Hans-Georg Kaiser's articles with the keyword: Cezar-kantotraduko

  • Burl Ives: En la roksukermontaro (Big Rock Candy Mountain) / Sordough Slim (muzikvideo) / kun Cezar-traduko

    - 27 May 2013
    Burl Ives: En la roksukermontaro (Big Rock Candy Mountain) usona kanto Songwriters: SIEGMEISTER, ELIE / KERR, WALTER F. Refreno: Ho, abelozumad' jen en cigaredarb' ce l' fontan' de sodoklaro, ŝprucas limonadfarb', kantas blubirdar' en la roksuker-montaro. En somerotag', en la majmonat', ul' forta trampis surspure sur la ombra strat' ĉe l' sukerkanpad' ion celis laŭplezure. Kanton kant…

  • Comedian Harmonists: Mi havas etan kakton (kantotraduko) + muzikvideoj

    - 19 Aug 2012
    Comedian Harmonists, en la jaro 1930
    Comedian Harmonists Mi havas etan kakton ŝerckanto Ĝardenaj floroj, dudek odoroj, narcis', tulip' kaj rozoj estas en domoj de fajnaj homoj. Min eĉ ne tuŝas ĉi neŭrozoj. Mi havas etan kakton ekstere sur l' balkon', Holari, holari, hola ho! Por kio ruĝaj rozoj kaj eĉ papav' en fon'? Holari, holari, holaro! Se venas lunatik' kun stulta fikritik', jen helpos mia kakto tuj per pik', pik', pik'. Mi havas etan kakton ekstere sur l' balkon', Holari, holari, holaro! Hola hi…

  • Usona kanto: "Skatoletoj" melodio kaj teksto: Malvina Reynolds, traduko en Esperanton: Cezar

    - 22 Aug 2014
    Malgrandaj skatoletoj (Little Boxes) usona kanto
    http://cezarmuziko.blogspot.de/2012/07/skatoletoj-little-boxes-kantrotraduko.html Skatoletoj (usona kanto) melodio kaj teksto: Malvina Reynolds E-traduko: Cezar Skatoletoj sur deklivo, skatoletoj tiel kiĉe aĉaj. Skatoletoj, sur deklivo, samaspektas en la vic'. Jen la verda, jen la roza, jen la blua kaj jen flava eĉ: Ĉiuj estas tiel kiĉe aĉaj, samaspektas en la vic'. Kaj la homoj el la domoj ĉiuj iris al la altlernej', jen envenis skatoletojn,…

  • Vi kion lernis en lernej', hodiaŭ, mia fil'? (kantotraduko)

    - 25 Jul 2012
    Tom Paxton VI KION LERNIS EN LERNEJ', HODIAŬ, MIA FIL'? teksto: Tom Paxton muziko:Tom Paxton E-traduko: Hans-Georg Kaiser Vi kion lernis en lernej', hodiaŭ, mia fil'? Vi kion lernis en lernej', hodiaŭ, eta fil'? Nu, ke Vaŝington' parolis nur laŭ ver', ke mortas soldat ne ofte sur Ter', ke ĉiu hom' liberas ĉe ni. Tion ĵus mi lernis en ĝi, tion ĵus mi lernis en ĝi, jen kion lernis mi. Vi kion lernis en lernej', hodiaŭ, mia fil'? Vi kion lernis en lernej',…

  • Dio scias (germana popolkanto, kantotraduko) - muzikvideo kun Ester Ofarim

    - 30 May 2012
    Dio scias (kanto)  / Kiom da steletoj... teksto: Vilhelmo Hey
    Dio scias Teksto : Wilhelm Hey (1816) Melodio: laŭ soldatkanto (!) (ĉirkaŭ 1810) Kiom da steletoj staras, kara, sur la firmament'? Kiom da nubetoj faras preterflugon en la vent'? Ilin ĉiujn nombris Dio, ke ne fine manku iu en la tuta granda kvant'. (2x) Kiom da kuletoj sune, kara, flugas en la rond'? Kiom da fiŝetoj kune plaŭde naĝas en la mond'? Per la nomo vokis Dio ilin ĉiujn el nenio. Tial ties granda ĝoj'.(2x) Kiom da infanoj f…

  • Fallersleben: Kukolo kaj azeno (kanttraduko)

