Kafka
Ponto

Mi estis rigida kaj frida, mi estis ponto, trans abismon mi kuŝis. Ĉiflanke estis la piedaj pintoj, transe la manoj enboritaj; en la pecetiĝanta argilo mi firmkroĉiĝis. La baskoj de la frako flagradis je miaj flankoj. En la profundo bruis la frosta trutorivereto. Neniu turisto hazarde venis al tiu nealirebla altaĵo, la ponto en la mapoj ankoraŭ ne estis endesignita – Tiel mi kuŝis kaj atendis; mi devis atendi. Sen kunrompiĝo foje konstruita ponto ne povas ĉesi esti ponto.

Unufoje, antaŭ vespero okazis – ĉu estis la unua ĉu la mila, mi ne scias – miaj pensoj ĉiam moviĝis en konfuzo kaj ciam en cirklo. Antaŭvespere en somero, pli malhele murmuris la rivereto, jen mi aŭdis la paŝojn de viro! Al mi, al mi. – Etendiĝu, ponto, pretigu vin, senbalustrada trabo, tenu vian konfidaton. La malsekurecon de lia paŝo nerimarkeble ekvilibrigu, sed, se li ŝanceliĝos, jen montru vin kaj kiel montodio ĵetu lin sur la firman teron.

Li alvenis, per la fera pinto de sia bastono li prifrapis min, tiam li levis kun ĝi miajn frakbaskojn kaj ordigis ilin sur mi. En mian faskoplenan hararon li ŝovis la pinton kaj lasis ĝin longe tie kuŝi, verŝajne sovaĝe ĉirkaŭrigardante. Sed poste – ĝuste mi reve sekvis lin trans monton kaj valon – li saltis per ambaŭ piedoj meze sur mian korpon. Mi hirtiĝis en sovaĝa doloro, tute nesciante. Kiu estis? Ĉu infano? Ĉu sonĝo? Ĉu vojembuskanto? Ĉu memmurdisto? Ĉu tentanto? Ĉu neniiganto? Kaj mi turniĝis por vidi lin. - ponto turniĝu! Mi ankoraŭ ne tute turnis min, kiam mi jam falegis, mi falegis kaj jam mi estis disŝirita kaj surpikita de la pintigitaj ŝtonetoj, kiuj ĉiam tiel paceme rigardis min el la muĝanta akvo.

tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser
laŭ la originalrakonto „Die Brücke“


http://cezartradukoj.blogspot.de/