About this blog

Lingvo kaj vivo

Blogo plejparte lingvopolitika; plejparte pribarata. La anglalingva versio nomiĝas Bolii.

  • 54 posts
  • 17 403 visits
October 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
          1 2 3  
  4 5 6 7 8 9 10  
  11 12 13 14 15 16 17  
  18 19 20 21 22 23 24  
  25 26 27 28 29 30 31  

Archives

October 20, 2009

Endanĝerigitaj lingvoj en Bangladeŝo

Laŭ raporto en la (anglalingva) tagĵurnalo bangladeŝa, The Daily Star, la indiĝenaj lingvoj khumi (cnk), khijang (csh), kaj pankho (pkh) ĉiu havas malpli ol 2 mil da parolantoj; kaj alarme malgrandiĝas la nombro de parolantoj de kuruk (kru), koĉ (kdq), patra (?), kaj haĝong (haj).

(Post ĉiu lingvonmo aperas la trilitera kodo kiun uzas la datumbazo Ethnologue. Tiu datumbazo ne mencias la lingvonomon "patra". Pri la lingvo kaj la indiĝena komunumo, mi trovis mallongajn informojn en la Bengala Vikio kaj la retejo de la organizaĵo ECDO. Efektive, tiu lasta organizaĵo listigas 35 etnajn grupojn nur en la regiono Sylhet!)

La lingvo kuruk estas la nura lingvo el tiu listo kiu aperas ankaŭ en la Unesko-Atlaso de endanĝerigitaj lingvoj en Bangladeŝo. La Atlaso listigas la jenajn lingvojn: bawm (bgr), biŝnuprija manipuri kreolo (bpy), kokborok (trp), kurux (kru), kaj sak (ckh).

La artikolo en The Daily Star priskribas la kutimajn problemojn tutmondajn de la edukado de indiĝenaj popoloj – negepatralingva edukado, kaj registaraj politikoj kiuj daŭre ilin marĝenigas. Kaj same kiel en aliaj mondpartoj troviĝas ankaŭ en Bangladeŝo multaj (sed nesufiĉaj) intervenoj de neregistaraj organizaĵoj kaj lokaj kaj internaciaj. La granda organizaĵo neregistara BRAC en sia (anglalingva) raporto identigas tri gravajn defiojn de la eduksektoro: pligrandigi inkluzivecon, plibonigi kvaliton, kaj ĝisdatigi la studprogramon.

Kadre de sia projekto BRAC efektive funkciigas 2.250 lernejojn por indiĝenaj infanoj. Jen referaĵo (anglalingva) pri la t.n. "BRAC-modelo".

Kiel diris alia BRAC-esploristo, la defio kaj respondeco doni al indiĝenaj infanoj bonkvalitan edukadon iĝas des pli granda pro la historia ligo de Bangladeŝo al la Internacia Tago de denaska lingvo!

Published at 10:06 ( 1 comment / 167 visits )
This post is public

October 7, 2009

Eŭropa tago de lingvoj 2009 - raporteto

Sufiĉe sukcesaj estis la aranĝoj (pri kiuj mi jam blogis) por la ĉi-jara Eŭropa tago de lingvoj, la 26an de septembro, ĉi tie en Hajderabado. Kiel mi emfazis, temas pri Eŭropa tago de lingvoj; ne *Tago de eŭropaj lingvoj*!

Dum la dutaga seminario en Universitato de Hajderabado, “Tutmonde kaj enronde: la rolo de fremdaj lingvoj en Barato” (angle: Towards a glocal world: the role of foreign languages in India) ĉ. 20 prezentintoj kaj eble 40 aliaj universitatanoj kaj lingvoinstruantoj vigle diskutis la diversajn aspektojn de la temo. Legeblas en la reto mia anglalingva resumo.

En mia prezentaĵo – "Esperanto kiel pacedukilo en mondloka mondo" – mi parolis pri

  • la bezono por pacedukado kiel studobjekto en Barato kaj nia regiono
  • la efikeco de ĉia edukado en la gepatra lingvo
  • la eblecoj en la interreta epoko fari transregionajn kaj interlandajn lernejajn projektojn
  • la neefikeco (kaj nejusteco) elekti (ekzemple) la hindian aŭ la anglan kiel komunikilojn por tiaj ĉi projektoj inter malsamlingvanoj
  • la trajtoj de Esperanto kiuj igas ĝin bona ilo en ĝuste tiaj ĉi kuntekstoj
  • la multkulturaj komunumoj kiuj jam uzas Esperanton
  • la jamaj projektoj lernejaj en la Esperantujo (danke al la lavangeto da informoj en la listo Internacia Laborgrupo por Antaŭenigi la Lernejan Instruadon de Esperanto – koran dankon!)
  • la farebleco de similaj projektoj pacedukcelaj en nia regiono.

Sekvis interesa diskuto, kaj ŝajnis al mi, ke oni sufiĉe serioze traktis miajn sciigojn kaj proponojn.

La dua aranĝo (en Universitato de la angla kaj fremdaj lingvoj – angla mallongigo, EFLU) havis du partojn: filmfestivalon de anglaj, francaj, germanaj, hispanaj, italaj kaj rusaj filmoj, kaj lingvobudojn kiuj prezentis Esperanton kaj ĉiujn tiujn lingvojn krom la itala. La filmojn spektis nek mi nek amiko Siva kiu energioplene kunlaboris ĉe-bude same kiel pasintjare!