    - 20 Jun 2020
    Fallersleben: Der Kuckuck und der Esel - Kukolo kaj azeno (kanto, Lied)
    http://cezarmuziko.blogspot.de/2012/07/heinrich-hoffmann-von-fallersleben.html Teksto: Heinrich Hoffmann von Fallersleben. Melodio: Karl Friedrich Zelter. Heinrich Hoffmann von Fallersleben Kukolo kaj azeno Kukolo kaj azeno kverelis en printemp': pri siaj kantkapabloj, pri siaj kantkapabloj en bela maja temp'." Tuj la kukol' kukuis: "Mi povas, aŭdu min!" "Mi krias eĉ pli bele, mi kria…

  • Grauzone: Eisbär / Griza Zono: Glaciurso / NDW (Nova Germana Ondo)

    - 27 Jul 2010
    Griza Zono: Glaciurso
    http://cezarmuziko.blogspot.de/2012/07/griza-zono-glaciurso-nova-germana-ondo.html Griza Zono Glaciurso Griza Zono Glaciurso "Mi volus esti glaciurso en frida polus', jen mi ne plu devus krii tiom kaj ĉio estus tute en ordo." "Glaciursoj neniam devas plori... Glaciursoj neniam devas plori..." PS: Ne rimite, nur tekstinformo! Grauzone Eisbär Ich möchte ein Eisbär sein im kalten Po…

  • Joseph v. Eichendorff: Divenvergo -Wünschelrute

    - 30 Oct 2011
    Dormas kant' en aĵo ĉiu...
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2012/07/joseph-v-eichendorff-divenvergo.html Joseph v. Eichendorff Divenvergo Dormas kant' en ĉiu ero, kiu sonĝas plu por si. Mond' ekkantas sur la tero, se l' sorĉvorton trovis vi. tradukis Cezar PS: Surpaperigita estis la poemo je la sesa de aŭgusto en 1857. Joseph v. Eichendorff Wünschelrute Schläft ein Lied in allen Dingen, die da träumen fort und fort. Und die Welt hebt an zu sing…

  • Renft: Cezarbluso (kantotraduko)

    - 05 Jun 2012
    Krokodilo sur herbejo
    Rokgrupo Renft Cezarbluso Muziko: Peter Gläser (CÄSAR), Teksto: Gerulf Panach 1971 E-traduko: Hans-Georg Kaiser Kiel krokodil' sur la pluvherbejo, kiel krokodil' sur la pluvherbejo, malgajas mia kant' pri la unua amo. Ŝi fanfaronis eĉ pri mi kaj pri mia ludgeni'. La in' laŭ miaj piedoj fridis, la in' laŭ miaj piedoj fridis antaŭ mia dorm', volis, ke mi fluton ludu. En ŝia orlitet' do eksonis menuet'. Ŝia sankta parencaro, ŝia sa…

  • Rokgrupo Renft: Suno kiel klaŭno (kantotraduko)

    - 11 Feb 2012
    Cezar : Klaŭno
    Pannach & Kunert Suno kiel klaŭno kanto Rokgrupo Renft Suno kiel klaŭno "Al labor'!" - krias sireno. Mi remalfruas, sed sen mia vol'. Staras jam ĉe l' tornmaŝino kun horloĝo mia majstro por kontrol'. "Postlaboru - la minutojn", diras grumble la pedant', "eĉ, se vi estus fi…

  • B.Traven: Rozo blanka / Meksika ranĉokanto - Die weiße Rose

    - 09 Mar 2023
    Rozo Blanka
    http://traven-esperanto.blogspot.de/2012/07/btraven-rozo-blanka-meksika-rancokanto.html B.Traven Rozo blanka Meksika ranĉokanto Ĉe la rando de l' Barranca banate tage de l' sun-or' karesate de Lun' en nokt', Floras vi, ho, Rosa Blanca. Ĉiutage kaj jam frue kantas birdoj nur por vi. Kiel Dio kreis vin, floru, Rozo Blanka ĝue. Se diros mi velkinta „ĝis“, Rozo Blanka, vi plu floru. Mia lasta viva spir' estu la…

  • Joachim Witt: Der goldene Reiter / Joakimo Vit: La ora rajdisto (kantotraduko)

    - 01 May 2010
    Witt: La ora rajdisto - Der goldene Reiter (kanto)
    http://cezarmuziko.blogspot.de/2012/07/joakimo-vit-la-ora-rajdisto-ndw-nova.html Joakimo Vit La ora rajdisto Ĉe la ĉirkaŭa strato tuj post la muro de nia lok', jen staras frenezulej,' ne jam vidita tia sur rok'. Ĝi havas amplekson grandegan laŭ ĉiuj vendaj centroj de l' lok'. Sed, se frenezas vi, jen pli frenezigos vin vok'. He, he, he, mi estis ora rajdisto. He, he he, mi estas ido de l' lok'. He, he, he, elstaris mi sur la l…

