Tiu ĉi artikolo aperis unue en la franca, la 22an de julio 2008, sub la titolo “Médecine sans frontières“ ĉe http://www.agoravox.fr/article.php3?id_article=42443. Ties enhavo aperis en postaj komentoj sur helverda fono kun Esperantlingva traduko-resumo de la disertacio de Pierre Corret : "Utilité et possibilité de l’adoption d’une langue internationale aŭiliaire en médecine" (Utileco kaj ebleco de alpreno de internacia helplingvo en medicino). La nuna versio enhavas korektojn, precizigojn kaj ĉefe ligilojn, kiujn la originala ne enhavis. La tildo ~ signas proksimuman prononcon por la nomo kiu sekvas.

***

La komunikbezono laŭ maniero ĉiam pli preciza kaj multforma apartenas al la homa naturo. Pri tio atestas la fakto ke, en la 2a jarcento de nia erao, la fama kuracisto kaj antaŭulo en la medicina eksperimentado Klaŭdo Galeno (Claudius Galenus) "konstruis iun sistemon de signoj por preciza komunikado de diversaj ideoj" pri kiu restas nur kelkaj historiaj notoj menciitaj fare de Ernest Drezen en sia "Historio de la mondlingvo" (Moskvo, 1928 ; dua eldono: Osaka, eldonejo Pirato. p. 26).


Montesquieu (~monteskje) mem komprenis tiun neceson kaj ĝin esprimis en 1728 : “La komunikado de la popoloj estas tiel granda ke ili nepre bezonas unu komunan lingvon“. La morsa kodo, la brajlo, la signolingvo, la telefono kaj multege da aparatoj, la strebado por estigi la aŭtomatan tradukadon [maŝintradukado] pli fidinda kaj fidela, atestas la deziron iri “Ĉiam pli malproksimen, ĉiam pli alten, ĉiam pli forte“ sur la tereno de interkompreno. Tamen...


Ĉefministro de Laoso dum pluraj periodoj inter 1951 kaj 1975, la princo Souvanna Phouma (suvana fuma) estis kuracata fare de dekkvar kardiologoj (specialistoj pri kormalsanoj) el kiuj kvin estis laosanoj, unu usonano, du tajlandanoj, tri sovetianoj, du francoj kaj unu ĉino. La usonano ne parolis la francan, kiu estis la sola fremdlingvo de la persona kuracisto de la princo; la sovetianoj parolis nek la francan, nek la laosan, nek la anglan, kaj la tajlandanoj ne scipovis la francan.


De tiam pasis pluraj jardekoj. Nacia lingvo enŝoviĝis kaj plifortigis siajn poziciojn en la rolo de internacia lingvo dum ĝi starigas problemojn eĉ al siaj denaskaj parolantoj: la anglaj infanoj estas en Eŭropo la lastaj, kiuj kapablas legi en sia gepatra lingvo, kaj ili estas la plej trafitaj de disleksio (neŭrologia perturbo en la legado), tiel ke ekzistas asocio pritraktanta la problemon de prononco de la angla, la Spelling Society, kiu festas ĉi jare (2008) sian centjaran ekzistadon. Ankaŭ en Britio aperis la ideo uzi Esperanton, lingvo alvokiĝe internacia, kreita por ludi tiun rolon, nete pli alirebla, kiel salttabulo por la lernado de lingvoj, inkluzive de la angla : "Springboard to languages" (EN, EO kaj FR).


Nuntempe, kuracistoj kaj medicinista personaro informas pri spertoj ne tre bonaj en la uzo de la angla. Same kiel en aviado, kvankam neniu alia lingvo ĝuis antaŭe je tiom da favoraj kondiĉoj kaj dispozicioj, de tiom da rimedoj de instruado, lernado kaj perfektiĝo, kaj tio jam de jardekoj, ne maloftaj estas la problemoj de bona kompreno. Atesto de flegisto el la urbo Roubaix (rube, en norda Francio), Bertrand Carette (~bertra karet) : "Tio estas efektiva problemo dum la ĉiutaga praktiko, almenaŭ koncerne la flegistojn, inter kiuj mi anas. Internaciaj kongresoj ofte okazas anglalingve koncerne la ĉefajn temojn, tio estas handikapiga, kaj tre frustracia, por alilingvanoj. Krome mi ne parolis pri novaj instrumentoj kaj aparatoj medicinaj, kies moviloj kaj uzinstrukcioj jam tute ne estas tradukitaj franclingven ! Estas pli kaj pli ofte ... iaokaze riskante homan vivon (tio dirita sen ekscesa troigo)."