Sed ne venis tiom da vizitantoj al la diversaj budoj kiom venis dum la pasintjara lingvofestivalo. Eble pro tio, ke okazis pasintjare longeta kultura festivalo en kiu partoprenis multaj studentoj. Ni ne havis ĝin ĉi-jare. Tamen vizitis nian ekspozicieton ĉ. 100 homoj, plejparte gejunuloj. Denove ili miris, ke ekzistas io tia kia Esperanto! La plimulto jam estis lernantoj de la diversaj lingvoj instruataj en EFLU, kaj do bone komprenis la malfacilaĵojn lerni fremdajn lingvojn.

Ĉirkaŭ 30 lasis ĉe mi siajn kontaktadresojn, kaj mi jam direktis ilin retpoŝte al la lernomaterialo ĉe Lernu.net, instigante ilin kompari la anglalingvajn kursojn kaj la eventualajn fremdajn lingvojn kiujn ili efektive lernas.

Estis aranĝaro sufiĉe kontentiga. Dankon al la kunorganizantoj, kaj aparte al amiko Siva!

Jen ligoj al kelkaj fotoj de la lingvobudoj

  • 1. kiujn mi faris; kaj
  • 2. kaj 3. kiujn faris Prof. Vinay [vinej] la dekano de rusaj studoj en EFLU, kaj unu el la kunorganizintoj de la aranĝoj.

Published at 03:38 ( 7 comments / 291 visits )
This post is public

September 15, 2009

Eŭropa tago de lingvoj 2009

Same kiel en 2008, ankaŭ ĉi-jare kunvenos en Hajderabado lingvoinstruaj institutoj por festi la Eŭropan tagon de lingvoj. La festeroj inkluzivas fimfestivalon, lingvofoireton kaj seminarion. Anglalingva broŝuro kun mia teksto pri la Tago legeblas PDF-e.

La 18an de septembro okazos tuttaga filmfestivalo en Universitato por la angla kaj fremdaj lingvoj (angla akronimo: EFLU) - oni planas elmontri anglajn, francajn, germanajn kaj rusajn filmojn. Posttagmeze kaj vespere viziteblos diversaj lingvobudoj en la vestiblo, inter alie, Esperanto-budo.

La 10an kaj 11an de septembro okazos seminario kiu titoliĝas "Al gloka mondo: la rolo de fremdaj lingvoj en Barato". Jen la alvoko por kontribuaĵoj al la seminario:

Nacia seminario ĉe Centre for Study of Foreign Languages, University of Hyderabad, 10-11a de september 2009, kunlabore kun Alliance Française, Goethe-Zentrum, Osmania University Centre for International Programs - ĉiuj en Hajderabado; kaj Universala Esperanto-Asocio, Roterdamo, Nederlando.

Tiu ĉi seminario estas parto de la festado de la ĉi-jara Eŭropa tago de lingvoj. La Unuiĝintaj Nacioj jam deklaris la jaron 2009 Internacia jaro de akordiĝo. La Ĝenerala Asembleo konstatis la bezonon "evoluigi amikajn rilatojn inter nacioj kaj antaŭenigi internacian kunlaboradon por solvi internaciajn ekonomiajn, sociajn, kulturajn, kaj homarajn problemojn." Kiel lingvo-instruistoj ni bone scias la krucecon de efikaj lingvaj kapabloj en interkulturaj kuntekstoj.

Tutmondiĝanta mondo estas "gloka" mondo, en kiu tergloba kaj loka fenomenoj interagas en malsimplaj manieroj. La multlingvismo tie iĝas daŭre pli grava por vivrimedaj celoj. Plue, kun pligrandiĝanta integriĝo inter la popoloj de la mondo, interkultura komprenemo, reciproka respekto kaj toleremo iĝas gravaj valoroj kiujn oni enradikigu per edukado kaj vivdaŭra lernado. Tiel, fremdlingva instruado kaj lernado akiras aldonajn dimensiojn en gloka mondo. Tial tiu ĉi seminario kiu kundividas novajn ideojn kaj diversajn praktikojn en fremdlingva edukado.

Kontribuaĵoj estas invititaj de lingvoinstruistoj tra la tuta lando. Eblaj temoj inkluzivas, sed ne estas limigitaj al:

- Fremdlingva instruado en gloka Barato

- Gepatraj lingvoj kaj "aliaj" lingvoj

- Indiĝenismo kaj monda civitaneco

- Lingvo, pacedukado kaj konfliktosolvado

Bonvolu sendi proponojn por 20-minutaj prezentaĵoj kunekun mallongan vivprotokolon al Prof. J. Prabhakara RAO, kunordiganto de Centre for Study of Foreign Languages, University of Hyderabad.

Pli da informo poste!

Published at 08:53 ( 1 comment / 203 visits )
This post is public

September 2nd, 2009

La afrikansa, angla kaj la gepatraj lingvoj

Tute neatendite, la rasismaj politikoj en la antaŭa Sud-Afriko havis bonegajn rezultojn en la lernejoj de la nigruloj, laŭ esploristo Kathleen HEUGH (hju?).

"La logiko de apartismo inkluzivis apartajn etnolingvajn eduksistemojn. Tio signifis ok jarojn da gepatralingva edukado por afrikaj infanoj, sekvata de egala nombro de lernobjektoj en la afrikansa kaj la angla dum la altlernejaj jaroj. La uzo de la gepatralingva edukado sub tiaj cirkonstancoj makulis ĝian pravigeblecon inter afrikaj lingvokomunumoj en Sud-Afriko....