  • Amália Rodrigues: Todo isto é Fado (Ĉio ĉi estas Fado) /kantoteksto - Liedtext

    - 12 Jun 2010
    Amália Rodrigues
    Amália Rodrigues Ĉio ĉi estas Faduo Vi demandis min je la lasta fojo, Ĉu mi scias, kio estas faduo. Mi diris, ke mi ne scias tion. Vi diris, ke vi estas surprizita. Sen scii, kion mi diris, Mi mensogis tiam Kaj diris, ke mi ne scias tion. Venkitaj animoj, Perditaj noktoj, Strangaj ombroj En la maŭra kvartalo. Putino kantas, Gitaroj ploras, Cindro kaj fajro, Doloro kaj peko, Ĉio ĉi ekzistas, Ĉio ĉi estas malgaja, Ĉio ĉi estas estas faduo. Se vi volas esti mia edz…

  • Tamara Danz: Jen kant' por la homoj (kantotraduko en prozo)

    - 04 Apr 2017
    Tamara Danz Jen kant' por la homoj Jen kant' por la homoj, por vi kaj por mi. Jen kanto por multaj, kiuj fidas je si. Al tiuj do kant', kiuj venos post ni. Jen kanto por ĉiu kun vivfantazi'. Jen kanto' por l' esper' de graveda jam in'. Jen kanto' por la idoj fidantaj nin. Jen kanto al ĉiu hom' sen defend' . Jen kant' por kolomboj blankaj en vent'. Vivi, nur simple vivi... Vi, vivemul', helpu nin. Vivi, en paco vivi... Por ĉiuj revoj, revoj liberaj kaj sen lim'. J…

  • B.Traven: Danckanto de Jorike (Dominik Eggermann, Gina V. D' Oro + Patric Catani)

    - 11 Nov 2011
    B.Traven:Danckanto de Jorike (pentris Cezar)
    http://traven-esperanto.blogspot.de/2012/07/danckanto-de-jorike.html B.Traven Danckanto de Jorike La aĉa vest'? Forgesu ĝin. Jen ĝoj' kaj ploroj kroĉis min. Estu sen zorg' pri mia stat'. Mi bone vivas sen kompat'. Estu sen zorg' pri vagabond'! Mi vivas min, ne vin, en nia mond'. La paradizo estus stulta fin', prefere kaptu la Satano…

  • Ĉar mi tre amas vin... (kantotraduko de la germana popolkanto "Dat du mien Leevsten büst"

    - 25 Jul 2012
    Ĉar mi tre amas vin... – popolkanto el la nordo de Germanio – Ĉar mi tre amas vin, eksciu ĝin; venu je l' nokt'. venu je l' nokt' kaj nomu vin. Venu post noktomez', je' l dua hor'. Patro, patrin', dormos sen lim'. Mi solos nur. Frapu ĉe l' ĉambra pord', klinku kun sent'. Gepatroj nur, do pensos nur, ke estas vent'. Je la matena hor' post kokokri', mia karul', mia karul', foriru vi. Softu sur la irej', klinku kun sent'. Patro, patrin', pensos je l' fin…

  • Floyd Westerman: Custer mortis por viaj pekoj / Custer starb für eure Sünden / Custer died for your sins

    - 31 Jul 2012
    Westerman -The land is your mother /Custer died for your sins
    http://cezarmuziko.blogspot.de/2012/08/custer-mortis-por-viaj-pekoj-custer.html Custer mortis por viaj pekoj Teksto: Jimmi Curtiss kantisto: Floyd Westerman Por la mensogoj, kiuj estas diritaj Por la sango, kiu estis disverŝita Por la kontraktoj rompitaj Por la tribestroj de vi retenitaj Custer mortis por viaj pekoj. Nun nova tago devas komenciĝi. Por la triboj de vi neniigitaj Por la mitoj de vi vivtenataj…

  • Bertolt Breĥt: Memoro pri Marinjo A. - Erinnerung an Marie A. (rimpoemo)

    - 31 Mar 2012
    La juna Brecht
    Bertolt Breĥt Memoro pri Marinjo A. Karaj legantoj, en tiu ĉi blogero mi raportas iom pri la cirkonstancoj en kiuj la juna Breĥt verkis sian poemon "Memoroj pri Marinjo A." La damo efektive ekzistis, ŝia nomo estas: Marie Rose Aman. Breĥt konatiĝis dekokjara kun ŝi. Sed Marinjo prefere rakontu mem: "En la frua somero de 1916 oni prezentis Eugen Breĥt al mi en glaciaĵa restoracio. Ekde la unua momento mi estis…

