-ino I. Morrees (dua de maldekstre), antaŭa sekretario kaj direktorino de AKABA. Tagmeze mi manĝis en vegetara restoracio kun Imam, Lia kaj amiko ŝia, kaj Henry.

La rektoro de Widyatama Universitato
La rektoro de Widyatama Univer…
17 de novembro - Bandung, Universitas Widyatama, Jl. Cikutra 204A.

Mi alvenis per la nokta trajno el Semarang en Bandung je la 5a matene, donis enkondukan duhoran kurson al 125 studentoj, el kiuj 30 partoprenis la sekvajn du horojn posttagmeze.

La sinjoro estas la rektoro de Widyatama Universitato, unu el la pli kostaj universitatoj en Bandung. Li kaj pluraj membroj de la estraro de la Widyatama Foundation honoris la lecionon per siaj ĉeesto. La rektoro ankaŭ alparolis la publikon antaŭ mia enkonduka leciono por 125 homoj.

Dum la leciono grandan sukcesos havis la kanto 'Hundo Estas'.... la kursanoj tre entuziasmis kaj je la fino spontanee kunkantis.Venis ĵurnalisto de loka ĵurnalo kaj alia de la universitata televido por intervjui min pri Esperanto ĝenerale kaj en Indonezio.

18a de novembro, Musium Konperensi Asia-Afrika, Bandung


Kursaro de Museum Konperensi Asia-Afrika
Kursaro de Museum Konperensi A…
Mi intruis dum du foje du horojn en la Museum Konperensi Asia-Afrika. Inter la partoprenantoj estis pluraj homoj de la muzeo mem. Unu inter ili volas lerni sufiĉe por gvidi en Esperanto... kaj mi promesis traduk(ig)i ilian informilon al Esperanto (ĝi estas en la angla, do se iu volas helpi… sciigu al mi). Ne ĉiuj povis ĉeesti dum la tuta kurso, sed ĉeestis la direktoro dum preskaŭ la tuta kurso, kaj li vere entuziasmis pri la lingvo. Ankaŭ mi ĝojis instrui en tia instituto kiel tiu muzeo pri la konferenco de aziaj kaj afrikaj landoj de 1955. Ĝia moto estas egaleco, kunlaboro kaj paco.

19a de novembro
Mi vojaĝis al Bogor, kaj pasigis la posttagmezon kun Rijanto Husadha, esperantisto de 50 jaroj kaj amiko de Heroa Wibisono. Mi sciiĝis ke ili telefonas unu la alian ĉiutage por babilli en Esperanto…

20a de novembro
Krom vizito al (gast)familianoj kaj amikino, mi entreprenis serĉadon de adreso de alia pioniro de la E-movado en Indonezio… Chailan Sjamsoe Rangkajo Datoe Toemenggoeng. Ŝi mem jam mortis en 1962, sed mi volis provi ĉu eblis trovi familianojn de ŝi. Bedaŭrinde la nuna loĝantino de la domo, kvankam tre afabla, ne havis iun rilaton kun la pioniro.


Semarang
Semarang
Bandung -  Korpopartoj
Bandung - Korpopartoj













Bandung - enkonduka kurso
Bandung - enkonduka kurso
Bandung - Alfabeto
Bandung - Alfabeto
















21a kaj 22a de novembro, Universitato Indonesia Esa Unggul, Ĝakarto
En la unua tago okazis du foje trihoran kurson, por du malsamaj grupoj. Ĉar ne venis tiom da personoj kiom antaŭvidite, ni kunigis la du grupojn por la dua tago. Tiuj kiuj efektive venis du tagojn, ricevis plimalpli seshoran instruadon. Ili ŝatus daŭrigi la lernadon kune.



Universitas Indonesia Esa Unggul
Universitas Indonesia Esa Ungg…
Universitas Indonesia Esa Unggul
Universitas Indonesia Esa Ungg…















Grupo el Bogor
Grupo el Bogor

Privata leciono
Privata leciono















Aperis jam du artikoloj pri la vizito de Heidi

Tribun Jadar - artikolo pri Eo kaj rondvojagxo de Heidi
Tribun Jadar - artikolo pri Eo…

UTama - artikolo pri Esperanto kaj la vizito de Heidi
UTama - artikolo pri Esperanto…



















Cukup dengan Dua Jam
Cukup dengan Dua Jam
Bahasa Esperanto
Bahasa Esperanto


















Sejak Tahun 1900
Sejak Tahun 1900





















Se vi volas mesaĝi al Heidi vi povas fari tion ĉi-sube aŭ tra rekta letero al ŝi:


Nia redaktejo kore gratulas Heidi pro tiu granda laboro kaj bonega ideo eluzi sian vojaĝon ankaŭ por lecionoj pri Esperanto.



Published at 20:50 ( 20 comments / 381 visits )
This post is public

November 24, 2009

SONNABEND, Helmut: Esperanto: lerneja eksperimento

H. Sonnabend: Lerneja Eksperimento
H. Sonnabend: Lerneja Eksperim…
Raporto kaj analizo pri eksperimenta instruado de Esperanto en Eŭropo.
En la jaroj 1971-1974 ILEI organizis Pedagogian-Didaktikan eksperimenton (1-a regiono) kun 2 klasoj el Bulgario, 9 el Hungario, 5 el Italio, 6 el Jugoslavio kun lanĉo de paralelaj ne-esperanto-klasoj por pruvi ke la lernado de E-o havas pli altan lernefikon ol la aliaj instruataj lingvoj.
Meze de la sepdekaj jaroj, tuj post la finiĝo de la supre menciita eksperimento novaj politikaj leĝoj pri instruado en pluraj landoj ebligis serioze konsideri la enkondukon de la internacia lingvo. Por pruvi ties pozitivajn trajtojn ILEI lanĉis, la instancoj en pluraj landoj aprobis, la okazigon de la eksperimento " Esperanto en la Elementa Lernejo" (1a regiono), kiu daŭris inter la jaroj 1975-1977.
Legu pli pri la libro en la Katalogo de edukado.net.


Instruistaro de la eksperimento (St. Gérard, 22 majo 1977)
Instruistaro de la eksperiment…
Ĉi tiu libro dokumentas tiun mez-eŭropan internacian eksperimenton, kiu komenciĝis en septembro 1975. Ĝin partoprenis lernejoj St. Gerard (Belgio), Hannebont kaj Le Mans (Francio), Soest, Waalwyk kaj Wormer (Nederlando), Ateno (Greklando nur dum unu jaro), Peine, Balge kaj Dollbergen (Germanio) kun entue 327 lernantoj.

La celoj estis:
1) demonstri la lernefikecon kaj ekonomion de E-o
2) studi la influon de E-o al pli bona lernado de la gepatra lingvo
3) esplori la akceladon de legkapabla kaj ortografia evoluadoj ĉe ĉiuj infanoj, sed precipe ĉe tiuj, kiuj havas malfacilaĵojn en tiuj kampoj
4) formado de lingva komprenemo kun la celo plifaciligi la lernadon de aliaj fremdaj lingvoj
5) kontribuo al eŭropa edukado de la infanoj kaj al humaneca internacionalismo.

Pliajn detalojn pri la organzio, disvolviĝo, analizo kaj konkludoj vi povas legi en la libro.
Ĝin ni konsilas al ĉiuj kiuj planas eksperimentojn, partoprens en internaciaj kunlaboroj, volas pruvi la propedeŭtikan valoron de E-o, ŝatus koni la jam faritajn provojn kaj atingitajn rezultojn.

Sub la verda standardo
Sub la verda standardo

En la projekto oni uzis la lernolibron de KORTE: Sub la verda standardo.

Jen klasletero el Balge - Germanio

Letero el Balge (DE) - 2a p.
Letero el Balge (DE) - 2a p.
Letero el Balge (DE) - 3a p.
Letero el Balge (DE) - 3a p.
Letero el Balge (DE) - 2a p.
Letero el Balge (DE) - 2a p.

Klasletero el Peine - Germanio

Klasletero el Peine (De) 1a p.
Klasletero el Peine (De) 1a p.

Klasletero el Peine (De) 2a p.
Klasletero el Peine (De) 2a p.

Klasletero el Peine (De) 3a p.
Klasletero el Peine (De) 3a p.



















Klasletero el Peine (De) 4a p.
Klasletero el Peine (De) 4a p.