"Rezisto al la deviga uzo de la afrikansa kiel instrulingvo por duono de la lernobjektoj en la altlernejo por afrikaj lernantoj kulminis en la studenta ribelo en Soweto en 1976. La registaro devis deklari la afrikansan kiel instrulingvon nedeviga, kaj la gepatralingva edukado elementa mallongiĝis de ok jaroj ĝis kvar...

"Tiutempaj debatoj furoraj deflankigis la atenton de la efektivaj atingoj de la gepatralingva edukado en Sud-Afriko. La sukcesa proporcio de afrikaj lernantoj en la altlernejoj atingis 83,7% en 1976. La sukceso en la angla (kiel lernobjekto) pliboniĝis ĝis pli ol 78%. Post kelkaj jaroj de la mallongigo de la daŭro de gepatralingva edukado ĝis kvar jaroj, kaj la pli frua transiro al la angla, la proporcio de la sukcesintoj en la altlernejaj ekzamenoj malgrandiĝis ĝis 44% en 1992." (pĝ. 101)

La eseo plurtema de Heugh, "Literacy and Bi/Multilingual Education in Africa: Recovering Collective Memory and Experience" ("La legpovo kaj du/multlingva edukado en Afriko: la malperdigo de komunuma memoro kaj sperto" estas parto de bonega esearo ĵus eldonita Multilingual Education for Social Justice: Globalising the Local (Multlingva edukado por socia justeco: tutmondigo de la loka; alklaku jenan ligon por mendoinformo), redaktita de konataj lingvistoj Ajit Mohanty, Minati Panda, Robert Phillipson kaj Tove Skutnabb-Kangas.

Published at 14:44 ( 4 comments / 171 visits )
This post is public

July 13, 2009

La urdua en lingva festivalo en Slovenujo

Je la 9a de julio, mi partoprenis Lingvan Festivalon en Mariboro, Slovenujo pere de la interreta telefono Skajpo: tre interesa sperto! Mi parolis pri la urdua kiel lingvo kaj kulturo. La lumbildaro legvideblas ĉe http://www.slideshare.net/agrao/la-urdua-lingvo-kulturo

La maribora esperantistino s-ino Vesna Obradović [obradoviĉ] - Printempo por ni Ipernitianoj - kunordigis la sesion. Jen la bazaj informoj pri la Festivalo Lent. Tamen, la listo de prilingvaj prezentaĵoj aperas nur en la slovena versio de la aranĝo. Se mi bone memoras, Printempo diris, ke kadre de la Festivalo prezentiĝos 40 lingvoj!

Ĉirkaŭ 90 minutojn mi parolis esperante. Ŝi slovenigis tion kion mi diris, kaj esperantigis la demandojn de la aŭskultantaro. Jam antaŭ la prelego, mi sendis al ŝi la lumbildaron kaj kelkajn fotojn.

La prezentaĵo traktis, unue, la bazajn faktojn pri la urdua lingvo en Barato kaj Pakistano. Poste mi prezentis ekzemplojn de la nuancaj ĝentilecoj de la tiu ĉi lingvo de la mogola imperio.

Mi ankaŭ parolis pri la kunfandita kulturo de mia loĝurbo Hajderabado. Miaj samurbanoj ne nur parolas variaĵon de la urdua (la dakhana-n), sed ankaŭ vestas sin en Kurta-oj kaj Salvaar-Kamiiz-oj, kaj ĝuegas manĝi la Birjaanii-on! La lumbildaro enhavas bildojn de tiuj ĉi kulturaĵoj.

Kompreneble, mi ankaŭ parolis pri la riĉa literatura tradicio de la urdua. Sume, mi volis transdoni al la slovenaj geamikoj senton de la urdua vivĝojo!

Tamen, se temas pri la urdua ne ĉio povus esti roza kaj miela. La prelego traktis ankaŭ la relative malbonan "sanstaton" de la urdua lingvo en Barato. Mi diris, ke ni esperu (kun la poeto Faiz), ke pliboniĝos kaj la rilatoj inter Barato kaj Pakistano, kaj la rilatoj inter hinduoj kaj islamanoj en Barato. Tio certe plibonigus la staton de la urdua en tiu ĉi sudazia duonkontinento.

En la kultura sfero jam de jardekoj ekzistas diversaj streboj al komunaj projektoj inter Barato kaj Pakistano. Mi aldonis al tiuj nian lastatempan iniciaton malgrandan pri la urduigo de la Praga Manifesto de Esperanto. Manpleneto da esperantistoj el Barato kaj Pakistano kuniĝis kaj rapide produktis urduan version de la Manifesto.

La demandoj de la aŭskultantaro estis interesaj - ili gamis de la vestaĵoj kaj manĝaĵoj ĝis la kastsistemo de Barato!

Malgraŭ kelkaj teknikaj malglataĵoj, estis entute tre interesa interkontinenta vespero, kiu cetere montris la pontlingvan kapablon de Esperanto. Mi kore dankas Printempon! Estus ege interese legi ŝian raporton pri la Lingva Festivalo.

Mi ankaŭ invitas vin legvidi la lumbildaron.

Published at 04:00 ( 3 comments / 280 visits )
This post is public

June 27, 2009

Hindu-dekstruloj lingve kripligas indiĝenajn infanojn

"Stranga kaj amara rikolto" - Jen titolo de artikolo en la (anglalingva) revuo Tehelka pri la malĝoja sorto de indiĝenaj infanoj en suda Barato.