  • Franz Kugler : Rudelsburgo (poemtraduko, kantotraduko)

    - 17 Mar 2010
    Rudelsburg (germana kanto)
    http://cezarmuziko.blogspot.de/2012/07/franz-kugler-gregoburgo-rudelsburg.html Franz Kugler RUDELSBURGO Ĉe la hela strand' de l' Saale tronas burgoj en fier', sen tegmentoj post disfaloj. Vent' balaas tra la haloj. Nuboj flugas en aer'. Kavaliroj ne plu vivas, jam ne sonas glav' kaj kant'. Sed aperas jen personoj sur la muske verdaj ŝtonoj, ofte lindaj, al migrant'. Supre vokas lin okuloj, ruĝaj buŝoj kun favor'. La migrinto sub la beloj…

  • Procol Harum: Eĉ iom pli pale (A whiter shade of pale) kantotraduko en prozo

    - 09 Aug 2015
    Eĉ  iom pli pala
    Procol Harum (A whiter shade of pale) Eĉ iom pli pala Ni dancis saltante simplan fandangon, faris gimnastikajn radojn tra la koridoro. Mi sentis min kvazaŭ marmalsana. La amaso kriis pri pli da tio. Kaj la ĉambro zumadis pli profunde, kiam la plafono fornaĝis, kaj kiam ni vokis pro plia koktelo. La kelnero alportis pladon. Kaj tiel estis pli malfrue, kiam la muelisto rakontis sian historion, ke ŝia vizaĝo, kiu unue estis nur fantomeca, paliĝis eĉ iom pli. Ŝi diris: "Ne…

  • Hans-Georg Kaiser: Kial vi min do forlasis? (originala poemo) + kanto de Camillo Felgen: Sag warum?

    - 29 Jul 2012
    Hans-Georg Kaiser Kial vi min do forlasis? Kial via kor' ne krias, se vi pensas plu pri mi. Kial vi al mi nur fias, se mi vidas vin kun li? Kial vi min do forlasis en printempo pro neni'. Kial la feliĉ' forpasis? Kial nur? Demandas mi. Kial mi tra stratoj iras en la noktoj nur pro vi. Kial ĉiu belo pasas? Kial ja? Ne scias mi. Kial vi min lasis stari en soleco sen inklin'. Kial devas mi amari? Kial, kara? Diru min. Kial vi ne plu revenos, belulino, diru min. Ĉu m…

  • Hans Albers: La Paloma (kantotraduko)+ germana originala versio + artikolotraduko "La kanto La Paloma" + ligokolekto al Trikont-kodisko

    - 19 Apr 2012
    La Paloma kun Armstrong
    Helmut Käutner La Paloma 1. Jen vento el sud', la maro jam vokas min. Infan', ne malĝoju pri la disiĝ' ĉe l' fin'! La kor' sur la ŝip', ekiras nun la vetur'. Dolor' pasos for, ĝis nia revid-plezur'! Min la sopir' forportas al foraj celoj. Sub mi la mar' kaj super mi nokt' kaj steloj. Antaŭ mi mond', min pelas la vent' de l' vivo. Ne ploru in', ĉar vanas la trosentivo! Ek maristoj, ahoj! Iam venos la fin…

  • Wilhelm Müller: Migrantokanto de muelisto / Wanderschaft (germana kanto)

    - 15 Apr 2013
    Migrantokanto de muelisto + Elmigra kanto
    http://cezarmuziko.blogspot.de/2012/07/vilhelmo-muelisto-migrantokanto-de.html Vilhelmo Muelisto Migrantokanto de muelisto Kun ĝojo migras muelist', ja migras. Kun ĝojo migras muelist', ja migras. Ne estus bona muelist', se li ne migrus kun insist', ne migrus, ne migrus, ne migrus, ne migrus. De l' akvo lernis ni ĝin plu…

  • Renft: Glaubensfragen / Kredodemandoj

    - 25 Oct 2013
    http://cezarmuziko.blogspot.de/2012/07/renft-kredodemandoj-glaubensfragen.html Glaubensfragen Renft Komp. Christian Kunert Text: Gerulf Pannach Du, woran glaubt der, der zur Fahne geht, Ruhm der Fahne schwört, dabei stramm steht Du, woran glaubt der, der nicht anlegt, der als Fahne vor sich her einen Spaten trägt? Du, woran glaubt der, der in`n Kahn geht, und den Hintern quer zu der Fahne dreht? Ger…

