Henri Masson's articles

Archives

  • EO + FR : Pri Vaclav Klaus - Letero de Petro CHRDLE al la ĉeĥa gazeto “Lidové noviny“ (La Ĵurnalo de la Popolo) / À propos de Vaclav Klaus - Lettre de Petr CHRDLE au journal tchèque “Lidové noviny“ (Le Quotidien du peuple)

    - 31 Dec 2008
    RSY2004 Chrdle
    EO Klariga enkonduko : Diverslandaj informiloj, i.a., en Francio, la senpaga gazeto "20 minutes" (20 minutoj ), "Journal Chrétien" (Kristana Ĵurnalo) , " La Dépêche " (La Depeŝo), publikigis intervjuon de la ĉeha prezidento Václav Klaus pri EU laŭ kiu la Lisbona Traktato estas morta same kiel la "artefarita lingvo" Esperanto... Vidu ankaŭ : Václav Klaus: ”Esperanto estas morta lingvo ”. Al tio reagis D-ro Petro CHRDLE kaj mi mem. K…

  • EO + FR Mankas virinoj ! Ça manque de femmes !

    - 14 Dec 2008
    La jena artikolo aperis en la numero de decembro 2008 de la franclingva informfolio " Espéranto-Vendée " (n° 70). Asocioj, kluboj, grupoj kaj individuaj aktivuloj ne hezitu ekspluati la ideon ie ajn en la mondo. Se la stratoj ne havas nomon de homo (ekzemple nur numeron), ekzistas verŝajne aliaj proponeblecoj por konstruaĵoj, lernejoj, malsanulejoj, ktp. En la sama numero estas foto kaj prezento de, respektive : Bertha von Suttner , Helen Keller , Marie Marvingt kaj Lidja Zamenhof . Mi ne aldonas tradukon ĉi tie, ĉar ĉiuj aperas en Vikipedio. La nomo de Marie Marvingt, kiu multe vojaĝis, estas facile proponebla pro la granda nombro da urboj, kie ŝi iris (same pri Lidja Zamenhof, almenaŭ dudeko da urboj nur por Francio). Ŝia nomo estis atribuita dudekkvin-foje en francaj urboj : listo . Proponoj kaj sugestoj estos bonvenaj.

  • EO + FR : Vendeo sen GMO / Vendée sans OGM

    - 13 Dec 2008
    Vachement folle
    == EO== "Vendée sans OGM" (Vendeo sen GMOj) estas titolo de franclingva artikolo publikigita en la numero 67 (junio 2008) de " Espéranto-Vendée ". Ĉar ĝia enretigo ne estis akceptita sur la retejo de Espéranto-Vendée fare de la Administra Konsilantaro, kaj ĉar neakcepteblas por mi "meti mian konsciencon en mian poŝon kaj mian naztukon super ĝin" (laŭ franca esprimo supozeble internacie komprenebla figurasence) sub preteksto de "neŭtraleco" aŭ de timo malplaĉi, vi trovos ĉi tie, ĉar ne estas problemo pri spacomanko, version tre riĉigitan per multaj referencoj, dokumentoj kaj ligiloj, kaj ĉefe per Esperanto-traduko kiu certigos al ĝi ankoraŭ pli vastan diskonigon. ==FR== "Vendée sans OGM" est le titre d'un article publié en français dans le numéro 67 (juin 2008) d'" Espéranto-Vendée ". Sa mise en ligne n'ayant pas été acceptée sur le site d' Espéranto-Vendée par le Conseil d'Administration, et comme il n'est pas question de mettre ma conscience dans ma poche et mon mouchoir par dessus sous prétexte de "neutralité" ou de crainte de déplaire, vous en trouvez ici, puisqu'il n'y a pas de problème d'espace, une version très enrichie par de nombreuses références, des documents et des liens, et surtout par une traduction en espéranto qui lui assurera une diffusion encore plus vaste .

  • (EO) R.D. Kongo : ni ĉesigu tiun sangoelverŝon ! (FR) R.D. Congo : arrêtons ce bain de sang !

    - 28 Nov 2008
    EO Mesaĝo de la Neregistara Organizo AVAAZ kies multlingva retejo estas legebla en : العربية Deutsch русский Español Français Português עברית 한국어 简体中文 繁體中文 日本語 Nederlands Italiano (traduko el la franca) --- Karaj geamikoj, Jam de tro longe, oni spektas laŭgradan akrigon de perforto en R.D. Kongo dum la Konganoj, terorigitaj de armitaj grupoj, petas Eŭropon sendi pacigantajn trupojn por ilin protekti (1). Freŝdate, du ekspertoj maltrankviliĝi…

  • EO + FR : Memore al la mortintoj de la Unua mondmilito / À la mémoire des morts de la Première Guerre mondiale

    - 07 Nov 2008
    EO Memore al la (fr) armistico de 1918 kaj al la viktimoj de la Unua mondmilito , la 11a de novembro estas ferio en Francio. Tiun tagon elektas diversaj asocioj por alvoki al internaciista kaj kontraŭmilitarista kolektiĝo ĉirkaŭ la monumento al la mortintoj de Gentioux [~Ĵentju], en la centra parto de Francio : (eo) : http://eo.wikipedia.org/wiki/Gentioux-Pigerolles#Vidinda.C4.B5oj (fr) : http://fr.wikipedia.org/wiki/Monument_aux_morts_de_Ge…