Temas pri infanoj de indiĝenaj popoloj el la nordorienta gubernio de Meghalajo, kiuj loĝas kaj studadas kelkmil kilometrojn for en la suda gubernio de Karnatako - atingebla post 50-hora trajnvojaĝo - en (loĝ)lernejoj starigitaj de la hindu-dekstrisma organizaĵo RSS! Vere horora estas la rakonto pri la maniero kiel oni persvadis gepatrojn kaj komunumojn forsendi infanojn (17 el ili estis nur 6-jaraj!); la mizera stato de la infanoj; kaj la mensogoj diritaj al la familioj pri la infanoj.

Sed ĉi tie, mi fokusos sur nur la lingva kripligo de la infanoj - jam sufiĉe koleriga!

Ni lernas, ke en ĉiu lernejo kiun vizitis la ĵurnalisto, la estroj ege fieris pri la kannada-lingva kapablo de la meghalajaj infanoj. "La lernejestro ĵetis kannadan tagĵurnalon al la meghalaja lernanto, ordonante lin laŭtegi ĝin. Obeeme, mallaŭtvoĉe, sen ia ajn esprimo, la knabo eklegis kelkajn frazojn, kaj faldis la tagĵurnalon kaj metis ĝin sur la tablo de la estro. Ĝis oni forigis lin, la knabo neniam levis siajn okulojn. En lernejo post lernejo ni vidis la saman scenon, kun variaĵoj en la lertoj de la legado de la kannada kaj la sanskrita...."

La RSS kontraŭas la "minacon de Kristanismo" en Meghalajo per la "hinduigo" de tiuj ĉi indiĝenaj infanoj: "Ni instruas al ili sanskritajn versojn por ke ili ne kantu himnojn. Ni fortiras ilin de viandomanĝado por ke ili malamu la bestoferadon kiu estas esenca parto de ilia religio.... Finfine, kiam la RSS diros al ili, ke la bovo estas sankta besto, kaj tiuj kiuj mortigas ĝin havas nenian lokon en nia socio, la infanoj aŭskultos nin", diris unu funkciulo de RSS.

Por faciligi tiun ĉi "socian inĝenieradon" (kiel nomas ĝin la aŭtoro de la artikolo), jen plia strategio: "En sangoglaciiga konfeso, RSS-aktivulo en Ŝilongo [la ĉefurbo de Meghalajo] diris al Tehelka, ke oni ĉiam zorge disigas eventualajn gefratojn. Estas pli facile disciplini ilin, se ili ne estas kune. Ni ja devas regi ilin se ni devas muldi ilin. Ju mapli da kontakto kun la hejmo, des pli bone, efektive, li diris."

Je la lingva flanko de tiu ĉi "eksperimento", jen unu rezulto de la mergado de meghalajaj infanoj en kannada-parolanta medio: "En loĝlernejo, la prizorgantino rakontis, ke Sibin (unu el la infanoj tie) jam lernis multe da kannada dum sia dumonata loĝado tie. Dum telefonvoko de parenco en Meghalajo, li daŭre respondis al demandoj en la kannada, kiun ili kompreneble tute ne komprenis. Ŝokige sensenteme, la prizorgantino ekridegis pro io kion ŝi evidente konsideris tute priridinda, kaj diris, Dum 45 minutoj, iu virino, supozeble la patrino, daŭre provis. Sibin, kompreneble, ne havis respondojn, ĉar jam li forgesis sian lingvon. Ŝi denove ridis mallonge. La prizorgantino tiam ekinstruis al Sibin la kannadan vorton por la [la vorto] vespermanĝo."

La ĵurnalisto diras, ke estas katastrofaj "la fizikaj kaj mensaj efikoj de studado en lernejaj medioj tute malaj al la kulturo, lingvo, religio, kaj manĝkutimoj" de la infanoj.

Espereble, nun ke oni publikigis tiun ĉi kulturan perforton kontraŭ la infanoj, civilsociaj organizaĵoj en kaj ekster Barato, kaj la registaro mem faros ion. Notindas, tamen, ke la registaro de la gubernio Karnatako apartenas al la dekstra-hindua koalicio.

Published at 10:32 ( 6 comments / 261 visits )
This post is public

June 15, 2009

Lingva diskriminacio en Mizoramo

Laŭ (anglalingva artikolo de) aktivulo Paritosh Chakma, en la nordokcidenta gubernio de Mizoramo en Barato, ĉakma-parolantaj infanoj havas instruistojn kiuj apartenas al la plimulta etnogrupo Mizoj. S-ro Chakma aldonas, ke "ili ne loĝas en la vilaĝo kie ili devas instrui, kaj ne povas instrui la ĉakma-infanojn kiuj komprenas nek la lingvon miza, nek la anglan". Sekve, laŭ la popolnombrado de 2001, dum la legipoveco inter la Mizoj estas impona 95,6%, nur 45,3% de la Ĉakmoj estas legipovaj; kaj nur 33,6% de la ĉakmaj virinoj kapablas legi.

Sed tio ne estas ĉio pri la malrespekto de la lingvaj homaj rajtoj de la ĉakma-parolantoj. En sia (anglalingva) blogo, s-ro Chakma raportas, ke la gubernia registaro postulas, ke tiuj kiuj kandidatiĝas por registaraj postenoj devas posedi mezlernejan diplomon pri la (plimulta) miza lingvo.

S-ro Chakma deklaras, ke tiu ĉi postulo estas tute diskriminacia kaj ekskludiga ĉar unue, la miza eĉ ne estas instruata en multaj ĉakmaj vilaĝoj; due, multaj (malriĉaj) ĉakmaj infanoj vizitas lernejojn en aliaj gubernioj kie la edukado estas pli malmultekosta aŭ eĉ senpaga - sekve, ili tute ne studas la mizan.

