edukado.net Published on October 24, 2008
by edukado.netpro

edukado.net's blog

Browse posts
Fulmkurso nr 4: Landnomoj
Posted on November 9, 2008
4 comments (latest 9 months ago)
FULMKURSO: Personaj pronomoj
Posted on November 8, 2008
Fulmkurso en Vieno - kion mi faris?
Posted on November 8, 2008
16 comments (latest 10 months ago)
Klarigo pri la leciono: Alfabeto kun danco kaj muziko.
Posted on November 4, 2008
5 comments (latest 14 months ago)
Instruado de PRONOMOJ
2 comments (latest 9 months ago)
Korelativa danco en Loveno-la-Nova (Belgio)
Posted on October 23, 2008
2 comments (latest 13 months ago)
Longa Nokto en Vieno : Fulmkursoj pri Esperanto kaj Klingona lingvo en la Muzeo
Posted on October 20, 2008
5 comments (latest 14 months ago)
Filmraportoj pri la Metiejo dum UK - elsendoj de Parolu, Mondo!
Posted on October 18, 2008
1 comment (latest 14 months ago)
Saluton! Mia nomo estas Katalin.
Posted on October 15, 2008
4 comments (latest 14 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 1 354 times

Instruado de PRONOMOJ

Friday October 24, 2008 at 01:24PM

La nun publikigita lecionero pri la instruado de la pronomoj okazis en 2006, dum la paroliga kurso en la florenca UK.

La kursmaterialon formis la personaj pronomoj kaj al ili tuj ligite la posedaj pronomoj.
Vi vidas sufiĉe detalan ekzercadon de la pronomoj, akompanatajn kun gestoj, mimludo.
La partoprenantoj povis mem ekzerci la vortojn, utiligante la lernitajn gestojn.

Observopunktoj, diskuttemoj

1) Se vi komparas tiun ĉi lecionfragmenton kun la fragmento de la FULMKURSO en Vieno, kiujn gravajn diferencojn vi rimarkas en la

  • a. prezentomaniero
  • b. en la komprenigo de la materialo
  • c. en la ekzercigo
  • d. en la partopreno de la grupo



2) Dum la leciono intervenis hazarda evento, kiun mi enkonstruis en la ekzercatan materialon. Kio estis tio?

3) Kiel eblas daŭrigi la ekzercadon, se ni konsideras la fakton, ke teorie la lernantoj ne konas ankoraŭ multajn substantivojn.

4) Ĉu entute valoras tuj post tiu prezento fari ankoraŭ ion pri la pronomoj aŭ pli utilas instrui ion alian kaj poste reveni al la temo?

La filmo spekteblas ĉi tie: http://www.ipernity.com/doc/edukado.net/3281533/

2 Comments / add your comment?

Katalin Kovatspro says:
I.K. ĵus demandis, kial mi ne projekciis materialojn dum tiu leciono.

Nu, mi jam atendis la demandon.
Mi havis pretigitan PPT-materialon, kiel por ĉiuj kurseroj, sed en tiu luksa salono en Florenco, en tiu tagopart pro teknika fuŝo oni ne povis solvi, ke mi mem sukcesu manipuli la aparaton kaj ŝanĝi la bildojn. (Ĉe la alfabata parto tio funkciis, sed tie ĉi ne. ) Ĉar temis pri oftaj movoj, pluraj bildoj, mi devis rezigni je tio kaj la mankon de projekciaĵo, videbla resummaterialo mi tre sentis. Sed devis tre flekse adaptiĝi, rapide ŝanĝi kelkajn aferojn en la prezento por ne fiaskigi la lecionon. Ankaŭ tiaĵo estas parto de la instruista laboro.
Aliflanke POŜAMIKO estis la "enirbileto" al la kurso kaj ĝin preskaŭ ĉiu aĉetis, do, fine de la kurso la lernantoj havis ion enmane por ripeti la materialojn.

Bonŝance en la sekvaj tagoj la aliaj lecionoj okazis en alia salono, kie mi jam havis bonan aparaton kaj mem povis manipuli ĝin. Vi vidos en la sekvaj publikigitaj lecioneroj....
Posted 14 months ago. ( permalink )
Bea Allée says:
Saluton, Katalin.
Jen mi provos respondi viajn demandojn:
1. a. La prezentomaniero ĉi tie estis nur buŝe (kaj vi ja klarigis kial), en Vieno vi aldonis ankaŭ bildon.
1. b. En la komprenigo, mi ne vidas multajn diferencojn: en ambaŭ kazoj vi havis partneron, kiu bone helpis en la klarigo "mi" - "vi". En Vieno vi ne parolis pri la adjektiva formo. Kaj insistis pli pri "vi" en singularo kaj pluralo.
1. c. Ankaŭ pri la ekzercigo mi ne vidas multajn diferencojn: temas ĉefe pri grupa ripetado, ankaŭ lege en Vieno.
1. d. Ambaŭ grupoj partoprenis bone.
2. La telefono, kiu eksonis!
3. Oni povus starigi al iuj la demandon: Kiu vi estas? Kiu estas via nomo? Kiu li/ŝi estas? Ĉu vi estas ...? ... kaj poste peti ilin starigi tiajn demandojn unu al la alia.
Ili povus ankaŭ skribi, kiel en Vieno: Mi estas ... Mia nomo estas ...
4. Individua ripetado kaj skribado povas esti memorige. Poste estos eblo ripeti la pronomojn, ekzemple pri adjektivoj, koloroj kaj vestaĵoj: Kia ŝi estas? Ĉu mia pantalono estas ruĝa? Kiu havas puloveron?
Mi eble malbone respondis, sed tamen volas danki vin pro la publikigo de tiom da valoraj materialoj, kiuj helpas min plibonigi iom post iom mian instrukapablon!
Posted 9 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...