Reza Published on March 11, 2008
by Reza

Reza's blog

Browse posts
Dankesprimo
Posted on March 26, 2008
14 comments (latest 19 months ago)
Merkred-Festo
Posted on March 18, 2008
6 comments (latest 19 months ago)
Pri parlamenta (s)elektado en irano
Posted on March 16, 2008
1 comment (latest 20 months ago)
Kaj finfine persepolo!
Posted on March 12, 2008
15 comments (latest 18 months ago)
La policestro kiu mem estis malvirtra ...
16 comments (latest 18 months ago)
Ekspozicio kiun ni vizitisٍ
Posted on March 9, 2008
8 comments (latest 20 months ago)
Falsa festo en Irano
Posted on February 24, 2008
11 comments (latest 20 months ago)
Konkurso: Divenu!
Posted on February 13, 2008
38 comments (latest 21 months ago)
Scii kaj ne scii !
Posted on February 12, 2008
4 comments (latest 21 months ago)

Keyword tags

Iran
Irano
polico
vivstilo
socio

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 1 680 times

La policestro kiu mem estis malvirtra ...

Tuesday March 11, 2008 at 02:56PM

Dum la pasinta somero pli ol 100000 da virinoj en Tehrano estis avertitaj, priparolitaj, kaptitaj kaj arestitaj de islama polico rilate ilia hiĝabo ... |imagu lapolico surstrate "kaptas" vin kaj demandas pri via vestaĵo, pri ĝia koloro, mezuro, modelo, larĝeco, longeco ...|
Kaj nun aperas io interesas novaĵo:
La policestro de Tehrano estis pasintsemajne kaptita en iu hejmo kune kun 6 nudaj virinoj! kompreneble ne en la laŭ propagandita stilo kiun oni perforte volas de la ordinara irana popolo!
Pli interesas estas tio ke la novaĵon preskaŭ neniu amaskomunikado dissendis en irano! kaj simple sen ajna kialo oni diris ke la tehrana policestro estis ŝanĝita:)!

la novaĵfonto

16 Comments / add your comment?

Cindy Mckeepro says:
La hipokritulo!
La nombro 100000 ŝokas min multe. Ĉu vere vi tajpis ĝuste? :(
Posted 20 months ago. ( permalink )
Reza replies:
povas esti pli ...
Posted 20 months ago. ( permalink )
Joan Inglada says:
Kian mondon ni havas!? Kuraĝon Reza! Daŭrigu vian taskon. Fortigu rilatojn inter viaj familianoj kaj viaj amikoj. Ni ĉiuj sendu pozitivajn pensojn al la estonto!!!
Posted 20 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Dankon pro via solidareca esprimo
Posted 20 months ago. ( permalink / translate )
Tilio says:
Foje kiam mi vidas bildojn de Norda Koreio, mi pensas ke tio ne estas sur sama globo. Chu ankau via lando apartenas al iu sienc-fiktiva sfero? Mi havis pozitivan opinion pri Persio... Nu, hipokriteco aperas chie kaj chiam.
Posted 20 months ago. ( permalink )
Reza says:
1. Persio apartenas al antikva tempo
2.Hipokratio en Irano havas tre profundajn radikojn kaj fakte estas ĝeneralita malsaneco kiu trafis la plej multon de Irana socio
3. fojfoje mi ankaŭ supozas ke loĝas en alia planedo, vidante okazintaĵojn ĉirkaŭ mi
4. Sendebe hipokrateco povas disvolvi ĉie sed laŭ mi sperto nia socio laŭ grade povas esti unu el la plej unuaj (bedaŭrinde)
Posted 20 months ago. ( permalink )
Vladimír Türk*pro says:
Jam kelkfoje mi rimarkis viajn opiniojn pri la irana islama reĝimo. Sen voli vin iel ofendi mi ŝatus scii, ĉu vi mem estas islamano, aŭ ĉu vi apartenas al kristanoj, kiuj nur malfacile travivas en via lando?
Posted 20 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Mi estas naskita en islama familio.
Laŭ la nunaj kondiĉoj mi ne rimarkas ke kristanoj en Irano travivas pli malfacile ol islamanoj!
Fakte la kondiĉoj kaj la situacio kovras ĉiujn ...
Posted 20 months ago. ( permalink )
Alno says:
Kara Reza,
vi estus punita pro malhonorigo de via lando, se iu -ajn denuncus vin kaj sciigus la konvenajn oficojn pri viaj internaciskalaj disvastigoj, ĉu? Mi juĝas pri tio laŭ la sperto de vivo en la jam pereinta Sovetio. Vi estas kuraĝa homo.
Posted 20 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Kara Amiko
Via juĝo ne estas malĝusta kaj laŭ tiuj "normoj" jes vi pravas sed MALFELIĈO de nunaj diktatoraj sistemoj estas tio ke interreto - eĉ se ili forte filtras ĝin- ligas la ceteran mondon kaj ne eblas silentigi ĉiujn.
Mi estas simpla civitano kiu forte plendas kaj kritikas la regantan politiksistemon en Irano.
Nun multaj regantoj sopiras sovetonian sistemon kaj revas realigi ĝin en irano sed la mondo jam ŝanĝiĝis kaj ne eblas realigi tiajn revojn ...
Kuraĝo? mi dubas pri tio :)
Posted 20 months ago. ( permalink )
Erzsébet Tuboly says:
kara Reza! ankau mi pensas vin kuraĝa, homo, kiu faras ĉion eblan .
Posted 20 months ago. ( permalink )
Vladimír Türk*pro says:
Ankaŭ mi povas diri: Mi estas naskita en kristana familio, tamen pro diversaj kialoj mi estas nekredanto. Eble iometa religia malvarmiĝo povos iam trankviligi vian certe tre belan landon.
Posted 20 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Islamanoj kaj tiuj kiuj jam naskiĝis en islama familo NENIEL rajtas rifuzi islamon, malkaze MORTPUNO atendos ilin ...
Islamo estas unudirekta vojo.
Posted 20 months ago. ( permalink )
Vladimír Türk*pro says:
Ĉu islamano povas nur varmete kredi,kiel ofte kredas kristanoj? MI mem konas multajn homojn, kiuj laŭdire kredas Dion, tamen ekzemple ne vizitas templojn kaj ne preĝas. Eble en islama lando ĉiu devas montri sian kredon publike, ĉu?
Posted 20 months ago. ( permalink )
Reza says:
Preskau same okazas en islama mondo
Posted 20 months ago. ( permalink )
Jomo Ipfelkofer says:
Kara Reza,
mi ŝategas viajn informojn. Kaj mi alte taksas vian kuraĝon kaj vian homaran sintenon!
Posted 18 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...