Komentante pri tiu afiŝo lia, mi diris, ke tiu ĉi gubernia postulo kontraŭas la garantiojn de la federa Komisiito pri Lingvaj Malplimultoj. Unu el tiuj garantioj estas: "Neinsisto en ŝtataj laborpostenoj, ke homoj, kiam ili estas dungitaj, scipovu la regionan lingvon; ili povas akiri ĝin poste."

Kompreneble, ne nur kontraŭ la Ĉakmoj diskriminacias tiu politiko gubernia - suferas pro ĝi ĉiuj minoritatoj. En sia (anglalingva) raporto por 2004-05, la Komisiito pri Lingvaj Malplimultoj sciigas, ke vizito al lernejo en la gubernia ĉefurbo, Aizwal, kie la instrulingvo estas la nepala montris, ke ankaŭ tie oni ne instruas la mizan. "Tiuj kiuj deziras akiri [registaran] postenon havas malavantaĝon", deklaras la raporto.

Konkludas s-ro Chakma en plia afiŝo samtema, ke oni devas nuligi la diskriminaciajn regulojn pri registaraj laborpostenoj por forigi la lingvajn barilojn por la lingvaj malplimultoj de la gubernio.

Published at 07:44 ( 0 comments / 175 visits )
This post is public

June 10, 2009

La malamigaj lernolibroj de Pakistano

"Atendante ŝanĝojn al studprogramo de malamo", (anglalingva) eseo de Nirupama Subramanian, bonege argumentas pri la urĝa tasko reformi la lernolibrojn en registaraj lernejoj en Pakistano. La eduksistemo, laŭ ŝi, instruas "ekstremismon, netoleremon kaj nescion".

Ŝi citas la pakistanan fizikiston kaj edukiston Pervez Hoodbhoy kiu, en lastatempa kunsido, montris lernolibron pri la urdua alfabeto. Jen la literoj kun siaj klarigvortoj:

  • alif: Alaho
  • be: banduk (= pafilo)
  • te: takrao (= kolizio; montrata per bildo de aviadilo kiu kolizias kun la Ĝemelaj Turoj!)
  • ĝim: ĝihado (= sankta milito)
  • ke: khanĝar (= kataro/ponardo)
  • he: hiĝab (= islamanina vualo)

Subramanian ankaŭ aludis al influa (anglalingva) esplorstudo de 2002, La subtila subfosado: la stato de studprogramoj kaj lernolibroj en Pakistano kiu akre kritikis la lernolibrojn pro iliaj mankoj, falsaĵoj kaj ideologiaj sintenoj.

La aŭtoroj de la studo faris rekomendojn pri lernolibroj kiuj estas historie pli ĝustaj, ne tiom agrese islamecaj, ne incitas malamon (aparte al hinduoj kaj al Barato), kaj traktas religiajn malplimultojn en Pakistano kaj virinojn pli justece kaj respekteme. Rezulte, la ŝtata edukinstanco eĉ verkis tute novan studprogramon. Sed tiun studprogramon oni ankoraŭ ne uzas en la registaraj lernejoj de Pakistano.

Published at 19:05 ( 1 comment / 166 visits )
This post is public

May 30, 2009

La barakto lerni: nova edukraporto barata

Teamo de esploristoj verkis en 1996 "Publikan raporton pri la baza edukado" (angla akronimo: PROBE). Ili faris la saman enketon en 2006, en pli-malpli la samaj hindia-parolantaj regionoj de la lando, kaj trovis, ke unuflanke estis diversaj plibonigoj de la substrukturo de la eduksistemo, sed aliflanke, la kvalito de la edukado restas sufiĉe aĉa. La aŭtoroj lastatempe verkis artikolon (anglalingvan) pri la esplorlaboro.

Pligrandiĝis la nombro de elementaj lernejoj; pli da lernejoj estis fortaj, betonaj konstruaĵoj (kaj ne portempaj dometaĉoj); pli da lernejoj disdonas senpage lernolibrojn kaj uniformojn; kaj pli da lernejoj disponigas varman, kuiritan manĝaĵon tagmezan.

Laŭ la esploristoj, ĉiuj ĉi grave kontribuis al la granda proporcio de registritaj lernantoj: en la aĝgrupo 6-12 jara, en 1996, 20% ne vizitis lernejon; en 2006, apenaŭ 5% ne estis registritaj en lernejo. Eĉ pli esperige, la akraj sociaj malsimilaĵoj preskaŭ malaperis, almenaŭ ĉe la elementa nivelo - ĉu la diferenco inter nombro de knabinoj kaj knaboj, ĉu la proporcio de registritaj lernantoj kiuj estas islamanoj kaj la dalitoj (t.e. malaltkastanoj).

Sed, kiel mi antaŭe blogis pri la sama temo, estas granda diferenco inter registritaj lernantoj kaj ĉeestantaj lernantoj! Neanoncitaj vizitoj de la esploristoj montris, ke malpli ol 66% de la registritaj lernantoj efektive ĉeestis tiutage la lernejon. Kaj kiel notas la esploristoj, la ĉeestado ne nepre signifas lernadon: en preskaŭ 50% el la enketitaj lernejoj tute ne estis okazanta la instruadon dum la vizito de la esploristoj!

