edukado.net Published on November 13, 2008
by edukado.netpro

edukado.net's blog

Browse posts
INTERNACIA KONFERENCO ‘DU- KAJ PLURLINGVA EDUKADO’
Posted on January 21, 2009
Bonvolu vocxdoni!
Posted on January 5, 2009
1 comment (latest 11 months ago)
Discours de Louis Zaleski Zamenhof et Henriette Walter au siège de l'UNESCO
Posted on December 17, 2008
Edukado.net estas 7-jara!!!
Posted on December 13, 2008
6 comments (latest 12 months ago)
Retiritaj intervjuoj de Pola Radio
4 comments (latest 13 months ago)
Fulmkurso nr 4: Landnomoj
Posted on November 9, 2008
4 comments (latest 9 months ago)
FULMKURSO: Personaj pronomoj
Posted on November 8, 2008
Fulmkurso en Vieno - kion mi faris?
Posted on November 8, 2008
16 comments (latest 9 months ago)
Klarigo pri la leciono: Alfabeto kun danco kaj muziko.
Posted on November 4, 2008
5 comments (latest 14 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 702 times

Retiritaj intervjuoj de Pola Radio

Thursday November 13, 2008 at 09:22PM

Estimataj,

Mi kun tristeco - sed kompreno - informas vin ke pro la atentigo de la Pola Radio (ĉe kies redaktoroj mi mem petis permeson) mi devas fine retiri ĉiun alŝutitan intervjuon, kiujn mi prenis de la retejo de Pola Radio kaj redaktitaj alŝutis al tiu ĉi paĝaro.

Mi volis savi la pedagogiajn sonmaterialojn por la estonteco, sed vane.

Mi atendas ke Pola Radio indiku al mi kie la intervjuoj aŭskulteblas pli longe ol unu semajnon post la publikigo.

Mi tamen ne forĵetas la savaĵojn, gardos ilin zorge.... sed kion eblos fari pri ili por ke la komunumo riĉiĝu, mi ankoraŭ ne scias.

Katalin Kováts

Novaj informoj pri la radiointervjuaj rajtoj (13a de novembro 2008)

Post pactona kaj kolega korespondado kun Gabi Kosiarska kaj telefona interparolo kun Barbara Pietrzak mi nun klare scias la politikon de Pola Radio (kiu cetere identas kun aliaj readistacioj)

Laŭ ili, bedaŭrinde, eĉ koncerne miajn intervjuojn la leĝaro ne permesas ke mi mem dispongu ilin en mia propra blogo aŭ alia komunikkanalo. La dissenditaj programoj estas propraĵoj de la radio mem, kaj nek la intevjuinto nek la intervjuito havos ajnan rajton pri la produkto. Iom strange, sed kion fari?

Espereble estos solveble, ke tiu regularo estu legebla ankaŭ en Esperanto sur la paĝaro de Pola Radio.

Kvankam triste mi devas konseni, sekve retiris la sondosierojn el miaj retejoj kaj faros kun ĉiuj kiuj devenas el radioelsendoj ankaŭ en la paĝaro www.edukado.net.

Mi sugestis al Barbara pri tio, ke ekde nun la intervjuanto petu konsenton pri la publikigo de la intervjuo kaj atentigu la parolpartnerojn pri ties (mal)rajtoj je la materialo.

Bona novaĵo tamen naskiĝis el tiu mia precendenco.

Mi ne plu agos kontraŭleĝe (nu, pri ties konsekvenco pluraj ne ĝojos!). Sed ni interkonsentis kun Barbara ke la Esperanto-redakcio de la Pola Radio disponigos al mi la rektajn ligojn al tiuj elsendoj, kiuj havas pedagogie interesajn kaj valorajn materialojn. En miaj publikigaĵoj en la paĝaroj mi povos indiki rekte tiujn ligojn kaj la materialoj estos aŭskulteblaj al la intersiĝantoj eĉ post tiam, kiam ili rekte ne videblos en la paĝaro de Pola Radio. Kvankam la ligoj gvidos ne nur al la koncernaj intervjuoj, sed la tuta programo. Mi provos bone indiki la komencminutojn de la pedagogiaj partoj, tiel oni povos facile elturniĝi. Mi akceptas tiun solvon kaj dankas Barbara kaj Gabi por la dispongi de la ligoj. (Cetere tiun eblon ajna aŭskultanto povas peti.)

Alia bona flanko estas eble, ke kolegoj aŭ samideanoj, kiuj same dispongis la programojn de radioj nun scias pri ties kontraŭleĝa trajto kaj pripensos retiri la sonaĵojn.

Nu, ni lernis denove ion novan, eĉ se malagrablan. :-( KK







4 Comments / add your comment?

Katalin Kovatspro says:
Mi forgesis aldoni, ke tiujn intervjuon mi tamen lasis en la retejo, kiuj estis faritaj kun mi mem.
Mi scivolas kiujn rajtojn mi havas pri la sonaĵoj kie mi mem ĉefrolas.
Kion vi pensas?
Posted 13 months ago. ( permalink )
Luizo says:
Iom stranga averto, char via ago ankau plivastigas la Polan Radion mem. Eble ghi plishatus vendi ol doni. Tamen se tio vi povos uzi viajn intervjuojn por negoci.
Posted 13 months ago. ( permalink )
Mónika Molnár says:
Estas vere strange kaj triste! Mi konfesas, ke mi mem ofte ne havas tempon aŭskulti iun ajn radion, kaj semajnojn poste aŭ la elsendaĵoj ne plu estas atingeblaj (kiel ĉe Pola Radio), aŭ estas tiom da materialo, ke mi ne havas la energion retrovi la pecojn, kiuj interesas min. Estas grave havi la Polan Radion, ĉar sen ili tiuj intervjuoj tute ne, aŭ nur multe malpli ekzistus. Sed por la praktika, viva uzo de tiuj sonmaterialoj pli gravis havi ilin sur la paĝoj/blogoj de ekzemple edukado.net. Mi ne komprenas la kialon de tiu retiro de permeso! Estas vere domaĝe!
Posted 13 months ago. ( permalink )
giorgosesper says:
Saluton karaj.
Permesu al mi ! Ne estas tempo por koleri !!
Cxu la Pola Radio sentas sin tiel malforta ?
Mi estas E-o .La elsendaĵoj estas por mi ventoj.
Dankon
Giorgosesper
Posted 13 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...