La problemoj de interkompreniĝo aŭ de malbona kompreno de tekstoj disponeblaj nur en la angla estas oftaj sur diversaj terenoj. La franca informagentejo Agence France Presse (AFP) raportis, la 12an de aŭgusto 2007, informon de la berlina gazeto Tagesspiegel laŭ kiu kvardek-sep pacientoj operaciitaj de la genuo en la hospitalo Sankt-Hedwig de Berlino, estis viktimoj de medicina eraro pro malbona traduko de la uzindikoj en la angla koncernanta la protezon, kiu estis al ili enmetita. “Profesoro de ortopedia kirurgio bedaŭris ke « certaj produktoj alvenantaj sur la eŭropan merkaton surportas indikojn nur en la angla », anstataŭ esti tuj tradukitaj en plurajn lingvojn aŭ surhavi piktogramojn“. « Tio estas problemo », li opinias" (fonto). La germanoj tamen ne havas la reputacion malfrui en la angla.


La afero de la surradiado de la hospitalo Jean Monnet (~ĵa mone) de la urbo Épinal (nordorienta Francio) estas la plej grava incidento de radioterapio listigita en Francio. Pro malbona traduko de anglalingva programo, 5500 pacientoj pritraktitaj pro prostatkancero inter la 6a de majo 2004 kaj la 1a de aŭgusto 2005 estis viktimoj de surradiado, 24 estis forte surradiitaj; 19 havis sekvaĵojn, kaj kvin mortis. Interesa konkludo de la artikolo : “Moralaĵo de la historio : la kursoj de la angla postulas ankoraŭ pli da atento ol la SVT [Sciencoj de la Vivo kaj de la Tero]“... La profesia kompetenteco cedas pli kaj pli da loko al la lingva kompetenteco, aparte al tiu en la angla. La instruado de flegistino postulas 4760 horojn (tri jarojn kaj duono)(1) . Instruado de la angla je nivelo egalvalora al tiu de abiturienteco postulas 1500 horojn dum 150 sufiĉas por atingi saman nivelon en Esperanto (2) . Esperanto lasus multe da tempo disponebla por fari tion, kio plaĉas al flegistino : labori, profesie perfektiĝi, studi, kleriĝi, zorgi pri sia familio, malstreĉiĝi, sin distri, dediĉi sin al aliaj preferataj aktivaĵoj... Oni taksu mondskale la fuŝan uzon de la rimedoj !


Ekkonsciiĝo


Ĝuste sur la medicina tereno, ekkonsciiĝo de kuracistoj rilate al internacia lingvo libera je ĉiaj ligoj kun iu ajn nacio, do, tiusence neŭtrala, manifestiĝis antaŭ 100 jaroj, t.e. dekunu jarojn post publikigo de la Unua Libro de Esperanto. La demando estas ĉiam aktuala.
La unuaj paroladoj por ekinteresigi medicinistojn pri Esperanto estis farataj en Rusujo : La 19-an de oktobro 1898 Nikolaj Kazi-Girej legis en la medicina societo de urbo Borisoglebsk raporton pri Esperanto kaj la kunveno esprimis la deziron, ke Esperanto estu elektota kiel oficiala lingvo por internaciaj kongresoj de medicino, kaj ke ĉiuj plej gravaj medicinaj verkoj estu eldonataj en Esperanto. La saman raporton laŭtlegis doktoro Fedjaevski la 25-an de oktobro en la medicina societo de Voroneĵ.“ (“Enciklopedio de Esperanto“ : “Esperanto en medicino“, § 3). Estas notinde ke la unua publikaĵo de tiu epoko en Esperanto, “La Esperantisto“, estis malpermesata en Rusio jam de 1895 pro tio ke ĝi permesis al LeoTolstoj publikigi en ĝi artikolon, kies enhavo malplaĉis al la cenzuro. Spite al tio, kaj al tio kio sekvis, la rolo de la rusoj por la disvolvado de Esperanto estis kaj restas ĉiam grava.


