icolsi-40 afisho La 8an de decembro 2018, mi gvidos la sesion "Esperanto-ekspreso" kadre de la 40-a Internacia Konferenco de la Lingvistika Societo de Barato, ICOLSI-40. La konferenco okazos en la Centra Instituto de Barataj Lingvoj (CIIL), en Majsuro. Oni povas legi (anglalingve) ĉi tie pri la Societo LSI.

Jen esperantigo de la anglalingva teksto kiu aperas en la konferenca retejo:

Saluton! Tiu ĉi sesio (okazota je la 8a de decembro 2018) estos enkonduko al la planlingvo Esperanto, kaj al la esperanta movado kaj kulturo. Post mallonga superrigardo pri la funkciado de Esperanto, ni ekrigardos kelkajn sociolingvistikajn kaj literaturajn trajtojn de la tutmonda Esperanto-komunumo.

Jen kelkaj temoj kiujn ni tuŝos dum la prelego, kaj dum la posta diskutado:
  • Kiujn trajtojn havu efika internacia lingvo?
  • El kio konsistas facila lingvo?
  • Kio estus justa lingvo-ordo en kunteksto multlingva?
  • En lingvo internacia, kian aspekton havu "ĝentileco" -- ideo tre kultur-specifa?
Por tiuj kiuj interesiĝas specife pri la lingvo-pedagogio, jen eblaj diskut-temoj:
  • Kiel efikas sur Esperanto-lernado la propra lingvaro de la lernanto?
  • Ĉu Esperanto-lernado sekvas la samajn vojon kaj rapidecon de la lernado de iu ajn lingvo?
  • Ĉu kelkaj lingvofonoj donas avantaĝon, kaj male, aliaj malavantaĝon, en Esperanto-lernado?
  • Ĉu Esperanto-lernado faciligas la lernadon de aliaj lingvoj pli ol la lernado de iu ajn lingvo faciligas la lernadon de posta lingvo?
Mi esperas vidi vin en la sesio!

Mi eble raportos poste pri la sesio mem!