Fine, la esploristoj ankaŭ kritikas la kvaliton de la instruado. Ĉie ili rimarkis la sencerban parkeradon. Nur duono de la dekjaruloj kapablis obligi du unuciferajn nombrojn, aŭ dividi nombron per 5. "Granda proporcio kapablis nek legi nek skribi, aŭ respondi al simplaj demandoj, eĉ post kvar aŭ kvin jaroj en lernejo", bedaŭras la esploristoj. Ankaŭ notis aliaj raportoj barataj similajn skandalajn ciferojn. Vidu, ekzemple, mian blogaĵon pri la edukraporto ASER.

La raporto PROBE konkludas, ke ne bone funkcias fulmaj solvoj kiel portempaj instruistoj, edukaj komitatoj senpovaj, aŭ privataj, profitcelaj lernejoj. Aparte tiujn lastajn kritikas la raporto - "ilia sukceso altiri infanojn ofte dependas pli de trompo (ekzemple misgvidigaj pretendoj pri 'anglalingva instruado' aŭ eĉ 'monaĥinejaj lernejoj') ol de vera kvalito."

Ja malfacilas la tasko fari la eduksistemon pli respondenca, sed la unua paŝo, laŭ la raporto, estas "ĉesi toleri la nejustecon kiun suferas nuntempe la barataj infanoj. Malŝpari ilian tempon, tagon post tago, en sencelaj klasĉambroj estas vera krimo".

Published at 07:14 ( 5 comments / 361 visits )
This post is public

April 14, 2009

20-mil vizitoj al mia Ipernitejo!

Ha, jen, kun la vizito de Marc van Oostendorp, trafis mia Ipernitejo 20.000 vizitojn!



10.954 el tiuj estis vizitoj al mia blogo - tamen, surprize por mi, 10.479 el tiuj vizitoj estis "anonimaj" - la ceteraj estis de aliaj Ipernitanoj.

Dankon, geamikoj!

Published at 07:03 ( 2 comments / 324 visits )
This post is public

April 3rd, 2009

La barata ekonomio: miraklo neefika

Eseo mia kun tiu ĉi titolo - "La barata ekonomio: miraklo neefika" - aperis en la revuo Monato en oktobro 2008. Laŭ la eldoneja stilo, oni ne inkluzivis la fontindikojn de tio kion mi asertis kaj argumentis.

Jam en aprilo 2008, mi havis pli plenan version de la eseo, sed, interkonsente kun Monato, atendis ĝis la revua aperigo antaŭ ol alŝuti ĝin al mia retejo. Nun, relegante la eseon (preskaŭ unu jaro post la pretigo de tiu ĉi versio sur mia komputilo!), mi konstatas, ke malgraŭ la draste malsimila ekonomia situacio en la mondo (kaj, do, ankaŭ en Barato) kompare al tio unu jaron antaŭe, tio kion mi diris en la artikolo tragike kaj daŭre validas.

Anstataŭ ĝisdatigi la eseon, do, mi nun eldonis la version pasintjaran en mia retejo. Mi invitas vin legi ĝin (se vi ne jam ĝin legis en oktobro en Monato).

Komentojn oni tamen bonvole lasu ĉi tie!

Published at 12:53 ( 2 comments / 210 visits )
This post is public

March 8, 2009

Kontraŭ-anglaj protestoj en Malajzio

Centoj da parolantoj de la malaja lingvo - plejparte islamanoj, laŭ unu raporto - protestis kontraŭ la uzo de la angla kiel la instrulingvo en lernejoj en Malajzio.

Ses jarojn antaŭe, oni ekinstruadis la sciencon kaj la matematikon en la angla lingvo por plibonigi la anglalingvan kapablon de lernejanoj. Nun, taksante tiun paŝon malsukcesa, oni volis peticii la reĝon reveni al la instruado de tiuj lernobjektoj en la malaja lingvo.

Temas, laŭ la datumbazo Ethnologue, pri 7,2 milionoj da parolantoj de la malaja en Malajzio mem. La anglalingva Vikipedio informas nin, ke la malaja estas la oficiala lingvo de Malajzio (kaj la oficiala skribsistemo estas la latina alfabeto). Sed la konstitucio ankaŭ "garantias la liberecon lernadi uzante aliajn lingvojn".

Kontraste, en Barato, preskaŭ nevideblas kaj neaŭdeblas la movadoj por gepatralingva edukado. Ĉiaokaze eĉ en la 80% de la registaraj lernejoj (kie la instrulingvo estas la ĉefa regiona lingvo), la kvalito de la edukado estas tiom malbona, ke apenaŭ gravas, ke la scienco kaj la matematiko estas instruataj en la gepatralingvo de la plimulto de la lernejanoj. Lastatempe, mi blogis anglalingve pri tiu trista situacio.

Published at 07:53 ( 3 comments / 282 visits )
This post is public

February 20, 2009

Irlanda polico serĉas "nehoman" Polon!

Amuza rakonto (anglalingva) pri la serĉo por Polo kies nomo estas "s-ro Prawo Jazdy"!

"Prawo Jazdy efektive estas la polaj vortoj por la stirpermesilo, kaj ne la persona kaj familia nomoj sur la permesilo."

("Prawo Jazdy is actually the Polish for driving licence and not the first and surname on the licence.")

Kio nomiĝus s-ro Jazdy en viaj lingvoj? :)

Published at 16:10 ( 7 comments / 418 visits )
This post is public

February 11, 2009

Lingva diverseco en la reto - studoj

Pri la esplorstudo de Daniel Pimienta amiko resume diras, ke inter 1996 kaj 2007, la proporcio de anglalingvaj retejoj malgrandiĝis de 75% ĝis 45%, kaj la proporcio de anglalingvaj uzantoj de 80% ĝis 32%. Laŭ li, la esplorstudo donas proporciojn laŭlande de uzantoj de la franca, hispana, portugala kaj la angla (en tiu lasta, Usono masive dominas).