Dek jarojn poste, en 1908, D-ro Henri Dor (~hari dor), de helveta nacieco, fama oftalmologo, granda poligloto (11 lingvoj), fondinto de senpaga oftalmologia kliniko en Liono, fariĝis la unua prezidanto de Tutmonda Esperantista Kuracista Asocio (TEKA, poste nomita UMEA — Universala Medicina Esperanto-Asocio) en la kadro de la 4a Universala Kongreso de Esperanto, en Dresdeno. Tiu fondo konkretigis projekton pritraktita en 1907, en Kembriĝo, dum la antaŭa kongreso.
Ankaŭ en 1908, la 26an de novembro, en la Fakultato de Medicino de Parizo, la dua doktora disertacio, en Francio kaj en la mondo (3) , en rilato kun la ideo de komuna lingvo, temis pri : "Utilité et possibilité de l’adoption d’une langue internationale aŭiliaire en médecine" (Utileco kaj ebleco de alpreno de internacia helplingvo en medicino). Ĝiaj konkludoj aperas ĉi tie (FR, EO-traduko). Pasie interesiĝanta pri radiofonio, do, pri teknika formo de la komunikado, kaj pri la scienca esplorado ĝenerale, ĝia aŭtoro estis Pierre Corret (pjer kore). Tiu paragrafo de lia disertacio (p. 109), nenion perdis el sia aktualeco, eĉ se la konferencoj kaj kongresoj okazas pli kaj pli kun la angla kiel unika lingvo: "Por la scienculoj: matematikistoj, ekonomikistoj, kuracistoj, naturalistoj, filozofoj, kiuj ne plu verkas nur en du aŭ tri dominantaj (superregantaj) lingvoj, la kondiĉoj estas ankoraŭ pli ĝenaj: multaj gravaj memuaroj, svedaj aŭ rusaj, ekzemple, restas nekonataj aŭ estas konataj nur per nesufiĉaj analizoj. Kaj en la universalaj kongresoj, kia kompatinda konfuzo ! Tie, ekonomikisto esprimiĝas tiel mallerte en lingvo kiu ne estas lia, ke ĝia tuta valoro ne ebligas ke oni sekvu lian paroladon, nek ke, malgraŭ la gratuloj de mensoga ĝentileco, li ne estu ridinda; aliloke, germana kuracisto tradukas en la francan la anglalingvan prelegon de norvega samprofesiulo ! Pri tio suferas la gusto, ankoraŭ pli la scienca ekzakteco."


Membro de la Akademio de medicino, profesoro Antonin Gosset alvenis al la konkludo ke “Je scienca vidpunkto, endas agnoski ke Esperanto estas absoluta neceso“. (...) Kaj li aldonis la saman konstaton kiel tiu de Pierre Corret pri internaciaj kongresoj : “Sufiĉas esti partopreninta en unu el ili por agnoski la neceson de neŭtrala lingvo, de Esperanto.


Tiu situacio estas komparenda kun tiu menciita multe pli freŝdate fare de s-ino Dominique Voynet(4) post reveno el la pintokunveno de Kioto, kie estis tamen nur unu lingvo, la plej instruata en la mondo, delonge kaj je tre forta dozo : “Ĉiuj teknikaj diskutadoj disvolviĝis en la angla, sen minimuma interpretado, kvankam temis pri konferenco de Unuiĝintaj Nacioj. Tro da delegitoj estis tiel en situacio de malsupereco, en nekapableco respondi efike, aŭdigi siajn argumentojn.“ (“Journal du Dimanche“ — JDD, 14 décembre 1997). Tiel, por interkompreniĝi pli malbone ol bone, delegitoj trairis milojn da kilometroj per la plej polua transportrimedo, kaj tio por pintokunveno el kiu rezultis nur... vento.