Noto: Dankon al s-ino Mensen el Nederlando por la disponigo de la foto kaj aliaj materialoj.

ALVOKO!

Kiu vivas ankoraŭ el la supre listigitaj kolegoj? Bonvolu helpi kontaktiĝi kun ili kaj akrii pli da informoj pri al eksperimento. Ĉu iu el la partoprenintaj infanoj fariĝis esperantisto, retroveblas en la movado?

La supre citita libro de kolego Sonnabend rakontas multajn detalojn pri la eksperimento, inklude planojn, statistikojn, analizojn ktp. Vere valoras legi ĝin. La demando estas kiujn profiton kaj sperton ni povas ĉerpi el tiu ĉi eksperimento, kiu antaŭ pli ol 30 jaroj (sen interreto!!!) efektivigis grandskalan eŭropan kunlaboradon inter diverslandaj lernejoj.


Published at 07:33 ( 6 comments / 239 visits )
This post is public

November 11, 2009

MIRINFANO - metodika klarigo kaj demandoj pri la filmitaj lecioneroj

Nomo de la ekzerco: Mirinfano

Nivelo: komencantoj (A1)
Antaŭaj konoj:
  • bazaj biografiaj informoj kiel leksikaj esprimoj, sen gramatikaj klarigoj (Mia nomo estas..., mi loĝas, mi devenas .... , mia profesio estas, mi estas x-jara),
  • numeraloj
  • kelkaj esprimoj kun akuzativo... (mi manĝas bananon, mi ludas gitaron)
  • landonomoj ...
  • afermaj esprimoj: certe, tutcerte, sendube, centprocente, kompreneble ktp (videblaj surmure)

Cirkonstancoj:

la 3a leciono (45-minuta) dum la universala kongreso en Vilno, Litovio (2005).

Partoprenis:
ĉ. 100 personoj, diversnaciaj kaj diversaĝaj, de 9 ĝis 80 jaroj.
Ĉirkaŭ duono de la grupo estis komencantoj, komencintoj, kelkaj progresantoj, ĉefe instruantoj por celo observi la metodon.
Bedaŭrinde la salono estis tro malgranda por la grupo, unu triono de la ĉeestantoj staris aŭ surplanke sidis, kio mem naskis bruon kaj malatenton. Malfacilis ankaŭ formi grupetojn kaj pro la instruisto aliri la unuopajn grupojn. Pro la grandeco de la salono kaj neuzo de la mikrofono estis malfacile senkrie aŭdigi la klarigojn

Celo de la leciono:

  • Instruo de la esprimo: mi parolas ---an lingvon / mi parolas ------e,
  • krome: plufirmigi la uzon de akuzativo,
  • ripeto de la nacinomoj kaj lingvonomoj,
  • ripeto de la esprimo mi estas x-jara.
  • paroligo de la partoprenantoj en etaj grupoj, kie ili helpu unu la alian

Eduka celo: multlingveco, denaskismo, Esperanto

Laborformo: Tutgrupa kaj etgrupa ekzercado

Daŭro: la tuta lecionero, en la realo, daŭris ĉ. 20-22 minutojn

La leciono konsistis el 3 ĉefaj partoj

DETALA ANALIZO KUN demandoj

I. Unua filmo

La unua ero prezentas la enkondukajn paŝojn por la pretigo de la temo: lingvoj, multlingveco.
Temas pri la 3a leciono de la kurso, la lernantoj en la antaŭaj du tagoj lernis kelkajn simplajn biografiajn esprimojn pri si mem kaj kelkajn aliajn leksikajn kaj gramatikajn erojn.

Demando nr 1.: Ĉu vi povas listigi la jam konatajn strukturojn kaj lernitaĵojn, kiujn mi traktis kiel jam konatajn materialojn dum la ripeta fazo de la prezento?

Uzo de nekonataj vortoj, esprimoj: dum la lecionoj la instruisto devas tre atenti pri la proporcio de la uzataj leksikaj eroj. La dominanta proporcio estas tiu de la jam konataj vortoj, kiujn la lernantoj estas kapablaj ankaŭ mem uzi (aktiva vortprovizo).
Dum klarigoj kaj prezentoj la instruisto kuraĝe uzu ankaŭ vortojn kaj esprimojn, kiujn la lernantoj konas, sed ankoraŭ ne kapablus mem, aktive uzi (pasiva vortprovizo).
En malgranda kvanto (maksimume 10 %) povas eniri la vortostokon esprimoj kaj vortoj, kiuj estas tutnovaj, estas instruotaj baldaŭ kaj kiuj diveneblas el la kunteksto de la parolo kaj situacio. Uzante tiajn vortojn la instruisto pensigas la lernantojn, donas eblon al ili por kreiva pensado kaj deĉifrado. Tamen la instruisto devas bone atenti ĉu li/ŝi estas komprenata bone.
(Mi tamen devas aldoni, ke tiun lecionon ĉeestis spertuloj, ne nur komencantoj, kaj kelkaj rimarkoj, aldonaĵoj celis ilin kaj ne rekte la komencantojn. )

Demando nr 2.: Kiuj estis dum tiu lecionero la vortoj kaj esprimoj, kiuj verŝajne estis tutnovaj por la lernantoj?

Demando nr 3.: Kiuj estis tiuj signoj, kiuj indikis, ke la publiko (almenaŭ parto de ĝi) komprenis la enhavon de mia rakonto pri nia familia babelo?

Demando nr 4.: Kiujn formojn vi preferas uzi? Kiujn formojn vi opinias necese instrui dum la unuaj lecionoj?

Rilate al Esperanto:
a) Mi parolas Esperanton.
b) Mi parolas esperante.
c) Mi parolas la lingvon Esperanto.
d) Mi parolas la esperantan lingvon.

Rilate al la franca aŭ aliaj lingvoj.
a) Mi parolas la anglan (lingvon).
b) Mi parolas angle.

Demando nr. 5.: Kion vi opinias pri la maniero, per kiu mi enkondukis la novan temon?

Demando nr 6.: Kion vi pensas pri la maniero atentigi la lernantojn pri la uzo de -N?

II. Dua filmo

Mi volonte daurigos, se spertas intereson kaj venas komentoj, demandoj, respondoj ......



Published at 08:02 ( 14 comments / 407 visits )
This post is public

November 11, 2009

Raporto el la elementa lernejo Baiyangshu en Taiyuan-urbo de Ĉinio

Karaj gesamideanoj, estas ĝojinde, ke mi povas partonpreni ĉitiun seminarionkaj havasŝancon prezenti al vi la instruadon de Esperanto en nia lernejo, kvankam ni nur estas en la komencanta periodo de nia laboro, kaj ankonraŭ ne ricevis grandan frukton, temen la estraro de ILEI-Ĉinio donas al ni grandan kuraĝigon kaj subtenon, ĉi tie mi esprimas al ili koran dankon.
Nia lernejo situas en Taiyuan urbo. Antaŭe ĝi apartenis al la Ŝtala Komponio Taiyuan, kaj nomiĝis la Sesa elementa lernejo de la Ŝtala komponio Taiyuan. En la jaro 2007 por malpezigi la ŝarĝon de la komponio, la lernejo apartiĝis el ĝi kaj estis akceptita de loka registaro, kaj alinomiĝas Baiyangshujie Xiaoxue.
La lernejo havas 1400 lernantojn, kaj 24 klasojn kun ses lernojaroj. Ĝi tre famas en nia urbo pro la bonkvalito de edukado.
En printempo de 2008-jaro, ni okazigis Esperanto-kurson kiel devigan programon en lernejo.

Niaj celoj estas jenaj:

Unue,fari eksperimendon por konfirmi propedeŭtikan efikon por ĉinaj infanoj.
Pri la propedeŭdika voloro de Esperanto ni donis grandan atenton. Kiel edukantoj ni klare scias, ke la lernado de la fremaj lingvoj, ekzemple la anglan, estas malfacilapor la ĉinoj, fakte la lernantoj elspezis multe da tempo, eĉ pli ol dek jaroj, sed ne kapablas ellerni ĝin. Pro tio ili perdis multe da tempo, kiun ili povas uzi en lernado de la nacia kulturo kaj faka scio. La vicministro de la ĉina eduka ministerio, Wu Qidi emfazis la fenomenon pri la lernado de angla lingvo “multe da konsumado, malmulte da rikoltado”. Ni funkciigas E-kurson en la lernejo kiel eksperimenton ĝuste por konfirmi ĝian propedeŭtikan efikon por la ĉinoj en estonta lernado de eŭropa lingvo. Kvankam la lernofaciliga efiko de Esperanto jam konfirmiĝis en multaj eŭropaj landoj, tamen en Ĉinio oni ankoraŭ ne faras tian eksperimendon, nek bone faris necesajn statistikojn pri tiu afero.Do ankaŭ mankas alni studo kaj raporto pri tiu laboro baziĝinte sur solidaj esploroj. Tial nia klopodo estas signifplena, malgraŭ tio, ke nia marŝo ankoraŭ ne estas forta.

