Krimpolico kaptas lokan polican ĉefon


Ili nomis lin „ŝerifo“. Sed la kromnomon Ginés Jimenéz ne meritis al si pro sia batalo kontraŭ krimuloj: la polica ĉefo de la madrida antaŭurbo Coslada male mem estas gangstero, kiu disvastigis laŭ plej fia mafiomaniero dum dudek jaroj timon kaj hororon inter la 82 mil enloĝantoj. La ĉantaĝo de protektmonoj kaj aliaj dubindaj negocoj laŭdire havigis al li grandan posedon. Kun la arestado de la 52-jara kaj preskaŭ trideko el liaj oficistoj nun unu el la plej fiaj kazoj de polica koruptado en la historio en Hispanio estis malkaŝata. (Vidu la foton de dpa) La lokaj instancoj asertas, ke ili sciis nenion.

„Aŭ vi pagas aŭ vi devas fermi ĉion.“ En kunaŭdataj frazoj tiu frazo denove kaj denove reaperis. Estis multaj posedantoj de tavernoj, diskodancejoj aŭ bordeloj, de kiuj Jiménez postulis monon. Kiu kontraŭis baldaŭ perdis pro strangaj kaŭzoj la licencon. Se la „patrono de Coslada“ mem emis festi, li faris tion grandstile. Li venis ĉiam kun duopo de siaj „uloj“ rakontis tavernisto. „Ni devis ĉiam enverŝi la plej bonan ĝinon kaj la plej multekostan viskion.“ Ili kompreneble neniam pagis ion.

La „ŝerifo“ estas ŝarĝata ankaŭ per tio, ke li komercis konfiskatajn drogojn kaj plezuriĝis per prostituitinoj. La eldiroj de unu el ŝi fariĝis por li fatalaĵo. La kriminalpolico en Coslada propre troviĝis sur la spuro de prostituigantoringo, sed kion la sinjorino sciis paroli pri la policoĉefo, turnis la esplorojn en alian direkton.


tradukis Hans-Georg Kaiser
laŭ dpa/ND(23.5. 2008)


https://popularscienco.blogspot.com/