Oni arestas ĉiujn sociajn aktivulojn: la estroj de diversaj partioj, ĵurnalistoj, aktivuloj de studenta movado, aktivuloj de la virina movado, aktivuloj de la laborista movado, sendependaj sociaj aktivistoj, memstaraj profesoroj de la universitatoj kaj ... La registaro supozas ke arestante tiajn homojn kapablos kontroli "la agitantojn". La registaro supozas ke "la malamikoj" tra tiuj personoj efektivigas siajn planojn en la lando kaj ke estas plano de la malamikoj ke la balotado estas riproĉa(!?). Nun oni ne scias kio estas sorto de la arestitoj kaj kiel oni "karesas" ilin en la arestejo kaj kaptejoj ... Ĝis nun pli ol 500 famaj vizaĝoj kaj miloj da simplaj civitanoj estas arestitaj.
Send a message
Search for members
Mike59pro says:
Via kuragxo estas mirinda. Plej amikan saluton el Francio.
Michel de Sainte-Déprimepro says:
Roland Platteau says:
http://www.radiofarda.com/content/f35_30Khordad_Demo_Film_Pics_I/1758849.html
Reza replies:
dankon pro la sciigo
biciklanto says:
kuraĝon al la popolo! antaŭe en Pollando en '81 oni arestis ĉiujn ĉefrolulojn de "solidareca" movado. kaj metis ilin aparte de la popolo por eviti protestojn. Daŭris ankoraŭ jarojn por vere forigi la jugon de la reĝimo. sed sukcesis per paca movado kaj protestoj. Ĉar kontrau la paca amasa protesto reĝimo ne havas ŝancon, nur dauras longe. Kaj kontraŭo disvastiĝis tra diversaj landoj...
Vivante en Pollando (ĝis 1990) mi ne esperis liberiĝi de komunismo, tamen okazis, bonŝance.
Vivante en Pollando mi ŝokiĝis pri la revolucio en Irano (siatempe) kaj la evoluo. Bedaurinde jam tiam mi antaŭvidis ke la religia reĝimo fariĝos torturo por via popolo. Mi memoras la bildoj en televido tiam: virinoj kun nigraj tukoj kaj vestaĵoj, kaj tio devis esti antaŭeniro kaj progreso!? Mi ne sukcesis kredi ke homoj komprenis tiam kion ili subtenis. Mi mem ĝis nun ne komprenas....
Mi esperas por vi ĉiuj ke vi ne tro devos suferi en estonteco. Mi esperas ke via popolo kun riĉa kulturo sukcesos ekvivi en demokratio kaj libereco.
Ella (edzino de Biciklanto)
Christian says:
Laŭ la (elstare altkvalita) svisa gazeto “Neue Züricher Zeitung” ankaŭ Faeseh Haŝemi, la filino de Ali Akbar Haŝemi Rafsanĝani, estas inter la arestitoj. Ĝi pri tio skribas:
“La filino de la eksa irana prezidanto Haŝemi Rafsanĝani laŭ raportoj de la ŝtata televido la estas arestita. Faeseh Haŝemi kaj kvar familianoj je la malfrua vespero de sabato estis arestataj pro partopreni en malpermesitaj manifestacioj. Ceteraj detaloj ne estas menciitaj.
La plej granda filino de Rafsanĝani pasintsemajne estis parolanta ĉe manifestacio antaŭ pluraj centoj da oposicianoj. Ŝia patro plurfoje franĉe kritikis la la prezidanton Mahmud Ahmadineĝat, kiu venkis en la disputaata balotado de la 12-a de Junio laū oficiala rezulto klare super lia kontraūulo Mih-Hosejn Musavi. Ahmadineĝat akuzis Rafsanĝani-n kaj lian familion pro korupcio.”
La artikolo (germane)
Reza replies:
Noel Lecomte says:
Imre Szabo says:
Reza replies:
Vladimír Türk*pro says:
Erzsébet Tuboly says:
Mielo says:
Gardu vin !