Reto's articles with the keyword: socio

  • imuneco kaj limiteco

    - 29 Nov 2009
    La jena foto povas esti spegulo de la fluantaj aferoj en irana socio. Sur la publika ŝildo en iu parko la registaro propagandas pri "sinkovrado de virinoj" (Hiĝabo) skribinte: " FRATINO: Hiĝabo estas imuneco kaj ne limiteco' . Grupo da mezlernejaj knabinoj ĝuse sub la ŝildo estis fotitaj por pruvi kiom profunde efikis la lerneja ideologia islama edukado sur ili!

  • Reno vendata ...

    - 14 Nov 2009
    "Reno de junulo 20 jara, je O+ sangogrupo, la prezo laŭ interkonsento, tel: ktp" Tiaj anoncoj mi ne scias kiom surprizos vin sed en irano (bedaŭindege)estas tute normala. la anoncoj aperas en la ĵurnaloj, surstratoj kaj speciale ĉe la muroj de "La asocio de Renmalsanuloj Iranaj" (انجمن بیماران کلیوی ایران). Dum la islama reĝimo al ekstera mondo ŝajnigas sin "super potenculo" (kia? kiam? kiel? laŭ kiuj faktoj?) malriĉaj irananoj po 2-3 mil US-dolaroj pretas "VENDI" siajn renojn. Fi, fi al…

  • 10 procenta narkotistaro

    - 28 Jun 2009
    Pli ol 10 procento de Irananoj uzas narkotaĵojn ... Laŭ la scienca esploro kiun oni faris en Gazvin universitao, pli ol 7 miliono de irananoj uzas narkotaĵojn. Antaŭ ne longe Ahmadineĵad diris ke " Ni estas pretaj direkti la mondon kaj la mondo atendas nian mastrumadon" (ne estas ŝerco li tute serioze kaj kun profunda sincera kredo tion esprimis). Bv ankaŭ legi: https://www.ipernity.com/blog/23187/29702

  • Amasa arestado en Irano

    - 21 Jun 2009
    Oni arestas ĉiujn sociajn aktivulojn: la estroj de diversaj partioj, ĵurnalistoj, aktivuloj de studenta movado, aktivuloj de la virina movado, aktivuloj de la laborista movado, sendependaj sociaj aktivistoj, memstaraj profesoroj de la universitatoj kaj ... La registaro supozas ke arestante tiajn homojn kapablos kontroli "la agitantojn". La registaro supozas ke "la malamikoj" tra tiuj personoj efektivigas siajn planojn en la lando kaj ke estas plano de la malamikoj ke la balotado estas riproĉa(!…

  • * Sperto pri la vualo *

    - 13 Oct 2008
    Tiun ĉi tekston retpoŝte sendis al mi Hussain Al-amily kiu bedaŭrinde mem ne povas afiŝi ĝin en ipernity pro teknikaj kialoj: Naomi Wolf antaŭnelonge verkis artikolon en Londona gazeto Al-Abrar: “ Kiam islamaj virinoj kovriĝas, sen sameco leviĝas.” Ŝi skribis: …Multaj virinoj diris al mi ion kiel jene: “Kiam mi surmetas okcidentan vestaĵojn, viroj fiksrigardas al mi, objektigas min, aŭ mi ĉiam mezuras min laŭ la normoj de modeloj en la gazetoj, al kio estas malfacile atingi – kaj eĉ pl…

  • Naskiĝtago de La Mondsavanto

    - 16 Aug 2008
    La 15a de Ŝaban monato (laŭ araba lun-kalendaro) estas naskiĝtago de la 12a imamo de la ŝijaistoj (ŝijaistoj estas la minoritatoj en la islamo mondo proksimume 8 ĝis 10 procento de islamanoj estas ŝijaistoj). Imamo Mahdi la filo de Imamo Hasan Al Asgari, nun estas 1173 jara, laŭ la kredo de ŝijaistoj kaj tiam kiam sin prezentos al la cetera mondo okazos "la fina milito" en kiu "la vero" venkos kaj "justeco" regos la mondon, ĉiuj kredos al islamo (ŝijaisme) kaj neniu p…

  • 5 monata batalraporto de Irana flughavena polico

    - 30 Aug 2008
    Irana flughavena polico raportis: Dum pasintaj 5 monatoj 128 personoj pro ne sufiĉa hiĝabo (sin kovrado laŭ la principoj de islamo) estis malpermesitaj flugi. 171151 personoj estis avertitaj pro siaj maldecaj vestoj. 6799 personoj skribe promesis al la polico obei la leĝon pri sin vestado laŭ la reguloj ... la novaĵfonto Jes nia vigla estimata polico en la flughavenoj de la lando ĉiu tage al pli ol 1187 pasaĝeroj avertas pri ilia sin vestado kaj kostumo por ke islamo ne endanĝer…

  • Kiu ĵetos la unuan ŝtonon?

    - 24 Jul 2008
    9 personoj NUN en irano atendas ŝtonmortigadon! Dum pasintaj jaroj nur Talibanoj en Afganio estis kvereloj de iranaj regantoj kaj nun sen rivalo ili estas unuaj en la mondo (jes barbareco foje povas esti "honoro" inter barbaroj kompreneble). Ŝtonada puno sen ajna dubo estas fipuno. Irana karikaturisto - Nik Ahang Koŭsar - (نيک آهنگ کوثر) faris interesan karikaturon pri la afero.

