A Giridhar RAO's articles with the keyword: Esperanto

  • Esperanto en somera Raĝastano

    - 25 May 2019
    01-Digantar-Zamenhof
    "Iel ni ekuzos Esperanton en nia lerneja sistemo," deklaris instruist-trejnisto, Devender GAUR [gaŭr], post mia prelego en la instituto Digantar ( angle ) en Ĝajpuro , Raĝastano . Li estis unu el la ĉ. 35 partoprenantoj en la "Labortendaro pri anglalingva pedagogio" (English Language Pedagogy Workshop) kiuj venis dum tiu 40-celsia semajno (22-28 Majo 2019) de Harjano kaj Raĝastano. La grupo konsistis el trejnistoj de instruistoj en registaraj lernejoj en Harjano, kaj instruistoj de la lernej…

  • Esperanto: La lingvo de interkultura dialogo

    - 02 Apr 2019
    Giridhar RAO TEDx prelego
    La 31an de Marto 2019 mi faris prelegon (plejparte) anglalingvan, "Esperanto: La lingvo de interkultura dialogo". Ĝi estis parto de bunta, tuttaga aranĝo de diverstemaj prezentaĵoj, kadre de la konata TEDx-aranĝo, sendepende organizita aranĝo laŭ la stilo de TED-konferencoj . Ĝisdatigo, Februaro 2020 : Jen, finfine, la 15-minuta prelego surrete: " Esperanto: A Language no one Owns ". En tiu matena sesio, krom mi, estis radio-prezentistino Mirchi Shezzi ( anglalingve ); filmaktorino, Kalyani…

  • Esperanto eksprese por lingvistoj

    - 10 Dec 2018
    GR parolas pri Asteriks en ICOLSI-40
    Kiel anoncite, mi gvidis sesion anglalingvan, " Esperanto-Ekspreso: Lingvo, Komunumo, Kulturo ", dum la 40a Internacia Konferenco de la Lingva Societo de Barato (ICOLSI-40). La Konferenco okazis en CIIL, Majsuro -- instituto konata al legantoj de tiu ĉi blogo (vidu la blogaĵojn Esperanto-prezentaĵo dum ITGL kaj Esperanto kiel modelo de lingva justeco - prelego ). Ĉeestis la sesion ĉirkaŭ 40 profesiaj lingvistoj, preskaŭ ĉiuj de diversaj universitatoj en Barato (ankaŭ estis japano kaj kelka…

  • Esperanto-ekspreso en ICOLSI-40

    - 12 Nov 2018
    icolsi-40 afisho
    La 8an de decembro 2018, mi gvidos la sesion " Esperanto-ekspreso " kadre de la 40-a Internacia Konferenco de la Lingvistika Societo de Barato, ICOLSI-40 . La konferenco okazos en la Centra Instituto de Barataj Lingvoj ( CIIL ), en Majsuro . Oni povas legi (anglalingve) ĉi tie pri la Societo LSI . Jen esperantigo de la anglalingva teksto kiu aperas en la konferenca retejo: Saluton! Tiu ĉi sesio (okazota je la 8a de decembro 2018) estos enkonduko al la planlingvo Esperanto, kaj al la…

  • Esperanto-prezentaĵo dum ITGL

    - 24 Feb 2018
    NTM-klaso - Feb 2018
    Kadre de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo ( ITGL ) mi prezentis Esperanton al 45 tradukistoj. Temis denove pri la partoprenantoj de la kurso "Enkonduko al la Tradukado" organizita de la Nacia Tradukada Misio (NTM) de la Centra Instituto de Barataj Lingvoj ( CIIL ) en Majsuro . Mi jam blogis pri NTM kaj ĝiaj ambiciaj kaj laŭdindaj celoj. Ĉi-foje la grupo ne estis tiom granda kiom la antaŭa ( vidu jenan blogaĵon ). Sed ja estis same vigla. Pro la kunteksto, ni komencis per la ITGL (pr…

  • Legopovigo kaj gepatralingva edukado

    - 15 Sep 2008
    La 8a de septembro estas Internacia tago de legopovigo. Laŭ la anglalingva Vikipedio , la minimuma legopovo mankas al ĉ. 774 milionoj da plenkreskuloj; unu el kvin plenkreskuloj en la mondo restas analfabeta kaj du-triono el ili estas virinoj; 72,1 milionoj infanoj ne vizitas lernejon, kaj multe pli nur fojfoje iras al la lernejo aŭ forlasas la lernejon. Jam en aprilo ĉijare, mi blogis (en Esperanto) pri tio ĉi. Tiam aperis artikolo en la brita tagĵurnalo The Guardian el kiu mi tiri…

  • Lernis la islandan en 7 tagoj?! La nekredebla Daniel Tammet

    - 22 Aug 2008
    Hieraŭ mi legis kaj spektis intervjuojn kun la aŭtismulo Daniel Tammet. Laŭ la angla vikipedio , krom liaj grandaj matematikaj talentoj, li ankaŭ scipovas 11 lingvojn: la anglan (denaske), francan, finnan, germanan, litovan, rumanan, estonan, islandan, kimran, kaj Esperanton! Sian familian nomon li ŝanĝis al Tammet, elektante, laŭ intervjuo , la estonan vorton por la 'kverko' - 'Mi ĉiam amis la estonan. Kia vokalriĉa lingvo.' Li eĉ kreas lingvon. Ĝi nomiĝas Mänti - kiu devenas de…

  • Lingvoj: trezoro de la homaro - enkonduko

    - 15 Aug 2008
    "Lingvoj: trezoro de la homaro" - jen la Kongresa temo de la ĵus okazinta UK en Roterdamo. Mi verkis mallongan enkondukon por la Kongresa libro. Mi alŝutas la tekston parte por doni kuntekston por la Kongresa rezolucio , kaj parte por stimuli diskuton pri la diversaj temeroj de la Kongresa temo.

  • Arthur C. Clarke: Imago teknologia ĝis transcenda

    - 28 Nov 2009
    " Arthur C. Clarke: Imago teknologia ĝis transcenda " -- jen la Esperanto-versio de la nekrologo de tiu sciencfikcia kaj sciencpopulariga verkisto. La anglalingvan version -- " Creating Thought-Tools for the Times " (Kreado de pensiloj por nia epoko) -- mi verkis por la tagĵurnalo The Hindu (24a de marto 2008), kaj blogis pri ĝi en marto.

  • The First of May - Louis Paul Boon

    - 01 May 2008
    Here's why the first of May is a public holiday in many parts of the world. I translated this from an Esperanto translation by Jakvo Schram . Incidentally, surprisingly little of Boon's work is available in English. The First of May Louis Paul Boon Now I must write with my best pen, my summer pen, my Sunday pen. Decorate it with a red ribbon, and dip it in an ink with which are written only words of joy, of sun and happiness, of freedom and…