Due, malfemi novan fenestron, por ke la infano pli vaste konu la mondon.

Mi opinias, ke ĉiuj homoj devas posedi almenaŭ unu fremdan lingvon por bone koni kaj kontakti la mondon. Sed por multe da ĉinoj eŭropaj lingvoj estas tre malfacilaj, do la simpleco de Esperanto donas al ili pli bonan ŝancon kontaktiĝi kaj komunikiĝi kun la mondo. Laŭ nia plano, la infanoj lernas Esperanton kiel la devigan lingvon ĝis la sesa lernojaro, kiam ili bone posedos ĝin. Eble ni ne povus atingi la celon, tamen ni faras klopodon por tion efektvigi.
Krom la supre menciitaj kialoj, mi ankoraŭ havas alian intencon, ke ni volas baki kelkaj esperantistoj por loka E-movado.


De la supraj pripensoj ni faris projekton por la eksperimento.

Laŭ nia plano, la Esperanto-kurso komenciĝas je ĉiu komenca lernojaro de elementa lernejo. Kaj el ĉiu komenca lernojaro ni elektas unu klason kiel eksperimentan klason kaj daŭrigos la esperantan lecionon ĝis finlernojaro de la elementa lernejo. Nun ĉirkaŭ 180 lernantoj lernas Esperanton kiel devigan programon po du lernohoroj ĉiusemajne. Ĉiu-foje kiam la nova kurso komenciĝos, ni faras prezenton pri esperanta scio al la gepatroj. Kiam ili eksciis, kio estas Esperanto kaj kial ni instruos ĝin al la infanoj, ili esprimas sian subtenoj al la decido de la lernejo kun granda favoro, kaj kelkaj el ili decidis lerni Esperanton kun siaj infanoj.
Nun kvankam la kursoj regule funkcias, tamen ni ankoraŭ renkontis malfacilojn. Precipe la lingvonivelo de la instruistoj ne estas kontentiga, kaj tio malhelpas nin bonkvalite plenumi la eksperimenton.
Do por altigi ilian lingvonivelon en la pasinta kaj kuranta jaroj ni okazigis someran trejnan kurson dum la somera ferio.
Profesoro Gong Xiaofeng kaj Peng Zhengming,ĝenerala sekretario de Hubei E-asocio, donas al ni grandan subtenon.En la pasinta jaro ili partoprenis la kurson, kaj kune gvidis ĝin. Profesoro Gong ne nur faris instruadon al la partoprenantoj, sed ankaŭ rakontis pri sia vajaĝo en Eŭropo per Esperanto.
Peng Zhengming trejnis la instruistojn per la lernolibro “Nova Ekzercaro pri Sufiksoj kaj Prefiksoj” kompilita de Dennis Keefe, kaj faris prelegon pri Esperanto kaj trusimo.
Ilia instruado kaj parolado donas al la partoprenantoj profundan impreson, ili konvinkĝis, ke Esperanto estas utila lingvo, kaj plicertigis la daŭran lernadon de Espranto.
En aŭgusto ĉi-jare ni denove okazigis la trejnan kurson dum somera ferio. Usona emerita profesoro Ronald Glossop, iama vicprezidanto de ILEI kaj direktroro de “Infano Ĉirkaŭ la Mondo” akompanata de la ĉina profesoro Li Weilun trajne veturis al nia urbo kaj partoprnis nian kurson.














Dum la semajna instruado profesoro Ron donis lecionojn al la infanoj de la 6-jara ĝis la 9-jara ĉiumatene unu horon. La lerniloj, kiujn li uzis en la instruado, estas “Poŝamiko”, “Mazi en gondolando” “La Bela Planedo”, kiun oni povas elŝuti el la retejo “Infano ĉikaŭ la mondo”. Dum la instruado li ĉiam estas pacienca, afabla.Kvankam li estas 76-jara aĝulo, tamen li estas tre energia kaj aminda. La infanoj treege ŝatas lin. Post la klaso por la infanoj estas instruado por plenkreskuloj, kiuj konsistas el instruistoj, gepatroj kaj kelkaj lokaj esperantistoj. Ankaŭ infanoj, kiuj post sia klaso ankoraŭ volas daŭre lerni, povas ĉeesti en la plenkreskula. Kutime la klaso daŭris ĉiutage preskaŭ ses horojn. La lerniloj estas supre menciitaj. Krom la instruado de baza lecionoj, la profesoro ankaŭ faris prelegojn, ekzemple: “Mi kaj UK” “Esperanto kaj mondcivitaneco”ktp.Li opinias, ke vera mondcivitano devas esti Esperantisto. La profesoro ĉiam estas laborema, entuziasma kaj sindonema.Li parolas esperanton perfekte kiel la gepatran lingvon. Instruante kaj prelegante, li ofte forgesis tempon. Ĉiuj partoprenantoj estis kortuŝitaj de liaj senlaca laboro, afableco kaj sciopleno. Ĉiuj ĉeestantoj propraokule vidis, ke Esperanto estas bela, vivplena, kaj utila lingvo, kaj ke esperantistoj estas sindonemaj, neegoismaj kaj respektindaj.













Profesoro Li Weilun, komplinto de lernolibro Moderna Espernanto por Infanoj, ankaŭ faris lecionojn por niaj infanoj kun granda entuziasmo. Ĉar li delonge studadas pri la edukado de la infanoj, kaj samtempe estas Komplinto de lernolibro, kiun li speciale komplis por niaj infanoj, lia leciono fariĝis modelo por ni. Ankaŭ li faras prelegon, “ Esperanto povas helpi nin ĉinoj pli bone kaj pli rapide lerni la eŭropajn lingvojn”
Fama esperantisto, profesoro Wen Jingen speciale venis al ni, kvankam li estis tre okupata, tamen li donis tri tagojn por nia kurso. Li faris prelegon per simplaj vortoj, ekzemple, “Pri la parolado” “Esperantisto devas paroli esperante”. Li kuraĝigas la komencantojn, ke ili kuraĝe parolu, kaj ne timu eraron. Ĉiuj eraras, kaj eĉ veteranaj esperantistoj ankaŭ eraras. Li emfazas,ke oni ne krokodilu se ili estas esperantistojkaj ke oni komencu paroli esprante ekde hodiaŭ se ili estas komencantoj.
Nia malnova amiko, sinjoro Peng Zhengming ankaŭ partoprenis nian kurson. Li prezentis al ni pri sia vojaĝo en Eŭropo, lia prelego ĉiam interesas la ĉeestantojn.
Nun nia eksperimento jam listiĝis en la eksperimentan projekton de la Eduka Akademio de Shanxi-provenco. La lokaj edukaj departemendoj donas al la eksperimento grandan atenton. Ni esperas, ke esperantistoj subtenu nian laboron.Viaj konsiloj kaj helpoj ĉiam estas bonvenaj.
Wei Yubin, lernejestro

Bv. vidi la fotojn en la albumo: http://www.ipernity.com/doc/67438/album/159028

Published at 00:42 ( 2 comments / 134 visits )
This post is public

November 6, 2009

Trapasu la novan KER-ekzamenon de UEA!



Ni kun ĝojo informas vin, ke en 2009 jam 102 personoj trapasis sukcese la novtipajn KER-ekzamenojn de UEA-ITK. Bv. vidi la laŭlandan statiskitokon ĉi-sube:

La plej prokisma ekzamensesio okazos la 29an de decembro, en tri lokoj, dum NR, IF kaj JES en Germanio kaj Pollando.

Ni nun pretigas la ekzamenkalendaron por la sekva jaro.

Organizantoj de Esperanto-programoj bv. vidi la indikitajn datojn kaj kontakti Katalin Kováts se ili volas okazigi ekzamensesion en la samaj periodoj dum siaj aranĝoj.
Teorie eblas lanĉi ankoraŭ kelkajn plusajn sesiojn, interesiĝantoj anoncu sin.