  • 11 jara mallibereco por aktivulo de homaj rajtoj en irano

    - 25 Jun 2008
    La novaĵo estas simpla: Mohammad Sedig Kabudvand(محمد صدیق کبودوند) antaŭ kelkaj tagoj estis kulpita pro tio ke li fondis "organizaĵo de Homaj Rajtoj en Kurdistano". Ps: - Tiel estas la aferoj en Irano - Perfortantoj liberas kaj aktivuloj pri homaj rajtoj malliberas ... la novaĵo fonto

  • Seksskandalo en la regno de Dielektitoj!

    - 16 Jun 2008
    Ekde antaŭ hieraŭ en Zanĝan Universitato estas manifestacio pro seksperforto de la vicestro de la universitato. La studentaro forte pritestas pri la afero sed la sperto en islama respubliko pruvas ke ili vane protestas! Eble vi jam legis mian antaŭan noton pri simila afero de la Tehrana policestro , nu nun li estas libera kaj fiere daŭrigas sian vivon sen ajna ĝeno! Kio estas la kialo kaj kial neniu malnoblulo demisias en la sistemo? La respondo estas tre simpla: ĉar malnoblaro regas kaj…

  • Kiel oni ĝuis la feriadon!

    - 10 Jun 2008
    Dum la 5 taga feriado en Irano multaj homoj vojaĝis al la nordo de la lando. Jen filmeto kiel oni ĝuis la feriadon! vidu   kaj jen foto kiel aspektis la ŝoseoj de la nordo:

  • Inflacio kiu pli kaj pli fortiĝas

    - 10 Jun 2008
    La oficiala(cenzurita)kresko de la inflacio estas pli ol 30 procento! sed la vera estas multe pli ol la jam anoncita de la centra islama respublika irana banko. Dume la salajroj nur altiĝis je 8 procento! Ekde antaŭ monato eĉ en Tehrano po horoj ĉesiĝas la elektro ... La prezo de apartamentoj dum 2 jaroj pli ol 300 procentoj kreskis! Ĉu milito jam komenciĝis? Fakte jes, sen ajna bruo jam estas milito en irano, ne milito kun Usono sed milito por vivteni kontraŭ la infalcio kiu ĉiu tage pl…

  • En Tehrano dum 4 monatoj 100000 aŭtoj estis punitaj pro forĵetado de balalaĵo!

    - 09 Jun 2008
    En Tehrano dum 4 monatoj 100000 aŭtoj estis punitaj pro forĵetado de balaaĵo. Tion raportas la estro de la komisiono pri la urba konsilio de Tehrano. Estas hontinda afero sed fakto ke irananoj ofte ĵetas balaaĵon surstrate kaj la polico nun decidis iel limigi la aferon punante la ne observantojn. PS: Se dum 4 monatoj 100000 personoj estis punitaj imagu kiom da homoj estis ne observantoj kiuj eskapis de la puno!

  • 5 taga feriado en Irano

    - 02 Jun 2008
    Ekde morgaŭ por 5 tagoj oni ferios en Irano! Ne estas io nacia festado (tamen io miksita afero) : La 3a de junio estas forpastago de Ĥomeini . La 4an de junio estas funebra tago por islama registaro. La 4a de junio estas ĵaŭdo kaj oni ne ĉeestos en siaj oficejoj. La 5a de junio estas vendredo kaj semajna feria tago! La 7a estas forpastago de la filino de la islama profeto Mohammedo (Db). Do 5 tagojn oni vole ne vole ferios. Ni profitos la okazon kaj vojaĝos…

  • DoDoDo klubo!

    - 15 May 2008
    DoDoDo klubo! Hodiaŭ mi vidis reklamon pri DoDoDo klubo en Tehrano kiu eble kiel mi interesos vin! DoDoDo klubo estas: "klubo de Frenezuloj de Du Dameŝkaj Damoj" (هيات ديوانگان دو بانوي دمشق). Prave! La frenezuloj regas/liberas en nia lando

  • 70 procento de Irananoj ne kapablas legi La sanktan Koranon!

    - 28 May 2008
    Laŭ la informo de pri Korana novaĵagentejo "IKNA" , pli ol 70 procento da Irananoj ne scipovas legi Koranon. Menciindas ke oni ekde bazlernejo devige kiel studobjekto lernas la Korano ĝis supera grado en la universitatoj. PS: E-lingva versio de La Nobla Korano estas surrete legebla: www.lernado.it/kurano/indekso.htm  

  • Tertremo kiu(/n) ni(/n) atendas ...

    - 15 May 2008
    En Ĉinio okazis suferiga tertremo kiu dolorigas ĉies animon ... Ankoraŭ la homo estas tre malforta kontraŭ naturaj fenomenoj sed ne tro malforta. La okazinat katastrofo rememorigis min pri la tertremo kiu atendas Tehranon aŭ alidire Tehrano atendas ĝin! La fakuloj alarmas se okazos tertremo en Tehrano (kiun de antaŭ 50 jaroj oni atendas) almenaŭ 1/000/000 da homoj pereos ... . La registaro ankoraŭ ne sukcesis fari bazajn agadojn en tiu sfero.

  • La policestro kiu mem estis malvirtra ...

    - 11 Mar 2008
    Dum la pasinta somero pli ol 100000 da virinoj en Tehrano estis avertitaj, priparolitaj, kaptitaj kaj arestitaj de islama polico rilate ilia hiĝabo ... |imagu lapolico surstrate "kaptas" vin kaj demandas pri via vestaĵo, pri ĝia koloro, mezuro, modelo, larĝeco, longeco ...| Kaj nun aperas io interesas novaĵo: La policestro de Tehrano estis pasintsemajne kaptita en iu hejmo kune kun 6 nudaj virinoj! kompreneble ne en la laŭ propagandita stilo kiun oni perforte volas de la ordinara irana popol…

30 articles in total