Procol Harum
(A whiter shade of pale)
Eĉ iom pli pala
Ni dancis saltante simplan fandangon, faris gimnastikajn radojn tra la koridoro. Mi sentis min kvazaŭ marmalsana. La amaso kriis pri pli da tio. Kaj la ĉambro zumadis pli profunde, kiam la plafono fornaĝis, kaj kiam ni vokis pro plia koktelo. La kelnero alportis pladon.
Kaj tiel estis pli malfrue, kiam la muelisto rakontis sian historion, ke ŝia vizaĝo, kiu unue estis nur fantomeca, paliĝis eĉ iom pli.
Ŝi diris: "Ne estas kaŭzo por tio, kaj la vero estas simple rigardebla". Sed mi trafoliumis haste miajn ludkartojn, Mi ne volis, ke ŝi estu unu el la dekses vestalaj diinoj, kiuj foriris borden, kaj kvankam miaj okuloj estis malfermitaj, ili same povintus esti fermitaj.
Kaj tial estis pli malfrue, kiam la muelisto rakontis sian historion, ke ŝia vizaĝo, kiu unue estis nur fantomeca, paliĝis eĉ iom pli.
Kaj tial estis pli malfrue...
tradukis Hans-Georg Kaiser
por Mikaelo
Rimarkoj: Mi ne rimis la tekston, sed aranĝis ĝin kvazaŭ kiel rakonteton. Mi ne asertas, ke mia traduko estas la nure ebla laŭ enhavo, sed mi konscias, ke la teksto estas tre diverse tradukebla. Ekz. "ni skipped the light" povas esti ankaŭ: Ni forŝaltis la lumon... ktp... estas ja evidente, ke tio estas psikedelia teksto, do teksto, kiu estu pli sentata ol tute komprenata. Do, mi tradukis fakte mian sentatan version. La kanto estas unu el miaj plej ŝatataj, ĝi akompanas min nun jam jardekojn, kaj ĝi revokas en mi ĉiam la saman melankolion, la saman senesperemon, la honestan senton, ke mi estas tute sola en la mondo, kaj spite al ĉiuj miaj penoj kaj tiuj de aliaj ĉiam estos reĵetita nur al mi mem. Tiu sento estas parto de mia vivo. (HGK)
Procol Harum
A Whiter Shade Of Pale
We skipped the light fandango
Turned cartwheels 'cross the floor
I was feeling kind of seasick
The crowd called out for more
And the room was hummin' harder
As the ceiling flew away
When we called out for another drink
The waiter brought a tray
And so it was later
As the miller told his tale
That her face at first just ghostly
Turned a whiter shade of pale.
She said: "There is no reason,
And the truth is plain to see."
But I wander through my playin' cards
Would not let her be
One of sixteen vestal virgins
Who were leaving for the coast
And although my eyes were open
They might just as well been closed
And so it was later
As the miller told his tale
That her face at first just ghostly
Turned a whiter shade of pale.
A whiter shade of pale
And so it was later...
https://cezarmuziko.blogspot.com
Sign-in to write a comment.