La komento rilatas al la filmo: http://www.ipernity.com/doc/edukado.net/3243200/

**************************************************************************



Dum la FULM-kurso en Vieno venis sugesto (eble kritiko) pri tio, ke estus bone movigi la partoprenantojn dum la instruado.
Mi devas konfesi, ke mi jam plurfoje faris provon por tio kaj, kvankam mi opinias la nun publikigatan lecionon ne vere tre bona, mi diskonigas ĝin al vi por doni bazon diskuti pri kelkaj faktoroj.


Ligo de elparolataj vortoj, imagoj kaj signifoj kune kun korpa movo ofte donas tre bonajn rezultojn. Pluraj metodoj aplikas tiun teĥnikon.


Dum la instruado de la alfabeto ni povas ’gimnastikigi’ la publikon tiel, ke ni ekstarigas la lernantojn kaj petas ilin mimi la novajn konceptojn. Kiam mi provis tion, plurfoje evidentiĝis, ke oni iom pigrumis kaj ne vere opiniis necese ekstari, eĉ tiam ne, kiam ili devis mimi ekzemple kuradon, elefanton ktp.
De tie venis la ideo danci, uzi "aerobikon" , por kio mi bezonis ritman, relative monotonan kaj sentekstan muzikon. (Estis tre malfacile trovi ĝin!)


Nu, en Florenco mi tamen entreprenis kun granda grupo eksperimenti.
Dum tiu leciono mi mem antaŭdiris la novajn sonojn kaj vortojn en mikrofonon (por superi la muzikan bruon) kaj Petra demonstre mimis kaj gestprezentis la novajn vortojn, kiuj cetere estis videblaj sur la granda ekrano. (Ni stimulis plurajn sensilojn samtempe, do, ĉiu partopreninto povis uzi la por si plej preferatan manieron lerni novajn vortojn: bilde vidi, move senti, agante imiti, aŭdi kaj kombini tiujn manierojn.)

Videblas, ke parto de la publiko ĝuis la ekzercon, aliaj simple ne sciis kion fari, kiel konduti.

Necesas tamen aldoni, ke en la publiko sidis ne vere tutkomencantoj, sed fakte, krom la komencantoj pluraj praktikantaj instruistoj kaj veteranoj. Por trafi ambaŭ publikon, mi elektis tre malrapide kaj klare paroli, kun relative simpla vortostoko, tamen permesante al mi uzi pli da vortoj ol kongruis je la celata nivelo de la leciono.

La muzikon en la filmo ni aŭdas alimaniere ol en la salono mem, kvankam ankaŭ tie ne estis ĉiam ĝuebla, pro tio dum la kontrolfazo mi unue ekŝaltis ĝin kaj poste decidis simple ne uzi kaj doni pli da atento por la kontrolado de prononco en relative silenta ejo.

Similan prezentadon de la alfabeto ni jam plurfoje faris, ekzemple dum UK en Japanio (kie Sylvain animis la vortojn) kaj en Usono dum NASK, kie ni faris reklamlecionon por la universitataj studentoj. Mi ĝoje konkludas, ke por tiu dua grupo la afero tute bone funkciis, ĉiu tre vigle partoprenis kaj opiniis Esperanton tre moderna kaj amuza lingvo. Pri la spertoj de la partoprenintoj de la UK-prezentoj estus bone legi ĉi-sube.

Kiam mi sola gvidas kurson, mi neniam kuraĝas instrui tiel, parte ĉar mi mem estas iom hontema danci kaj korpludi, eĉ se pluraj tion ne kredus!, parte ĉar simple ne eblus sukcese manipuli vidigon de bildoj, ludigon de muziko, bonan kaj laŭtan elparoladon de la vortoj (fakte teni mikrofonon), gestludi la vortojn kaj resti en okulkontakto kun la lernantoj. Tio estus tro... (eĉ por mi .)

Per tiuj du filmoj mi deziris prezenti al vi du diversajn kaj nekutimajn manierojn instrui nian alfabeton kaj montri, ke mi daŭre serĉas la plej efikan metodon por atingi la plej bonan rezulton.

Rimarkoj:

La supre traktata filmo videblas ĉi tie:

http://www.ipernity.com/doc/edukado.net/3243200/

la alia alfabeta filmo videblas ĉe:

http://www.ipernity.com/doc/edukado.net/3150375/

Aldono la 4an de novembro:

Mi ĵus torvis materialon eĉ pli amuze instrui la alfabeton. ne en Esperanto, sed en la angla. Mi tute komrpenos, se vi preferos la prezenton de A. Lear.

Vidu: http://www.youtube.com/watch?v=OkiI5pxhsdI&feature=related