"Pro ĝenerala frustracio": Tridekjarulo konfesas ĵeton de lignobloko sur aŭtostrato

Arestordono pro murdo post polica serĉada sukceso

Oldenburg (dpa). Ĉirkaŭ du monatojn post la mortiga lignoblokatako de sur aŭtovojponto ĉe Oldenburg la polico hieraŭ arestis deliktsuspektaton. La tridekjara viro, kiu troviĝas en aresto pro esploro konfesis la agon, sciigis la ŝtatprokuroroo kaj la polico je la vespero. Oni kulpigas lin pri murdo kaj konscia danĝera enmiksiĝo en la strattrafikon. Laŭ tio la tridekjarulo je paskodimanĉo ĵetis ses kilogramojn pezan lignoblokon de la ponto, kiu trabatis la antaŭan glacon de aŭto kaj ĉe tio mortigis duoblan patrinon (33-aĝa) antaŭ la okuloj de ŝia familio.

Kiel motivo por la delikto Nikolai H. klarigis "ĝeneralan frustracion", diris la estro de la precipa komisiono "ponto", Rainer Gerke en gazetara konferenco en Oldenburg. Nikolai H. antaŭe anonciĝis kiel atestanto kaj pli poste interplektiĝis en kontraŭdirojn.

La viro "plenamplekse konfesis" la delikton, diris Gerke. Li vivas de dek jaroj en la komunumo Rastede ĉe Oldenburg. Laŭdire li estas "dure dependa de drogoj"ka pro posedodeliktoj konata al la polico. La deliktsuspektato, kiu laŭdire estas veninta antaŭ 16 jaroj el Kazaĥio kaj posedas la german ŝtatanecon mallonge post lia lerneja fina ekzameno plurfoje laboris kiel simpla laboristo, sed li ja ne havas profesian klerigon. Li vivas en sole staranta domo en Rastede. Sur la parcelo de la viro laŭ indikoj de la ĉefa prokuroro de Oldenburg, Roland Herrmann, oni trovis plurajn lignoblokojn, inter ili ankaŭ poplolignojn. Terprovaĵoj de la parcelo de la viro estas identaj kun "sabloalkroĉiĝoj", kiujn oni trovis sur la lignobloko sur la delikta loko.

Multnombraj indikaĵoj kondukis al tio, ke oni jam marde petis pri arestordono kontraŭ la tridekjarulo, diris Herrmann.

La deliktsuspektato anonciĝis je la kvina de aprilo ĉe la polico, du tagojn post kiam oni "raportis en la medioj pri la temo amasa gentesto", diris la ĉefo de la policejo Oldenburg/urbo Ammerland, Johano Kühme. Je tiu tempo li detale klarigis sian version, ke li mantuŝis la lignoblokon por forigi ĝin de la bicikla vojo. "Ni havis dekomence la suskepton, ke li eble povus esti implikta en la delikton", emfazis la estro de la precipa komisiono Gerke. La suspektato diris, ke li bedaŭras la delikton. Pri la antaŭaj punoj diris Gerke, ke la viro unufoje enprizonis dum jaro kaj duona. Li ofte konfliktiĝis kun la leĝo pro malgravaj posedodeliktoj, ĉe tio plej ofte temis pri "simpla ŝtelado".

"Peco da ŝarĝo falis de niaj ŝultroj post ok semajnoj da intensaj esploroj", diris Kühme. Post atakema laboro en la publikeco, ĉe la precipa komisono "ponto", atestantoj faris iomete pli ol sepcent indikojn. Kühme dankis al la loĝantaro pro la subteno.

La hororsceno de paskodimanĉo ŝokis tutan Germanion kaj disvastigis timon inter aŭtoveturigistoj. Samtempe ekde la tragedio vico de imitdeliktuloj en Germanio huliganis. Reprezenta enketo de la opiniesplora instituto Forsa montriĝas, ke rekte poste la mortiga atako sesdek procentoj de la demandatoj havis timon pro atakoj de sur pontoj aŭtovoje.


tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
en majo 2008


https://popularscienco.blogspot.com/