La sube klarigata filmero de la FULMLECIONO en Vieno spekteblas

ĉe:http://www.ipernity.com/doc/edukado.net/3386538/

Por la prezento de tiu temo mi planis 3-4 minutojn.
La ero konsistis el kvin paŝoj.

Unue mi prezentis kelkajn landonomojn, uzante mapon de Aŭstrio kaj de la ĉirkaŭantaj landoj.

La mapo estis anglalingva, do la grupanoj en la angla povis vidi ankaŭ tiujn landojn, al kiu mi ne aldonis pupojn aŭ desegnaĵojn.
La ilustraĵoj estis nacivestitaj figuroj, kun la celo speciale kapti la atenton de aŭstroj kaj simboli ilin per dancanta junulo, kies vido vere amuzridigis la kursanojn.
Post la prezento de kelkaj ekzemploj: Li/ŝi vivas en Hungario, Aŭstrio, Slovakio kaj Germanio, la grupo mem devis diveni kiel diri ITALIO. Tio sukcesis.

En la dua fazo mi ligis la materialon al la personoj. Mi prezentis min mem kaj poste petis al la kursanoj diri kie ili vivas. Kompreneble la plimulto estis aŭstroj... sed bonŝance troviĝis en ambaŭ grupoj kelkaj alilandanoj, kiuj provis mem esprimi sian vivlandon. Mia ŝajna kolero pro la fakto ke estas tro da aŭstroj apartenas al la teatraĵo kaj kreo de vigla etoso, tion ankaŭ ili bone komprenis.

Rimarko: ĉe la komenco Herbert Mayer prezentante min kaj erare diris, ke mi venas el Belgio. Mi forte protestis kontraŭ tio (sen ajna politika aŭ alia kialo, sed) por simple aŭdigi kaj komprenigi al la grupo diskuton en Esperanto. Aludo al tiu misa informo de la direktoro revenis plurfoje dum tiu lecionero.

La firmigo de la materialo estis kiam mi projekciis (do, legigis) la frazojn mem:

  • Mi vivas en Nederlando. (por mi mem)
  • Mi vivas en Hungario. (por Edit, pri kies ĉeesto mi jam antaŭe sciis)
  • Mi vivas en Aŭstrio. (por la plimulto de la ĉeestantoj)
  • Mi vivas en ..... (por la gastoj, kiuj ricevis helpon tuj en la sekva fazo de la kurseto)
Tria fazo: post kiam oni provis esprimi sian vivlandon (nur laŭ aŭditaj vortoj kaj kreo de reguloj) mi vidigis serion de skribitaj landnomoj (identigitaj per la naciaj flagoj) por doni eblon vidi pliajn vortojn kaj ne nur tiujn de la landnomoj de la ĉeestantoj. Mi ne celis ĉiun vorton laŭtlegi, sed volis lasi ilin mem trovi la por ili interesajn landnomojn. (Tiu teĥniko estas tre grava. Kvazaŭ ni ofertus grandan teleron kun multaj manĝaĵoj, sed ĉiu elektas nur kelkajn por satiĝi, tiujn, kiujn oni pleje ŝatas, bezonas, kelkfoje tiujn, al kiuj oni havas negativan asociaĵon. Sed tiuj resumaj tabeloj, bildoj kaj mediatoroj tute ne celas lernigi ĉiun eron al ĉiu kursano!)
Post kiam mi finis tiun fazon dirante ’geografio’, mi tamen devis reiri, ĉar venis konkreta demando pri la prononco de BRITIO, do, mi rekomencis listigi kelkajn landojn.

Kvara paŝo: Por resumi la lecionon mi serĉis personojn, kiuj VIVAS NE en Aŭstrio. La grupo en tiu parto de la leciono sciis jam la nomojn de ne nur sia lando, sed povis diri kelkajn aliajn landojn (Hungario, Nederlando).

En la lasta fazo la partoprenantoj skribe registris sian landonomon sur la slipeton, kien oni skribis la novajn elementojn post ĉiu parto de la fulmleciono. Dum la skribado mi devis atenti, ke la nomon de Aŭstrio ili ĝuste skribu. Por tiu celo mi denove projekciis la flagaron kun la vortoj.

Aldonaj rimarkigoj

Mi uzis por la landonomoj la –io formojn, parte ĉar mi mem uzas tiun formon, parte ĉar ĝi en tiu paŝo de la kurso ŝajnis multe pli komprenebla kaj analogie formebla ol la –uj-formaj landonomoj.
Kiam iu el tiuj kursanoj vere eklernos Esperanton, tiu laŭeble renkontu ankaŭ aliformajn landonomojn, tiel ankaŭ la uj-skolon kaj lernu laŭ sia plaĉo.

Pri la tuta FULMKURSO vi legu la prezenton ĉi tie:

Ĉu vi havas demandon? Komenton? Opinion? Mi vere volonte legus tiaĵojn, ĉar ŝajnas esti ege memcela la prezento de la tuta serio.