Mikaelo Korcz – unu el la sekretaj fotografoj de la lundomanifestacioj en Lepsiko/GDR en aŭtuno de la jaro 1989

Por Mikaelo Korcz, la sekretan fotiston de la supra foto, la lepsikanoj en aŭtuno de la jaro 1989 perfektigis tion, kion la opoziciuloj antaŭpreparis. „Por li la manifestantoj tute ne estis herooj. Tion estis aliaj, kiuj devis elteni la batojn, kiu jam antaŭe estis arestitaj kaj forŝovitaj el la lando. La manifestantoj estis tute normalaj homoj, kiuj simple ne volis plu akcepti, ke ĉio iru tiel plu“, li diris. Tio validis tiam ankaŭ por li mem.

„Mi ne estis nepolitika. Sed mi ne estis opoziciulo“, li diris. GDR rifuzis al li la abituron, ĉar kiel lernanto li rifuzis fariĝi oficiro. Per tio la rilato estas klarigita. La ŝtato ne volis havi lin. Do ankaŭ li ĝin ne plu. De tiam li ne iris al majomanifestacio, ne kunfestis GDR-naskiĝdaton kaj unufoje eĉ rifuzis partopreni en baloto. „Mi ne volis, ke oni ĉantaĝu min.“ Li sciis kiel mensogema kaj mallibera la vivo en GDR estis. Lia sopiro pri paco li kontentigis per grimpadoj en Saksa Svisio. Li firmkroĉiĝis al la rokovandoj kaj malaperis en la niĉoj de la ŝtonegoj. Kaj tamen: „Mi sentis min en tiu lando kiel vivante entombigita. Sed mi ja volis konatiĝi kun la mondo.“


tradukis Donjo & Cezar laŭ informoj de la ĉiutaga gazeto OVZ (Paskolanda Popolgazeto)


PS: GDR: La tielnomata Germana Demokratia Respubliko, kiu estis en vero granda prizono kun ĉirkaŭa muro. Ĝi estis nek demokratia nek socialisma respubliko, sed lando de parti-diktaturo kontraŭ la propra popolo.