  • Floketo blankega - Schneeflöckchen, Weißröckchen (vintrokanto, Winterlied) / kantotraduko

    - 03 Jan 2010
    Flokaro, blankaro  (vintrokanto) Schneeflöckchen, Weißröckchen  (Winterlied)
    http://cezarmuziko.blogspot.de/2012/08/floket-peceto-kristnaska-vintrokanto.html Floketo blankega (vintrokanto) Floketo blankega, vizitos nin vi? Vi loĝas en nuboj tre fore de ni. Sidiĝu fenestren, stelet', por fascin' Nin pentru foliojn. Ni tre amas vin. Floketo, vi kovros la florojn por ni. Jen dormos la floroj ĉiele sub vi. Floketo blankega, ekneĝu por ni; ni formos neĝviron neĝbulojn el vi.…

  • Atahualpa Yupanqui kaj Dio

    - 18 Dec 2009
    Yupanqui /Demandetoj al Dio)
    Atahualpa Yupanqui Demandetoj al Dio Iutage mi demandis: Praavo, kie do estas Dio? Mia praavo fariĝis malgaja kaj ne donis respondon. Mia praavo mortis sur la kampo. Sen pekokonfeso kaj sen preĝo. La indiĝenoj entombigis lin, kun bambufluto kaj tamburo. Pli poste mi demandis: Patro, kion vi scias pri Dio? Patro fariĝis serioza kaj ne donis respondon. Mia patro mortis en la minejoj. Sen kuracisto kaj sen helpo. La oro en la posedo de la patrono estas kolorita per san…

  • Henriko Heine: Lorelaj (rimpoemtraduko) kanto

    - 22 Aug 2013
    Lorelaj ĉe la Rejno, Vikipedio, el de Spitznack
    Heinrich Heine Lorelaj Min kaptas malgajo de l' koro, pro kio tiu trist'? Fabel' el antikva foro ne lasas de mi kun persist'. Aere fridetas, trankvilas, malhelas jam la Rejn'. La monto surpinte brilas vespere en suna scen'. Tre ĉarma feino sidas jen supre por ador'; la ora ornamo ridas; ŝi kombas harojn el or'. Ŝi kombas per ora kombilo kaj kantas kun pasi'; mirigas min la elbrilo kaj forto de l' melodi'. Ŝipisto ŝipeton gvidas. Lin kaptas ve' pro ekzalt'. Li ja…

  • "Kriminaltango" de "Muzikorkestro Hazy Osterwald"

    - 09 Sep 2010
    Osterwald: Kriminaltango
    http://cezarmuziko.blogspot.de/2012/05/kriminaltango-de-la-muzikorkestro-hazy.html Hazy Osterwald Sextett - Kriminaltango (1961... von goldrausch Kriminaltango de la muzikorkestro Hazy Osterwald teksto: Kurt Feltz; muziko: Piero Trombotta www.nthuleen.com/teach/lyrics/kriminaltango.html Kriminaltango en la taverno. Mornaj figuroj en ruĝa lum'. Ili dancas sian tango…

  • Bob Dylan: Ich bin's nicht, Babe (Reimtextübersetzung eines Songs vonBob Dylan (It ain't me, babe)

    - 20 Feb 2015
    Bob Dylan Ich bin's nicht, Babe frei nach Bob Dylan: It ain't me babe) Geh weg da, vom Fenster, bleib beim selbst gewählten Schritt. Ich bin's nicht, den du suchst, Babe. Ich muss mit dir nicht mit. Du sagst, du brauchst so einen Mann, der stark ist und niemals schwach, der dich verteidigt und der dich beschützt, wenn du recht hast oder nicht, den Mann, der für dich öffnet jede Tür. Refr: Doch ich bin's nicht, Babe, nein, nein, nein, Ich bin's nicht, Babe. ich bin ni…

  • Lupiro Borĥert: Provu (rimpoemtraduko)

    - 30 May 2012
    Borchert: Provu (pluvo)
    Lupiro Borĥert Provu Iru mezen de la pluvo. Fidu pri la benopruvo. Revu en susura lul'; provu esti do bonul'! Iru mezen de la vent'. Fidu pri infana sent' – Ŝtorm' eniru por stimul'; provu esti do bonul'! Iru en la fajran flamon, sentu al la monstro amon en la ruĝ' de l' kora brul'. Provu esti do bonul'! trad. Hans-Georg Kaiser Wolfgang Borchert Versuch es Stell dich mitten in den Regen, glaub an seinen Tropfe…

  • Troggs: Wildfang (Übersetzung)

