Jürgen Kaube
Konataj pro konateco


Sociologio de la steluloj komparas ilin kun la nobelaro, kiu nun same ofte estas nur plu elstara


Ĝenerale la merkato kaj la amaskomunikiloj al la grupoj kun granda socia prestiĝo ne estas favoraj. La merkato baziĝas sur konkurado. Prestiĝaj grupoj male al tio, kiel ekzemple la nobelaro aŭ la kastoj, limigas la konkuradon, ne allasas ĉiun, mastrumas privilegiojn kaj monopolojn. Kaj komunikiloj por la amasoj estas jam laŭ la termino inkluzivaj kaj ne ekskluzivaj, trudiĝemaj kaj ne noble distancitaj, scivolemaj kaj ne malnovavidaj kiel la aristokratio.

Teamo de sociologoj de la universitato en North Carolina ĝuste en leginda kontribuo atentigis pri tio, ke tamen ekzistas formo de granda socia rekono, kiu estas fakte la produkto de la merkato kaj de la amaskomunikiloj: Steluloj, celebruloj kaj elstaruloj.

Se oni volus difini "celebrity" , jen oni povus diri, ke stelulo estas iu, kiu estas konata pro sia konateco. Ĉe kelkaj steluloj, en certa senco la puraj kazoj de konateco, tio ankaŭ jam preskaŭ elĉerpas iliajn ecojn. Ĉar alie ol sportherooj aŭ famaj aktoroj, figuroj kiel Paris Hilton aŭ Gunter Sachs ne estas konataj por precipaj kapabloj, sed nur pro konateco. La agento de Rita Hayworth, de nekonata aktorino eltrovis organizon, kiu laŭdire premiis ŝin per la titolo de la plej bone vestita aktorino en Holivudo, poste ŝi prisvatis la ĵurnalon "Look" frontpaĝe meti historion pri tio kaj poste prunteprenis al si ĉe la grandmagazeno Saks la vestojn kun la promeso, ke ŝi asertos aĉetadi nur ĉe Saks. Tiu estigo de konateco pro konateco havas je kondiĉo antaŭ ĉio videblajn amaskomunikilojn. Abraham Lincoln estis la unua politika stelulo, kies konateco baziĝis sur fotoj. En la jaro 1924 eltrovis Edward L. Bernays, konsilanto de la usona prezidento Calvin Coolidge, la fotorendevuon, kiu servis nur por tio, montri la ŝtatestron kune kun aliaj famuloj, ekz. kun Broadway-personaro.

Kiam en la 18-a kaj 19-a jarcentoj skandaloj de la nobelaro estis prezentataj en la amaskomunikiloj, tio plifortigis la demokratajn movadojn. En la nuna tempo la skalandoj de la steluloj kreskigas ilian famecon. Samtempe la elstarula prestiĝo estas inkluziva. La komunikiloj prenas ĉiun, kaj la alfluo tiel kiel la forkonsumado de fameco estas gigantaj. Kreskoproblemoj de grandeco, kiuj distingas la eŭropan nobelaron, kiu iam ne plu povis okupi el sia rondo la decidajn rolojn de la moderna socio, ne havas la mondo de la famuloj.

Famuloj ĝuas tion, kion la sociologoj el Ĉapel Hill nomas "interaktiva privilegio": Oni ne forgesas tion, se oni renkontis faman personon, oni eĉ ne devas admiri ĝin, sed sufiĉas koni ĝin. Konfidatajn fremdulojn oni nomis elstarulojn. Se la elstarulo ensocietas kun normalaj civitanoj, tiuj sentas sin honorigataj. Oni havas ion por rakonti, kion ne ĉiu povas rakonti pro la relativa rareco de la elstaruloj. Pro la laŭ svarmado de homoj ankaŭ la steluloj reagas kiel malnovaj statusuloj : per retiriĝo, per pordogardistoj, per endogamio. "Mi devus mensogi", skribigas David Beckham en sia aŭtobiografio, se mi ne koncedus, ke parto de la "atrakcieco" (de la pli malfrua edzino Victoria) "venis de tio, ke temis pri popstelulo.

Steluloj estas krome kopiaj modeloj, kio faras ilin taŭgaj por la varbado, por ekonomia kaj politika tiel kiel ankaŭ - vidu Tom Cruise - por mondkoncepta. Jen plia diferenco al la malnova prestiĝa tavolo: steluloj konkuras pri la atentemo de homoj sen granda prestiĝo, la nobelaro okupiĝas pri tio impresi nobelulojn. Intertempe tio ŝanĝigis ankaŭ por la aristokratoj: Multaj el ili estas parto de la gravularo, vivas de sia senfunkcia konateco kaj similas tiel al la "Paris Hilton"-uloj de tiu ĉi sfero.

Ekonomie rigardate, steluloj estas rentuloj. Ili ne ricevas salajron - 25 milonoj da dolaroj ĉe ununura filmo por Julia Roberts ne plu dependas de la laboro antaŭ la kamerao -, sed estas en certa senco interezo je tio, ke ili ekzistas.

La usona aktorino Scarlett Johannson (vidu la foton) ĝuste faras interesan provon pri tio. Viziton ĉe filmpremiero inkluzive la personan kontakton al ŝi ( ("you will meet and greet her" - vi renkontas kaj salutas ŝin) oni povas aĉeti per interreta aŭkcio. La mono estas por bona celo. La oferto je la redakta fino estis pli ol 30 mil dolaroj. Kelkaj el tio konkludas jam nun la finon de la eksluziveco. Sinjorino Johansson vendas sin mem ĉe la aŭkcio. Sed tio estas ĉirkaŭskriboj, kies ununura realecvaloro estas la kreskigo de la fameco de la stelulo.

tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser

Legokonsiloj: Ĉharles Kurzman i. a.: "Celebrity-Status", en: Sociological Theory 25.dec. 2007; Leo Braudy: The Frenzy of Reknown: Fame and it's history, Oxford University Press1986

el Frankfurter Allgemeine, marto 2008, numero 10


https://popularscienco.blogspot.com/