  • EO : Medicino senlime

    - 07 Nov 2008
    Tiu ĉi artikolo aperis unue en la franca, la 22an de julio 2008, sub la titolo “ Médecine sans frontières “ ĉe http://www.agoravox.fr/article.php3?id_article=42443 . Ties enhavo aperis en postaj komentoj sur helverda fono kun Esperantlingva traduko-resumo de la disertacio de Pierre Corret : " Utilité et possibilité de l’adoption d’une langue internationale aŭiliaire en médecine " (Utileco kaj ebleco de alpreno de internacia helplingvo en medicino). La nuna versio enhavas korektojn, precizigojn…

  • EO + FR : Lingvoinstruado / Enseignement des langues

    - 07 Nov 2008
    --- EO --- Ofte prezentiĝas nun okazoj konstati la verecon de tiu eltiraĵo el raporto, kiun profesoro Théophile Cart sendis en 1907 al la franca ministro pri Publika Instruado : “ Pro sia strukturo mem, Esperanto estas por ĉiu, Franco, Germano, Brito aŭ Italo, la lingvo plej proksima al la lia propra; inter la fremdaj lingvoj, Esperanto estas por ni ĉiuj la malplej fremda. Ĉar Esperanto ne estas lingvo kreita de unu homo, sed nur lingvo tirita el la hind-eŭropaj lingvoj, kies…

  • EO + FR : Minimuma lern-investo / Investissement minimum d’apprentissage

    - 07 Nov 2008
    HdE-Paderborn-hde19741016p3
    EO : La jena artikolo de Hermann Behrmann aperis en Heroldo de Esperanto la 16an de oktobro 1974. Mi aperigas ĝin ĉi tie kun franclingva traduko kun la afabla permeso de la aŭtoro. Kvankam malnova, ĝi tamen restas plue interesa eĉ se, intertempe, la Eŭropa Ekonomia Komunumo (EEK, 1957) fariĝis Eŭropa Unio (EU, 1993) kun, en 2008, 27 landoj kaj 23 oficialaj lingvoj. Aldoniĝis i.a. pluraj slavaj lingvoj kaj ankaŭ tute apartaj kompare al la ceteraj familioj, ekz. la greka…

  • FR : Médecine sans frontières

    - 07 Nov 2008
    Ĉinmedicina-terminaro-Ĉina-Eo-En-Fr
    Por la Esperanto-versio, vd www.ipernity.com/blog/32119/89816

  • EO + FR : La ministro de nacia edukado François Bayrou pri instruado de Esperanto en Francio (1993) / Le ministre de l'Éducation nationale François Bayrou à propos de l'enseignement de l'espéranto (1993)

    - 07 Nov 2008 - 1 comment
    EO Jen respondo kiun ricevis deputito de la departemento Loire-Atlantique Édouard LANDRAIN, Departementa Konsilanto de la sama departemento kaj urbestro de Ancenis , la 27an de septembro 1993, kun la referencoj (Esperanto-traduko poste) : République Française Ministère de l’Éducation Nationale 1010, rue de Grenelle – 75357 Pariss 07 SP Le Ministre CAB/BDC/CP/N° 932 171 B V/Lettre du 12.05.1993 Réf. : 93/395/EL/CP Monsieur le Député, stampo : 27 SEP 1993 stampo : Tr…

  • EO + FR : Marie Marvingt : la plej fenomena virino de la pasinta jarcento estis esperantistino / Marie Marvingt : la femme la plus phénoménale du siècle dernier était espérantiste

    - 07 Nov 2008
    Marie Marvingt avec le drapeau à étoile verte de l'espéranto  Marie Marvingt kun Esperanto-flago kun kvinpinta verda stelo
    EO + FR : Marie Marvingt : la plej fenomena virino de la pasinta jarcento estis esperantistino Marie Marvingt : la femme la plus phénoménale du siècle dernier était espérantiste

  • EO + FR : Lernantoj kontaktu eksterlandajn lernantojn / Que les élèves entrent en contact avec les élèves étrangers.

    - 31 Oct 2008
    EO Invito de Emilio Cid (Sao Vicente - Sp, Brazilo) https://www.ipernity.com/home/emilio Lernantoj kontaktu eksterlandajn lernantojn. Mi rimarkis ke esperantistoj, kiuj ne havas eksterlandajn kontaktojn, malrapide progresas kaj emas forlasi la movadon. Kelkaj restas en la movado, kaj renkontiĝas semajne por tede studi gramatikaĵojn. Esperanto estas por ili io teda, kaj ili ne lernas hejme. Ili iras al la lecionoj ŝajne ne por esperanto, sed nur por ĝui la kunvivadon kun la samklas…

  • Tro okupata...

    - 04 Dec 2007
    Dankon al la vizitant(in)oj kiuj salutis min kaj proponis al mi aliĝon al ilia reto. Bedaŭrinde, la tempo mankas al mi por vere implikiĝi en Ipernity; mi estas ĉi tie ĉefe por observi kion utilan kaj interesan mi povus fari estonte (ekzistas ja multaj eblecoj !). Tamen tio ne signifas ke, okaze, ni ne povos eventuale interŝanĝi ideojn aŭ informojn. Vi povas trovi informojn kaj dokumentojn en rilato kun la problemoj de lingva komunikado kaj pri Esperanto ĉe la retejo de SAT-Amikaro . Momente,…

481 articles in total