    - 15 Jun 2013
    Troggs: Wildfang (Wild thing)
    Troggs Wildfang Wildfang, du bist mein Herzklang, machst mich so verrückt, Mann, irre. Wildfang. Wildfang, ich denk' ich lieb' dich, doch ganz sicher bin ich nicht. Komm und halt mich fest, Ich lieb' dich. Wildfang, du bist mein Herzklang, machst mich so verrückt, Mann, irre. Wildfang. Wildfang, ich denk' du rührst mich, doch ganz sicher bin ich nicht. Komm und halt mich fest, du rührst mich. Wildfang, du bist mein Herzklang, machst mich so verrückt, Mann, irre.…

  • Rolling Stones: As tears go by - Dum ploroj preterpasas - Während Tränen vorüberziehen

    - 01 Jul 2012
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/05/rolling-stones-as-tears-go-by-dum.html Rolling Stones Jagger / Richards As tears go by It is the evening of the day I sit and watch the children play Smiling faces I can see But not for me I sit and watch As tears go by My riches cant buy everything I want to hear the children sing All I hear is the sound Of rain falling on the ground I sit and watch As tears go by It is the evening of th…

  • France Gall: Iom goeta kaj iom bonaparta (ŝlagrotraduko)

    - 28 May 2009
    France Gall Iom goeta kaj iom bonaparta Iom goeta kaj iom bonaparta la viro estu de mi tre atendata, iom kun sprit' kaj kun kuraĝ' . Al mia verda flanko estus li kun plaĉ'. Iom goeta kaj iom bonaparta la viro estu de mi tre atendata, iom kun sprit' kaj kun kuraĝ'. Se nur adreson, nomon, scius mi kun saĝ'. Iu havis fortajn brakojn, sed ne estis granda lum'. Alia spritis, sed tre mallertis karesante dum brakum'. Iom goeta kaj iom bonapar…

  • Reinhard Mey: Noktas jam, karaj... / Gute Nacht, Freunde (kanto, Lied)

    - 30 May 2012
    Medienhaus Frohburg - partytime
    Reinhard Mey Noktas jam, karaj... Noktas jam, karaj, estas temp' por iri for. Restas nur plu temp' por pledo dum la daŭr' de cigaredo kaj por vin' en koridor'. Pro la tag', pro la nokt' jen ĉe vi mia dank'. Pro la loko ĉe la tablo, ke ne estis trinkglasmank'. Pro l' telero, de vi tuj metita al mi, kvazaŭ estus tio ĉi kutima ĉe ni. Noktas jam, karaj...... Dankon pro la temp', pro la babilad' kun vi kaj pro via kompren' pri pli ol unu opini'. Ĉar vi ne demandas pri alven' aŭ…

  • Mi iras kun mia lanterno (kantotraduko)

    - 30 Apr 2013
    Mi iras kun mia lanterno (kanto)
    Mi iras kun mia lanterno (germana infankanto) Mi iras kun mia lanterno kaj mia lanterno kun mi. Jen supre nun lumas la steloj. Malsupre nun lumas ni. Ĉe l' fin' de l' lum'. do hejmen nun. Sonoras, belsonas, bimbum! Ĉe l' fin' de l' lum', do hejmen nun. Sonoras, belsonas, bimbum! Mi iras kun mia lanterno kaj mia lanterno kun mi. Jen supre nun lumas la steloj, malsupre nun lumas ni. Jen lumomar', Marteno-ar'. Sonoras, belsonas, bimbum! Jen lumomar',…

  • Renft: Anser-Elinjo / Gänselieschen / kanto -Lied

    - 25 Oct 2013
    Renft: Anser-Elinjo (kanto)
    http://cezarmuziko.blogspot.de/2012/04/renft-anser-elinjo-rokmuziko.html RENFT Anser-Elinjo (Teksto: Kurt Demmler, muziko: Thomas Schoppe) 1 Nia komunum' havas anserojn, sed Anser-Elinjon havas mi. Enmatene marŝas ĝisherbeje cent anseroj; centunuas ŝi. 2 La kamparanoj ĉiam haltas, se pretermarŝas tiu vic'. La kara ilin tre ekzaltas, du…

  • Kurt Tucholsky: La manoj de panjo - Mutterns Hände (poemo kaj kanto, Gedicht und Lied)