Pri al sesioj bonvoku vidi la detalojn ĉi tie:

Resuman afiŝon pri la ekzameno kaj necesaj informoj vi povas elŝuti kaj disvastigi sur tiu paĝo: http://www.edukado.net/pagina/Novaĵoj/22423// .

Filmeto pri la ekzameno: http://www.ipernity.com/doc/67438/5089247

Individuoj, kiuj deziras aliĝi al iu sesio bv. plenigi kaj sendi al mi la aliĝformularon.

Je peto ni volonte donas konsilojn kaj indikas specimenojn por la sukcesa prepariĝo.

Ĝis la revido dum unu el la ekzamensesioj!

Atendas vin kun siaj kolegoj Katalin Kováts, respondeculo pri la novtipaj ekzamenoj de UEA
Kontaktadreso: katalin(che)ikso.net



Trapasu la KER-ekzamenon de UEA!
Trapasu la KER-ekzamenon de UE…

Elŝutu la dokumenton ĉi tie:

Aliĝilo

Statistiko

Atestilo - Kovrilo
Atestilo - Kovrilo

Atestilo - Internaj pagxoj
Atestilo - Internaj pagxoj


Published at 13:12 ( 6 comments / 309 visits )
This post is public

October 30, 2009

Des cours d’espéranto à Mulhouse

L'Alsace.fr 30 octobre 2009



Neuf élèves seulement pour l’instant, assistent à ce cours dispensé par Edmond Ludwig, prof d’allemand à la retraite. Photo Dom Poirier




Depuis la rentrée, la langue internationale est enseignée deŭ heures par semaine, à l’université de Haute-Alsace, à Mulhouse.

OAS_AD('Position1'); « Bonan tagon. Cu vi parolas espéranton ? ». À la faculté de lettres, langues et sciences humaines (FLSH) de l’Université de Haute-Alsace, Edmond Ludwig accueille ses élèves. Elles sont neuf, pour l’instant -étudiantes en langues ou en histoire pour l’essentiel- à suivre ce cours de deŭ heures par semaine pour s’initier à la langue internationale espéranto. Prof d’allemand, aujourd’hui à la retraite, Edmond Ludwig est aussi le président de l’association Espéranto France-Est. « J’ai appris cette langue par correspondance il y a trente ans, raconte-t-il. En neuf mois, j’étais devenu capable de l’enseigner. »

On doit l’initiative de cette nouvelle UE (unité d’enseignement) libre à Yann Kerdilès, doyen de la FLSH, une fac où s’enseignent également le yiddish et l’alsacien… « La langue internationale espéranto ne pouvait plus être ignorée, écrit M. Kerdilès. Reconnue par l’Unesco depuis 1954, énormément utilisée dans les E-mails, rendue visible par une wikipedia de 100 000 articles, diffusée sur de nombreuses radios, sans oublier son édition spéciale du Monde Diplomatique, il fallait bien reconnaître que pour le milieu universitaire, elle était devenue incontournable. »

Pourtant, elle demeure confidentielle. « Elle a été enseignée dans des facultés à Aix, Clermont et Paris, mais ce n’est plus le cas, et à ma connaissance, nous sommes donc les seuls en France à la proposer », précise Edmond Ludwig.

Au bout de trois semaines

Ce ne sont pourtant pas les atouts qui manquent à cette langue née dans un idéal de paix. L’espéranto, simple à apprendre par tous, a été conçu à la fin du XIX e siècle par Ludwig Zamenhof, un ophtalmologue polyglotte qui vivait à Bialystok, cité polonaise où coexistaient quatre communautés différentes qui ne se parlaient guère (Polonais, Russes, Allemands et Juifs).

« C’est la plus facile des langues vivantes. Au bout de trois séances, on arrive à dire tout un tas de choses, assure Edmond Ludwig. À la fin du premier semestre, mes étudiantes sauront se débrouiller. Allez voir dans un collège. Au bout de quatre ans d’anglais ou d’allemand, on ne sait pas lire comme ça ! » s’enflamme l’enseignant à la troisième heure de cours.

La simplicité

Malgré cette simplicité, ou grâce à elle, « on peut tout traduire en espéranto, assure M. Ludwig. Au niveau de la communication internationale, du tourisme, de la presse et de la littérature, cette langue a fait ses preuves. »

Par ailleurs, l’espéranto est une porte ouverte sur d’autres langues, que l’on apprend ainsi plus facilement. Un argument avancé par plusieurs des étudiantes présentes.

Une autre élève, mère de famille venue en auditrice libre, pratique déjà l’espéranto depuis six ans. « Je lis beaucoup et je voyage grâce à cette langue », affirme-t-elle, en présentant son « passeport », une sorte de guide du routard en espéranto. « On y trouve des adresses dans tous les pays du monde, où l’on est assuré d’être reçu par des personnes parlant l’espéranto, et qui vous accueillent gratuitement pour une nuit. »

Ces arguments sauront-ils convaincre un monde étudiant encore bien sceptique, si l’on en juge au nombre de participants au cours de l’UHA ?

Hélène Poizat

http://www.lalsace.fr/fr/index.html?iCategorieRedactionnelle=207

Published at 20:34 ( 0 comments / 70 visits )
This post is public

October 26, 2009

Kunlabore kun la Grundtvig-projekto



Granda sukceso estas por instrukapabligo, trejnado de Esperanto-instruantoj, instruistoj, ke kadre de Grundtvig–projekto, ene de la t.n. Dumviva lernado programo de EU, estis akceptita la du-jara kunlaborplano ellaborita de Pola Esperanto-Asocio (PL), E@I (SK) kaj Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg GEC/ICH (DE).

La trilanda projekto por Esperanto-instruado celas instrukapabligon, metodikan trejnadon por instruantoj, kursgvidantoj por la pli maljuna generacio, la t.n. Tria Aĝo (55+). La projektintoj ricevas subvencion de EU por ebligi al kursanoj partoprenon en klerigado, seminario en la partnerlandoj.

La tutsemajna instrukapabliga kurso en Herzberg am Harz enhavos trejnadon pri gramatiko, interlingvistiko, literaturo, movadhistorio, Esperanto-kulturo. Gravan rolon ludas la konatiĝo kun diversaj instrumetodoj, didaktiko kaj instrupraktiko, kun aparta atento al andragogio, specifaĵoj por instrui plenkreskulojn, pensiulojn, kiuj ankoraŭ ŝatus, povus kleriĝi, akiri novajn sciojn.

La instruado uzas kiel bazan fadenon la ’Manlibron pri instruado de Esperanto’ kaj metas en la fokuson la instrumetodon, instrumaterialon ellaboritan de Stano Marcek.


Grandan rolon ludas en la trejnado E@I, kiu instruos al la partoprenantoj la uzadon de komputilo por lingvolernado kaj instruado, klarigos la utiligon de teknikaĵoj kaj la interreto, prezentos la retajn kursojn de lernu.net, la buntecon de edukado.net kaj konsilos ankaŭ pri efika reklamo, varbado por kursoj, por Esperanto.