La referaĵo de Pimienta estas en la franca, kiun mi tute ne scipovas.
Estus do ege utile se iu povas mal-/konfirmi la suprajn konkludojn. Ĝi estis prezentita en januaro 2009, en konferenco en Malio; jen la prezentaĵolisto en la franca kaj en la angla.

Cetere, en alia studo, Lingvoj kaj kulturoj en la reto - 2007, Pimienta kaj lia esplorgrupo deklaras, ke pro la rapidega kresko de paĝoj en la reto (aparte en aziaj lingvoj), kaj pro la uzkresko de kuntekst-bazita reklamado (kiel Google AdSense; jen klarigo en la angla kun ligoj al alilingvaj artikoloj), retaj serĉiloj ne plu povas reprezenti ĝuste la distribuon de lingvoj en la reto. Depende de la serĉilo, oni akiras malsamajn ciferojn pri la lingva diverseco de la reto. La esplorgrupo efektive konkludas, ke estus bona ideo havi apartan serĉilon por la latinidaj lingvoj. Ĉu Esperanto estu inter ili?

Tiun lastan studon, mi angligis uzante la guglan tradukilon. Oni povas legi la esplorrezultojn ankaŭ en la hispana, itala, kataluna, portugala, kaj rumana. Sed ne en la angla: ĉu por emfazi la jaman alilingvigon de la reto?

Published at 08:06 ( 3 comments / 281 visits )
This post is public

February 6, 2009

Esperanto - Ilo por la malkoloniigo

"Esperanto - Ilo por la malkoloniigo" estis la titolo de mia unua prelego dum la 34a Kataluna Kongreso de Esperanto en Sabadell, Katalunio, en decembro 2008.

Nun ĝi legeblas en mia retejo de Guglo-dokumentoj ĉe http://docs.google.com/View?docID=dcw2h2ph_449dwz9cjcc

Amiko Lluis jam reagis pri ĝi en sia blogo, kaj eĉ registris la prelegon.

Mi invitas viajn reagojn.

Published at 04:14 ( 1 comment / 253 visits )
This post is public

January 22, 2009

La oran revon de Gandhi - Kanto!

Ĉisemajne mi partoprenis interesan, strangan, eĉ bizaretan projekton. Konatulo petis min traduki en Esperanton la vortojn de kanto kiun li verkis en la telugua. Tion mi faris, kaj li eĉ ĝin kantis. La rezulton vi povas aŭskulti en Ipernitio ĉe "La oran revon de Gandhi".

Kial do mi nomas la sperton "bizareta"? Nu, la Esperanto-tradukaĵo estas unu el 125 tradukaĵoj de la sama kanto, kantita en pli-malpli la sama melodio de la sama homo kiu, tamen, scipovas gepatralingve nur unu el tiuj 125 lingvoj! Temas pri d-ro Kesiraju [kesiraĝu] Srinivas (konata profesie kiel "Ghazal [gazalo] Srinivas") de Hajderabado, Barato, kiu kantas multlingve kanton kiun li mem verkis kaj komponis. Mi mem ne taksas la enhavon brila, sed ĉiaokaze, jen versio en Esperanto!

Ne ĉiuj tradukaĵoj estis jam faritaj; kiam mi vizitis lin (je la 20a), sidantaj kun li estis du junuloj el Nepalo, unu el kiuj (s-ro Ambar) denaske parolas la daraian, unu el la (multaj) malgrandaj lingvoj de tiu lando. Srinivas sidis kun Ambar, kiu, uzante hindiigon de la teksto, daraiigis la kanton. Poste ni ĉiuj iris al sonstudio, kie Srinivas kantis daraie kun plena aprobo de Ambar!

Laŭ broŝuro kiun donis al mi Srinivas, tiuj ĉi tradukaĵoj estos arigitaj en venonta albumo La Vojo de Mahatmo Gandhi en kiu "en 125 Mondaj lingvoj", la temo estos "la filozofio de Satjagraho kaj Neperforteco de Mahatmo Gandhi".

Kompreneble estis ege strange aŭdi tian ĉi melodion en Esperanto! Tamen, aŭdante ĝin kelkfoje, mi ne plu trovas ĝin tiom stranga.

Juĝu vi mem: eble vi eĉ ĝin ĝuos!

Jen mia tradukaĵo:

La oran revon de Gandhi
Ni realigu kunkune.

La veron ni ĉiam parolu
Kaj pacen ni iru kunkune.

Senperforton ni home volu
Ĉiam ni parolu amlingve.

Vivi ni lasu kaj mem vivu
Ni vivu kunkune.

La oran revon de Gandhi
Ni realigu kunkune.

Ĉiun baton ni travivu
Ni triumfu ĉiun menson ame.

La glora historio de Gandhi
Ĉiuloke eĥas ĉilande.

Ne malamikoj en la Satjagraho
La koroj kuniĝu sang-sange.

La oran revon de Gandhi
Ni realigu kunkune.

Published at 12:09 ( 6 comments / 406 visits )
This post is public

January 19, 2009

Rajto je edukado ne inkluzivas gepatralingvan edukadon

Nova leĝopropono barata pri la rajto je edukado ne devigas la edukadon en la gepatra lingvo. Ĝi anstataŭe rekomendas, ke la instrulingvo kie farebla estu la gepatra lingvo.