    - 26 Nov 2012
    manoj
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2012/04/kurt-tucholsky-la-manoj-de-panjo.html Kurt Tucholsky La manoj de panjo (el la berlina dialekto) Vi la panon tranĉis kaj vi zorgis pri kaf'. Vi la tasojn ŝovis al ni. Kaj vi viŝis sur plank', vi eĉ' flikis dum mank', ĉion per viaj manoj. Donis lakton vi nin, kaj bonbonojn je l' fin', kaj gazetojn vi disvendis - la ĉemizojn nombris nin, terpomŝelis sur l' sin'. Ĉion per viaj manoj. Ĉe gran…

  • La germana popolkanto: La tilio (Der Lindenbaum), teksto de Wilhelm Müller, melodio de Franz Schubert

    - 01 Jun 2014
    Printempa sonĝo (kanto) Wilhelm Müller
    http://cezarmuziko.blogspot.de/2012/07/vilhelmo-muelisto-la-tilio-wilhelm.html Wilhelm Müller La tilio Ĉe l' puto, ĉe l' pordego, jen staras la tili': Mi sonĝis ofte dolĉe en ties freŝ' sub ĝi. Mi tranĉis en la ŝelon karesojn pro amfort'. En ĝojo kaj sufero al ĝi min tiris sort'. Mi nokte devis migri kaj preterpaŝis ĝin. Fermiĝis la okuloj pro rev' eĉ tiam sin. Su…

  • Ho, Suzana - Banjo on my knee (usona kanto de Stephen Foster, tradukis Hans-Georg Kaiser)

    - 04 Jun 2012
    Ho, Suzana (Banjo on my knee)
    Usona popolkanto Ho, Suzana (Banjo on my knee) Venas mi de Alabamo kun la banĝo sur l' genu'. iris mi al Luziano por Suzana-rendevu'. Refr.: Ho, Suzana, jam ploru do ne plu. De Alabamo venas mi kun banĝo sur genu'. En nokt' pluvegis dum la tag', sekegis la veter', pro sunvarmego frostis mi, Suzana jen la ver'. Ho, Suzana... Mi sonĝis en alia nokt', dum estis jam kviet', ke venas jen Suzana de la supro de montet'. Ho, Suzana... De fagop…

  • Bela, ĝis! (Bella, cio!) kantotraduko)

    - 25 Jul 2012
    Bella Ciao = Bela, ĝis! (itala partizankanto)
    Bela, ĝis! (itala partizankanto: Bella Ciao) Je mateno mi vekiĝis, bela, ĝis, bela, ĝis, bela, ĝis, ĝis, ĝis. Je mateno mi vekiĝis, staris jen la malamik'. Ho, partizanoj, min forportu, bela, ĝis, bela, ĝis, bela, ĝis, ĝis, ĝis. Ho, partizanoj, min forportu, mi proksimas jam al Mort'. Kaj se mi mortos, ho, partizanoj, bela, ĝis, bela, ĝis, bela, ĝis, ĝis, ĝis. kaj, se mi mortos, ho partizanoj, metu en la teron min. Metu en tombon min montare, bela, ĝi…

  • Jaroslav Nohavica: Nebe je tu - Ĉiel' ĉieas - Himmel (ĉeĥa kanto, Lied)

    - 23 Jul 2009
    Nohavica: Nebe je tu /Ĉielo ĉieas
    http://cezarmuziko.blogspot.de/2012/08/jaroslav-nohavica-ciel-cieas-nebe-je-tu.html Jaroslav Nohavica Ĉiel' ĉieas Mi tenas vin brakume. Kor' via batas dume. Lariko kantas hele, Ho, viv' sentiĝas bele. Tie ĉiel' kaj tie ĉi, ĉielo migras ja kun ni. Ekplaĉas io iam, ĝi mankas al ni ĉiam, Ĝi mankos laŭ la sorto ĝisfine, ĝis la morto. Tie ĉiel' kaj tie ĉi, ĉielo migras ja kun ni. Se al la paradizo ni venos pro su…

  • Josefo de Eichendorff: En friska grundo / In einem kühlen Grunde (Kanto, Lied)

    - 30 Oct 2011
    Eichendorff: En friska grundo ( Im kühlen Grunde / kanto)
    cezartradukoj.blogspot.de/2013/06/josefo-de-eichendorff-en-friska-grundo.html Josefo de Eichendorff En friska grundo En friska grundo klara klakadas muelil', jen loĝis mia kara, perdiĝis ŝi sen bril'. Ŝi fidon al mi ĵuris, kun ringo eĉ por mi. Per tromp' ŝi min torturis ĝis romp' de l' ring' pro ŝi. Mi kun muzik' vojaĝu, ekstere en la mond', per miaj kantoj plaĉu mi kiel vagabond'. Rajdiste mi eksaltu e…