La EU-subvencio por la realigado de la projektceloj estas uzebla dum 2 jaroj, inter 2009-2011 por projektplanado, preparkunvenoj, organizado de seminarioj, trejnkursoj, reciprokaj vizitoj, akiro de lernolibroj, instrumaterialoj. Je la fino de la dujara instrukapabliga progamo estas planataj ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) kaj akiro de ILEI-atestilo pri instruado de Esperanto.
Bonega komenca sesio de tiu Grundtvig projekto estas la partopreno en TORPEDO-5

Prelegontoj dum TORPEDO-5 respektive instrukapabliga trejnado (Grundtvig projekto):

  • didaktiko, metodiko: Katalin Kovats (edukado.net), Stefan MacGill (prezidanto de ILEI)
  • literaturo, tradukado: Lidia Ligeza (Krakovo/Poznan), Adam Lomnicki (Krakovo/Plock)
  • gramatiko, lingvistiko, instrupraktiko, ekzamenoj: Zsofia Korody (Herzberg, ICH)
  • ekzamenoj: Gerald Tucker (Germana Esperanto-Instituto)
  • andragogio, E-historio kaj kulturo, varbado: Peter Zilvar (Herzberg, ICH)
  • instrutekniko, didaktiko (Marcek-libro): Stanislav Mandrak (PEA, Pollando)
  • komputiloj, interreto, informado, varbado: Peter Balaz, Jevgenij Gaus (E@I)
  • manaĝado de Grundtvig-projekto: Halina Komar (prezidanto de Pola Esperanto-Asocio)

(Laŭbaze de la informoj de Zsófia Kóródy)



Published at 08:26 ( 3 comments / 88 visits )
This post is public

October 2nd, 2009

Eŭropa Tago de Lingvoj 2009




Eŭropa Tago de Lingvoj 2009

La 26a de septembro jam de 8 jaroj estas dediĉita al la lingvoj. En tiu tago mem (aŭ ĉirkaŭ tiu dato) okazas centoj da eventoj dise en Eŭropo (kaj mondo) por celebri la lingvan riĉecon de nia planedo kaj por atentigi pri la graveco de lingvolernado.
La eventoj estas diversaj: ludplenaj aktivaĵoj, ekspozicioj, modellecionoj, lingvaj enigmoj, konkursoj ktp. Ili okazas en lernejoj, institucioj, kadre de klubaj aŭ sociaj eventoj.
Edukado.net instigis la kolegojn kapti la okazon kaj aranĝi iun eventon koncerne Esperanton kadre de tiu internacia programaro.
Sur unu el la oficialaj hejmpaĝoj de la Konsilio de Eŭropo estas publikigita evento-kalendaro, kie eblas vidi la jam registritajn programojn. Troviĝas tie nur 8 Esperanto-eventoj inter la preskaŭ 500 listigitaj.



Krome inter la oficialaj dokumentoj de tiu EDL-paĝaro (European Day of Languages) vi povas trovi ankaŭ en Esperanto kelkajn tre utilajn

Kadre de la hejmpaĝo www.edukado.net ni daŭrigis la ludon: Instruu al ni vian lingvon.
La jama kolekto de interesaĵoj pri dudeko da lingvoj estas bona materialo por lerni kaj lernigi pri la lingva diverseco de la mondo. Ni tre bonvenigas pliajn kontribuojn en tiu sekcio, precipe ĉe la lingvoj, kie ankoraŭ nenio aperas. (Por enmeti mesaĝon, vi devas ensaluti la paĝaron, aŭ skribi al la redaktoro).



Jen kelkaj ĉi-jaraj aranĝoj pri kiuj nia paĝaro ricevis raportojn:

  • Fremdlingva Biblioteko en Budapeŝto okazigas riĉa programon,
  • En Danio dana Esperanto Asocio kaj la Pola Ambasadejo kune memoras pri la 50a datreveno de Zamenhof
  • en Amsterdamo la "Fondaĵo Zamenhofstrato" okazigis memoraranĝojn pri Zamenhof.
El Cheboksary (Rusio) Elena Nadikova sendis fotoraporton pri la programo Karavano de Lingvoj .
En Gubin (Pollando) Krysztyna Worobej organizis kun siaj infanoj riĉan lingvan programon.
En Chiavari (Italio) kadre de la festo oni okazigis Jomo-koncerton kaj allogis multajn ne-esperantistojn al la sukcesa aranĝo.



Published at 05:59 ( 0 comments / 155 visits )
This post is public

September 25, 2009

Sukcesaj aranĝoj en Poznan

Ora pola aŭtuno akceptis la partoprenantojn de la sekva interlingvistika sesio kaj de la instruista trejnado en UAM, Poznano. La 3a semestro de la trijara studado ofertis - ankau ĉi-foje - interesan programon kun elstaraj prelegantoj: pri interlingvistiko Vera Barandovska, pri esperanta literaturo Istvan Ertl, pri esperanta gramatiko Probal Dasgupta, pri ĝenerala lingvistiko Michael Farris. Prof. Dasgupta renkontiĝis ankau kun aliaj kolegoj en la Lingvistika Instituto de UAM.

La unua sesio de la unujara instruista trejnado (komuna entrepreno de UAM kaj ILEI kunlabore kun Edukado.net) okazis paralele, - sed ebligante parte sperti la suprajn kursojn -, sub la sindediĉa gvido de Katalin Kováts kun la kontribuo de Ilona Koutny. Naŭ partoprenantoj el 8 landoj estis inicataj al la praktiko de instruista profesio. Ili povis konsulti abundan instrumaterialon kaj provi la teknikojn.
La lastan tagon okazis la sekva novtipa KER-ekzameno, al kiu aliĝis 10 personoj (5 el la instruista trejngrupo).
Merkrede la fervojista domo donis lokon al la kutima komuna vespero de studantoj, studintoj, prelegantoj kaj lokaj esperantistoj por komuna amuziĝo.

La kultura aranĝo Arkones, ĉi-foje jubilea, 25a (18-20.09) atendis semajnfine la interesiĝantojn kun abunda programo de la subjektiva prelego de la prezidanto de UEA, Probal Dasgupta (Esperanto, Barato kaj UEA) tra la muzikaj prezentadoj de la tradicia mielvespero ĝis teatraj prezentadoj (Jalta E-teatro, Zamenhof-prezentoj de M. Miglucci, de G. Handzlik). Okazis prelegoj pri UEA kaj Unesko (Barbara Pietrzak), pri Lidia Zamenhof , Andreo Cseh (Katalin Kovats) kaj Istvan Szerdahelyi (Ilona Koutny) kiuj kompletigis la programon de la universitata sesio.
La kunordigo de diversaj entreprenoj pruviĝis sukcesa.

Raportis:

Dr hab. Ilona Koutny, akademiano
Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj
Universitato Adam Mickiewicz

Jen kelkaj bildoj: http://www.ipernity.com/doc/edukado.net/album/150279

Katalin parolas pri Andreo Cseh
Katalin parolas pri Andreo Cse…
Poznan: Instruista trejnado 2009 septembro
Poznan: Instruista trejnado 20…

Published at 22:51 ( 1 comment / 125 visits )
This post is public

September 13, 2009

Instruista trejnado en Poznan

INSTRUISTA TREJNADO
Priskribo:La Interlingvistikaj Studoj de UAM kaj ILEI kune organizas internacian instruistan kursaron, kiu disponigos la bazajn konojn necesajn por instruado de Esperanto kaj trejnos la partoprenantojn pri metodiko. La kursaro necesigas partoprenon dufoje en la surloka semajna sesio (la unua okazos inter la 12a kaj 18a de septembro 2009 kaj la dua inter la 30 januaro kaj 5a februaro 2010), intertempan hejman laboradon, retan konsultiĝon kun la kursgvidantoj kaj pretigon de laboraĵo pri metodika temo, kies prezento kaj fina ekzameno okazos en septembro 2008. Aliĝantoj ricevos ILEI-diplomon pri instruista kursaro.
Datoj:2009-09-12 ĝis 2010-02-05
Nivelo:progresantoj, fluparolantoj
LANDO:Pollando
Loko:Poznan
Organizantoj:la Interlingvistikaj Studoj de UAM kaj ILEI
Instruistoj:Katalin Kováts
Ilona Koutny
Zsófia Kóródy
kaj aliaj kursgvidantoj de la Interlingvistikaj Studoj de UAM
Celgrupo:Instruistoj, instruemuloj
Metodo:Teoriaj prelegoj kaj praktiko, memstara hejma laboro kaj konsultiĝo kun la kursgvidantoj. Lingva trejnado (per testoj)
Lerniloj:Diversaj metodikaj libroj kaj artikoloj, lernolibroj, edukaj KD-j, retaj kursoj
Helplingvo:ne necesas
Kondiĉoj:Kondiĉoj: bona lingvoscio (min. B2, atestilo pri esperanto-ekzameno estas bonvena) kaj baza kono de esperanta kulturo, krome finita mezgrada lernado (tipo de abiturienta ekzameno).
Partoprenkotizo: A-landoj: 360 EUR, B-landoj 130 EUR por unu semestro.
Intenseco:Dufoje unu semajno surloka lernado kaj poste hejma laboro. Post unu jaro fina ekzemeno kun prezento la fina laboraĵo.
Ekzameno:Aliĝantoj ricevos ILEI-diplomon pri instruista trejnado.
Aldonaj programeroj:El la Programo
Esperanta kulturo (Tomasz Chmielik, István Ertl, Aleksander Korĵenkov, Ilona Koutny):
Plej gravaj eventoj de la historio de esperanto
Ĉefaj periodoj kaj verkistoj de e-literaturo
Tiklaj punktoj de e-gramatiko Lingva trejnado (per testoj)
Donaco: partopreno en la aktualaj kursoj de la Interlingvistikaj Studoj:
Limdato:10.09.09
Retejo:http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/index.html
Kontaktadreso:ikoutny@amu.edu.pl
d-rino Ilona Koutny, gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj
Universitato Adam Mickiewicz al. Niepodleglosci 4,
PL-61-874 Poznan
Informoj:La informo elŝuteblas ĉi tie en PDF-formato