Tio estas nur unu el la problemoj kun tiu leĝopropono kiun oni surtabligis lastatempe en la supera ĉambro de la barata parlamento. La leĝopropono nomiĝas RtE (Rajto je edukado, angle: Right to Education). Kritikantoj de RtE inkluzivas profesoron Anil SADGOPAL, kies ĉefaj argumentoj estas, ke:

  • RtE parolas nur pri la aĝogrupo 6-14 - oni tute ignoras la edukbezonojn de 170 milionoj da infanoj kiuj estas malpli ol 6-jaraj; kaj oni ankaŭ ignoras la grupon inter 14-18 jaroj. Kiel atentigas Sadgopal, jam en registara raporto de 1966 oni rekomendas senpagan kaj devigan edukadon por la aĝogrupo 0-14 jaroj, sed ĉiu registaro ignoris tiun rekomendon. Plie, nun ke Barato estas subskribanto de la konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri la rajtoj de infanoj, la registaro havas respondecon ankaŭ pri la aĝogrupo 14-18, ĉar laŭdifine, infanoj estas ĉiuj homoj malpli ol 18-jaraj. RtE silentas ankaŭ pri tiu ĉi grupo.


  • RtE proponas, ke ĉiu privata lernejo rezervu 25% de la lokoj por infanoj de malriĉaj familioj. La edukaj kostoj de tiu 25% estos pagataj de la ŝtato al la neregistara lernejo. Sadgopal argumentas, ke tiu mono efektive iru al la registaraj lernejoj, al kiuj kutime akre mankas rimedoj. Krome, li diras, ke tia ĉi registara subvencio de privataj lernejoj transmetas publikan monon en privatajn poŝojn. Li ankaŭ diras, ke tiu ĉi provizo de relative altkvalita edukado por 25% de la malriĉuloj efektive starigos konfliktojn inter la malriĉularo.


  • RtE daŭre subtenas la ekziston de pluraj tipoj de registaraj lernejoj: ordinaraj lernejoj kaj privilegiitaj lernejoj. La leĝo proponas starigi unu altkvalitan lernejon en ĉiu distrikto. Kiel diras Sadgopal, anstataŭ certigi la altan kvaliton de ĉiu registara lernejo, la ŝtato provas krei neegalecan sistemon ene de la publika eduksistemo.

Jam de dekjaroj, Anil Sadgopal pledas por la t.n. Common School System, najbaraj lernejoj kiujn vizitos ĉiuj infanoj en kvartal(et)o. Alivorte, por sistemo kiu troviĝas en preskaŭ ĉiu evoluita lando.

Sadagopal do argumentas, ke tiu ĉi leĝopropono estas profunde diskriminacia kontraŭ la malriĉularo, trudas kontraŭ la homaj rajtoj de infanoj, pliakrigas la komercigon de edukado, kaj, do bezonas bazan reverkadon.

Tri anglalingvaj artikoloj liaj kiuj akre kritikas la leĝoproponon estas: "C is for Commerce", "Education Bill: dismantling rights", kaj "The 'Trickle Down' Trick".

Published at 06:29 ( 2 comments / 325 visits )
This post is public

January 6, 2009

Lingvaj demandoj en sciencaj sciofluoj

Ĵus mi revenis de la hajderabada sesio de seminarioj pri la eŭrop-unia inciato pri la scienco kaj teknologio STEPS

Oni organizas kunvenojn (anglalingvajn, neeviteble) en Barato - "Knowledge Society Debates: A series of events exploring science, technology and innovation in India, 5-13 January 2009"

Mi (kompreneble!) intervenis, malfonigante jenajn prilingvajn demandojn en la sciofluoj:

- indiĝenaj scioj pri la biodiverseco estas enkodigitaj en (rapide malaperiĝantaj) indiĝenaj lingvoj, kaj gepatralingva edukado estas la plej bona strategio konservi ilin - jen plia kialo protekti la lingvajn homajn rajtojn de indiĝenoj;

- malbona lerneja edukado, kaj supera edukado en la (tute neadekvate regata) angla en Barato, eĉ por aplikataj sciencoj kiel la agrikulturo, rezultas en sciobreĉoj inter farmistoj en la kampo kaj iliaj gefiloj en la universitato;

- en la aktuala lingvo-ordo, neeviteble okazas ekskludigo de parolantoj de malgrandaj aŭ malpli potencaj lingvoj en internacia (scienca) kunlaborado;

- kaj eĉ en "unua-monda" Eŭropa Unio, kie lerneja edukado estas bonkvalita kaj eĉ la supera edukado estas plejparte gepatralingva, lingvoj rolas grave en la sciofluoj, kiel oni povas vidi en la esplor-rezultoj de la raporto Grin - 25 miliardo da eŭroj transpagitaj ĉiujare de la Eŭropa Unio al Britujo pro lingvaj kialoj.

Jen do, en ege diversaj kampoj de la homa sperto - de la indiĝenaj popoloj en Barato ĝis la Eŭropa Unio - oni vidas la malsimetriojn kaj breĉojn en la sciofluo pro lingvaj kialoj.

Estas klare, ke kaj en Barato kaj en la Eŭropa Unio, ni devas mastrumi nian multlingvecon multe pli bone por atingi pli justan, demokratian sciofluon.

Kaj jen ĝuste la punkto kie oni povas montri al la 120-jara historio de la Esperanto movado krei pli demokratiajn komunikfluojn. Sed tio estas temo por alia seminario....

Dankon!

Published at 17:55 ( 7 comments / 577 visits )
This post is public


← previous 1 2 3 next →

( 54 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of A Giridhar RAO

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...