Ekde antaŭ hieraŭ en Zanĝan Universitato estas manifestacio pro seksperforto de la vicestro de la universitato. La studentaro forte pritestas pri la afero sed la sperto en islama respubliko pruvas ke ili vane protestas!
Eble vi jam legis mian antaŭan noton pri simila afero de la Tehrana policestro, nu nun li estas libera kaj fiere daŭrigas sian vivon sen ajna ĝeno!
Kio estas la kialo kaj kial neniu malnoblulo demisias en la sistemo? La respondo estas tre simpla: ĉar malnoblaro regas kaj ili ĉiuj subtenas unu la alian. Ĉiuj reagantoj estas filtritaj kaj nur intimuloj kaj "aprobitaj" personoj rajtas akiri ŝtatajn postenoj kaj ĉar la registaro estas diokrata kaj memkompreneble "sankta", do ĉiuj funkciuloj estas "sanktaj".
Putrado jam fluas en ĉiuj medioj de Irana diokratio kaj la ekzemploj por pruvi tion ne mankas ...

Vidu la koncernan uverturan filmon pri la universitat vicestro kiu premis studentinon por seksa interrilato kaj ŝi helpe de siaj gekolegoj malsukcesigis la vicestron!