Published at 20:14 ( 0 comments / 135 visits )
This post is public

August 11, 2009

El Pola Radio - intervjuoj kun Katalin Kováts pri la arangxoj dum UK en Bjalistoko


Elsendo el la 05.08.2009

2009. augusztus 4., 17:37:00
Post la kongresa paŭzo al niaj elsendoj revenas akualaĵoj kaj trarigardo de la pola gazetaro. Evidente en nia nuna marda programo ne mankos daŭraj referencoj al la 94-a UK en Bjalistoko. Hodiaŭ ni proponas aŭskulti intervjuon kun Katalin Kováts.
La koncerna intervjuo auxdeblas ekde la 9a minuto kaj 25 sekundoj.


------------------------------------------------------------------------------

Elsendo el la 05.08.2009

2009. augusztus 5., 16:11:00
Simile kiel en nia marda programo ankaŭ hodiaŭ eĥas en nia elsendo la 94-a Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko. Ĉi-merkrede ni daŭrigas la temaron de Esperanto-ekzamenoj, kiun hieraŭ traktis Katalin Kováts. Ĉi foje pri ekzamenoj de ILEI parolas Mireille Grosjean.
Published at 20:30 ( 5 comments / 693 visits )
This post is public

June 24, 2009

Edukadonet dum UK

Dum UK en Bialistoko

Paroligaj kursoj je du niveloj




Komencantoj

Mezniveluloj



K1

K2

M1

M2

Lundon

14:15-15:00

15:15- 16:00

14:15-15:00

15:15-16:00

Mardon

9:00- 9:45

10:00-10:45

9:00-9:45

10:00-10:45

Ĵaŭdon

9:00- 9:45

10:00-10:45

9:00-9:45

10:00-10:45

Vendredon

9:00- 9:45

10:00-10:45

9:00- 9:45

10:00- 10:45


Ĉiutage la blua kaj verda lecionoj estas la samaj je la samaj niveloj. Sufiĉas viziti nur unu el ili.

*************

Metiejoj

Lundon 16.30-18.00 Informoj pri la rekonstruo

*********************

Vendredon 11:00-12:30 - Pedagogia foiro kun la subaj standoj

· La nova edukado.net

· Nia teamo - Niaj kontribuantoj

· Ekspozicio de ekzercoj kaj materialoj

· Teknikaj demandoj

· Niaj sponsoroj

· Referenckadro, lingvoniveloj, ekzamenoj

· Niaj gastoj: verkistoj kaj iliaj lerniloj

· DUA VIVO – vizito de virtuala kursejo

· Poznan – pedagogia kurso – informoj

· Lingvolernigaj projektoj

· Lingva konsultejo de la Akademio

·Aŭkcio de Zamenhof-portretoj


Venu ankaŭ vi!







Published at 20:24 ( 0 comments / 246 visits )
This post is public

June 10, 2009

Informoj pri la printempa kaj someraj sesioj de la nova ekzamensistemo de UEA

Ni kun ĝojo infomas vin ke en la sekvaj monatoj okazos pluraj sesioj de la novtipa ekzamensistemo de UEA-ITK.
La plej proksimaj datoj estas:

dum la IJK (Ĉeĥio, 20-21a de julio)

ARKONES (Pollando, Poznan) 18-20a de septembro

dum UK en Bialistoko (30a de julio,).


La kompletan liston, datojn kaj la okazigotajn nivelojn de la ekzamenoj bv. kontroli en la tabelo de la sesioj.
Se vi estas interesata ekzameniĝi, bv kontakti la indikitajn personojn kaj peti aliĝformularon kiel eble plej frue.
La ekzamenoj estas ellaboritaj laŭ la Eŭropa Referenckadro je tri niveloj (B1, B2 kaj C1).
La postulojn de la unuopaj niveloj vi povas kontroli en la Memtaksilo.
Korespondante al la normoj de la eŭropa sistemo la ekzamenoj ne havas tradukan parton kaj dum ili ne estas kontrolataj movadaj kaj kulturaj konoj pri Esperanto.
La du partoj (sriba kaj buŝa) de la ekzameno fareblas ankaŭ aparte, en diversaj lokoj kaj periodoj kaj pri ili riceveblas apartaj atestiloj. Por akiri atestilon pri kompleksa ekzameno je iu nivelo necesas sukcesaj rezultoj en ambaŭ partoj.
En la submenuoj de la ekzamenpaĝo vi povas legi la novaĵojn, priskribon de la postuloj, kalendaron de la sesioj, liston de la kotizoj kaj povas trovi informojn pri la specimenoj. Por la interesuloj ni aparte konsilas mendi la eldonaĵon Esperanto de nivelo al nivelo, kiu entenas ĉiujn necesajn informojn kaj seriojn de specimenoj je ĉiu nivelo de la ekzamensistemo.
Ni esperas, ke multaj samideanoj volas testi siajn konojn laŭ la eŭropaj normoj kaj akiros la prestiĝan atestilon.

Spektu la reklamfilmon pri la libro Esperanto de nivelo al nivelo ĉi tie.



Published at 12:50 ( 0 comments / 214 visits )
This post is public

May 22, 2009

Edukado.net bezonas vian helpon!


Nia retejo devas esti urĝe transkonstruita, kaj por tio


NI BEZONAS VIAN FINANCAN HELPON.


Edukado.net estas en danĝero.
Pro financaj kialoj fariĝas pli kaj pli malfacile pagi la kostojn de la funkciigo de edukado.net, kaj tute ne eblas modernigi aŭ plukonstrui la paĝaron. Transigi ĝin al alia, esperantista servilo pro kopi- kaj posedrajtaj kialoj ne eblas. Estas granda risko, ke edukado.net devos fermiĝi kaj perdiĝos ĉio, kion ĝi nun havas.


Tamen estas eblo savi ĝin …..


…… se ni sukcesos kolekti la necesan sumon por transkonstrui ĝin kaj forlasi la multekostan nederlandan servilon kaj entreprenon, kunlabore kun E@I metante ĝin en la manon de esperantistoj.


La transkonstruo estus bona okazo ankaŭ por modernigo kaj simpligo, rearanĝo de la nun jam ekstreme granda kaj malfacile travidebla materialo.


Por konstrui modernan kaj plene funkciantan paĝaron necesas 35 mil eŭroj.
Por konstrui ĝin tiel, ke ĝi povu ekfunkcii kun la bazaj servoj, tio kostos 25 mil eŭrojn.



Por la rekonstruo de www.edukado.net ni serĉas subtenantojn. Jen kiujn ni jam trovis:
  • Nia ĉefsponsoro Tamás Slezák, direktoro de la entrepreno PLASTENERGO (Hungario) per 10 mil eŭroj pretas helpi startigi la rekonstruon.
  • Tamás Slezák ankoraŭ pretas prunti kelkmil eŭrojn pluse por 2-3-jara repagperiodo, se tio estus garantiita.
  • Ni prezentas helpopeton ankaŭ al la Institucio Hodler '68, kiu aljuĝis subtensumon en la valoro de 2000 eŭroj.
  • Ni prezentis helpopeton al la FAME-fondaĵo, de kiu ni ankoraŭ ne ricevis respondon.
Du kalkuloj :



En la lastaj 5 jaroj la ekzercoj de la LERNILOTEKO estis elŝutitaj 97895 fojojn. Se ĉiu elŝuto kostintus 0,35 eŭrojn, ni havus la necesan sumon por la moderna paĝaro.
Ni havas ĉ. 1900 membrojn. Se ĉiu membro donacus 15 eŭrojn, ni havus la necesan sumon.


Ni konscias ke ne ĉiu uzanto povas pagi por la servoj, ne ĉiu povas permesi al si subteni nin, sed verŝajne multaj jes ja povus rekompensi nian laboron kaj helpi gardi ties rezultojn.


