http://traven-esperanto.blogspot.de/2012/03/btraven-registaro-romantraduko.html
B.Traven
Registaro
romantraduko laŭ B.Traven: „Regierung“,
libroeldonejo: Büchergilde Gutenberg/ Berlin 1932,
tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
laŭ la unua eldono de la dua romano el la sesvoluma mahagonciklo de B.Traven
La PDF-dokumenton aranĝis Frank Vohla
1/1
La politika ĉefo en la orienta distrikto estis don Casimiro Azona. Kiel ĉiu jefe politico, tiel ankaŭ don Casimiro unuavice celis nur sian propran prosperon. Li servis al la patrolando, ne favore al la patrolando kaj al ties loĝantoj, sed por enspezi pere de la patrolando je la kostoj de la popolo. Ĉimaniere oni pli agrable laboras kaj antaŭ ĉio oni vivas pli bone. Se oni kiel servisto de la ŝtato ne povas pli enspezi ol estro de taverno, jen vere ne estas kaŭzo, kial oni havu la ambicion meti siajn plej bonajn fortojn en la servon de la nacio.
Unue celinte la sukceson nur por si, li donis sufiĉe da atento al sia familio. Post tio sekvis liaj intimaj amikoj. Tiuj amikoj helpis lin kapti ŝtatan postenon; kaj li devis konservi ilian favoron, por ke ili lasu sidi lin sur tiu posteno, tiom longe, ĝis unu el ili pensas la tempon veninta nun por si mem konkeri la postenon.
Ĉiuj liaj familianoj ĝis la plej malproksima membro estis prizorgataj: nevoj, kuzoj, bofratoj, onkloj, fratoj kaj ties nevoj, kuzoj, bofratroj kaj filoj. Ili restadis tiom longe en siaj oficoj, kiel impostaj administrantoj, urbestroj, poŝtejaj estroj, policaj ĉefoj, pacjuĝistoj, kiom li mem povis teni sin en la ofico. Tial ili ĉiuj estis je lia flanko, kion ajn li faris, egale kiom ajn li ŝtelis. Li nur ne rajtis eventuale ilin mem molesti per ekzamenoj, kontroloj kaj per leĝoj, se ŝtelis ili. Ĉion, kion ili faris, ĉu laŭleĝe aŭ kontraŭleĝe, li devis sankcii.
Tiu ĉi maniero de administrado de la ŝtata prospero komencis supre ĉe don Porfirio, iris tiel plu en la ministerioj, tiel estis daŭrigata ĉe la generaloj, ĝi esprimiĝis sammaniere ĉe la guberniestroj de la diversaj federaciaj ŝtatoj kaj estis tiel daŭrigata ĝis la alkaldo de la plej eta komunumo.
La tuton oni nomis en la gazetoj kaj lernejaj libroj: la saĝa kaj bone ordigita organizo de la respubliko.
Ĉar supre estis malmultaj aŭ plej ofte tute neniuj kapabloj, tial oni esperis malsupre ankoraŭ pli malmulte. La loĝantaro ĝojis, ke ĝi rajtis vivi. Kaj se la najbaro neatendite estis murdita, ĉar li ekscitiĝis pri la fuŝmastrumado de la administrado kaj pri tro senindulga ŝtelado kaj subaĉetado, jen liaj plej proksimaj najbaroj kaj amikoj ĝojis, ke ĉifoje ne trafis ilin mem. Oni enfosis la murditojn kaj tuj forgesis ilin. Oni rememoris pri ili nur, por ĉeokaze diri: 'Kial li ne tenis sian langon en la buŝo?'
Rimarkoj:
alkaldo = vilaĝestro, vilaĝa juĝisto
don = sinjoro
PS:
www.karapaco.de/u/B.Traven/btraven_registaro.pdf
Eltiraĵo el la romano Sur kio baziĝas la homa kulturo?
PS:La plej aktualajn versiojn de B.Traven-tradukoj kaj de aliaj vi trovas ĉiam en:
http://www.karapaco.de/u/tekstoj.html
B.Traven: La sesvoluma mahagonciklo
(kvar romanoj jam esperantigitaj de Cezar & Donjo kaj legeblaj kiel PDF-dokumentoj)
Ĉaro (Der Karren) Berlino, librogildo Gutenberg, 1931
Registaro (Regierung), Berlino, librogildo Gutenberg, 1932
Marŝo en la regnon de l' mahagono. Militmarŝo (Der Marsch ins Reich der Caoba. Ein Kriegsmarsch). Zuriko, Vieno, Prago, librogildo Gutenberg, 1933
Mahagontrunko (Die Troza) Zuriko, Vieno, Prago, librogildo Gutenberg, 1936
Ribelo de l' pendigitoj (Die Rebellion der Gehenkten) Zuriko, Prago, librogildo Gutenberg, 1936 (momente tradukata)
Generalo venas el la ĝangalo (Ein General kommt aus dem Dschungel), Amsterdamo, eldonejo Allert de Lange, 1940
www.karapaco.de
kaj en:
traven-esperanto.blogspot.com
Sign-in to write a comment.