cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/05/cezar-tombejaj-angeloj-prozpooemo.html


Cezar
Tombejaj anĝeloj


Ŝtona anĝeloparo
sur la urba tombejo en Altenburg.
Unu vango de la dekstra anĝelo,
preskaŭ la tuta mentono kaj nazduono
estas misformitaj ĝis nerekonebleco.

Ĉar duono de lia buŝo ankoraŭ
ridetas kaj la bele formitaj okuloj
estas nedetruitaj, li rigardas tiel,
kvazaŭ li volus diri al ni:
Ili disŝiris vangon de mi,
sed la bonecon en mi, la anĝelon en mi,
tiun ili ne povis disŝiri!

Tiu vetere detruata anĝelo, kiu aspektas,
kvazaŭ trafis lin grenado,
ĉirkaŭbrakas kun siaj fortaj brakoj
gardante la alian anĝelon.
Li premas disŝiritan vangon je ties kolo
kaj afable rigardas min ĉe tio
kun preskaŭ nekomprenebla optimismo,
kvazaŭ li volus diri: Rigardu do al mi,
vi, mortotima homo, ankoraŭ en mia disfalo
mi defendas lin, tiun anĝelon, kiu estas mia frato!

La alia, la ĉirkaŭbrakata anĝelo,
tenas sian plumpiĝintan dekstran manon antaŭ la ventro
kaj rigardas kun optimismaj okuloj en la sunon.


PS: Mi fotis kaj verkis tion unue germane ĉirkaŭ la jaro 1987.