Reza Published on October 13, 2008
by Reza

Reza's blog

Browse posts
P kiel povreco ...
Posted on November 17, 2008
23 comments (latest 12 months ago)
Demokratio signifas: Pravas la plimulto
Posted on November 17, 2008
11 comments (latest 12 months ago)
Amo kiu estas vivo!
Posted on October 18, 2008
35 comments (latest 13 months ago)
Jes aŭ ne?
Posted on October 18, 2008
10 comments (latest 12 months ago)
* Sperto pri la vualo *
8 comments (latest 13 months ago)
40 procento de Iranaj paroj suferas seksmalsanecon
Posted on October 12, 2008
7 comments (latest 13 months ago)
Deziro kaj sopiro
Posted on October 11, 2008
5 comments (latest 13 months ago)
Jam pasis unu jaro!
Posted on October 7, 2008
41 comments (latest 13 months ago)
Dum 48 horoj akiru iranan vizon rete
Posted on September 27, 2008
6 comments (latest 14 months ago)

Keyword tags

virinoj
islamo
vivstilo
socio
vualo
Naomi Wolf
Husejn Al-Amily
hiĝabo
Husejn
Al-Amily

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 775 times

* Sperto pri la vualo *

Monday October 13, 2008 at 04:21PM

Tiun ĉi tekston retpoŝte sendis al mi Hussain Al-amily kiu bedaŭrinde mem ne povas afiŝi ĝin en ipernity pro teknikaj kialoj:

Naomi Wolf antaŭnelonge verkis artikolon en Londona gazeto Al-Abrar: “Kiam islamaj virinoj kovriĝas, sen sameco leviĝas.” Ŝi skribis: …Multaj virinoj diris al mi ion kiel jene: “Kiam mi surmetas okcidentan vestaĵojn, viroj fiksrigardas al mi, objektigas min, aŭ mi ĉiam mezuras min laŭ la normoj de modeloj en la gazetoj, al kio estas malfacile atingi – kaj eĉ pli malfacile kiam oni maljuniĝas, ne menciu, kiel teda estus resti ĉiam elmontrata. Kiam mi surmetas kapveston aŭ ĉadoron, tiam homoj rigardas al mi kiel individuo, ne objekto, kaj mi sentas respektinda.”

Wolf daŭras: “Mi persone spertis tion: mi surmetis ŝalŭar-ĉamizon en Maroko por ekskurso al bazaro. Jes, iom da varmo mi trafis, kiu eble estis pro la noveco vidi okcidentan virinon tiel vestita; sed, dum promenado ĉirkaŭ la bazaro – la kurboj de miaj mamoj kovritaj, la formo de miaj kruroj obskurigita, miaj longaj haroj ne flugintaj ĉirkaŭ mi – mi tiel spertis novan senton de trankvilo kaj sereneco, mi sentis jes, laŭ iuj manieroj, libera.”

8 Comments / add your comment?

Reza says:
Responde al li mi tiel reagis:
Tre estimata.
la mesaĝo laŭ mi povas esti tute inversa por iranaj virinoj!
Dum en irano la virinoj estas premataj sin kovri, la plej multo da iranaj virinoj "revas" sen kaptuke kaj sen vualo ĝui la vivon :)
...
Mi ŝatus tiu Naomi Wolf kelkajn jarojn "ĝui" la vivon en Irano laŭ la kurantaj reguloj kaj leĝoj :)
Posted 13 months ago. ( permalink )
Reza edited this comment 13 months ago.
A Giridhar RAO replies:
Bonega propono al Wolf, Reza! Jam de jaroj mia amikino, la poetino Jameela Nishat [ĝamila niŝat] verkas kaj kampanjas kontraŭ la (tutkorpa) ĉadoro (kiu en Barato, Pakistano kaj Afganujo nomiĝas 'burkha' - en Esperanto, Burĥo).

Des pli signife, ke ŝi verkas, ne en la 'norma' urdua (de norda Barato), sed en la dakhana, la loka variaĵo parolata en kaj ĉirkaŭ nia loĝurbo, Hajderabado.

