En Ĉinio okazis suferiga tertremo kiu dolorigas ĉies animon ... Ankoraŭ la homo estas tre malforta kontraŭ naturaj fenomenoj sed ne tro malforta. La okazinat katastrofo rememorigis min pri la tertremo kiu atendas Tehranon aŭ alidire Tehrano atendas ĝin! La fakuloj alarmas se okazos tertremo en Tehrano (kiun de antaŭ 50 jaroj oni atendas) almenaŭ 1/000/000 da homoj pereos ... . La registaro ankoraŭ ne sukcesis fari bazajn agadojn en tiu sfero.
Send a message
Search for members
Roberto Tresoldi says:
Kial konstrui atomcentralojn au akvobarilojn en dangheraj lokoj, kie tertremo-riskoj estas tre altaj? Kie estas la autoritatoj, kiuj devas ekzameni akurate la kvaliton de la konstruajhoj, chefe en tre riskoplenaj regionoj? Tio, kio okazas nuntempe en Chinio (sed kio okazis ankau en aliaj periodoj che ni, en Italio au en Irano ktp) evidentigas, ke la plejparto de la domoj tuj falis sen iu ajn rezisto, tial ke ili estas konstruitaj ne lau la reguloj, kaj ke ili tute ne estis kontrautertremaj. Mi vere ploras, pro la malboneco de niaj politikistoj, kiuj retorike kapablas nur blufe pligrandigi la grandan bonon faritan al la shtatoj, kiam male, kiel en chi tiuj okazoj, ili tute preteratentis la verajn bezonojn de la homoj.
Mi opinias, ke chi tiu grandega kaj peniga tertremo en Chinio prilumas ankorau foje la falsecon de la retoriko de politiko: la tofu-domoj estis terure forbalaitaj de la tertremo. Ni ploru por la mortintoj kaj la viktimoj, helpu chiumaniere la survivantojn, sed kulpigu kaj enkarcerigu tiujn, kiuj nenion faris por eviti chi tiujn katastrofojn...Tio ne rilatas nur Chinion, sed chiujn landojn de la mondo: oni ne forgesu la monstran inundon en suda Usono, la tertremojn en Japanio, la inundojn, tertremojn kaj eruptojn en Italio, la tertremojn en Turkujo au en Suda Ameriko au Irano ktp ktp ktp.
Reza replies:
Marilou says:
Reza replies: