Cezar /Kaiser Published on July 10, 2008
by Cezar /Kaiserpro

Cezar /Kaiser's blog

Browse posts
Cezar: Survoje al Skarabio - H.-G. Kaiser: Auf dem Wege nach Käferland
Posted on July 14, 2008
1 comment (latest 16 months ago)
Wolfgang Borchert, "Provu" "Versuch es" (poemo kaj kantoteksto)
Posted on July 11, 2008
2 comments (latest 9 months ago)
Heinz Kahlau: Somerkanto -Sommerlied
Posted on July 11, 2008
B.Traven: Konvertado de indiĝenoj
Posted on July 11, 2008
2 comments (latest 16 months ago)
B.Traven: La dinamitpatrono (rakonteto)
Cezar: Ne plu sentata kiel forestanto (prozpoemo)
Posted on July 9, 2008
1 comment (latest 16 months ago)
Liberté, Égalité, Fraternité : Libereco, egaleco, frateco - Freiheit, Gleichheit, Brüderlichkeit
Posted on July 9, 2008
2 comments (latest 16 months ago)
Christine v. Margenburg: Festo de ĉiuj Sanktuloj -prozpoemtraduko de Cezar
Posted on July 8, 2008
3 comments (latest 16 months ago)
H.-G. Kaiser: Meine Zuckerpuppe (Gedicht)
Posted on July 7, 2008
4 comments (latest 16 months ago)

More information

This post is public
Attribution + non Commercial + no Derivs
  1. Read 199 times

B.Traven: La dinamitpatrono (rakonteto)

Thursday July 10, 2008 at 11:01AM

Chihuahua workers -historia foto
Chihuahua workers -historia fo…



B.Traven


La dinamitkartoĉo



Kelkaj indiĝenaj laboristoj, kiuj estis laborintaj en la minejoj de Chihuahua kaj vagadis nun en la antaŭa loko de la urbo, iutage kverelis pri la efikeco de la dinamitkartoĉoj, kiuj estas uzataj ĉe la eksplodigoj de la ŝtonamasoj. La plimulto interkonsentis pri tio, ke la efiko al la homa korpo estas nepriskribeble detruiga; kelkaj malmultaj male asertis, ke la efiko nur al ŝtonamasoj plene montras sin, dume ĝi kontraŭe al la homa korpo preskaŭ devas esti nomata nedanĝera.

Kiam interkonsentiĝo pri tio ne povis esti atingita, proponis sin la prezentanto de la „nedanĝera efiko“ pruvi je sia propra persono la ĝustecon de sia opinio.

Ne daŭris longe ĝis kartoĉo estis havigita, oni surmetis la prajmon kaj alpendigis la meĉon. La kuraĝa batalanto por sia konvinko, tamen ankoraŭ lasis prisvati sin de la kontraŭa partio esti atentema, ĉar ja eventuale eblus, ke la plimulto pravas, kaj estus ja ege domaĝe, se li ne povus konvinkiĝi persone, ke li malpravas, por povi tiri por sia estonteca vivo instruon el tio. Li fine eĉ akceptis tion kaj iris kun la aro de la kverelemaj kamaradoj al ŝtona anguldomo. Post kiam la „efikecosupozantoj“ retiriĝis al respektema distanco, la viro iris al la angulo, ekbruligis la meĉon kaj tenis la kartoĉon kun la dekstra mano preter la domangulon.

Kelkajn momentojn poste ektremis la tuta urbo. La loĝantaro, timante tertremon aŭ mineksplodon, rapidis sur la straton. Kiam ili vidis, ke temas nur pri du angulaj dommuroj , kiuj kolapsis laŭ neklarigebla maniero, ĉiu retiriĝis en sian kvietan domvivon.

La amikoj de la viktimo fervore eklaboris. Ili forprenis la ŝtonrompitaĵojn de ambaŭ muroj por konstati, kiu partio pravas, ĉar tio ne estis decidita ĝis nun. La efikeco al ŝtonamasoj estis ja neniel kontestita de unu el la partioj. Kaj prave, post kiam ili estis ŝovelintaj dum certa tempo, elrampis la nekredanto tute trankvila kaj kun la mieno de viro, kiu estas prava, kaj li skuis la ŝtonrubon el la vestoj.

Tute kompleta li vere ne estis plu. Sed tion li ja ankaŭ tute ne asertis antaŭe, ke tio estos tiel. Ĉiukaze la dekstra mano estis forŝirita de li ĝis la duono de la antaŭbrako. Sed tio ne tre ĉagrenis lin. Li postulis, ke oni nun serĉu ankaŭ la manon, por ke oni povu vidi, ke ĝi ne estas tro damaĝita. Sed de la mano troveblis nenio.

„Kaj mi diras al vi tute definitive“, tiel la kverelo tuj denove ekis, „ ne estis la kartoĉo, kiu forŝiris mian manon. La kartoĉoj estas absolute nedanĝeraj. Estis la prajmo; ĉar tio, kion la la malindaj fabrikistoj tie enmetas, tion oni scias neniam. Ili estas ĉiuj mensogantoj kaj trompistoj.“

La indiĝeno pli poste neniam bedaŭris, ke li fordonis sian manon. Anstataŭ la mano li ricevis feran hokon, laborhokon. Sed li neniam laboris per ĝi, sed fariĝis per tiu hoko unu el la plej timigataj batemuloj inter la laboristaro, kiuj renkontis lin kun timo, kiu limiĝis jam al respektego, kaj kiuj sentis sin flatataj rajti plenumi liajn dezirojn.



tradukita de la Klubo Karapaco (Donjo, Frank kaj Cezar)

el B.Traven: Erzählungen (Rakontoj), Band 1 (vol.1) , Verlag (eldonejo) VOLK und Welt (Popolo kaj mondo), Berlino 1968

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...