Jen, kaptu la okazon kunlabori en unu el la plej grandaj edukprojektoj de nia movado.


Antaŭdankon pro ĉies helpo, Katalin Kováts, redaktoro


Published at 16:18 ( 2 comments / 301 visits )
This post is public

March 6, 2009

Stano MARČEK: Esperanto per rekta metodo - filmita leciono

E-o per rekta metodo: libro kaj kodoj
E-o per rekta metodo: libro ka…

Jene ni przenetas erojn de filmita leciono, gvidita laŭ la rekta metodo, surbaze de la libro Esperanto per rekta metodo, de Stano MARČEK.

La lecionon ni filmis en Slovakio, dum SES somere de 2008, gvidis ĝin Stano mem.

La libroprezenton vi povas legi ĉi tie

kaj vidi la aliajn 19 diverslingvajn versiojn ĉi tie:

Ni scias ke en multaj kursoj oni uzas la materialojn kaj ŝatus legi ĉi tie pri la spertoj de la kolegoj.

Ni invitas la aŭtoron mem sekvi la diskuton, komenti la prezenton kaj respondi al eventualaj demandoj.

Mia plano estas prezenti al la spektantoj tri ĉefajn erojn de la filmita leciono kaj proponas ilin analizi kune. Ili estas a) instruo de nova materialo, b) ekzercigo de la jam lernitaj eroj, c) kantigo. Mi finredaktas kaj aperigos tiujn erojn unu post la alia, depende de tio kian intereson ni spertas en la retejo pri ili.

a) Jam pretas la unua ero de la filmo, en kiu Stano instruas tutnovan gramatikeron el la leciono nr 13. La materialo estas la sufikso -IL. Antaŭ ol vi spektas tiun filmon imagu kiel vi mem prezentus tiun gramatikaĵojn, kiujn ekzemplojn vi donus kaj kiel okazus viaj eksplikoj sen povi uzi nacian lingvon, do, parolante, agante nur en Esperanto. Dum la spektado provu noti kiujn manierojn uzis Stano pro kalrigi las encon de la vortoj. (Estas pluraj!).

Jen la ligo de la lecionero pri la sufikso -IL.

b) Por la dua parto mi havas ĉ. 45 minutan materialon. Ĝi estis la lasta ekzercoparto antaŭ ol la grupo transiris al la 13a leciono. Dum la ekzerco Stano unu post la aliaj prenis la jam lernitaĵojn, surfis de temo al temo (ĉu leksika, ĉu gramatika, uzis korusan ripetigon, korusan respondigon, kelkfoje individuajn paroligojn). Por vere kompreni kion li faris, dum la unua spektado necesus noti ĉiujn traktitajn erojn kaj poste preni enmanen lian libron kaj vidi kie la koncernaj eroj situas en la lernomaterialo. Vi vidos ke li iras zigzage en la ripetado. vere plej boen konstati tion vi bezonus vidi la tutan lecionon (45 minutojn). Ankaŭ tio estos interesa esplorado kiom da fojoj li revenas al la ĵus antaŭe lernita materialo, kaj kiom ofte li reprenas pli fruajn erojn.

Ankaŭ la uzitaj teĥnikoj estas diversaj. Je la dua spektado de la filmeto(j) bv rimarki a) kiel li elvokas memoraĵojn, b) kiujn demandoteĥnikojn li uzas, c) kiel li korketas erarojn, ĉ) kiel la kursanoj partoprenas, d) kiuj estas la tutkomencantoj kun malfacilaĵoj, e) kiujn rolojn kaj efikojn havas la bildkartoj kaj la libro, f) kiuj kapabloj estas akcentitaj dum tiumetoda instruado kaj g) kia estis la etoso dum la kurso.

Kion vi pensas, je kiu grado de la lingvokono (pasiva) kaj lingvouzo (aktiva) alvenis la kursanoj je tiu punkto de la kurso, fine de la 4a tago, kun tage 4-5 hora studado.

Jen la ligo al la blokoj de la 45 minutoj.

1) Filmeto nr. 1 (9 min 45 sek., 92 MB, do, estu pacienca je la elŝuto)

2) Filmeto nr 2-5 (venos baldaŭ!)

c) La tria parto de mia prezento estas la kantoj, kiuj estis la "desertoj" post bona laboro. Ni prezentas instruond e nova kanto kaj ankaŭ kelkajn aliajn kantojn, nur kantitajn, simple por ebligi al la kolekgoj aŭdi kaj lerni ilin. Pri ili vidu la apartan blogoparton.

Kun al espero ke Stano kaj mi helpas al vi en la analizo kaj eventuala trejniĝo pri tio kiel uzi la lernilojn ni invitas vin al konscienca spektado de la filmoj, sekvo de niaj demandoj kaj tre-tre petas esprimi vian opinion, starigi viajn demandojn. (Se vi ne estas membro de Ipernity, vi pvoas kontakti min je la adreso de redaktanto(che)eduakdo.net kaj mi mem publikigos viajn skribaĵojn, indikante vian nomon.

Antaŭdankon kaj bonan spertiĝon al vi ĉiuj.

Katalin kaj Stano

Published at 09:09 ( 4 comments / 872 visits )
This post is public

March 4, 2009

Kantoj dum rektmetoda kurso

Dum kurso de Stano MARČEK ni filmis kelkajn kantojn kiujn ni nun prezentas ĉi tie kun la permeso de Stano.

La celo de la prezento estas doni al la kolegoj eblon aŭdi la kantojn, vidi la tekstojn.

Espereble tiel ni helpas ankaŭ al tiuj uzi kantojn dum la lecionoj kiuj mem ne scipovas legi muziknotojn.

La kantoj, kiujn ni prezentos:

1. Kukolo - kiel instrui ĝin rektmetode - pretas.

2. Kukolo - jam pretas

3. Dormu dolĉe - venos
4. Norda neĝo - venos
5. Per longa paŝo - venos
6. Diru al mi... venos
7. Mariŝa - venos

Bonan kantadon kaj redankon al Stano.

Published at 07:17 ( 4 comments / 352 visits )
This post is public

January 21, 2009

INTERNACIA KONFERENCO ‘DU- KAJ PLURLINGVA EDUKADO’

Sub tiu ĉi titolo okazis tre sukcese konferenco kiun organizis Eŭropa Esperanto-Unio en Bruselo la 10-an de decembro 2008. La konferenco okazis en la ejoj de MAI (Domo de internaciaj organizoj), kie sian oficejon havas ankaŭ EEU kun profesiaj tradukinstalaĵoj kaj aliaj servoj. Temis pri unu el malmultaj konferencoj kie esperantistoj organizis ion ĉefe por neesperantistoj kaj kun profesia interpreta servo. Ĉiu preleganto aŭ diskutpartoprenanto povis uzi aŭ la anglan, la francan, la gemanan, la nederlandan aŭ Esperanton kaj ĉion oni interpretis al la angla kaj la franca. Oni disponis eĉ pri 5 profesinivelaj interpretistoj.

Partoprenis kvindeko da ĉeestantoj el deko da landoj el kiuj proksimume duono da neesperantistoj.

Dum la malfermo la konferencon salutis du eŭropaj parlamentaninoj Ljudimla Novak (Slovenio) kaj Margareta Handzlik (Pollando) kaj la reprezentanto de Eŭropa Komisiono (Ĉefdirektorejo Kulturo kaj Edukado) sinjoro Konrad Fuhrman.

La prelegoj estis dividitaj je du partoj: institucia edukado kaj privata hejma edukado. La enkondukan referaĵon faris prof. David Marsh el la universitato de Jyväskylä (Finnlando) »Dulingva edukado en la scisocieto« kaj poste sekvis prelegoj de Marc Demonty »Kelkaj aspektoj de instruado de fremdlingvoj en mezgradaj lernejoj de franclingva Belgio” (Belgio) kaj de D-ro Seán Ó Riain pri dulingva edukado en Irlando. En la sama sekcio ni aŭdis ankaŭ la prelegojn de prof. Wim Jansen el Universitato de Amsterdam pri »Esperanto, nenies forsaltilo, ĉies alsaltloko« kaj de Krystin Tytgat de Erasmushogeschool el Bruselo pri »20 jaroj de multlingvaj Erasmus interŝanĝoj«. En la posttagmeza sesio antaǔ ol ekparoli pri familia edukado finante la matenan sesion prelegis Angela Tellier pri la brita eksperimento »Springboard« kaj D-rino Katalin Kováts pri propedeŭtika valoro de Esperanto ĉe hungaraj infanoj.