Jen poemo ŝia "Surmetante la burĥon" ("Wearing a Burkha", angligita de konata poeto barata Hoshang Merchant - ankaŭ amiko kaj samurbano). Kaj jen, anglalingva biografieto pri Jameela.
Posted 13 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Vere mi daŭre restas mirita kial tiuj kiuj laŭdas, mem ne ĝuas "la paradizon" kaj daŭre vivas en tiu "aĉa okcidento"?
:)
Posted 13 months ago. ( permalink )
Reza edited this comment 13 months ago.
Jens S. Larsen replies:
Vivi en Okcidento ne estas tiel aĉe. Sed la Okcidenta memkontento povas foje esti iom mishumoriga.
Posted 13 months ago. ( permalink )
Xenia Rokocoko says:
Mi aŭdis rakonton pri usona virino kiu edziniĝis al viro el iu islama lando (mi ne bone scias la detalojn). Ili vivis en Usono, sed post kelkaj jaroj ili eksedziĝis, kaj ilia filino restis kun la patrino laŭ la usonaj leĝoj. Tamen iel la patro ŝtelis la filinon kaj kunportis ŝin al sia hejmlando. La patrino faris ĉion kion ŝi povis, eĉ internacia organizo helpis al ŝi por rehavi la filinon. Fine (se mi bone scias, post kelkaj jaroj) ŝi povis iri al tribunalo en la lando de ŝia edzo, kaj la verdikto estis, ke ŝi povas rehavi la filinon se ŝi rekonas la filinon el inter 20 knabinoj, ĉar tio montrus, ke ŝi estas bona patrino. La knabinoj estis samvestitaj (aŭ similvestitaj), samvualitaj tiel, ke nur la okuloj videblis. ... La patrino ne rehavis la filinon.
Ĉu la knabinoj estis traktataj kiel individuoj?
Posted 13 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Iom simila okazis antaŭ jaroj en Irano, kaj en la angla oni povas legi ĉe: en.wikipedia.org/wiki/Not_Without_My_Daughter
Posted 13 months ago. ( permalink )
Hussain Al-Amily says:
Oni shokighas legi (de S-ro Torabi), ke 40% de iranaj virinoj suferas pro seksmalsanojn?! Kaj oni miras, kio estas la fonto de tiu informo de/pri lando, kies socio pli/mapli estas ankorau konservativa kaj plue estas regata de islama reghimo. Chiukaze, mi ne kredas, ke la "plejmulto" de iranaj virnoj deziras forjehti la vualon,, char religio ankorau regas, tamen certe oni premas multajn mondernajn virinojn por uzi ghin.
Kiel unuel, oni povas kredi al la persona sincereco de S-ino Naomi Wolf pri shia sento de "trankviloj kaj serenco" kun vualo en islama bazaro. Tamen se temas pri la kutimo de vualo si mem, oni vidas, ke estas diversaj specoj kaj kover-gradoj de la vualo en islamaj landoj. Lau mi la origino de la vualo ne estas religia sed ia neceso de diversaj kialoj de la nomada au dezerta vivmaniero - i.a, por protekti la kapon kaj vizaghon kontrau sun-varmo au sablo-shtormo, por konservi la malsekon de la korpo, por maski sin kontrau danghero de stranguloj, ankau por malkuraghigi seksatencon kontrau virinoj char en la dezerto ne estis socia sekureco por kreski eksteredzajn infanojn, Tamen ankau vualo povas esti erotika kaj romantika (vidu mian artikolon pri la vualo en Monato, nov. 2007).

Cetere, la araba virino estis afrikanino. En la urbo, kie estis baza sekureco multaj virinoj aparte de la popola klaso promenis brustnude, Por protekti statuton de la familio en la nova socio de Islamo, oni emfazis modestan askpeton de virinoj, (La Korano konsilas por kovri nur la sinon!) Certe islama Sharia-o (legharo) permesas al virino pli da rajtoj ol en la nuntempa Okcidento. Tamen tra jarcentoj kaj evoluado de socioj kaj la sekva korupteco, la virino de tempo al tempo suferis de vira rego,. Ankau keliam oni uzis kaptitajn infanojn dum militoj) kaj preparis la inojn kiel alte-edukitaj distrintinoj por al elito, kio kompreneble estas afero de la paseo.

Oni ankau ne forgesu, ke La Okcidento kutime protektas tiranojn en islmaoj landoj, kiuj malhelpas socian progreson, kio kompreneble difekas ankau virinojn, ekzemple estas en Irako unu miliono da vidvinoj (ekde la rego de Saddam-militoj kaj plue pro la nuna 5-jara okupado), unu miliono da mortintoj kaj kvar milionoj da rifughintoj (preskau kvinono de la land-loghantaro), plus detruado de la lando.

Husejn Al-Amily
Posted 13 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Tre kara Husejn Al-Amily

1- Mi ne skribis ke 40% de iranaj virinoj suferas pro seksmalsanojn sed PAROJ, kaj mi dokumentis la raportfonton oficialan, do ne dubu pri la afero.

2- Islamo por irananoj ne estas identigilo kiel por araboj, do ne mirindas ke en irano multaj evitas islaman leĝaron kaj pri la fakto bv legi sube menciitajn miajn skribojn kiuj ĉiuj estas dokumentitaj kaj sufiĉe freŝaj pri la faktoj de la irana socio jen:
www.ipernity.com/blog/reza.torabi/67443
www.ipernity.com/blog/reza.torabi/50258
www.ipernity.com/blog/reza.torabi/34464
www.ipernity.com/blog/reza.torabi/32186
www.ipernity.com/blog/reza.torabi/29702

3- La propagandistoj de la islama respubliko ja dank al petrola vendado eble povus ekstere sin ŝajnigi anĝeloj sed se vi venus al irano tiam vi mem konsiderous kian inferon je la nomo de islamo oni preparis ...

4- Ĉu nuna iraka kaatastrofo ĝuste ne fontas pro la misagoj de Saddam kaj la kompanio?

5- Nun en Irako kiuj faras terorismon kaj kontraŭ kiuj? Ĉu ne islamanoj kontraŭ islamanoj?

6- Ĉu Usonaj soldatoj mortigas ordinarajn homojn sur la stratoj aŭ islamaj teroristoj ĝuste tion faras?

7- Kompare kun irakanoj kiuj mem mortigas unu la alian, Usonaj soldatoj ŝajnas anĝeloj!

8- Mi kaj vi bone scias ke se hodiaŭ Usonanoj forlasos irakon la irakanoj mem formanĝos unu la alian pro religia konflikto, etna rasismo kaj tribaj atakoj ...
Posted 13 months ago. ( permalink )
Reza edited this comment 13 months ago.

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...