En sia disertacio, Pierre Corret menciis eksperimenton okazinta kelkajn monatojn pli frue en Dresdeno, dum la 4a UK. D-ro H.F. Adolf Thalwitzer, germano, volis nepre testi Esperanton kaj demonstri ĝiajn praktikajn avantaĝojn sur la tereno, alimaniere ol per teorio. Generalo Schmidt disponigis al li sekcion de flegistoj de la saksa Ruĝa Kruco. “En dek lecionoj, li sukcesis havigi al ili sufiĉan instruadon por ebligi al trideko da homoj, kiuj scipovis nur la germanan, plenumi ordonojn en Esperanto, kaj respondi al la demandoj faritaj al ili en tiu lingvo.“ Rekomencita plurfoje kun sukceso, sen unu germanlingva vorto, la eksperimento okazis sub observado de diversaj eminentaj personoj, inter kiuj generalo Ruhlemann (Germanio), generalo Hyppolite Sebert (ipolit seber), Francio, majoro Paul F. Straub (oficiala delegito de Usono, militista kuracisto ligita al la ministerio de la milito), D-ro Kroita (Japanio) kaj D-ro Zamenhof. Notindas ankaŭ ke, okaze de tiu sama kongreso, policanoj de Dresdeno ricevis Esperantoinstruadon.(5)


Grandaj nomoj de medecino kaj koneksaj sciencoj praktikis tiun lingvon pri kiu profesoro Charles Moureu (ŝarl ~mure), membro de la Akademio de sciencoj et de la Akademio de Medicino, povis diri : "Oni vane serĉus pli rapidan rimedon de interkompreniĝo". Inter ili aperas precipe profesoro Jean-Alban Bergonié (~ĵa ~alba bergonje), fondinto de la Esperanto-grupo de Bordeaŭ (bordo, Bordozo), referenculo en la kontraŭkancera esplorado; profesoro Odo Bujwid, patro de la pola mikrobiologio, kies edzino, Kazimiera, ankaŭ esperantista, aktivis por la virinaj rajtoj; Maksimiliano Blassberg, pola kuracisto, aŭtoro de sesdeko da libroj pri medicino en la pola, germana kaj Esperanto; Paul Fruictier (pol ~fruiktje), ĉefredaktoro de du francaj revuoj pri medicino kiu, post sessemajna lernado, en 1900, povis konversacii kun la sveda kuracisto D-ro Sven E.Krikortz kaj gvidi lin en la Universala Ekspozicio de Parizo. Dokumento de la retejo Asocio LC Maillard informas pri la laboro de D-ro Louis Camille Maillard (lŭi-kamij majar) en la Fakultato de Medicino de Nancy kaj pri lia rolo kiel sekretario de la esperantistaj prelegoj. Eltiraĵo : “La Medicina Esperantista Grupo de Francio organizas sian tutmondan kongreson. Tiu ĉi okazas sub la prezidanteco de Zamenhof mem kun partopreno de la Franca Societo de Fiziko, la Internacia Societo de Elektrikistoj, de la profesoroj Adelsköld, Appell, d’Arsonval, Baudoin de Courtenay, Becquerel, Berthelot, Bouchard, Deslandres, Duclaŭ, Förster, Haller, H. Poincaré, Ramsay, Generalo Sebert, ktp. (...) Ĉiuj tiuj scienculoj estas fervoraj adeptoj de Esperanto.“ La samaj nomoj kaj multaj aliaj aperas ankaŭ en “La question de la langue aŭiliaire internationale“ de Gustave Gautherot (La demando pri internacia lingvo — Paris: Hachette, 1910) kaj “Pourquoi je suis devenu espérantiste ?“ (6) (Kial mi fariĝis esperantisto ? — Paris: Arthème Fayard, 1910) de Ernest Archdeacon, pioniro kaj meceno de la aŭtomobilo kaj de la aviado, kunfondinto de Aero-Club de France (Aeroklubo de Francio). La Esperantista Medicina Grupo de Francio, sub prezidanteco de profesoro Bouchard, membro de la Akademio de sciencoj kaj de la Akademio de Medicino, publikigis en 1904, ĉe la eldonejo Masson, "Dictionnaire anatomique en quatre langues" (latina, franca, angla kaj esperanto) kiu aperis ankaŭ ĉe la eldonejo Hachette sub la titolo "Anatomia vortaro kvarlingva".