En la famila parto parolis Jozef Reinvart pri spertoj de dulingva kaj multlingva edukado en familio de diplomato, Zlatko Tišljar pri Esperanto kiel konscia celo de infanedukado kaj D-rino Katalin Kováts pri eduko de multlingva infano en ŝia familio. Flory Witdoeckt parolis pri »Ĉu aĉeti aŭ vendi en la angla«, Michael Cwik pri strategio por E en edukado kaj li ankaŭ legis refraĵon de ambasadoro Ulrich Brandenburg pri Esperanto kaj la germana kiel familiaj lingvoj.

Fine oni akceptis konkludojn kaj rekomendojn por Eŭropa Komisiono, komisiejo pri edukado. La konkludojn kunaŭtoris grupo konsistinta el D-ro Seán Ó Riain, profesoro David March, profesoro Wim Jansen, D-rino Katalin Kováts, Angela Tellier, Josef Reinvart kaj Zlatko Tišljar.

Pri la konferenco aperis anoncinformo en granda senpage disdonata revuo Metro en Belgio. Partoprenis aro da instruistoj kaj ankaŭ reprezentantino de la flandra registaro.

Interpretistoj bone realigis sian taskon: Angelos Tsirimokos, Neven Kovačić, Nikola Rašić, Maike Clarysse kaj Marek Blahuš.

Grandan dankon meritas surlokaj organizantoj kiuj elspezis enorman energion por bonege ĉion antaŭprepari kaj realigi: Seán Ó Riain, Flory Witdoeckt, Jozef Reinvart kaj Maja Tišljar.

Oni planas sekvajare aperigi la libron kun la referaĵoj kaj konkludoj.

La konferenco okazis dank al la financado far EU: subteno de eǔropnivelaj organizoj kiuj aktivas sur la kampo de aktiva eǔropa civitaneco.



Zlatko Tišljar:

Fonto: www.europo.eu/bulteno/1_EB-77-2008.pdf

Legu mian prelegon Edukado de multlingva infano kontraŭ la fluo, prezentitan dum al konferenco. http://www.ipernity.com/doc/katalin.kovats/3948161



Published at 13:31 ( 0 comments / 317 visits )
This post is public

January 5, 2009

Bonvolu vocxdoni!

Karaj amikoj, samideanoj, kamaradoj! Helpu nian lingvon kaj nian movadon per voĉdono por la ideo enkonduki lernejan instruadon de Esperanto en Usono!

Danke al senprecedenca kaj entuziasma kunlaboro de tutmonda komunumo de la por-esperantaj agantoj, en la lasta tago de 2008a, kadre de la voĉdonado en la retejohttp://www.change.org/ideas/ la propono de Oleg Izyumenko pri la bazlerneja instruado de Esperanto en Usono, kiel unue lernenda fremda lingvo kaj kapabloevoluiga lernobjekto, en la kategorio "Klerigo" (angle 'Education') atingis la duan lokon kun pli ol du mil voĉoj! Tiel la propono rajtas partopreni en la dua fazo de la voĉdono, inter la 5a kaj la 15a de januaro 2009.

La unuajn 10 proponojn, kiuj ricevos plej multe da voĉoj, la organizaĵo Change.org transdonos al Barack Obama, post la enoficiga ceremonio – kaj poste kune kun siaj partneroj aranĝos tutlandan kampanjon por subteni la venkintajn ideojn. Imagu nur, ke unu el tiu ideoj, subtenota per mono kaj organizaj rimedoj en la tuta lando, povas esti instruado de Esperanto al lernejaj infanoj!

Kaj eĉ se tiu ĉi ideo ne trafos inter la unuaj 10 plej popularaj, la voĉdono povas esti enorme granda ebleco reklami la internacian lingvon en Usono.

Tial ni petas vian helpon hodiaŭ. Bonvolu voĉdoni kaj inviti al voĉdono ankaŭ viajn familianojn, kolegojn kaj amikojn.

1. Kiel voĉdonu tiuj, kiuj jam registriĝis ĉe Change.org kaj sukcese voĉdonis en decembro?

Se oni jam voĉdonis en la unua etapo (antaŭ la 31a decembro 2008), oni denove devas voĉdoni en la dua etapo (inter la 5a kaj la 15a de januaro 2009), ĉar ĉiuj antaŭaj voĉdonoj el la unua etapo estis nuligitaj. Nun oni uzu sian jam ekzistantan konton ĉe change.org, kiun oni kreis por voĉdoni en la unua etapo. Oni povas eniri la paĝaron per klaki sur 'Sign In' en supra dekstra angulo de ĉiu paĝo. Tiam oni entajpu sian uzantonomon kaj pasvorton ĉe change.org kaj post eniro oni povas voĉdoni per vizito al

http://www.change.org/ideas/view/introduce_esperanto_as_a_foreign_language_subject_in_schools

kaj klako sur blua butono. Se oni volas eliri el sia konto por lasi komputilon al iu alia (familiano, kolego, samklasano ktp) por voĉdoni, oni klaku sur 'Sign Out' en supra dekstra angulo.

Poste, alirinte http://www.change.org/ideas/view/introduce_esperanto_as_a_foreign_language_subject_in_schools

oni povas sur tiu paĝo voĉdoni per UNU KLAKO sur blua butono kun nombro de jam voĉdonintoj. La voĉdono NE registriĝas se oni nur lasas komenton, sen klaki sur la butono. Se post klako la butono ŝanĝis sian koloron al bruna, la voĉo estis registrita. Se oni klakas sur la butono plian fojon, oni forprenas (nuligas) sian antaŭan voĉon. Atentu ne fari tion, sed lasu butonon esti bruna!

! Grave: bonvolu NE lasi ajnajn komentojn en lingvoj aliaj ol la angla! Se oni ne volas prezenti Esperanton kiel sekton de fanatikuloj, oni nepre ne faru tion! Ĉio nekomprenata kaj nekonata kaŭzas suspekton kaj negativan sintenon, bv. ne provoki tion per komentoj kiel "Mi subtenas Esperanton" aŭ "Esperanto Great Idea!" aŭ "Long Live Esperanto!". Se oni ne kapablas skribi komenton en malfuŝa angla, oni entute ne skribu - tio estos pli bone por la kazo. Se oni volas skribi ion en la angla, bv. zorgi ke la komento estas modesta, bone argumentita, neagresema, inteligenta, afabla...

2. Kiel voĉdonu tiuj, kiuj nun voĉdonas la unuan fojon?

Se oni neniam antaŭe voĉdonis ĉe change.org kaj NE havas uzanto-konton tie, oni registriĝu tiel ĉi:

Iru al http://www.change.org/ideas

En supra dekstra angulo de la paĝo estos ligilo kun la vorto "Join" ("aliĝi") en blankaj literoj.

Klaku sur ĝin , kaj provizu viajn personajn informojn:

First Name = Persona Nomo

Last Name = Familia Nomo

Email Address = retpoŝtadreso

Password = pasvorto

Birthday = naskiĝ-dato

Fine, klaku sur la bluan kvadraton "Sign up".

Post kelkaj minutoj, malfermu vian retpoŝt-keston, trovu konfirm-mesaĝon (de Change.org) kun blua linio por klaki/konfirmi :

Klaku tie, kaj Revenu al tiu ĉi mesaĝo kun instrukcioj (ĈI TIEN ! !) kaj klaku la suban adreson:

http://www.change.org/ideas/view/introduce_esperanto_as_a_foreign_language_subject_in_schools

Supre, maldekstre, aperos blua kvadrato kun Nombro kaj la vorto "Vote" (Voĉdonu).

KLAKU SUR ĜIN POR VOĈDONI/BALOTI.

Ĝi fariĝos bruna, kaj montros la numeron de via voĉdono.

(Se vi klakos denove, vi NULIGOS vian voĉdonon)

Bonvolu TRADUKI tiun ĉi alvokon kun instrukcioj en vian lingvon kaj

PUBLIKIGI ĝin en listoj kaj grupoj, en blogoj, retpaĝoj, sendu al kolegoj kaj parencoj ktp.

Published at 13:41 ( 1 comment / 423 visits )
This post is public


← previous 1 2 next →

( 32 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of edukado.net

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...