"Silenti vidalvide
kun la malbono estas mem
malbona: Dio ne rigardos nin
senkulpa.

Ne paroli estas paroli.
Ne agi
estas agi."



Dietrich Bonhoeffer
Ĉu ni ankoraŭ estas uzeblaj?


"Ni estas la silentaj atestantoj de malicaj agoj, ni estas lavitaj per multaj akvoj, ni lernis la artojn de l' trompa ŝajno kaj de l' plursignifa parolo, ni fariĝis misfidaj kontraŭ homoj pro spertoj kaj devis ofte resti ŝuldantoj pri la vero kaj la libera vorto, ni fariĝis pro neelteneblaj konfliktoj preskaŭ nekapablaj plu rezisti aŭ eble eĉ cinikaj - ĉu ni ankoraŭ estas uzeblaj?

Ne geniulojn, ne cinikulojn, ne hommalestimantojn, ne ruzajn taktikulojn, sed nepretendemajn simplajn kaj rektajn homojn ni bezonos.

Ĉu nia interna rezistoforto estos sufiĉe granda kontraŭ tio, kio estas devigita al ni, ĉu nia sincero estos kontraŭ ni mem sufiĉe senindulga, ke ni retrovos la vojon al simpleco kaj rekteco?"

tradukis Hans-Georg Kaiser

Rimarkoj

Tion demandis viro, kiu pro "honto pri sia fuĝo" revenis el Usono por batali en sia propra popolo kiel altranga ekleziulo de la evangelia
"Bekennende Kirche" (Konfesanta Eklezio) kontraŭ Hitler. Tion demandis viro, kiu kiel kristano estis tiel konsekvenca labori en rezistogrupo kontraŭ Hitler, la sama grupo, kiu sub Stauffenberg preskaŭ atingis la celon forigi Hitler-on.

Bonhoeffer estas por mi heroo, por kiu la vortoj de Jesuo Kristo ne estis neatingeblaj tro altaj idealoj. Li agis ankaŭ sub la plej malbonaj kondiĉoj laŭ tiuj vortoj kaj li pagis por tio per sia vivo. Hitler post la lasta malsukcesa Hitler-atenco de la grupo donis la ordonon murdi ĉiujn membrojn, kiuj jam estis kaptitaj de Gestapo. Unu el ili estis Bonhoeffer. Oni ekzekutis lin per pendumado en aprilo de la jaro 1945, en la lasta monato de la bruna pesto.

Li estis murdita antaŭ jardekoj - sed vivas plu en la koro de multaj. Ankaŭ en mia koro, kvankam mi ne estas kristano. Sed tio ludas en tiu kazo neniun rolon. La homo Jesuo estas por mi en ĉiu kazo pli akceptebla ol la dio. (HGK)

https://cezartradukoj.blogspot.com/