En Japanio, la unuaj paŝoj de Esperanto sur la medicina tereno okazis en 1906 kun oficiala Esperanto-kurso kiun sekvis 200 studentoj en la Medicina Fakultato de Nagasaki. En 1921, ankaŭ studentoj de la Farmacia Fakultato de la Imperia Universitato de Tokio organizis kursojn. En 1922, Masataka Murata kaj Hisao Kasai publikigis siajn studojn en Esperanto. Tio estis la unuaj medicinaj disertacioj originale verkitaj en Esperanto en tiu lando. Esperanto-klubo estis tie fondita en 1923. En 1925, je la sesa ekstrem-orienta kongreso de tropika medicino, Ogata kaj Murata publikigis siajn studojn en Esperanto. En 1926 fondiĝis la japana esperantista asocio de medicino kun profesoro Seiho Nishi kiel prezidanto (7).


En Urugvajo, dum tutmonda medicina kongreso, en Montevideo, en 1907, prof. Gr. Mendizabal, meksikia delegito, rekomendis Esperanton por la kongreslaboroj.

  • 3. La unua doktora disertacio estis prezentita en 1906 fare de Louis Fauvart-Bastoul sub la titolo : "D’une langue aŭiliaire internationale au point de vue du droit des gens" (Pri internacia helplingvo laŭ la vidpunkto de la rajto de la homoj).
  • 4. Tiam, de la 4an de junio 1997 ĝis la 9an de julio 2001, ministro de la Teritoria Mastrumado kaj de la Ĉirkaŭmedio en la registaro de la ĉefministro Lionel Jospin.
  • 5. Laŭ sciigo de Dennis Edward Keefe, poŝtkarto de 1921 montras 41 anojn de la Klubo de Esperantaj Policistoj de Dresdeno, kio pruvas ke la afero lasis spurojn post la unua Mondmilito.
  • 6. Kun antaŭparolo de Henri Farman.
  • 7. Por pli da detaloj, vd : http://www.freeweb.hu/eventoj/steb/ĝenerala_naturscienco/enciklopedio-1/encikl.htm sub "Nipono".


Nuntempe


Por D-ro Hans Malv, svedo: “Se ni akordiĝus pri facile lernenda komuna internacia lingvo, la sekvoj estus konsiderinde gravaj por la publika sano en ĉiuj landoj, eĉ la nia.
Mi klarigas tion.
Tia lingvo ebligus la disvolvadon kaj la disvastigon de la Homrajtoj (laŭ Unuiĝintaj Nacioj) en ĉiuj landoj (vd pli supre). Ekde tiu momento kiam la Homrajtoj estos respektataj en difinita socio, tiu sama socio zorgos pri la sannivelo de sia loĝantaro. Tio supozigas ke ĉiuj Homrajtoj estos realigitaj por ke ekzistu la bonstato kaj la sano. La rajto je sano ne povas izole aplikiĝi.
Komuna internacia lingvo faciligos la rapidan disvastigon de la medicinaj teknologioj en ĉiuj landoj de la mondo. Ĝi faciligos ankaŭ, samtempe reduktante la koston, la instruadon de medicinistoj, de flegista kaj kuracista personaro.


Sub prezidanteco de hungaro, D-ro Imre Ferenczi, UMEA ĵus festis siajn 90 jarojn de ekzistado okaze de la Internacia Medicina Esperanto-Konferenco (IMEK) kiu, de la 13a ĝis la 18a de julio 2008, en Krakovo, kunigis 87 partoprenantojn el 10 landoj pri la ĉeftemo : "La plej aktualaj atingoj de medicinaj kaj farmaciaj sciencoj". La unua okazis en tiu sama urbo en 1977. Ankaŭ en Krakovo fondiĝis, en 1990, la unua Polikliniko de UMEA. Aliaj interŝanĝoj estas antaŭviditaj en la kadro de la UK, kiu okazas jam de la 19a de julio en Roterdamo kaj por kiu enskribiĝis 1763 partoprenantoj el 73 landoj.