  • Lili Marlen' (kantotraduko)

    - 22 Jul 2014
    Schygulla: Lili Marleen
    Lili Marlen' Lili Marlen' (en E-o) Lili Marleen (germane) Lili Marleen (angle) wikipedia Hans Leip Lili Marlen' 1. Antaŭ l' kazerno ĉe la granda pord' staras la lanterno. Se staros ĝi laŭ ord', ni nin revidos dum reven' sub la lanterno do sen ĝen'. Jen laŭ Lili Marlen'. Jen laŭ Lili Marlen'. 2. Kunis ombroj niaj, kvazaŭ man'…

  • Komandanto Che Guevara (kantotraduko laŭ Wolf Biermann)

    - 30 Jul 2014
    Che Guevara
    La kanto de Biermann troviĝas sur la kompaktdisko : CD Es gibt ein Leben vor dem Tod - Wolf Biermann, Liederproduktion Altona 1996 (Estas vivo antaŭ la morto : La melodio ĉe Biermannn kaj la teksto mem deflankiĝas de la originala suba kanto - de kiu ĝi ests inspirita - eĉ tiel, ke la teksto verŝajne nur malfacile kanteblas kun la originala melodio. Mi tradukis laŭ la kanto sur la kompaktdisko de Biermann kaj ne provis trovi kompromison al la orignalo. En Esperanto…

  • Hannes Wader: Turniĝi kien mi povus? (kantotraduko) Wo soll ich mich hinwenden?

    - 25 Jul 2012
    Wader/ Zille: Al kie turni mi povus? Wo soll ich mich hinwenden? (Hannes Wader)
    Hannes Wader Turniĝi kien mi povas? Anonima germana soldatkanto el la 18-a jarcento, buŝe plu dirita) (Kantu ĝin plende.) 1 Turniĝi kien mi povus en tiu trista temp'? En ĉiu loko sin trovus milit' kaj malkontent'. La rekrutiga band' nin ĉasas en la land'. Soldato ĉiu fariĝu: servisto aŭ la vagant'. 2 En nokto ili alvenis kun ruz' al mia lit'. La leŭtenant' min ekprenis, ne eblis plu evit'. "Eks…

  • Kristnaskkanto: Softe falas la neĝ' (Leise rieselt der Schnee) kantotraduko

    - 31 May 2012
    Softe falas la neĝ' -Leise reiselt der Schnee
    Eduard Ebel (1839-1905) Softe falas la neĝ' - kristnaskkanto - Softe falas la neĝ', frostas lag' dum sieĝ'. Kristnaske brilas arbar'. Ĝoju pri l' kristnaska far'. Varm' senteblas en kor', foru zorgoj dum hor'! Ĉesu de l' vivo amar'. Ĝoju pri l' kristnaska far'. Sankta nokt' venos tuj. Ĥoranĝel-haleluj'!' Jen, kia dolĉa kantar': Ĝoju pri l' kristnaska far'. tradukis Hans-Georg Kaiser…

  • Germana popolkanto: Fonto de rejuniĝo (kantotraduko)

    - 12 Apr 2012
    montaro - Gebirge
    Fonto de rejuniĝo (Kaj en la neĝmontaro...) Germana popolkanto el la 16-a jarcento) Kaj en la neĝmontaro jen fluas frida font'; trinkintoj rejuniĝas, plu junas post renkont'. Mi ofte fonte trinkis de l' frida akvoflu', neniam mi oldiĝis, mi ĉiam junis plu. La akvo jen fluanta trinkendas de l' migrant', kaj al la amatino mansvingu per la gant'. Mi al ŝi palpebrumis, ŝin puŝis per la ŝu'. Aĥ, kiom ĝi doloras: adiaŭ' en la fru'. "Adiaŭ mia kara,…

  • De Phazz: Stulta Ludo (kantotraduko)

    - 09 Jun 2015
    De Phazz
    De Phazz Stulta ludo Mi estis iam detektiv', sen iu dorm' pro la motiv''! Ne brulis spuro tro por mi. Ni dancis sur glaci'! Ĝin kulpis ambaŭ iel ni kaj krome eĉ sen alibi'. El ludo iĝis do mani'. Mi fuĝas nun de vi. La amo estas stulta lud'. C'est tro pour moi, too much da krud'. La amo estas karusel', rapidas tro laŭ rond' sen cel'. Se sinkos mia kor' pro pen', mi savos ĝin post neopren'. La amo estas fi-roman' kaj labirint' – laŭ kiu plan? Sed de la fino estas e…

58 articles in total