Do, la jaro 2008 markas la duoblan jarrevenon de la unuaj diskutoj pri la temo de internacia lingvo en medicino kaj tiun de doktora medicina disertacio de Pierre Corret, t.e. respektive 100 kaj 90 jaroj. Kaj ankaŭ la centan jarrevenon de la Spelling Society al kiu oni povas nur bondeziri atingon de la mildigo de la suferoj de la denaskaj anglalingvanoj.


La kongreso de UMEA decidis havigi al si, tre baldaŭ, retejon, kiun mastrumos japana kuracisto, D-ro Kiryu Yasuo. Oni observas nuntempe, per la aktivaĵoj kaj eldonado, kaj dank’ al la Interreto, progresivan moviĝon de la agadgraveco-centro por Esperanto de Eŭropo, kiu estis ĝia lulilo, al Ekstrem-Oriento kaj al la disvolviĝantaj landoj, do t.e. kuraĝiga procezo kiun akompanas plijuniĝo de la uzantoj.

Henri Masson
___

Kelkaj kompletigendaj bazoj de esplorado kaj laboro :

• EO — http://eo.wikipedia.org/wiki/Medicino
• EO — http://eo.wiktionary.org/wiki/medicino
• FR, EO — Lexique et dictionnaire médical français-espéranto (Medicina Leksikono kaj Vortaro franca-Esperanto)
• RU-EO — Esperanta-Rusa / Rusa-Esperanta Medicina Terminaro
• EO — Tutmonda Esperanta Medicina Organizo por Studentoj
• EO — Stomatologia sekcio de UMEA
• FR, EO — Usage de l’espéranto en médecine / Uzo de Esperanto en medicino (D-ro Éric Coffinet)
• FR, EO — Alimentation; Santé / Nutrado; Sano
• EO — Glosaro: Nova Tempo - Naturkuracado - Bonfarto
• EO — Internacia Naturkuraca Asocio
• EO, EN, ES, FR — Alternativa Medicino
• EO — Naturkuracado.info
• JP, EN, EO — Orienta Medicino Modernigita
• EN, DK, ES, EO, FR, IT, NL — Kuracplantoj
• EO — Receptaro de kuracaj plantoj
• EO — La sperta sistemo "Duprat" (pri homeopatia programo)
• PL, EN, EO — Japana kuracarto Yumeiho
• EO — Ĉina interreta informa Centro → Medicino
• EO — Ĉina Enciklopedio
• FR-EO / EO-FR — Retvortaro

Referencaj libroj

• ZH, EO, EN, FR — Ĉinmedicina Terminaro / Terminology of Chinese Medicine / Terminologie de Médecine Chinoise. Pekino: Ĉina Esperanto-eldonejo, 1997, 608 p.
• EN - EO — Angla-Esperanta Medicina Terminaro, D-ro Saburoo Yamazoe. Krakovo : UMEA Shinoda-Kuracejo. 2001. 720 p.
• EO - EN — Esperanta-Angla Medicina Terminaro, D-ro Saburoo Yamazoe. Krakovo : UMEA Shinoda-Kuracejo, 2006. 533 p.
• LA, EN, FR, EO, ZH — Nomina anatomica / Anatomical nomenclature / Nomenclature anatomique / Anatomia nomenklaturo. Li Kexi kaj André Albault. Pekino : Ĉina Esperanto-Eldonejo. 1989. 698 p. (5-lingva).
• EO - EN — Internacia vortaro de mikroba genetiko / Dictionary of microbial genetics. Ralph A. Lewin. Pekino : Ĉina Esperanto-Eldonejo. 1994. 117 p.
EO — Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Parizo : SAT. 2005.

Listo malfermata al ĉiu persono koncernata aŭ interesata pri aplikado de Esperanto en medicino :
health.groups.yahoo.com/group/per-esperanto-medicino

Retejoj de kuracistoj :

  • DK, DE, EN, ES, FR, GR, IS, IT, NL, PL, PT, RU, FI, SE, JP — D-ro Hans Malv, Malmö, Svedio.
  • FR, EO — D-ro Éric Coffinet, Nico, Francio.